Archive Page 84
25 Septembro 2011 de AlKo
Manŭel. Duonvoĉe… tutkore: KD. – Udine: Emanuele Rovere, 2011.
La aŭtoro de tiu ĉi ĉarma albumo, italo Emanuele Rovere, laŭ lia propra priskribo, prezentita en la enkonduko, estas amatora muzikisto, kiu de sia junaĝo ŝategis muzikon kaj eĉ ludis en “bonkvalitaj amatoraj grupoj”.
Tuj senteblas, ke la aŭtoro ne nur ŝatas muzikon, sed ankaŭ havas bonan guston pri belaj melodioj. Kaj malgraŭ ĉiuj aŭtoraj sinpravigoj (de la speco “mia nuna voĉo estas nur pala ombro de la iama”) lia kantmaniero estas sufiĉe interesa, iom diskreta, sed tamen dolĉe intima kaj vere tutkora. La rezulto de tiu miksaĵo de popularaj kaj vere belaj melodioj, prezentitaj de sincera voĉo kun ĉarma Esperanto-prononco estas ja ege bona!
Legu la tutan artikolon ‘Ja vere tutkore kaj eĉ belvoĉe!’
24 Septembro 2011 de AlKo
E@I havas oficejon
Ekde la 1a de julio 2011 la societo E@I (Edukado@Interreto) havas sian oficejon! En la urbo Partizánske (kie la organizo estas ankaŭ oficiale registrita) ĝi ricevis lokon por sia unua fizika sidejo. Temas pri ĉambro de 60m², rekte en la urbocentro (la oficejo situas en t. n. “Domo de servoj”, tuj malantaŭ la urbodomo).
Danke al la kunlaboro kaj helpo de la urbodomo (ĉefe la urbestro Jozef Božik) povas nun E@I pli efike labori en sia oficejo pri novaj projektoj kaj aktivaĵoj. La ejo estas al E@I disponigita kontraŭ simbola unu eŭro jare.

Labora etoso en la oficejo de E@I
Dum la lasta junia semajno okazis ekipado de la oficejo – necesis plene farbi/kolorigi la ĉambron, kaj plenigi ĝin per la bezonata meblaro – labortabloj, seĝoj, ŝrankoj ktp. Nun la oficejo enhavas laborlokojn por kvin personoj (kiuj efektive dum la somero ankaŭ okupis la oficejon).
Legu la tutan artikolon ‘E@I – (post)someraj novaĵoj’
23 Septembro 2011 de AlKo
Kiom da filmoj en Esperanto vi spektis? La facila demando kaŭzas ĉe averaĝa esperantisto malfacilajn pripensojn. Mi dubas, ke tiu kvanto superos kvin. Bedaŭrinde, kinarto estas neglektata de la Esperanto-komunumo, kiu daŭre vivas en la teksta mondo. Kaj la tekstoj jam dum kelkaj jardekoj ne havas influon al eksteraj homamasoj.
La modernaj teknologioj kaj modernaj manieroj de distribuado permesas al amatoroj krei kaj distribui aŭdvidan kulturon. Kaj foje evidentiĝas, ke ne grandaj filmoproduktantoj, sed jam kutima interreto liveras al ni aparte talentajn homojn, kiuj inspiras aliajn ktp.
Ĉu eble valoroj, kiujn propagandas esperantistoj, jam meritis esti esprimataj per movbildoj?
Legu la tutan artikolon ‘Festo de la Esperanta kinarto’
22 Septembro 2011 de AlKo

Halina kun la statueto de "Spegulo" (septembro 2008)
Oni diras, ke la longe atendataj momentoj venas surprize. Tio repruviĝis en nia kazo… Kiel kutime, je kvarono post la unua nokta horo sabata, la 10an de septembro, ni ankoraŭ ne dormis (mia labortago, sojle de la semajno, kiam La Ondo estas preparata, estas 18-hora, ekde la 9a matene ĝis la 3a nokte). Subite sonoris la poŝtelefono de Halina. Vira voĉo demandis:
– Ha lo! Ĉu Halina?
– Mi estas…
– Antaŭ kelkaj horoj ni ricevis renon, kiu, laŭ la ĉefaj kriterioj en nia komputila bazo, plej taŭgas ĝuste por vi. Ĉu vi estas preta al grefta operacio?
Legu la tutan artikolon ‘Halina estas operaciita. Sukcese. Dankon pro la subteno!’
