Archive Page 82

“La bona pineto”: Rekomendinda. Por 50 familioj

La bona pinetoMattos, Geraldo. La bona pineto. – Chapecó: Fonto, 2008. – 23 p.

Porinfanaj libroj en Esperanto treege malmultas, kaj plejparte ili estas tradukoj de naciaj fabeloj, aŭ tre simplaj versaĵetoj. Do la libreto de Geraldo Mattos La bona pineto estas preskaŭ unika.

Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6–7-jaraj. La literoj estas grandaj – sed ne tiom, kiom en aliaj libroj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas – nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo. Do supozeble la gepatroj devas voĉlegi la fabelon, kaj eventuale proponi al la infano mem ilustri ĝin poste. Mi ne rerakontos la enhavon – ĝi estas pli-malpli tipa por fabeloj, ankaŭ la moralaĵo estas klara: necesas fari bonon al homoj, kaj malfortulo ofte estas pli helpema ol fortulo.
Legu la tutan artikolon ‘“La bona pineto”: Rekomendinda. Por 50 familioj’

“La dua plej influa” terano en Kaliningrado

Putin en KaliningradoHieraŭ, la 2an de novembro, dum la Ruslanda ĉefministro Vladimir Putin havis sian laborviziton en Kaliningrado, la Usona magazino Forbes anoncis, ke li estas la dua plej influa persono en la mondo.

La unua en ĉi-jara listo de Forbes estas la 50-jara Usona prezidento Barack Obama, kiu okupis la duan lokon pasint-jare. Li estas la unua, ĉar, klarigas Forbes: “Usono sendispute restas la plej potenca lando en la mondo, kun la plej granda kaj la plej noviga (inovacia) ekonomio, kaj kun la plej mortiga armeo”, kaj ĉar “la sola legitima rivalo de Obama por la titolo, la pasintjara numero 1, prezidento de Ĉinio Hu Jintao, perdis ĉi-jare sian influon pro la informo pri la balfaŭa eksiĝo el la gvidaj postenoj.
Legu la tutan artikolon ‘“La dua plej influa” terano en Kaliningrado’

Rusa Antologio: Poemoj de Afanasij Fet

Afanasij FetEn julio 2007 en La Ondo de Esperanto ekaperis la rubriko Rusa Antologio. En ĉi tiu rubriko kelkfoje dum la jaro aperas tradukoj el ruslingvaj poetoj, en pli-malpli kronologia ordo. Ĝis nun en la Rusa Antologio aperis verkoj de 17 poetoj. Ĉiujn aperintajn poemojn tradukis Valentin Melnikov, kaj Aleksander Korĵenkov koncize prezentis la poetojn. En la plej freŝa (novembra) kajero de La Ondo de Esperanto oni povas konatiĝi kun lirikaj poemoj de Afanasij Fet (Foeth) en la Esperanto-tradukoj de Valentin Melnikov.

Kiam oni parolas pri Afanásij Afanásjeviĉ Fet, oni ne povas eviti la implikitajn cirkonstancojn de liaj nomo kaj deveno. Liaj gepatroj estis germanoj: asesoro Johann Foeth kaj Charlotte Becker. En septembro 1820 la graveda 22-jara Charlotte sekrete fuĝis el Germanio kun la 45-jara Ruslanda bienisto Afanasij Neofitoviĉ Ŝenŝin kaj ekloĝis en ties bieno Novosjolki (Mcenska distrikto, Orjola gubernio).
Legu la tutan artikolon ‘Rusa Antologio: Poemoj de Afanasij Fet’

Novembro: La lasta Moskva “Ondo”

Antaŭ dek tagoj la novembra kajero de La Ondo de Esperanto estis dissendita al la paperaj abonantoj, kaj ĝia elektronika (pdf) versio ekde la 30a de oktobro estas elŝutebla por la abonantoj elektronikaj. Sed du ampleksaj tekstoj el la novembra OndoĈu malesperi de Trevor Steele kaj la intervjuo kun la Civita konsulo Giorgio Silfer — jam kelkajn tagojn antaŭ la dissendo iĝis legataj diskutataj en la retejo “La Balta Ondo”.

