Archive Page 78

Eŭropo ne volas malsamajn nomojn

Vide el Bruselo

Esperanto estas ne nur lingvo sed ankaŭ komunumo. Esperantistiĝinte, pluraj el ni eĉ elektas novan nomon por uzo en la komunumo. Persone min, la internacia lingvo kaj agado en ties komunumo pensigis pri mia propra identeco kaj pri malegaleco de lingvoj, inkluzive de mia propra lingvo – la kimra.

Sed ĉu tio igis min, same kiel multajn el miaj samlandanoj, oficialigi la kimran formon de mia nomo, sed ne la anglan? Aŭ ĉu estas la konata “troigismo” de samlandanoj ekster siaj landoj? Same kiel la islanda nomsistemo, la kimra indikas la apartenon al familio per indiko de la patro kaj ne per la familio-nomo. Kion tio signifas praktike? La “familinomo” de mia filo ne estas la sama kiel la mia. Li nomiĝas ne “ab Iago” ĉar li ne estas filo de Iago, sed de mi, Dafydd. Sekve, li nomiĝas “ap Dafydd”.
Legu la tutan artikolon ‘Eŭropo ne volas malsamajn nomojn’

La Ondo de Esperanto en la 2011a jaro


En la jaro de sia duobla jubileo (la 20-jariĝo de la relanĉo kaj la apero de la 200a numero ekde la refondo) La Ondo de Esperanto ricevis 556 abonkotizojn, je 47 kotizoj pli multe ol en la 2010a jaro. Pli multaj abonantoj estis nur en la rekorda 2008a jaro. La Ondo en 2011 estis legata en 49 landoj, je kvar landoj pli multe ol antaŭ unu jaro.
Legu la tutan artikolon ‘La Ondo de Esperanto en la 2011a jaro’

JES: Impresoj de unuafojulino

Michael Boris Mandirola metas demandon al Lech Wałęsa, kiu staras inter Irek Bobrzak kaj Agnieszka Mozer. (Foto: Ivo Miesen)

De la 27a de decembro 2011 ĝis la 1a de januaro 2012 okazis la tria Junulara Esperanto-Semajno (JES) en la bela Pollanda urbo Gdańsk kun ĉirkaŭ 200 partoprenantoj. La bone elektita JESejo troviĝis en la urbocentro, kaj ĉiuj vidindaĵoj estis facile atingeblaj. La amasloĝejo kaj la manĝejo estis en la lernejo, kie okazis la taga programo, kaj la junulargastejo troviĝis en apuda strato. La koncertoj kaj la solena malfermo okazis en alia domo proksime al la JESejo, en sufiĉe granda salono, kie oni povis danci aŭ spekti la koncertojn sidante.
Legu la tutan artikolon ‘JES: Impresoj de unuafojulino’

Eli Urbanová forpasis

La 20an de januaro 2012 en la Armea Hospitalo en Prago forpasis fama esperantlingva poetino

Eli Urbanová
(1922–2012)

Ŝi naskiĝis la 8an de februaro 1922 en la ĉeĥa urbo Čáslav kiel Eliška Vrzáková. Ŝi studis en pedagogia instituto kaj, post abiturientiĝo, en 1941 ŝi instruis muzikon en privata lernejo de Štefo Urban. En 1942 ili geedziĝis, sed en 1955 divorcis kaj Eli transiris al popollernejo. En 1965 ŝi fariĝis edukistino de junularo. En 1975 ŝi eldonis ĉeĥlingvan pedagogian helpilon por edukistinoj.

En 1940 librovendisto Malý en Čáslav eldonis ŝian ĉeĥlingvan poemaron Zrcadlo (Spegulo) sub pseŭdonomo Eliška Doubravská. Ĝi estis ŝia unua poezia provo.
Legu la tutan artikolon ‘Eli Urbanová forpasis’

Novjara Renkontiĝo nun dekjara

La gaja jubilea NR (Fotis Fred Dreyer)

Dekjariĝis la Novjara Renkontiĝo – fine de 2002 ĝi komenciĝis per kvintaga kunveno de 49 homoj en Fürstenberg norde de Berlino; inter tiuj estis deko da infanoj. Jam tiam infanoj gravis dum NR – intertempe ili havas sian propran regnon. Granda teamo zorgas pri ili, amuzas ilin kaj mem amuziĝas. Kaj la gepatroj kaj iliaj amikoj povas ĝoji pri unu semajno, dum kiu la infanoj havas ludkunulojn de mateno ĝis vespero; ofte dum NR-oj mi vidis mian propran filinon dum nur kelkaj minutoj tage.