21 Septembro 2011 de AlKo
Membro-ŝtatoj de la Eŭropa Unio kun troaj ŝuldoj devos malhisi siajn flagojn ĝis duono de la flag-masto. Tio estas unu el la plej amuzaj ideoj, proponitaj de la germana membro de la Eŭropa Komisiono Günther Oettinger. Efektive, Oettinger respondecas pri energio kaj ne estas konata kiel spertulo en ekonomiaj kaj financaj aferoj. Oettinger ankaŭ proponas, ke impostoficistoj el aliaj EU-landoj helpu la grekan ŝtaton kolekti impostojn, ĉar la grekoj evidente ne kapablas ĝis nun fari tion.
La vortoj de la germana komisionano kaŭzas protestan ŝtormon en la malfeliĉaj landoj kaj aldonas nenion konkretan al la debato pri superado de la ekonomia kaj financa krizo en Eŭropo. Eĉ la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, José Manuel Barroso, ŝajnis kritiki tiajn stultajn proponojn. “En la kakofonio de kritikoj, rebatkritikoj, magiaj kugloj kaj miraklaj universalaj kuraciloj, kiuj ĉiutage estas proponataj, la vero tute ne aŭdeblas. Solidaj, fareblaj kaj betonaj proponoj jam estas faritaj kaj interkonsentitaj”, – Barroso diris en la Eŭropa Parlamento.
Legu la tutan artikolon ‘Ĉu malhisi la flagojn?’
20 Septembro 2011 de AlKo
Oktobre 2011 finiĝas la mandatperiodo de la nuna estraro de Rusia Esperantista Unio (REU), kaj per ĉi tiu artikolo, kiu nepre ne estas laŭvorta raporto pri la farita agado, mi prezentas kelkajn ideojn pri la Unio kaj pri la Esperanto-movado ĝenerale, kiuj aperis dum ĉi tiu tempo. Io estis koncize dirita en mia intervjuo en La Ondo de Esperanto julio 2011), sed nun mi volas pli detale prikomenti la situacion. Ĉar ĉio sube menciita estas nur mia opinio, mi ne aldonu post ĉiu tezo vortojn “laŭ mi”, ĉar tio estas memevidenta.
Nia lando estas integra parto de la mondo, kaj ni alfrontas la samajn problemojn, kiel la planedo entute. Inter tiuj problemoj estas malaltiĝo de la valoro de Esperanto kiel internacia komunikilo. La angla dominas jam delonge, sed la fulma evoluo de teknologioj nun permesas ĝin reale uzi ĉiutage, ne elirante el la hejmo kaj foje eĉ simple tenante poŝtelefonon enmane – afero, kiu praktike ne estis imagebla proksimume antaŭ la jaro 2000. Pere de interreto oni povas rapide interkomunikiĝi en baza (foje eĉ primitiva) angla, kaj esti tute kontenta pri la rezulto: oni povas nun ekscii ĉiun necesan informon kaj konversacii kun ajna homo sen apliko de Esperanto.
Legu la tutan artikolon ‘Kio estas la reala trezoro de REU?’
19 Septembro 2011 de AlKo
Laŭ la ĵusa informo de Floréal Martorell (Flo), redakciano de La Ondo pri muziko, kun kiu ni hieraŭ vespere diskutis la muzikajn tekstojn en la oktobra Ondo, la pasintan nokton (la 18-19an de septembro) grave damaĝita estis VInilkosmo – unu el la plej sukcesaj Esperanto-entreprenoj, starigita kaj administrata de Flo en Donneville, Francio.
Flo skribis:
«La ekzercejo 7, kie ekzercis tri rokaj bandoj, kaj la stokejo de Vinilkosmo / EUROKKA (kie estis la sonsistemo, materialo por la studio, kaj la plej granda parto de la stoko de la K-diskoj de Vinilkosmo) estis detruitaj pro incendio.
Legu la tutan artikolon ‘Katastrofo ĉe Vinilkosmo’
18 Septembro 2011 de AlKo
«Ĉu eblas la mondo, kie multaj lingvoj, grandaj kaj malgrandaj, kunekzistas en relativa egaleco, kaj kie komunikado je tutmonda skalo estas egale alirebla kaj por riĉuloj kaj por malriĉuloj?»
