Archive Page 77
14 Februaro 2012 de AlKo
Ĉiu, kiu havas sperton pri kreado/prizorgado de retejoj scias, ke la laboro ne finiĝas per lanĉo de la retejo kaj per aldonado de novaj tekstoj. Modernaj teknologioj rapidege evoluas, progresas kaj oni devas sekvi ilin – daŭre prizorgi kaj plibonigi sian retejon ankaŭ el la teknika flanko. Lasi retejon sen ŝanĝoj dum kelkaj jaroj povus signifi, ke por novaj interret-uzantoj ne plu ĉiu enhavo restos atingebla kaj legebla senprobleme.
Ekzemple, la retejo de slovakaj esperantistoj www.esperanto.sk “dormis” dum pluraj jaroj – mankis rimedoj por prizorgi ĝian aspekton, por renovigi ĝin – kaj kvankam la enhavo restis alirebla, ĝeneralaj postuloj kaj bezonoj ŝanĝiĝas. Ni sentis bezonon renovigi ĝin, doni al la retejo pli modernan, “malpezan” aspekton.
Legu la tutan artikolon ‘Interreta tempovojaĝado’
12 Februaro 2012 de AlKo
La 4an de marto 2012 en Ruslando okazos elektado de prezidento. Por ĉi tiu posteno estas kvin kandidatoj (laŭ la alfabet-ordo):
Vladimir Voljfoviĉ Ĵirinovskij: 65-jara prezidanto de la Liberal-Demokrata Partio de Ruslando;
Gennadij Andrejeviĉ Zjuganov: 67-jara prezidanto de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ruslanda Federacio;
Sergej Miĥajloviĉ Mironov: 59-jara prezidanto de la konsilio de la deputitaro de la partio Justa Ruslando;
Miĥail Dmitrijeviĉ Proĥorov: 46-jara entreprenisto, miliardulo;
Vladimir Vladimiroviĉ Putin: 59-jara prezidanto de la partio Unueca Ruslando.
Legu la tutan artikolon ‘Ruslandaj elektoj 2012: ŝancoj de la kandidatoj’
11 Februaro 2012 de AlKo
La februara kajero de La Ondo de Esperanto estas iom speciala. Ne pro tio, ke ĝi estas je kvar paĝoj pli ampleksa ol kutime, sed ĉar ĝi estas redaktata jar-komence, kaj ĉiujare en ĝi aperas tekstoj, kiuj diversmaniere resumas la pasint-jaran agadon. Inter ĉi tiuj tradiciaj tekstoj estas intervjuo kun Dennis Keefe, la Esperantisto de la Jaro 2011. Grigorij Arosev, Peter Baláž, Renato Corsetti, Probal Dasgupta, Hori Jasuo, Ilona Koutny, Vinko Markovo, Cindy McKee, Jakvo Schram, Giorgio Silfer, Humphrey Tonkin, José Antonio Vergara, Elena Zhang en la tradicia Ronda Tablo rakontas pri sukcesoj kaj fiaskoj en Esperantujo dum 2011. Tradicia estas ankaŭ la prezento de la Esperanto-libroproduktado en la pasinta jaro, kiun Aleksander Korĵenkov pretigas dum 20 jaroj.
Legu la tutan artikolon ‘Enhavoriĉa kaj atentokapta februara Ondo’
10 Februaro 2012 de AlKo
Ĉiujare ni resumas la libroproduktadon en Esperantujo, daŭrigante la projekton de Hungara Vivo. La statistika bazo estas la rubriko Laste Aperis en la revuo Esperanto, kiu listigas la librojn, kiujn la Libroservo de UEA ricevis kaj ekvendis en la aktuala jaro, sendepende de la eldonjaro. Ĉi tia statistiko estas iom lama, ĉar ne ĉiujn novajn librojn ricevas kaj vendas la Roterdama libroservo; krome, Laste aperis registras ankaŭ “malnovajn novaĵojn”. Sed ĝi, precipe la resumaj tabeloj por pluraj jaroj, donas imagon pri la stato de libroeldonado en Esperantujo.
Legu la tutan artikolon ‘Nia libroproduktado en la 2011a jaro’
9 Februaro 2012 de AlKo
Inter la 28a de januaro kaj la 3a de februaro okazis la dua sesio de la nova interlingvistika grupo en la Universitato Adam Mickiewicz (UAM), en Poznano. 18 gestudentoj el 10 landoj – inter ili 5 brazilanoj – vigle diskutis pri kulturaj kaj lingvistikaj temoj, krome alfrontis la unuajn ekzamenojn.
