Archive Page 79
30 Decembro 2011 de AlKo

Kvankam esperantistoj interesiĝas pri la familianoj de Lazarj Markoviĉ Zamenhof ĉefe rilate ilian rolon en la Esperanto-movado, oni scias, ke ĉiuj fratoj de Doktoro Esperanto estis kuracistoj.
Ankaŭ Grigorij (pole: Grzegorz, Esperante: Henriko), naskiĝinta la 24an de septembro 1871 en Bjalistoko, ne estis escepto. Li specialiĝis pri haŭtmalsanoj kaj higieno. Li ne nur kuracis, sed ankaŭ verkis, redaktis kaj eldonis.
Legu la tutan artikolon ‘Forgesita gazeto de Henriko Zamenhof’
29 Decembro 2011 de AlKo
La Universala Lingvo, produktita kun financa subteno de Esperantic Studies Foundation (ESF), prezentas la tumultan historion kaj humanismajn idealojn malantaŭ Esperanto. Uzante la historiajn registraĵojn kaj intervjuojn kun nuntempaj Esperanto-parolantoj, la filmo montras pasion, aktualecon kaj humuron en la homoj, eventoj kaj ideoj, kiuj vivtenis la movadon tra la plej mallumaj periodoj de la lasta jarcento.
Legu la tutan artikolon ‘La Universala Lingvo: nun havebla DVD-e’
28 Decembro 2011 de AlKo
La 15an de decembro, ĝuste je la Zamenhofa Tago, estis dissendita la januara kajero de La Ondo de Esperanto, kiun pluraj abonantoj ricevis antaŭ la Kristnasko, kaj la ret-abonantoj jam povas elŝuti pdf-version el la retejo de La Ondo.
La kovropaĝo (kiu ĉi-jare havas novan fonan koloron – la latvan ruĝon) prezentas la Esperantiston de la Jaro, Dennis Keefe, kiu ricevis trioble pli da voĉoj ol la plej sukcesa el la kandidatoj. En la sekcio “Eventoj” oni povas legi dudekon da artikoloj pri esperantistaj kongresoj, renkontiĝoj, festivaloj, ekspozicioj kaj pri ekstera agado.
Legu la tutan artikolon ‘La Ondo jam en la nova jaro 2012′
27 Decembro 2011 de AlKo
La rubriko Nia trezoro en La Ondo de Esperanto celas tiujn, kiuj jam senprobleme legas en Esperanto, sed ankoraŭ ne bone konas ties historian kaj kulturan fonon.
En la 2008a jaro en Nia trezoro estis prezentitaj dek libroj, kiuj grave influis la evoluon de Esperanto lingve, socie kaj kulture. En la 2009a jaro, la jaro de la centjariĝo de La Ondo de Esperanto, la rubriko prezentis la Esperantan gazetaron per artikoloj pri dek gravaj Esperanto-gazetoj. En la 2010a jaro en Nia trezoro aperis artikolserio pri la plej gravaj romanoj originale verkitaj en Esperanto, kaj en 2011 en la fokuso estis Esperanto-eldonejoj.
En 2012 ni prezentos la plej interesajn Esperanto-poetojn.
Zamenhof (1859–1917) ĉu nia unua poeto?
Ĉiu movado, kiu socie fariĝas eĉ iom influa, tre baldaŭ formas al si sian propran “mitologion”, minimume por la propra membraro. Ankaŭ la Esperanto-movado faris al si tian fondohistorion; unu el ĝiaj plej konataj vortigantoj estas Edmond Privat kun sia Vivo de Zamenhof (1920).
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Zamenhof, ĉu nia unua poeto?’
26 Decembro 2011 de AlKo
La kvina listo de la donacintoj
Legu la tutan artikolon ‘Savi la vivon (6)’
25 Decembro 2011 de AlKo
Ankaŭ ĉi-foje, la 25an de decembro 2011 post la tradicia Kristnaska mesaĝo en la placo Sankta Petro, Papo Benedikto la 16a diris siajn bondezirojn en pli ol 60 lingvoj. Post la maoria kaj samoa kaj antaŭ la gvarania kaj latina (la lasta) la Papo bondeziris en Esperanto: “Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron!” [Aŭdu ĉi tie.]