La supra frazo estas la devizo de Esperantic Studies Foundation (ESF; Fondaĵo por Esperantaj studoj). Malmultaj esperantistoj aŭdis la nomon de ESF. Sed eble vi iam uzis lernu.net aŭ edukado.net. Eble vi aŭdis pri Springboard to Languages (Lingvosaltilo) aŭ pri la laboro de Renato Corsetti pri la trejnado de instruistoj en Afriko. Aŭ povus esti, ke iam vi spektis la instruan filmon Pasporto al la Tuta Mondo aŭ la inform-filmon Esperanto estas…, aŭ eble vi spektis dokument-filmon pri Esperanto de Sam Green. Eble vi iam traserĉis la korpuson tekstaro.com por trovi la historian uzon de iu vorto, aŭ aŭdis pri la plurjara laboro de UEA por konservi la enhavon de Biblioteko Hodler. Se vi faris tiujn aferojn, vi povas danki al ESF, ĉar tiuj projektoj ne povus ekzisti sen la financa subteno de ESF. Ĉiuj el tiuj projektoj (kaj multaj aliaj) ricevis gravan financan subtenon de ESF.
Legu la tutan artikolon ‘Kio estas ESF, kaj kial ĝi subtenindas?’
12 Septembro 2011 de AlKo
Antaŭ unu monato, la 12an de aŭgusto 2011, je 14h38m en la retejo La Balta Ondo ekfunkciis vizit-kalkulilo. Ni elektis la kalkulilon Counterize, kiu estas vizit-kalkula kaj statistika kromprogramo kreita speciale por la administra sistemo WordPress, en kiu La Balta Ondo funkcias.
Counterize havas multajn utilajn funkciojn, sed ni mencios ĉi-sube nur la plej ĉefajn el ili por la unua statistikita monato. En la suba statistiko ne estas konsideritaj vizitoj de serĉrobotoj, kiuj estas aŭtomate forfiltrataj, kaj tiuj, kiuj sukcesis eviti la filtron estas mane forigitaj.
Ekzakte unu monaton post la instalo de la kalkulilo, ni notis la ĉefajn statistikajn informojn, kiujn vi povas legi ĉi sube. Kvankam La Balta Ondo estas malofte vizitata retejo, ĉi -suba statistiko eble estas interesa ne nur por la administrantoj.
Ĝenerale
Dum unu monato en nia paĝo okazis 2963 paĝovizitoj (hits). Se oni esceptas la vizitojn de la ĉefpaĝo kaj la vizitojn per kategorioj kaj etikedoj, oni vidas ke 1927 fojojn konkretaj paĝoj (afiŝoj, laŭ la Esperanta termino de WordPress) estis viditaj de 1101 vizitantoj. (Kiel dirite, serĉrobotoj, ankaŭ la administranto kiu ofte venas al la paĝo pro administraj bezonoj, estas ekster la statistiko).
Legu la tutan artikolon ‘Konciza statistiko pri “La Balta Ondo”’
9 Septembro 2011 de AlKo
En la kolekto de elektronikaj libroj de Sezonoj hodiaŭ aperis Palto (Шинель) de Nikolaj Gogol – unu el la plej legataj ruslingvaj noveloj. La protagonisto de Palto, “eterna titola konsilisto” Akakij Akakijeviĉ Baŝmaĉkin (kune kun Samson Vyrin el Staciisto de Puŝkin) kreis en la rusa literaturo la tipon “malgranda homo”, kiun poste Dostojevskij evoluigis en pluraj siaj verkoj.
Ĉi tiun “Peterburgan novelon” de Gogol tradukis en Esperanton Aleksander Korĵenkov. Lia traduko estis unue publikigita en la fundamenta kolekto Rusa Novelaro eldonita de Sezonoj antaŭ ok jaroj.
Legu la tutan artikolon ‘“Palto” de Gogol – nova senpaga e-libro’
8 Septembro 2011 de AlKo
Laŭ la fotoj pri la Universala Kongreso en Kopenhago, IJK en Kievo kaj SES en Nitra sur la kovropaĝo kaj dorsopaĝo de la plej freŝa kajero de La Ondo de Esperanto oni tuj komprenas, ke temas pri la duobla (aŭgusto-septembro) postkongresa Ondo kun vasta panoramo de la “Kongresa Sezono” en Esperantujo.
Krom la tri menciitaj kongresoj en ĉi tiu kajero estas prezentataj, interalie, SAT-Kongreso en Sarajevo, ILEI-Konferenco en Kopenhago kaj Orient-Azia ILEI-Konferenco en Ĉinio, Tutamerika kaj Brazila kongresoj en San-Paŭlo, komuna kongreso Germana kaj Nederlanda en Münster, Baltiaj Esperanto-Tagoj en Latvio, Internacia Esperanto-Semajno en Armenio, somera kursaro NASK en la Kalifornia universitato, natur-kuracista konferenco en la Esperanto-urbo Herzberg, kongreso de vidhandikapitoj en Ĉeĥio, kaj multaj aliaj – entute, pri ol 30 primovadaj artikol(et)oj kun multaj fotoj sur 15 komencaj paĝoj paĝoj.
