Archive Page 8
30 Septembro 2016 de AlKo

Internacia Pedagogia Film-Festivalo de ILEI (IPEFF) trovas sian lokon en la Jaro de la Lernanto, lanĉita de UEA kaj ILEI en julio 2016.
Celoj
- Kolekti filmetojn pri la lingvo; tiuj filmetoj estos utilaj lerniloj.
- Allogi junulojn al kreado kaj pripensado pri transdono de scioj.
Du kategorioj
- Kategorio “lingvo”. Maksimuma daŭro: unu minuto
- Kategorio “interkultura harmonio”. Maksimuma daŭro: tri minutoj
Legu la tutan artikolon ‘Internacia Pedagogia Film-Festivalo de ILEI’
29 Septembro 2016 de AlKo

Post entrudiĝo en la retejo www.vinilkosmo-mp3.com ni devis ĝisdatigi kaj resekurigi ĝin kaj ni profitis la okazon por fari kelkajn modifojn kaj aldonojn (renovigo de la logotipo, aldono de fizika disko, reeldonoj de bitaj albumoj el elĉerpitaj KDoj, reorganizo de paĝoj en la retejo, ktp.). Do bonvenon al la 3a versio de nia muzika platformo!
Legu la tutan artikolon ‘Muzikaj novaĵoj de Vinilkosmo’
28 Septembro 2016 de AlKo

Vorto pri Samarkando: la urbo, pri kiu oni ŝatas pensi, sonĝi kaj paroli
Baldaŭ venos la signifoplena dato kaj festa okazaĵo por la urbo, pri kiu multegaj loĝantoj de la planedo ŝatas pensi, memori, revi kaj paroli. La 18a de oktobro – la Tago de Samarkando. La evento, kiu meritas refokusigi nian rigardon je alloga beleco, unika aromo kaj arkitektura dekoro de la urbo, iam nomita la “Perlo de l´Oriento”. Ĉiuj, kiuj persone spertis la mirindaĵojn de Samarkando en realo, ĉu de malproksime, ĉu estinte tuj apude aŭ eĉ nur en siaj pensoj aŭ sonĝoj, konservis neforviŝeblajn impresojn pri la grandioza historia heredaĵo kaj neordinara nuntempa kulturo de la mondfama urbo.
Legu la tutan artikolon ‘Internacia Letertago’
27 Septembro 2016 de AlKo
La junia Boao prezentas riĉan sortimenton por legemuloj.
Proze kontribuis Mikaelo Bronŝtejn, Espopore (Evgenij Georgiev), Klára Ertl, Steven K. Smith kaj Ludmila Novikova. Originala poezio venas de Espopore, Anneke Schouten-Buys, Paulo Nascentes, Petro Palivoda, Tatjana Auderskaja. Fasko da Fabloj de Ikso estas postmorta omaĝo al Xu Daorong.
Legu la tutan artikolon ‘Beletra Almanako, 2016, №26′
26 Septembro 2016 de AlKo

UEA lanĉas konkurson por la renovigo de Esperanto.net kun premio de tri mil eŭroj. Se vi fakas pri retejo-kreado, prezentu vian proponon pri la nova retejo por montri Esperanton kiel ni fieras pri ĝi: moderna ideo, alloga lingvo.
Legu la tutan artikolon ‘Konkurso por nova esperanto.net’
24 Septembro 2016 de AlKo

Dum la 6a Monda Pupfestivalo estos montrataj proksimume 1,500 pupoj el 71 landoj, ĉiuj portantaj la tradiciajn kostumojn de la originaj landoj. De 2014 estas inkludita ankaŭ Esperantujo kun pupoj senditaj de esperantistoj el la tuta mondo.
Legu la tutan artikolon ‘Monda Pupfestivalo 2016′
23 Septembro 2016 de AlKo

En Vroclavo, sud-okcidenta Pollando, okazis la 72a Internacia Junulara Kongreso de TEJO. Inter 240 kongresanoj el 36 landoj dudeko partoprenis ankaŭ en la trejnado de trejnistoj, kadre de la programo subvenciita de la Eŭropa Unio. La lernintoj en la fino de la kongreso mem gvidis proprajn kursojn por aliaj kongresanoj – pri praktikaj demandoj, kiel mastrumado de projektoj, motivado, persvadado aŭ grupa dinamiko.
Legu la tutan artikolon ‘IJK, ne pli problema ol kutime’
22 Septembro 2016 de AlKo

La 6a Lernfesto okazis la 4an de septembro en la Germana-Franca Ĝardeno en Saarbrücken. La Sarlanda Esperanto-Ligo, Becker-Meisberger-Instituto kaj Internacia Esperanto-Klubo Zweibrücken tie prezentis tri pavilonojn kun la fama divenrado kaj ankaŭ etan lernejon por efektivigi la anoncitan internacian lingvoeksperimenton.
La lernfeston vizitis proksimume 20 mil homoj, kiuj vidis la tri Esperanto-pavilonojn. La lingvoeksperimenton aktive partoprenis 360 vizitantoj, ĉefe infanoj kaj junaj plenkreskuloj.
Legu la tutan artikolon ‘Esperanto en Lernfesto’
21 Septembro 2016 de AlKo