Kiel ĉiam, ankaŭ en la novembra kajero oni trovas multajn artikol(et)ojn pri la Esperanto-vivo: ekzemple, pri la landaj kongresoj en Ĉeĥio, Meksiko kaj Japanio-Koreio, pri tri sinsekvaj altnivelaj aranĝoj en Poznano, du lingvaj festivaloj en Ruslando, pluraj turismecaj renkontiĝoj en Germanio kaj Ĉeĥio kaj pri aliaj interesaj eventoj en pluraj landoj.
Legu la tutan artikolon ‘Novembro: La lasta Moskva “Ondo”’

La sepmiliarda terano naskiĝis en Kaliningrado

Hodiaŭ la loĝantaro de la Tero atingis la nombron 7.000.000.000. Laŭ la amaskomunikiloj la jubilea etulo enmondiĝis en Kaliningrado, la ĉefa urbo de la plej okcidenta Ruslanda regiono. Kuracistoj kaj observantoj de UN konstatis, ke Pjotr (= Petro) Nikolajev naskiĝis je 2 minutoj post la noktomezo la 31an de oktobro. La patrino kaj la bebo fartas normale. La juna Peĉjo altas 50 centimetrojn kaj pezas 3,6 kilogramojn.

La jubilea bebo Peĉjo kaj lia patrino Jelena hodiaŭ famiĝis en la mondo.


Legu la tutan artikolon ‘La sepmiliarda terano naskiĝis en Kaliningrado’

E@I: tri novaj projektoj

Esperanto elektronike – la tria eldono

Esperanto elektronikeKvin jarojn post la unua eldono (somero 2006) aperis jam la tria eldono de la disko Esperanto elektronike. Por la nova eldono estis kolektita nova riĉa materialo – aldoniĝis ĉirkaŭ 2GB da novaj eroj: libroj, gazetoj, kantoj, filmetoj ktp.

Danke al kunlaboro de pluraj Esperanto-organizoj kaj unuopuloj aperis eĉ pli riĉa disko, kun multaj interesaj kaj valoraj aferoj. Ekzemple, en ĝi estas pluraj jarkolektoj de gravaj Esperanto-gazetoj: La Ondo de Esperanto, Esperanto, Monato, Kontakto, Informilo por Interlingvistoj. Kunlabore kun Vinilkosmo estas aldonitaj 20 novaj kantoj, enestas ĉiuj partoj de la filmo Esperanto estas… Aktuale ankaŭ aperas pli nova Esperanto-versio de Vikipedio kaj tute nove estis aldonita la tuta Esperanto-versio de la projekto Tatoeba kun 83.939 frazoj en Esperanto kune kun ĉiuj iliaj ekzistantaj alilingvaj tradukoj.
Legu la tutan artikolon ‘E@I: tri novaj projektoj’

Halina kaj Aleksander revenis al Kaliningrado

Finfine, la 26an de oktobro al Kaliningrado revenis Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov, kiuj devis dum longa tempo loĝi en Moskvo, atendante greftadon de reno al Halina. Post la sukcesaj operacio kaj postoperacia kuracado, ili denove estas en la hejmo kaj plu estas kontakteblaj per la samaj retproŝtaj adresoj. Tamen dum la transloĝa klopodado eble kelkaj mesaĝoj perdiĝis. Se mankas respondoj al via retmesaĝo sendita lastatempe al HalinaAleksander bonvolu denove skribi al ili.

La samaj malnovaj eraroj

Tri jarojn post la komenco de la krizo kaj de la enorma ŝtata subvenciado al la financa sektoro, Belgio, Francio kaj Luksemburgio ripetis la saman eraron. Oni kalkulas, ke la belga ŝtato ŝuldiĝis je 4000 eŭroj po belgo por garantii la ŝuldojn de la banko Dexia.
Legu la tutan artikolon ‘La samaj malnovaj eraroj’

Ruslando: Nova estraro de la landa asocio


Unu el la gravaj programeroj de la Rusia Esperantista kongreso, okazinta la 20an-23an de oktobro en Ĉeboksary (la ĉefurbo de Ĉuvaŝio), estis la konferenco de REU — la landa Esperanto-asocio en Ruslando. Malgrau la antaŭkongresa kritiko, kiun la prezidanto de REU, Grigorij Arosev, ricevis pro sia artikolo Kio estas la reala trezoro de REU unue aperinta en nia retejo http://sezonoj.ru/2011/09/arosev/ , la konferenco reelektis lin kiel la prezidanton.

La nova asocia estraro estas kvinpersona. Ĝin konstistigas Legu la tutan artikolon ‘Ruslando: Nova estraro de la landa asocio’

Nia lasta Moskva poskasto

Aŭskultu

Hieraŭ, la 22an de oktobro, Je la tago de la 90-jariĝo de Georges Brassens aperis la 29a sonprogramo de Radio Esperanto kun omaĝa artikoleto de Jacques Yvart kaj kun unu el la Brassensaj kantoj en la plenumo de Yvart. Ĉi tiu podkasto enretiĝis post preskaŭ kvarmonata paŭzo. Ĝi estas nia lasta podkasto registrita kaj produktita en la Ruslanda ĉefurbo, la 30a sonprogramo venos el Kaliningrado.