Sed ne nur pri Esperanto oni povas legi en “La Ondo”.
Legu la tutan artikolon ‘La postkongresa Ondo’
2 Septembro 2011 de AlKo
La suba teksto, kies bazo estas la artikolo de Halina Gorecka en Dek gazetoj, estis legita la 6an de junio 2011 en la Moskva jura universitato Justo kadre de la festkunveno okaze de la duobla jubileo de La Ondo de Esperanto: la 20-jara datreveno de la relanĉo de La Ondo kaj apero de ĝia 200a numero.
Aleksandr Saĥarov en Rememoroj de centprocenta esperantisto jene priskribis la cirkonstancojn de la naskiĝo de La Ondo de Esperanto:
Kiam aperas iu nacia gazeto, ordinare ĝi devas dum unua periodo multe lukti por sia ekzistado. Antaŭ ĉio ĝi estas atakata de aliaj gazetoj, kiuj vidas en ĝi sian rivalon, sian konkuranton. Se tiam ekzistus en Ruslando multaj esperantaj gazetoj, eble ĝin trafus la sama sorto… Bonŝance por La Ondo de Esperanto la gazeta afero tiutempe en Ruslando travivis grandan krizon … en la jaro 1909 la ruslandaj esperantistoj restis sen iu ajn Esperanto-rusa organo… Tiu konjunkturo estis treege favora por la nova gazeto kaj ĝi baldaŭ okupis tre firman staton.
Legu la tutan artikolon ‘Iom pri “La Ondo de Esperanto”’
27 Aŭgusto 2011 de AlKo
Barboza, Josias. Esperanto por lernejaj klasoj 1: Paroliga metodo kun ekzercaro. — Braziljo: Unio Planeda; BEL, 2008. — 152 p., il.; disko.
Barboza, Josias. Esperanto por lernejaj klasoj 1: Paroliga metodo kun ekzercaro. Gvidlibro por instruistoj. — Braziljo: Unio Planeda; BEL, 2008. — 166 p., il.; disko.
Barboza, Josias. Esperanto por lernejaj klasoj 2: Paroliga metodo kun ekzercaro. — Braziljo: Unio Planeda; BEL, 2010. — 178 p., il.; disko.
Barboza, Josias. Esperanto por lernejaj klasoj 2: Paroliga metodo kun ekzercaro. Instruista gvidlibro. — Braziljo: Unio Planeda; BEL, 2010. — 184 p., il.; disko.
La unua lernolibro kaj gvidilo por instruistoj, eldonita en Brazilo en 2008, la unuajn interesatojn atingis dum la Bjalistoka UK. Granda formato kaj la aspekto de la libroj tuj memorigis la kutimajn lernolibrojn kiujn oni uzas en lernejoj por instrui fremdajn lingvojn.
Efektive, la celo de la aŭtoro, sperta brazila lingvoinstruisto Josias Barboza, estis produkti instrukompleton kiu plibonigus la efikecon de la instruado kaj plialtigus la prestiĝon de Esperanto en lingvolernejoj. Nun jam ekzistas du volumoj kun akompanaj sondiskoj kaj du gvidlibroj por instruistoj kun lumdiskoj kaj elŝutebla helpoteko kiu prezentas bildojn kaj ekzercaron.
Legu la tutan artikolon ‘Trafe al celo: recenzo de “Esperanto por lernejaj klasoj”’
26 Aŭgusto 2011 de AlKo
Rubriko: “Nia trezoro”
La revuo kaj eldonejo Literatura Mondo starigis altajn normojn por ajna sekvonto, kaj dum la same Budapeŝta, sed movade vast-temara revuo Hungara Vivo (1961–90) de Hungara Esperanto-Asocio (HEA) nur grade kaj parte sekvis sian prestiĝan antaŭulon en la beletra kampo, la eldona agado de HEA, duonan jarcenton post Literatura Mondo, sukcesis kvante superi tiun kaj, eble, kvalite egali ĝin.