Legu la tutan artikolon ‘Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron!’
24 Decembro 2011 de AlKo
Per sia mesaĝo je la ĵusa Zamenhof-tago la prezidanto de UEA, prof. d-ro Probal Dasgupta, malfermis la jubilean jaron de la 125-jariĝo de Esperanto. Lige kun tio la Estraro de UEA nomumis internacian laborgrupon por kunordigi la preparojn por la jaro.
Legu la tutan artikolon ‘UEA prepare al la 125a jubileo de Esperanto’
23 Decembro 2011 de AlKo
Laŭ sciigo de la inform-agentejo BNS, la litovoj rilatas al la rusa minoritato en Litovio pli bone ol al la pola minoritato. La internacia opinisondo montris, ke 77% da litovianoj pozitive rilatas al la Litoviaj rusoj, kaj 20% rilatas al ili negative. Al la pola minoritato pozitive rilatas 57% el la respondintoj, kaj 38% negative rilatas al la Litoviaj poloj.
Legu la tutan artikolon ‘Litovio: rilato al la rusa kaj pola minoritatoj’
22 Decembro 2011 de AlKo
Kapriol’! Aventur’: KD. – Terband: TRbandstudio, 2009.
La grupo Kapriol’! aperis en 2009, kaj de tiu tempo ĝi prezentis sin multfoje en Esperanto-aranĝoj (interalie, en KEF, FESTO kaj ARKONES). La kvaropo prezentas tradiciajn kaj tradici-similajn nederlandajn dancojn kaj kantojn (ankaŭ originalajn, t. e. memverkitajn).
Por bone imagi la ĝeneralan sonon de la muziko rememoru la kantojn de Kajto – vi ricevos sufiĉe ĝustan impreson (tio ne mirindas, ja du membroj de Kapriol’! – Marita Kruijswijk kaj Marian Nesse – antaŭe ludis en Kajto). Laŭ la asertoj de la grupanoj mem, “ili ludas kaj malnovan muzikon per novaj muzikiloj kaj memfaritan muzikon per malnovaj muzikiloj” – kaj tio estas absolute vera, almenaŭ koncerne ĉi tiun diskon, ĉar kelkaj ĝiaj fragmentoj prezentas, fakte, bizaran miksaĵon inter modernaj kaj tradiciaj melodioj kaj ritmoj; ankaŭ kombino de akordiono kaj diversaj ŝalmoj/flutoj kun moderna (sed modera!) drumo sonas iom neordinare.
Legu la tutan artikolon ‘Pli danca, ol kanta’
21 Decembro 2011 de AlKo
Derks, Johan. Gvidlibreto por Komitatanoj. 2011. – Zaječar: Derks, 2011. – 28 p., il.
“Krizo en UEA”, – ĉi tiun esprimon mi aŭdas dum tiom da tempo, kiom mi konscias, kio reale estas tiu organizo, en kiu mi membras dum jardekoj. Kaj mi iom konas la historion de la Esperanto-movado, pro kio mi scias, ke tiaj (kaj pli profundaj) “krizoj” ekzistis ankaŭ multe pli frue. Sekve, la “kriza” stato estas normala stato de UEA.
Legu la tutan artikolon ‘Ĉu nova UEA estas bezonata?’
20 Decembro 2011 de AlKo
La 4an de decembro en la arta gastejo de la publika biblioteko Belinskij en Jekaterinburgo okazis la Ruslanda premiero de la dokumenta filmo The Universal Language (La universala lingvo) de la Novjorka reĝisoro Sam Green.
Post la spektado 21 spektantoj alte taksis la filmon kaj diskutis kelkajn problemojn, kiujn prezentis la reĝisoro. Li sobre traktas la nuntempan Esperanto-movadon kaj la ideon de la internacia lingvo. La intervjuoj kun eminentaj esperantistoj interplektiĝis kun unikaj arĥivaj dokumentoj, kaj ili kreas absolute spektindan majstroverkon laŭ la formo kaj enhavo.