En ĉi tiu programo: Legu la tutan artikolon ‘Nia lasta Moskva poskasto’

Duobla jubileo de Georges Brassens

Foto de Birgit

La juna disĉiplo Yvart kaj la majstro Brassens (Foto de Birgit)

Hodiaŭ la mondo omaĝas al Georges Brassens, kiu naskiĝis ekzakte antaŭ 90 jaroj, la 22an de oktobro 1921. Kaj post unu semajno oni denove rememoros lin, okaze al la 30-jariĝo de lia morto, la 29an de oktobro 1981.

La franca kanzonisto Jacques Yvart [Ĵak Ivar], kiu publikigis tridekon de diskoj, inter kiuj tri estas dediĉitaj al Brassens – unu en la franca kaj du en – Esperanto, volonte konsentis verki por La Ondo etan artikolon pri sia artista baptopatro.
Legu la tutan artikolon ‘Duobla jubileo de Georges Brassens’

Trevor Steele: Ĉu malesperi?

Aŭstralia Esperanto-kongreso okazis ĉi-jare en la sama universitato de Adelajdo, kie antaŭ cent jaroj okazis la plej unua Esperanto-kongreso en Aŭstralio. Trevor Steele, komparinte la programojn kaj la komunajn fotojn (antaŭ la sama domo) notas la altiĝon de la lingva kaj kultura nivelo, sed atentigas, ke la nunaj kongresanoj estas malpli multaj kaj pli maljunaj ol tiuj antaŭ cent jaroj, kaj la societa prestiĝo estas nun sendube malpli alta.

“Esperanto ŝajnas senperspektiva hobio de manpleno da homoj, kiuj pensas eble idealisme, sed ne realisme, – konstatas Steele kaj demandas: Ĉu do rezigni? Malesperi?”.
Legu la tutan artikolon ‘Trevor Steele: Ĉu malesperi?’

Savi la vivon (5)

La monkolekta kampanjo brile sukcesis kaj repruvis la solidaremon kaj helpemon de la esperantistaro. Koran dankon pro la malavaraj donacoj, grandaj kaj etaj, kiuj helpis al Halina elteni la problemplenan restadon en Moskvo! Post la operacio Halina fartas bone – pli bone ol plimulto de ŝiaj operaciitaj samsortuloj.

Vidu ĉi-sube la liston de la donacoj, ricevitaj ekde la 18a de aŭgusto ĝis la 15a de oktobro:
Legu la tutan artikolon ‘Savi la vivon (5)’

La unua Lingva Festivalo en Baŝkortostano

Lingva Festivalo en Ufa

La 23an-24an de septembro 2011 en Ufa, la ĉefurbo de Baŝkortostano (en Ruslando) okazis la unua lingva festivalo sur la baŝkira tero. La amasa aranĝo pasis solide kaj impone. Estis riĉa kleriga programo: 88 prezentantoj konigis al la vasta inteligenta publiko 42 lingvojn.
Legu la tutan artikolon ‘La unua Lingva Festivalo en Baŝkortostano’

Moskvo: Eŭropa Tago de Lingvoj en la Usona kulturcentro

La 9an de oktobro en la Usona kulturcentro, situanta en la Fremdlingva biblioteko en Moskvo, okazis lingva festivaleto, dediĉita al la dekjariĝo de la Eŭropa Tago de Lingvoj (la 26a de septembro). Ĝin okazigis la Moskva junulara Esperanto-klubo EK MASI, kiu jam kvin fojojn organizis grandajn Lingvajn Festivalojn en Moskvo.

La direktoro de la Centro Kore Gleason kaj la vicdirektoro Irina Ĉernenjkaja vizitis nian 5an festivalon kaj proponis okazigi lingvan festivaleton en la Usona kulturcentro, ĉar en Usono loĝas tiom da popoloj, ke ajna prezentota lingvo certe troviĝos en la landaro. Niaflanke, ni petis ĉiun lingvoprezentanton mencii en sia rakonto la staton de la koncerna lingvo en Usono.
Legu la tutan artikolon ‘Moskvo: Eŭropa Tago de Lingvoj en la Usona kulturcentro’



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.