Archive Page 76

Verkoj, kiuj donas honoron al la verkinto (2)

Mark ZamenhofEn la februara Ondo ni prezentis tri lernolibrojn kaj unu gramatikon de la germana lingvo, kiujn verkis Mark Fabianoviĉ (Esperante: Marko) Zamenhof. Nun sekvas prezento de ceteraj libroj de M. F. Zamenhof, kiuj troviĝas en la kolekto de la Ruslanda Ŝtata Biblioteko (RŜB).

KOMPARA FRAZEOLOGIO

En la 1875a jaro en la presejo de I. Goldman (Varsovio) aperis la 48-paĝa Kompara rusa-franca-germana frazeologio, aŭ Kolekto de proverboj, sentencoj, popoldiroj kaj idiotismoj en ĉi tiuj tri lingvoj. Pro la titolpaĝa klarigo oni scias, ke ĝi estas “Parto 1, rusa-franca-germana”[14]. Tamen en la trilingva antaŭparolo de la aŭtoro (li subskribis ĝin ruse М. Ф. Заменгоф, sed france kaj german\e M. F. Samenhof) mankas indiko pri la partoj 2 kaj 3. Eble ili estis intencitaj kun la franca kaj la germana, kiel la lingvoj, en kiuj la materialo estus alfabete ordigita laŭ la kapvortoj.
Legu la tutan artikolon ‘Verkoj, kiuj donas honoron al la verkinto (2)’

Vladimir Putin – prezidento de Ruslando

Vladimir PutinLa 5an de marto 2012 je la deka horo matene post prilaboro de ĉ. 99% de la elektoprotokoloj estis anoncita provizora rezulto de la elektado de la prezidento de Ruslando, kiu okazis la 5an de marto. Laŭ ĝi en la balotado partoprenis 65,3% de la voĉdonrajtaj ruslandanoj – je 5% pli multe ol en la parlamenta elektado en decembro 2011.

Laŭ la ricevitaj elektoprotokoloj, la voĉoj al la kvin kandidatoj estis donitaj jene:

Vladimir Putin: pli ol 45,60 milonoj da voĉoj (63,60%)
Gennadij Zjuganov: pli ol 12,31 mln (17,18%)
Miĥail Proĥorov: pli ol 5,72 mln (7,98%)
Vladimir Ĵirinovskij: pli ol 4,45 mln (6,22%)
Sergej Mironov: pli ol 2,76 mln (3,85)
Legu la tutan artikolon ‘Vladimir Putin – prezidento de Ruslando’

Kia eŭropa identeco, kia politiko, kia Esperanto-movado?

Eŭropa Unio. Lingvaj kaj kulturaj aspektoj: Referaĵoj kaj diskutintervenoj / Red. Senad Čolić. – Sarajevo: Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, 2011. – 199 paĝoj; 300 ekz.

En oktobro 2010 dudeko da esperantistoj kaj kvindek aŭskultantoj kolektiĝis en Sarajevo ĉirkaŭ la Ronda Tablo por pridiskuti la temon “Eŭropa Unio – hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ. Lingvaj kaj kulturaj aspektoj”. La okazo por tiu konferenco estis la 60-jariĝo de Eŭropa Unio kaj la 100-jariĝo de la Esperanto-movado en Bosnio kaj Hercegovino. Poste aperis kajero kun la prelegoj kaj diskutkontribuaĵoj. Ni reflektu la plej kuriozajn asertojn faritajn dum tiu balkana aranĝo.
Legu la tutan artikolon ‘Kia eŭropa identeco, kia politiko, kia Esperanto-movado?’

Beletra Almanako, Oktobro 2011

Beletra Almanako 12Jorge Camacho enkondukas la dek-duan Beletran Almanakon, klarigante, interalie, la redaktejan politikon rilate al publikigo de ricevataj tekstoj.

En la originala prozo enestas verkoj de Robin Iversen Rönnlund, Maria Nazaré de Carvalho Laroca kaj Francisco Javier Moleón. Ĉeestas poeziaj kontribuoj de Mao Zifu, Baldur Ragnarsson, Júlia Sigmond, Alexandrine Omba kaj Timothy Brian Carr. Kvin poemoj de Yohanes Manhitu aperas en la aŭtora traduko el la davana lingvo. Krome, estas presita en BA-12 la monodramo Ludoviko-Lazaro de Georgo Handzlik, jam multfoje prezentita en esperantistaj aranĝoj diverslande.
Legu la tutan artikolon ‘Beletra Almanako, Oktobro 2011′

Dostojevskij: koncize sed multe

Dostojevskij en EsperantoKorĵenkov, Aleksander. Fjodor Dostojevskij en Esperanto: Prelegoteksto. – Kaliningrado: Sezonoj, 2005. – 19 paĝoj. – (Serio Sed ne el katedro; №2).