Legu la tutan artikolon ‘La dua sesio de la Interlingvistikaj Studoj en varma etoso malgraŭ la malvarma vetero’
8 Februaro 2012 de AlKo
Antaŭ 175 jaroj, la 27an de januaro (Gregorie: la 8an de februaro) 1837 en Suwałki (Pola Reĝolando en Ruslando) en la familio de Fajba Volfoviĉ kaj Rajna Percovna Zamenhof naskiĝis Motel, pli bone konata kiel Mark Fabianoviĉ (Esperante: Marko) Zamenhof, la patro de la aŭtoro de Esperanto. Okaze de ĉi tiu datreveno ni aperigas artikolon pri lia verkista agado en la pedagogia sfero.
“Inter la aŭtoroj de saĝaj verkoj la saĝulo Zamenhof famiĝis per siaj utilaj verkoj, kiuj estis akceptitaj en ŝtataj lernejoj fare de la ministro pri klerigo, kaj ĉiuj ĉi verkoj donas honoron al ilia verkinto”[1], – skribis Naĥum Sokolov la 26an de januaro (la 7an de februaro) 1888 en la hebrelingva Varsovia gazeto Hacefira.
Legu la tutan artikolon ‘Verkoj, kiuj donas honoron al la verkinto’
7 Februaro 2012 de AlKo
Bill Auld (la nomo William estis uzata nur en dokumentoj kaj sur titolpaĝoj de libroj), kun kiu ni aktive korespondis ekde la mezo de la 1980aj jaroj, komencis kunlabori kun nia eldonejo preskaŭ tuj post la unua publika prezentiĝo de Sezonoj (en la Viena UK, 1992). Dum 1993–2001 ni ĉiujare eldonis unu libron de Auld, inkluzive de la tri libroj de La Mastro de la Ringoj de Tolkien. Entute, naŭ libroj dum naŭ jaroj.
La elekto de Bill por la deka estis plia mondliteratura ĉefverko – La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika de Charles Dickens, kio devus kroni lian literaturan karieron. Ni komencis ricevi la tradukon, kiun li sendadis el Skotlando poĉapitre. Post redaktado, korektado kaj provlegado, ĉiu nova ĉapitro estis resendata al la tradukinto por definitiva aprobo, kaj daŭris priparolo de konkretaj tradukproblemoj.
Legu la tutan artikolon ‘Pikviko: La lasta traduko de Bill Auld’
6 Februaro 2012 de AlKo
Sen Rodin. Nu, kaj do?: Rakontoj, raportoj, recenzoj, revoj. – Kluĵo: Exit, 2010, – 160 p.
Sen Rodin estas plumnomo de la malnova itala esperantisto (ekde 1940, kiam li estis okjara) Filippo Franceschi. Nu, kaj do estas lia dua libro, kaj la unua aperis nur en 2007 (Bildoj pri norda lando).
En tiu ĉi libro li kolektis ĉion, kio aperis elsub lia plumo (aŭ klavaro) dum lastaj jaroj. Rezulte sub unu kovrilo troveblas beletraĵoj fikciaj (kaj eĉ fantastaj, kiel Perdita ŝanco kaj La terno), rakontoj, bazitaj sur rememoroj kaj vivosperto (Sekso en la scienca liceo, La ŝtelo-manao k.a.), literaturologiaj skizoj (La aventuroj de Pinokjo), meditoj pri Esperanto (Nu, kaj do?, Gramsci kaj Esperanto, Esperanto k.a.). Unu el la gravaj temoj, kiuj elvokas ĉe la aŭtoro indigniĝon kaj sarkasmon en kelkaj eseoj, estas burokrataj reguloj kaj senanimaj oficistoj (Sankta Maria, Moderna poŝto). Unu eseo estas eĉ nekutimforma nekrologo pri Madeleine de Zilah (Silanverinoj), verkita en la formo de fajna poezieca fantasta skizo… Kelkaj pecoj (Kluĵo, Arboj) estas dediĉitaj al Rumanio – kiu, kiel eblas kompreni, fariĝis lastatempe la dua propra lando por la aŭtoro.
Legu la tutan artikolon ‘Verda salato sur bela plado’
4 Februaro 2012 de AlKo
Yvart, Jacques. Brassens plu. – Donneville: Vinilkosmo, 2011.
En sia artikolo Duobla jubileo de Georges Brassens Jacques Yvart skribis, ke “Brassens certe estas la plej grava kanzonisto-poeto de la 20a jarcento” (LOdE, 2011, №10). Apenaŭ Brassens certe estas la pleja en la mondo (probable en Eŭropo jes) – ekzemple, Bob Dylan aŭ Leonard Cohen estas ne malpli certaj gravegaj poetoj-kanzonistoj, kvankam ĉiuj ili laboris/as en variaj malsimilaj stiloj. Sed nepre ili ĉiuj estas en la pleja supro, do ankaŭ Brassens.
La prezentata albumo nomiĝas Brassens plu – kio jam estas sufiĉe bona ĝia priskribo. Temas do pri la kantoj de Brassens plenume de Yvart, kaj tio ne estas la unua tiaspeca albumo. En 1998 Yvart jam aperigis diskon kun same simpla titolo Jacques Yvart kantas Georges Brassens. La nova albumo estas omaĝita al la 90-jariĝo de la naskiĝo kaj 30-jariĝo de la morto de Brassens, kiuj ambaŭ okazis en 2011.