Dum dekoj da jaroj mankis kontakto inter esperantistoj de la najbaraj insuloj Saĥaleno (Ruslando) kaj Hokkajdo (Japanio).
Legu la tutan artikolon ‘Japana descendo en Saĥaleno’
20 Septembro 2016 de AlKo

Al la programo de MER-6 prelege kontribuis, inter aliaj, Ljudmila Novikova kaj Nikolaj Gudskov, kiuj aktivis ankoraŭ en la Sovetunia movado. (Foto: Anna Striganova)
La 9–11an de septembro en la ripozejo Salut apud la urbo Puŝkino (Moskva regiono) okazis la 6a Moskva Esperanto-Renkontiĝo. Partoprenis 30 personoj: unu el Latvio, ĉiuj ceteraj el Rusio.
Legu la tutan artikolon ‘Moskva renkontiĝo ekster Moskvo’
19 Septembro 2016 de AlKo
(esper-german) La partio UNU MONDO (Eine-Welt-Partei, mallonge EINE WELT), fondita en 2010 de sep esperantistoj kaj unu neesperantisto, partoprenis en la distriktaj balotoj de Lüneburg la 11an de septembro 2016. La rezulto estas kuraĝiga: Tie, kie ĝi havis kandidatojn – t. e. en la tuta urbo Lüneburg kaj du apudaj komunumoj – ĝi akiris entute 1,32% de la voĉoj. Ĉar mankis kandidatoj en tri el la sep balotregionoj, la rezulto por la tuta distrikto (kun 181.000 loĝantoj) malaltiĝis al 0,72%.
Legu la tutan artikolon ‘UNU MONDO en loka balotado’
18 Septembro 2016 de AlKo
La meritplena slovaka esperantistino Magda Šaturová-Seppová forpasis la 10an de septembro en Bratislavo.

Legu la tutan artikolon ‘Forpasis Magda Šaturová’
17 Septembro 2016 de AlKo

Ĉi tiu foto estas farita ne en IJK, sed en Itala Kongreso de Esperanto!
Frascati (Fraskati) estas la nomo de la urbeto, en kiu okazis la 83a Itala Kongreso de Esperanto. Ĝi estas konata en la mondo ĉefe pro sia vino, kiu ricevis la honoran klasifikon, “DOC = Ni kontrolis, ke ĝi vere venas de tie”, post longa lukto kontraŭ la Eŭropa Unio, kiu unuadecide volis, ke ĉiuj eŭropaj vinoj estu egalaj – kaj tiu de Fraskati kaj tiu ĥemie produktita en norda Svedujo. Do, ĉiuj konas Fraskati-on pro la vino kaj neniu scias, ke ĝia antaŭa versio, Tusculum, estis urbo tre fama kaj potenca antaŭ ol Romo mem, ĉi tiuj novriĉuloj, ekestis. Neniu en la mondo scias, ke tie oni donacas al vi pogrande katedralojn kaj nobelajn vilaojn de la pasintaj jarcentoj. Tamen la 230 kongresanoj el dudeko da landoj el kvar kontinentoj nun scias tion.
Legu la tutan artikolon ’83a Itala Kongreso de Esperanto: Se vi ne ebriiĝas pro la etoso, la suno, la arto, vi povas, tamen, ebriiĝi per vino’
15 Septembro 2016 de AlKo

Esperanto ĉeestis ĉi-jare en la tradicia festivalo Przystanek Woodstock (stacio Woodstock), okazinta la 14–16an de julio en Kostrzyn nad Odrą ĉe la limo de Pollando kaj Germanio.
Legu la tutan artikolon ‘En la Pollanda Woodstock’
13 Septembro 2016 de AlKo
La postkongresa kajero de La Ondo de Esperanto, presita antaŭ tri semajnoj en Litovio, estas pli ampleksa ol kutime pro artikoloj pri multaj aranĝoj okazintaj dum la Kongresa Sezono en Esperantujo. Al la plej granda kaj grava el ili – la 101a Universala Kongreso de Esperanto en Nitra, Slovakio – estas dediĉitaj pluraj tekstoj, inkluzive de la tradicia prikongresa artikolo de Jukka Pietiläinen, kiu ĉi-jare redaktis la kongresan kurieron. Al la kongreso estas dediĉita ankaŭ la kovropaĝo kiun ornamas foto el la esperantista procesio tra la urbocentro de Nitro.
Legu la tutan artikolon ‘Nekonata verko de Zamenhof en la postkongresa Ondo’