Archive Page 80
16 Decembro 2011 de AlKo
La Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Kep Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010).
En ĉi tiu jaro 16 kandidatigantoj proponis 19 kandidatojn, al kiuj 15 elektantoj jene donis la voĉojn:
Legu la tutan artikolon ‘Dennis Keefe – la Esperantisto de la Jaro 2011′
13 Decembro 2011 de AlKo
Georgij Kokolija, kiu dum multaj sinsekvaj jaroj estis komisiito de REU pri retlistoj ĉe yahoogroups (reu-agado kaj esperanto-rus-informoj) ne plu okupas tiun postenon, kvankam la oktobra konferenco konfirmis lian komisiitecon. La kaŭzo estas rekonceptado de la retlistoj, pro kio Georgij bonvole transdonis la moderigajn rajtojn al mi kiel al la prezidanto de la landa asocio.
Legu la tutan artikolon ‘REU informas’
12 Decembro 2011 de AlKo
Per la subaj tradukoj ni modeste kontribuas al la festado de la jubileo de Maksim Bahdanoviĉ, naskiĝinta antaŭ 120 jaroj, la 27an de novembro (Gregorie: la 9an de decembro) 1891 en Minsko. Dum sia nur 25-jara vivo, Bahdanoviĉ iĝis la plej brila tiuepoka belarusa poeto kaj tradukanto; oni konsideras lin kunfondinto de la moderna belorusa literaturo.
Legu la tutan artikolon ‘Poemoj de Maksim Bahdanoviĉ’
7 Decembro 2011 de AlKo
Ĉi tiu artikoleto fermas la seninterrompan 24-tagan periodon, dum kiu, ekde la 14a de novembro ĝis la 7a de decembro 2011, en la Kaliningrada novaĵretejo La Balta Ondo ĉiutage aperis nova materialo. Laŭ nia takso, dum ĉi tiu tempo neniu alia privata Esperant-lingva novaĵretejo estis same aktiva.
Legu la tutan artikolon ‘La Balta Ondo: 24 artikoloj dum 24 tagoj’
6 Decembro 2011 de AlKo
Trafika ĥaoso regis tra la centra Skotlando. Ne-kutima tutmatene neĝofalo haltigis la plejmulton de veturiloj sur la skotaj vojoj kaj ŝoseoj. Homoj sukcesis atingi siajn laborejojn peraŭte, sed nur minoritato sukcesis sammaniere reveni hejmen. Centoj devis pasigi la nokton en siaj aŭtoj. La klimato skota pli mildas ol tiu en Eŭropo pro la apudeco de la Atlantiko kaj la “Golfa Fluo”. Konsekvence, tiomkvanta neĝoŝuto estis ne atendita. Tamen la Ministro de Transporto deposteniĝis!
Legu la tutan artikolon ‘La unua Zamenhof-Festo en 2011′
5 Decembro 2011 de AlKo
La 4an de decemto 2011, dimanĉe, en Ruslando okazis elektoj de la nova (la sesa) konsisto de la Ŝtata Dumao (Государственная Дума = Gosudarstvennaja Duma) — la malsupera ĉambro de la Federacia Asembleo (Федеральное Собрание = Federaljnoje Sobranije), la Ruslanda parlamento. Sep partioj konkurencis por la 450 lokoj en la Dumao. La balotadon partoprenis 60,2% de la balotrajtaj ruslandanoj en Ruslando kaj ekster ĝi.
Legu la tutan artikolon ‘Ruslando: Nova parlamento elektita’
4 Decembro 2011 de AlKo
E-duKati lanĉas retan kurson pri Vjetnamio.
La kurso konsistos el 20 partoj kaj traktos inter aliaj la historion, kulturon, geografion, politikon, turismajn vidindaĵojn, religion kaj artojn de Vjetnamio. La unuopajn lecionojn sekvas testo, kio helpas en la alproprigo de la konoj.
Legu la tutan artikolon ‘Kultura vojaĝo al Vjetnamio’
3 Decembro 2011 de AlKo
KAEST estas mallongigo de “Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko”. Temas pri specifa konferenco, unu el unikaj ebloj ene de nia komunumo prelegi (aŭ spekti prelegojn) pri diversaj fakoj, rilataj al scienco kaj tekniko en Esperanto.
La sekvan konferencon la ekde la 15a ĝis la 18a de novembro 2012 gastigos la Slovakia urbeto Modra-Harmónia, nur 30 km de la ĉefurbo Bratislava kaj 90 km de Vieno.
Legu la tutan artikolon ‘KAEST: Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj’
2 Decembro 2011 de AlKo
La dua hiphopa…
Jen hiphopa kompilo centprocente en Esperanto. Simile al uzantoj de la internacia lingvo, la artistoj estas disaj tra la tuta planedo. Partoprenis produktistoj, repistoj, kantistoj, kaj muzikistoj el deko da landoj: Germanio (Jonny M.), Brazilo (Tone), Kanado (Diablo), Danio (Bugge Bang), Finnlando (Dolchamar), Francio (La Pafklik), Japanio (Eterne Rima), Slovakio (Marteno), Svedio (Carina), kaj Svislando (Tinitus)!