Korĵenkov, Aleksander. Fjodor Dostojevskij en Esperanto: [E-libro] – Kaliningrado: Sezonoj, 2011. – (Virtuala Biblioteko de Sezonoj; №8).

Jen la ĝisdatigita eldono de la broŝuro far Aleksander Korĵenkov pri Dostojevskij. Malgraŭ la modesta amplekso, ĝi estas tre informriĉa – tre malofta ekzemplo, kiam malgranda kleriga libreto bone plenumas sian funkcion!
Legu la tutan artikolon ‘Dostojevskij: koncize sed multe’

UEA en konsulta partnereco kun Unesko

UneskoUniversala Esperanto-Asocio fariĝis konsulta partnero de Unesko, la Organizo de UN por Edukado, Scienco kaj Kulturo. Tiel decidis la Ĝenerala Direktoro de Unesko, s-ino Irina Bokova, konforme al la novaj gvidlinioj pri la rilatoj de Unesko kun Ne-Registaraj Organizaĵoj (NRO-j), kiujn la Ĝenerala Konferenco adoptis en novembro. Fakte, laŭ la novaj gvidlinioj ne plu temas pri rilatoj sed pri partnereco por pli bone esprimi, ke Unesko celas kunlabori kun NRO-j por la komunaj celoj kaj ne nur formale rilati kun ili. Por Unesko NRO-j estas gravaj, ĉar pere de ili ĝi rekte atingas la civilan socion preter la ŝtataj strukturoj.
Legu la tutan artikolon ‘UEA en konsulta partnereco kun Unesko’

Iom da Kuba gusto

Amindaj: Amindaj: KD. – Donneville: Vinilkosmo, 2011.

AmindajLa muzika ensemblo Amindaj estis kreita somere 2009 kaj unuafoje laŭte prezentis sin dum la Kubaj UK kaj IJK somere 2010. La kantistoj kaj muzikistoj devenas el Kubo, do ne mirindas, ke ilia preferata kaj dominanta stilo estas la tradicia Kuba muziko. La plimulto de la kantoj en la albumo estas originalaj (verkitaj kaj komponitaj de Julián Hernández Angulo), kvankam ankaŭ kelkaj tradukitaj kantoj (tradiciaj aŭ modernaj) estas prezentitaj sur la disko.
Legu la tutan artikolon ‘Iom da Kuba gusto’

Eŭropo dikiĝas

Vide el Bruselo

Dum longa tempo eŭropanoj kutime miris vidante la dikecon de usonanoj. Por tiuj, kiuj vizitis Usonon ja tuj klariĝis, kial usonanoj tiom dikas. Ili simple tro manĝas kaj nemulte sportas aŭ moviĝas. Eĉ rapida inspekto en la fridujoj de usonanoj donas indikojn: ĉiuj pakaĵoj kaj dozoj estas multe tro grandaj.

Dum la lastaj jardekoj en pluraj kampoj eŭropanoj multe laboras por esti pli “usonecaj”. Tiel, oni volas esti pli sukcesaj en sciencoj, komercoj kaj sportoj. Nur en malmultaj sferoj eŭropanoj sukcesis. Tamen la statistiko de Eurostat, agentejo de EU en Luksemburgio, montras ke la civitanoj en pluraj Eŭropaj landoj estas survoje al “plibonigi” la atingojn de usonanoj en unu sfero – pezo.
Legu la tutan artikolon ‘Eŭropo dikiĝas’

Necerta estonteco de Vinilkosmo

La 18an de septembro 2011 la ekzercejo №7 de Vinilkosmo suferis incendion, pro kiu forbrulis la ekzercejo kaj stokejo kun sonmaterialo, instrumentoj de la studio kaj de EUROKKA kaj parto de la stoko de diskoj de Vinilkosmo. Ni petis al la gvidanto de Vinilkosmo Flo Martorell rakonti pri la postincendia situacio.

Post la incendio: Restaĵoj de drumo kaj de bas- kaj gitar-amplifiloj.