Legu la tutan artikolon ‘Unuafoje en Ruslando’
19 Decembro 2011 de AlKo
Vide el Bruselo
Eŭropa Unio (EU) foje ŝajnas miraklo. Eĉ en la mezo de la plej granda minaco al la unuiĝo de la plej diversaj Eŭropaj landoj, ĝi akceptas novan membron: Kroation. La pligrandiĝo de EU per Kroatio signifas ankaŭ la daŭrigon de la promeso farita al sud-orientaj Eŭropaj landoj – se ili akceptas demokration kaj daŭrigas siajn reformvojojn, ili povos aliĝi al EU.
La pligrandiĝo de EU per Kroatio sekvas la aliĝon de Rumanio kaj Bulgario en 2007 kaj de la dek centreŭropaj landoj en 2004. Ĝi ankaŭ estas klara signalo al tiuj, kiuj pro diversaj kialoj kritikas la koncepton de la unuiĝinta Eŭropo, ĉu dekstre, ĉu maldekstre: Eŭropo daŭrigos sian vojon al unuiĝo.
Legu la tutan artikolon ‘El unu venas kvar lingvoj’
18 Decembro 2011 de AlKo
Laŭ la rezulto de la censo je la 14a de oktobro 2011 la nombro de la konstanta Ruslanda loĝantaro estis 142,9 milionoj da homoj je 2,3 mln malpli multe ol registris la antaŭa censo – 145,2 mln en la 2002a jaro.
Ruslando nun estas la oka plej loĝata lando en la mondo post Ĉinio (1335 mln), Barato (1210 mln), Usono (309 mln), Indonezio (238 mln), Brazilo (191 mln), Pakistano (165 mln), Bangladeŝo (147 mln). Antaŭ ok jaroj ĝi estis la sepa. Legu la tutan artikolon ‘Kiom da esperantistoj en Ruslando? Ne malpli ol 992′
18 Decembro 2011 de AlKo
Antaŭ jardekoj Lapenna militis kontraŭ ekstremistoj, kiuj kompromitis la movadon antaŭ la ekstera mondo. La granda oratoro eĉ sukcesetis, kvankam unuopaj dorsosakuloj en mallongaj pantalonoj ne ĉesis trovi la vojon al urbaj akceptoj. Eĉ pli ol la nivelo de la ekstera sinmontro de la movadanoj al Lapenna gravis la nivelo de ilia argumentado kaj ne laste la lingva nivelo, eĉ la rego de la propra nacia lingvo. En la Principaro de Frostavallen Lapenna fiksis en 1956 sian plu valoran kodekson pri informado kaj eĉ pri la ĝusta konduto.
Legu la tutan artikolon ‘Lingvaj dorsosakuloj’
17 Decembro 2011 de AlKo
Slovakio profitos de multkulturismo! Oni malpermesu ŝuldon! Savado de ekonomioj de EU-membroŝtatoj estas detrua! Nia mondo paŝas al (mal)libereco! Tio estas nur kelkaj el la tezoj diskutataj dum “debatoj ĉe kafo”, kiujn organizas la Eŭropa Komisiono. En ĉiu debato prezentas sian opinion du fakuloj – la tasko de unu el ili estas defendi la tezon, la oponanto strebas malkonfirmi ĝin. La diskutoj Café Eŭropa estas destinitaj por larĝa publiko. La celo estas plialtigi konsciencon kaj subteni komunan diskuton pri elektitaj temoj rilatantaj al EU kaj ĝiaj membroŝtatoj. Publiko povas aŭskulti argumentojn de fakuloj, aliĝi al la diskuto, starigi demandojn kaj fine surbaze de la prezentitaj informoj krei propran opinion.
Por decembro 2011 en kvin Slovakiaj urboj estas preparitaj kvin debatoj kun la tezo “La angla kiel oficiala lingvo de EU sufiĉas!”.
Legu la tutan artikolon ‘Café Eŭropo: La angla kiel la oficiala lingvo de EU sufiĉas! Ĉu jes aŭ ne?’