Legu la tutan artikolon ‘Novjara Renkontiĝo nun dekjara’

IJK okazos ne en Japanio, sed ĝi restos en Azio

TEJO tre bedaŭras la anoncon ke en la jaro 2012 la 68a Internacia Junulara Kongreso ne okazos en Japanio. Pro organizaj malfacilaĵoj, la japana LKK devis rezigni pri organizado de la kongreso. Kelkaj ŝanĝoj de la ejo, de la organiza teamo kaj manko de volontuloj helpi kunorganizi estas validaj kialoj pro kiuj TEJO devis akcepti la rezignon. Post trisemajna necerteco, kaŭzita de subita rezigno de Japana Esperanto-Junularo, TEJO-Estraro alprenis decidon pri la loko de ĉi-jara IJK.
Legu la tutan artikolon ‘IJK okazos ne en Japanio, sed ĝi restos en Azio’

Dennis Keefe: Mi fieras esti esperantisto

Intervjuo kun Dennis Keefe, la Esperantisto de la Jaro 2011

Dennis KeefeKiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro?

Kiam mi eksciis, ke mi iĝis la Esperantisto de la Jaro, mi kortuŝiĝis kaj pensis pri mia familio, fakte. Pri mia iam kvinjara filo, Nikolo, kun kiu mi ludadis korbopilkon en Esperanto, kaj pri mia iam sesjara filino, Maria-Helena, kiu ĉiam faris siajn BEK-ekzercojn, ĉar ĉe la fino mi donis al ŝi peceton da ĉokolado. Mi pensis pri la familio, ĉar kvankam ke ili bone akceptis mian esperantistecon, ili pensis, ke mi estis eble tro idealista, kaj ke mi devis koncentriĝi pli pri mia kariero ĉe la komerca lernejo HEC en Parizo. La konkreta anonco pri tiu premio ne estis, tamen, tute surpriza. Ekaperis antaŭsignoj: homoj kiuj mesaĝe diris, ke ili proponis min por enlistiĝo; demandoj pri tio aŭ alio por enmeto en artikolon de La Ondo de Esperanto, ktp. Tamen mi pensis, ke ĉio ĉi estis rutino por ĉiuj enlistanoj, mi ne tiumomente kredis, ke homoj plejparte voĉdonos al mi por tia premio.
Legu la tutan artikolon ‘Dennis Keefe: Mi fieras esti esperantisto’

La 28a Internacia Festivalo en Xanten

Kurso pri farado de vitraj bidoj (Fotis Brian Moon)

La jarfina Internacia Festivalo enhavas altkvalitan programon kaj riĉan originalan Esperanto-kulturon el pluraj landoj de la mondo. Dumtage ni ĝuas diversajn seriozajn prelegojn kaj la vesperaj programoj estas pli distraj. Al la ĉi-jara 28a IF, okazinta ekde la 27a de decembro 2011 ĝis la 3a de januaro 2012 en Xanten, aliĝis 121 geesperantistoj el 17 landoj. La plej foraj venis el Japanio, Brazilo, Israelo, Ruslando. Inter la ĉeestantoj ne mankis la germana ambasadoro en Ruslando kun sia edzino.
Legu la tutan artikolon ‘La 28a Internacia Festivalo en Xanten’

Dennis Keefe ricevis la diplomon de la Esperantisto de la Jaro

Dennis KeefeLa 11an de januaro en Hajnano (Ĉinio) okazis la oficiala malfermo de la kursaro, organizita kadre de la projekto Esperanto-Insulo. Al la tutmonata programo aliĝis 110 personoj el 23 landoj. Iom pli ol la duonon konsistigas 60 ĉinoj, plejparte studentoj, kiuj kun kelkaj mongolaj samkursanoj estas stipendiataj por tage 8 horojn lerni la internacian lingvon dum 4 semajnoj.
La partoprenon de tiuj ĉi junuloj ebligis la volontula laboro kaj subteno de la kvar instruistoj kaj grandnombra partoprenantaro el Eŭropo kaj kelkaj alikontinentaj kursanoj.
Legu la tutan artikolon ‘Dennis Keefe ricevis la diplomon de la Esperantisto de la Jaro’

Sofia kaj Aleksandro, la plej oftaj moskvanidoj

Laŭ informo de RIA Novosti la nomo Sofja/Sofija (Софья/София) estis la plej populara inter la knabinoj, naskiĝintaj en Moskvo dum 2011. “Ĝi devancis la nomon Marija (Мария), kiu estis plej supre en la nomlisto por 2010”, — rakontis en la hodiaŭa gazetara kongerenco Irina Muravjova, estro de la Moskva civilstata registrejo (ЗАГС). Post Sofja sekvas Marija, Anastasija (Анастасия), Anna (Анна) kaj Darja (Дарья).
Legu la tutan artikolon ‘Sofia kaj Aleksandro, la plej oftaj moskvanidoj’

Komercaj interŝanĝoj: ne al la dolaro fare de Ĉinio kaj Japanio. Kulturaj interŝanĝoj: ne al la angla fare de Eŭropo.