La septembra incendio estis granda frapo por Vinilkosmo, por EUROKKA, por la Studio de La Trappe, kaj por la tri bandoj kiuj perdis sian tutan instrumentaron.
Legu la tutan artikolon ‘Necerta estonteco de Vinilkosmo’

“Esperanto Internacia” aktivas en Nikaragvo

Informstando ĉe la 3a nacia kongreso pri edukado en la universitato UNAN. De maldekstre: Mallely Martínez Mateos, Meyling Palma, Diosell Hurtado, Uriel Gurdian. (Foto: Martin Schäffer)

Meze de januaro 2012 komenciĝis inform- kaj instru-vojaĝo al Nikaragvo. Mi (Martin Schäffer), Mallely Martínez kaj la tieaj aktivuloj: Meyling Palma kaj Uriel Gurdián vaste informis pri Esperanto en amaskomunikiloj, prelegis en diversaj lokoj, organizis informstandojn kaj instruis Esperanton al kelkaj lernantoj.
Legu la tutan artikolon ‘“Esperanto Internacia” aktivas en Nikaragvo’

La 6a Internacia Lingva Festivalo en Moskvo

La sesa Moskva Internacia Lingva Festivalo tre sukcese pasis la 12an de februaro 2012 en la plej multnacia Ruslanda altlernejo: Ruslanda Universitato de la Interpopola Amikeco (RUDN). Tio estis la sekva ŝtupo en la evoluo de la Moskvaj lingvaj festivaloj, kiujn ekde 2006 regule organizas la Moskva junulara Esperanto-klubo EK MASI.

Al la 1000-homa publiko estis prezentitaj cent 40-minutaj programeroj: 70 lingvoprezentoj, 20 lingvistikaj prelegoj kaj 10 alispecaj distraĵoj el apudlingvaj kampoj, ekzemple, animaciaj filmoj kun lulkantoj de diversaj popoloj, aŭ turka arto pentri “sur akvo”. La festivalon kronis plurnacia koncerto.
Legu la tutan artikolon ‘La 6a Internacia Lingva Festivalo en Moskvo’

Zamenhof, la simbolo de Bjalistoko


La 13an de februaro 2012 la Pollanda retejo onet.pl proponis elekti la simbolon de Bjalistoko el naŭ kandidatoj, inter kiuj estis ankaŭ Ludoviko Zamenhof.

Du tagojn poste Zamenhof estis nur en la kvara loko kun 9 procentoj da voĉoj, kaj Ela Karczewska el la Bjalistoka Esperanto-Societo informis pri la projekto de onet.pl en la yahoo-grupo polaj-esperantistoj. Ŝia alvoko, ripetita en kelkaj aliaj grupoj ĉe Yahoo kaj en sociaj retoj, dum unu tago tute ŝanĝis la situacion, kaj la palaco de la familio Branicki, kiu kun granda distanco estis en la unua loko, rapide cedis sian pozicion al Zamenhof, danke al voĉoj donitaj de esperantistoj el multaj landoj, ankaŭ el Brazilo kaj Ruslando.
Legu la tutan artikolon ‘Zamenhof, la simbolo de Bjalistoko’

Guglo: “Mi nur nun ĵus, kaj lernis mia granda surprizo”


En multaj forumoj, retejoj, blogoj kaj novaĵgrupoj esperantistaj oni plezure kaj fiere anoncis, ke Esperanto iĝis la 64a lingvo en/al kiu okazas aŭtomata tradukado ĉe Guglo. Ankaŭ Guglo mem informis pri tio.

http://googletranslate.blogspot.com/2012/02/tutmonda-helplingvo-por-ciuj-homoj.html

Certe, tio estas tre bona. Sed ĉu bonaj estas la tradukoj de Guglo. Sube estas tradukoj de kelkaj pli malpli hazardaj tradukoj.
La unua teksto ruslingva estas tre facila. Ĝi rakontas pri komika epizodo ĉe oficiala renkontiĝo:
Legu la tutan artikolon ‘Guglo: “Mi nur nun ĵus, kaj lernis mia granda surprizo”’

La unua kursaro sur la Esperanto-Insulo

Foto: Katalin Kováts

La 11an de februaro finiĝis la kvarsemajna intensa kursaro sur la Esperanto-Insulo en Hajnano (Ĉinio).

La aranĝon, kiu inkludis intensan BEK-kurson por komencantoj, pedagogian seminarion kaj du kursojn kadre de la Universitato de Esperanto, partoprenis entute 130 personoj, devenantaj ĉefe el Aziaj landoj (Ĉinio, Mongolio, Koreio, Tajvano, Japanio), sed ĉeestis ankaŭ trideko da eŭropanoj kaj esperantistoj el Aŭstralio.
Legu la tutan artikolon ‘La unua kursaro sur la Esperanto-Insulo’

La ora jubileo de Choe Taesok

Choe Taesok kaj lia edzino Vida Čojienė (januaro 2012)

Hodiaŭ, la 16an de februaro, sian 50-jariĝon festas la korea ĵurnalisto kaj esperantisto Choe Taesok, dum pluraj jaroj loĝanta en Vilno, la ĉefurbo de Litovio, kiu koincide festas sian nacian tagon de la sendependiĝo.
Legu la tutan artikolon ‘La ora jubileo de Choe Taesok’



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.