Legu la tutan artikolon ‘Kvar novaj muzikaj diskoj en Esperanto’
1 Decembro 2011 de AlKo
Per la decembra kajero, jam ricevita de pluraj abonantoj poŝte kaj elŝutebla por la ret-abonantoj, La Ondo de Esperanto fermis la 2011an jaron, dum kiu estis festitaj la dudekjariĝo de la refondo de La Ondo kaj apero de ĝia 200a numero.
La ĉefpaĝa artikolo de la konata Ĉilia aktivulo José Antonio Vergara daŭrigas la polemikon pri la loko kaj rolo de la de Esperanto kaj esperantistoj en la moderna mondo, al kiu en la tri antaŭaj Ondoj kontribuis Grigorij Arosev, Giorgio Silfer kaj Trevor Steele. Iliaj artikoloj kaj la koncepto “plivastismo” de Vergara estas daŭre diskutataj en nia retejo.
Legu la tutan artikolon ‘La Ondo fermis la jaron 2011′
30 Novembro 2011 de AlKo
La 26an de julio 2012 okazos la 125-jara jubileo de Esperanto – la apero de ĝia Unua Libro. Jen okazo por ekspluati – per varb-kampanjoj kaj oferto de modern-stilaj kursoj. Kelkaj landoj formulis planojn kaj starigis jubileajn teamojn. Sed ĝis nun ne videblas internaciaj elpaŝoj.
Legu la tutan artikolon ‘Esperanto 125-jara – okazo por ne maltrafi!’
29 Novembro 2011 de AlKo
Kvankam mankas absolute fidindaj kriterioj por scii, en kiuj landoj la loĝantoj estas pli bonstataj, eble iomete helpas koni la situacion la malneta enlanda produkto (MEP, angle GDP). Laŭ ĝi la plej sukcesa lando en la teritorio de la iama Sovetunio estas Estonio – la plej malgranda el la respublikoj de USSR. La popersona MEP (MEP PP) en Estonio en 2010 estis 18 mil 527 Usonaj dolaroj, preskaŭ dekoble pli ol en Taĝikistano, kie la popersona MEP estas malpli granda ol $2000.
Legu la tutan artikolon ‘Estonio — la plej riĉa en la eksa USSR’
28 Novembro 2011 de AlKo
Cseh, Andreo. Konversacia vortaro / Red., enkond. Ed Borsboom. – 6a eld. – Hago: Internacia Esperanto-Instituto, 2010. – 111 p., il.; 300 ekz.
La nomo Konversacia vortaro lasas supozi, ke ĉi tiu libro proponas parolturnojn uzeblajn kaj necesajn por sukcese konversacii, kutimajn dialogerojn – kiel komenci interparolon, kiel enkonduki temon, kiel ŝanĝi al alia temo, kiel esprimi opinion, dankon, proponon ktp… Tamen en la libro surprize troviĝis nek tio, nek la alia. La libro entenas alfabetordan liston de vortoj kaj ties difinojn – kaj ĉi tie finiĝas simileco kun vortaro, aŭ kun tio, kion oni kutime komprenas kiel vortaron.
Legu la tutan artikolon ‘Elegante levi piedojn’
27 Novembro 2011 de AlKo

La 17an de novembro 2011 la Itala Nacia Agentejo de la Programo de Tutviva Lernado komunikis la aprobon de la seminario Grundtvig, proponita de la Itala Instituto de Esperanto (IIE), kun la temo “Sed homoj kun homoj: la pluretna intuicio de Zamenhof”.
La seminario okazos de la 18a ĝis la 25a de aŭgusto 2012 en la sicila urbo Mazaradelvalo, kadre de la 79a Kongreso de Esperanto en Italio. Ĝi estos financita per 36 mil 120 eŭroj, kaj ĝi analizos la aktualecon de la pensado de Zamenhof, kun granda atento al multkulturismo kaj al pluretna mondo, kun rektaj ligoj al Esperanto-spertoj.
Legu la tutan artikolon ‘EU-subvencio por la Kongreso de Esperanto en Italio’
26 Novembro 2011 de AlKo

Jam la 19an fojon okazis en Bratislavo (Slovakio) la plej granda Slovakia librofoiro Biblioteko, kunigita kun la ekspozicio Pedagogio. Apud diversaj librovendejoj, edukaj institucioj kaj didaktikaj helpiloj en la foiro prezentiĝis ankaŭ Edukado@Interreto (E@I). Dum kvar tagoj, ekde la 3a ĝis la 6a de novembro 2011, deĵoris ĉe la stando slovakaj esperantistoj, kiuj informis pri lingvaj projektoj de E@I – paĝaroj por senpage lerni lingvojn: lernu.net por Esperanto, espa2.eu por la hispana, slovake.eu por la slovaka kaj la nova projekto por la germana. La vizitintoj povis ankaŭ informiĝi pri la ideo de Esperanto kaj pri funkciado de ĝia movado en Slovakio kaj eksterlande, kaj aĉeti lernomaterialon aŭ literaturon en la lingvo.
Legu la tutan artikolon ‘E@I-projektoj prezentitaj en Bratislavo’