Deklaro de Giorgio Pagano, sekretario de la Esperanto Radikala Asocio

Kiel Radikaluloj ni ĉiam rigardis kun kontraŭemo ĉiujn monopolojn. Pro tio ni pozitive rigardis al Ĉinio kaj Japanio, kiuj decidis forlasi la dolaron por siaj komercaj kaj financaj interŝanĝoj. Sed nun oni devas ankaŭ forlasi la anglan por la kulturaj interŝanĝoj.

Ne estas plu eble sekurigi al la anglo-usona mondo vivi per rento: dolaroj venditaj al la mondo, kies reala kosto estas tiu de papero, inko kaj tipografio; lingvo, kies reala kosto estas nula, konsiderinte ke ĝi estas ilia denaska lingvo.
Legu la tutan artikolon ‘Komercaj interŝanĝoj: ne al la dolaro fare de Ĉinio kaj Japanio. Kulturaj interŝanĝoj: ne al la angla fare de Eŭropo.’

Biografia skizo “Zamenhof” aperis en la slovaka

Aŭtoro: Aleksander Korženkov:
Titolo: Život Zamenhofa. Život, dielo a myšlienky autora esperanta [Vivo de Zamenhof. Vivo, verkaro kaj ideoj de aŭtoro de Esperanto]
Tradukis: Pavol Petrík
Lingva korektado: Katarína Nosková
Eldonis: Espero
Eldonjaro: 2011
Formato: A5, 96 p.
ISBN: 978-80-89366-12-5
Legu la tutan artikolon ‘Biografia skizo “Zamenhof” aperis en la slovaka’

El “Mia Jarcento” de Günter Grass

GrassEn 1999 aperis Mia jarcento de Günter Grass — cent mallongaj rakontoj, mozaikeroj de la dudeka jarcento. El malsamaj perspektivoj aperas malsamaj personoj: simpatiaj kaj malsimpatiaj, krimuloj kaj viktimoj, viroj kaj virinoj. Tiuj rakontetoj ligiĝas intime kun la germana historio, kaj finfine el la bunta ĥaoso aperas plena bildo de nia dudeka jarcento.
Jam dek ĉapitroj el Mia jarcento de la nobel-premiito Grass aperis en La Ondo de Esperanto, elektite kaj tradukite de Wolfgang Kirschstein.
Nun ni proponas la dek-unuan eron, pri Georg Heym.
Legu la tutan artikolon ‘El “Mia Jarcento” de Günter Grass’

Dat-revene kaj rememore

Feliĉa estas, kiu kun plezuro
Parolas pri la patroj, kiu ĝoje
Rakontas pri iliaj grandaj agoj
kaj en la fino de la bela vico
Sin mem fiere vidas.
(Goethe, Ifigenio 5, 3)

2012 portos du gravajn dat-revenojn: pasos 100 jaroj de la morto de Johann Martin Schleyer, la aŭtoro de Volapük, kaj 125 jaroj de la publikigo de la unua lerno-libro de Esperanto. Ambaŭ dat-revenoj estas kaŭzo por Bavara Ŝtata Biblioteko en Munkeno aranĝi tri-monatan ekspozicion pri planlingvoj kaj fakan simpozion.

Eltriraĵo el la titol-folio de la revuo “Cogabled volapükelas”, ŝerc-revuo de la Munkena Volapuka Klubo, 1886, №1.
Legu la tutan artikolon ‘Dat-revene kaj rememore’

La Balta Ondo: Iom da statistiko

Nia retejo, post testa periodo aŭtuna, estis lanĉita la 15an de decembro 2010, ĝuste je la Zamenhofa tago 2010. Dum 2010 enretiĝis entute 24 artikoloj, kaj dum la 2011a jaro aldoniĝis 158 artikoloj, kaj je la novjar-nokta stato en La Balta Ondo estis 182 artikoloj kaj 10 konstantaj paĝoj (Fotokonkurso, Kiosko k. a.). La artikoloj estas distribuitaj laŭ 14 kategorioj, kaj ili estas markitaj per 410 etikedoj.

La 12an de aŭgusto 2011 en nia retejo ekfunkciis vizit-kalkulilo Counterize. Unu monaton post la instalo de la kalkulilo, ni prezentis la ĉefajn statistikajn informojn. Je la novjara nokto, kelkajn minutojn post la ĉampana salvo, ni fiksis la statistikon (en kiu do ne estas enkalkulita la Liberalulo de Ĉeĥov ,enretigita la 1an de januaro) kies esencon vi vidas ĉi-sube.

Dum 142 tagoj, ekde la 12a de aŭgusto 2011 ĝis la 1a de januaro 2012, en nia retejo okazis 21 mil 320 paĝovizitoj (hits) – averaĝe 150 vizitoj ĉiutage.
Legu la tutan artikolon ‘La Balta Ondo: Iom da statistiko’



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.