Ĉi tiuj atingoj dankeblas plejparte al unu homo, Vilmos Benczik (1945- ), kiu inter 1977 kaj 1990 gvidis la eldonan agadon de HEA. En tiu periodo sub la sceptro de Benczik aperis Esperantaj libroj — ofte en miloj da ekzempleroj — almenaŭ ĉiun duan monaton, kun eĉ po deko da titoloj en la pintaj jaroj 1982, 1984 kaj la jubilea 1987.
Legu la tutan artikolon ‘Eldonejo de Hungara Esperanto-Asocio’
25 Aŭgusto 2011 de AlKo
La tria listo de la donacintoj
| Donacinto (lando) |
Sumo
(eŭroj)
|
| Christian Declerck (Belgio) |
50,00
|
| Ivo Durwael (Belgio) |
25,00
|
| Hilmar Ilton Santana Ferreira (Brazilo) |
47,62
|
| Brita Kristana E-Organizo (Britio) |
110,00
|
| Miland Joshi (Britio) |
11,49
|
| L. J. Lane (Britio) |
22,73
|
| Esperanto-Asocio de Skotlando (Skotlando/Britio) |
100,00
|
| Glasgova Esperanto-Klubo (Skotlando/Britio) |
60,00
|
| Raita Pyhälä (Finnlando) |
500,00
|
| I. Ensuque (Francio) |
100,00
|
| Anne Jausions (Francio) |
24,00
|
| H. le Bihan (Francio) |
100,00
|
| D. Lacambre (Francio) |
200,00
|
| A. Leonard (Francio) |
50,00
|
| Laurent Vignaud (Francio) |
13,00
|
| Horst Vogt (Germanio) |
110,00
|
| Ina Tautorat (Germanio) |
100,00
|
| Abel Montagut (Katalunio/Hispanio) |
50,48
|
| Francisko Lorrian (Kanado) |
47,62
|
| Spomenka Štimec (Kroatio) |
20,00
|
| Bert de Wit (Nederlando) |
50,00
|
| Rob Moerbeek (Nederlando) |
100,00
|
| Nikola Rašić (Nederlando) |
100,00
|
| Els van Dijk (Nederlando) |
50,00
|
| Ton Witkam (Nederlando) |
100,00
|
| Jarl Hammarberg (Svedio) |
22,17
|
| Roland Larsson (Svedio) |
100,00
|
| Bruno Graf (Svislando) |
81,97
|
| Christoph Scheidegger (Svislando) |
81,97
|
| Anonima (Nekonata lando) |
500,00
|
| Esperantistoj el Katowice per Adam Wilkus (Pollando) 300 zl |
75,00
|
| Lidia Ligęza (Pollando) 500 zl |
126,26
|
| Marian Łaba (Pollando) 100 zl |
25,31
|
| Hanna Skalska (Pollando) 1000 zl |
251,25
|
| Jevgenij Tiĥonov (Ruslando) 1000 rub |
23,81
|
| Entute ekde la 16a de junio ĝis la 18a de aŭgusto 2011 |
3.406,68
|
| Je la 15a de junio 2011 |
21.786,50
|
| Je la 18a de aŭgusto 2011 |
25.193,18
|
Koran dankon pro la donacoj kaj pro la kortuŝaj sandeziroj! Donacoj estas plu akceptataj. Vi povas sendi donacojn al nia UEA-konto “gore-z” per la kutimaj pagmanieroj. Kelkaj el niaj perantoj volonte helpos ĉe transpago.
Se vi loĝas en Pollando aŭ en Ruslando, vi povas ĝiri zlotojn kaj rublojn (informante nin pri la dato kaj sumo de la pago) al niaj bankaj kontoj:
– en Olsztyn
Bank PEKAO SA I O. w Olsztynie
numer rachunku: 72 1240 1590 1111 0010 3931 7967
Nomo: Alexey Korzhenkov
– kaj en Moskvo
Банк получателя: Сбербанк России ОАО
Отделение 9038/01710
БИК: 044525225
ИНН: 7707083893
КПП: 775003035
ОКАТО: 45286580000
Корреспондентский счёт: 30101 810 4 0000 0000 225 в ОПЕРУ МГТУ Банка России
Получатель: Горецкая Галина Романовна
Номер счёта: 40817 810 4 3805 6109037
Номер банковской карты: 67619600 0087136637
Ni akceptas donacojn per Яндекс.Деньги (счёт 4100138523456) kaj per PayPal (sezonoj@gmail.com).
En La Ondo de Esperanto regule aperas informoj pri la evoluo de la monkolekta kampanjo.
Dankon pro via subteno!