Legu la tutan artikolon ‘Omaĝo al Brassens’
3 Februaro 2012 de AlKo
Nia trezoro
La hungara aktoro Gyula (ekde la esperantistiĝo: Julio) Baghy (1891–1967), siavice filo de aktoro kaj de sufloristino, jam juna verkis poemojn kaj novelojn hungarlingve; sed rekrutite en la hungara armeo por la unua mondmilito li malsaniĝas kaj la hospitalo kie li troviĝas estas konkerita de la rusoj. Komenciĝas sesjara militkaptiteco, travivita en diversaj kampoj kaj tendaroj, puŝite ĝis Siberio. Dum tiu tempo li komencas poeti en Esperanto (lernita en 1911) kaj instrui la lingvon al siaj diversnaciaj samsortanoj.
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Julio Baghy, homo homa’
2 Februaro 2012 de AlKo

Itala Esperanto-Federacio kaj Centro por Esperanto kaj Interkulturo serĉas volontulon por la oficperiodo inter la 1a de februaro kaj la 15a de junio 2012, aŭ por partoj de tiu periodo, en la belega urbo Mazaradelvalo (itale Mazara del Vallo). La urbo situas en la varma Mediteraneo, sur la insulo Sicilujo, ĉe la maro!
La volontulado okazas kadre de la projekto igi la urbon la Mediteranea centro de Esperanto!
Kion la volontulo devas fari?
Legu la tutan artikolon ‘Volontuli en Mazaradelvalo, kie Esperanto estas bonvena!’
1 Februaro 2012 de AlKo
Komence de 2008, tuj post mia memlernado de Esperanto per la lernolibro de Boris Kolker, mi unuafoje vizitis la retejon de UEA kaj pripensis aliĝon al ĉi tiu organizaĵo. Tiam mi rezignis. Por kio? La revuo Esperanto raportas precipe pri esperantaĵoj kaj Esperantujo, do aboni ĝin ŝajnis al mi iom stranga – mi ja lernis la lingvon ne por legi pri ĝi, sed por ekscii pli per ĝi! Partopreni kongreson mi tiam ne planis, kaj la aliĝo bildiĝis kiel iom nebula afero – mi ja dum longa tempo ne membriĝis en iu ajn organizaĵo, post mia neevitebla aniĝo en Tutsovetia Junpionira Organizo antaŭ ĉirkaŭ kvaronjarcento.
Legu la tutan artikolon ‘Kial mi iĝis dumviva membro de UEA?’
31 Januaro 2012 de AlKo
Hieraŭ, la 30an de januaro Laosa Popola Demokratia Respubliko iĝis la centa lando, kies loĝanto vizitis la novaĵ-retejon “La Balta Ondo” ekde la 12a de aŭgusto 2011, kiam en ĉi tiu retejo ekfunkciis kalkulilo.
Plej multaj paĝovizitoj estas el Ruslando (4478). Usono (3260), Germanio (2326), Hispanio (2044), Francio (1621), Brazilo (1263), Pollando (928), Svedio (715), Ukrainio (690), Ĉinio (630). Inter la landoj, malofte konataj en Esperantujo (sen delegitoj de UEA laŭ la Jarlibro 2011), krom Laoso estas ankaŭ Legu la tutan artikolon ‘Laoso: la centa lando’
30 Januaro 2012 de AlKo
Inter la “Rondaj Tabloj” de La Ondo de Esperanto la plej konata estas la jar-ŝanĝa. Ankaŭ ĉi-foje ni petis diverstendencajn aktivulojn respondi la demandon: “Kiu(j)n Esperanto-evento(j)n en 2011 vi taksas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?”
Ni invitis 16 Esperanto-aktivulojn, el kiuj respondis 13 personoj; dek viroj kaj 3 virinoj; sep eŭropanoj, tri azianoj, tri amerikanoj. Inter la respondintoj estas nunaj kaj eksaj gvidantoj de UEA kaj de SAT kaj de la Esperanta Civito, du prezidantoj de landaj asocioj de UEA, eldonistoj, ĵurnalistoj, filologoj.
Legu la tutan artikolon ‘Jaro 2011: Niaj atingoj kaj fiaskoj’
29 Januaro 2012 de AlKo

La februara kajero de La Ondo de Esperanto ĉiam estas iom speciala. Ne nur pro tio, ke ĝi estas je kvar paĝoj pli ampleksa ol la aliaj Ondoj. Ja ni pretigas ĝin en la mezo de la unua monato de la jaro, kaj ĉiujare en ĝi aperas tekstoj, kiuj diversmaniere resumas la pasint-jaran agadon.
Legu la tutan artikolon ‘Redakcie’