Archive Page 75
25 Marto 2012 de AlKo
Vide el Bruselo
Proksimiĝas la tempo de la plebiscito en Skotlando pri la estonteco de la lando. Ĉu resti aŭ ne en Britio? Unu el la plej grandaj demandoj de la afero estas, ĉu la nova lando restos en Eŭropa Unio aŭ ne. Tamen Bruselo ne emas respondi al la demandoj eĉ, aŭ speciale, de parlamentanoj.

Legu la tutan artikolon ‘Bruselo ne deziras sinesprimi pri la sendependeco’
24 Marto 2012 de AlKo

Maŝintradukado atingis novan mejloŝtonon, kiam la 22an de februaro la plej konata interreta tradukilo Google Translate eksubtenis Esperanton kiel sian 64-an lingvon. Entuziasmon de la esperantistoj plifortigis la aserto, ke ilia lingvo donas multe pli bonajn rezultojn ol aliaj lingvoj kun same malmultaj trejnodatumoj, kaj ke tio estis la ĉefa kialo por la frua lanĉo. La tradukilo de Google tamen havas siajn kapricojn, pro kio oni povas facile konsenti nur pri la grava reklamo efiko por Esperanto, ne tiom pri la kvalito de la tradukoj.
Legu la tutan artikolon ‘Esperanto estas la 64a lingvo ĉe Google Translate’
23 Marto 2012 de AlKo
Marek Blahuš, ĉeĥa esperantisto kaj staĝanto ĉe la Eŭropa Komisiono, prezentis Esperanton al 110 oficistoj de la Eŭropa Unio, precipe tradukistoj. La du prelegoj, kiuj okazis la 27an de februaro en Bruselo kaj la 1an de marto en Luksemburgo, estis parto de Tradukforumo, interna kleriga aranĝo de EU. Sub la titolo “Lingvoj kun mondaj ambicioj” Esperanto prezentiĝis kune kun la ĉina.

Marek Blahuš prelegas antaŭ EU-tradukistoj (Foto: Seán Ó Riain)
Legu la tutan artikolon ‘Lingvo kun monda ambicio’
22 Marto 2012 de AlKo
Kvarpersona teamo – Peter Baláž kaj Indrė Pileckytė el E@I, kaj Jevgenij Gaus kaj Neringa Gaus el lernu.net – vojaĝis preskaŭ dum la tuta februaro tra Ĉinio.
Ĉinio estas nuntempe tre alloga lando por investantoj – ĝi iĝas pli riĉa kaj malfermita, kio ebligas multajn evoluojn, kiuj ne estis imageblaj antaŭ kelkaj jaroj. Kiel unu el la nunaj superpotencoj kun grandega merkato (1,3 miliardoj da homoj), ĝi meritas ankaŭ novan strategion por plividebligi tie Esperanton.

Hongkongo: Kun lokaj esperantistoj apud la Budho-statuo.
Legu la tutan artikolon ‘Teamo de E@I kaj lernu.net en Ĉinio’
21 Marto 2012 de AlKo
Nia trezoro
La 1891a jaro estis feliĉa por la Esperanta poezio: tiujare naskiĝis Kolomano Kalocsay, Julio Baghy, Hendrik Adamson, Georgo Deŝkin… Kaj la 31an de januaro 1891 en Moskvo naskiĝis Nikolaj Ivanoviĉ Ĥoĥlov, famiĝinta inter esperantistoj kiel Nikolao Hohlov.
En Moskvo li lernis en gimnazio kaj en komerca lernejo kaj eklaboris en la ĉefpoŝtejo. En la revolucia jaro 1917 Hohlov konatiĝis kun la polino Vera, kiu baldaŭ iĝis lia edzino. La juna familio ne akceptis la bolŝevistan revolucion kaj forveturis al Ukrainio, kie Hohlov ekservis en la “blanka” armeo. En la armeo Hohlov ekhavis tifon kaj estis savita de la Brita Ruĝa Kruco.
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Nikolao Hohlov’
20 Marto 2012 de AlKo
La kvar voĉojn pri la nuntempa stato de Esperanto, kiuj aperis en La Ondo, ne ligas senpera diskuto inter la aŭtoroj, kiuj estas esperantistoj kun signifaj pozicioj en Esperanto: Grigorij Arosev – prezidanto de Rusia Esperantista Unio (REU), Giorgio Silfer – Konsulo de la Esperanta Civito, Trevor Steele – verkisto kaj instruisto, José Antonio Vergara – eksestrarano de UEA. Formo de intervjuo aperas nur kaze de Silfer, la aliaj voĉoj aperas forme de senpera elparolo kiel propraj artikoloj de la aŭtoroj. Legu la tutan artikolon ‘Kvar vizioj: Kiel vivi en la ruiniĝanta Esperantio?’
15 Marto 2012 de AlKo
La suba teksto, publikigita en la marta kajero de La Ondo de Esperanto okaze de la unua datreveno de la pasintjara katastrofo en Japanio, aperis ankaŭ en La Revuo Orienta.

Legu la tutan artikolon ‘Ligilo kun najbaroj’
14 Marto 2012 de AlKo
La por-instruista seminario, pli frue anoncita de REU, ne okazos en la menciitaj datoj (fine de marto). La ĉefa kialo estas ke la universitato “Justo”, pli frue posedita de esperantistoj, nun estas oficiale gvidata de aliaj homoj. Ĝuste en la ejo de “Justo” devus okazi la seminario kaj partoprenantoj devus post ekzameniĝo ricevi diplomojn de la universitato. Bedaŭrinde la novaj gvidantoj ne bezonas Esperanton kaj ĉion, ligitan kun ĝi.
Legu la tutan artikolon ‘Moskvo: La por-instruista seminario prokrastita’
13 Marto 2012 de AlKo
La sesa listo de la donacintoj
Legu la tutan artikolon ‘Savi la vivon! (7)’
12 Marto 2012 de AlKo
Ĉu vi studas ĉe universitato en EU, EEA, Svisio aŭ Turkio pri informadiko, kognaj sciencoj, lingvistiko, pedagogio, ĵurnalismo, ekonomio, arto aŭ alia fako?
- gajnu monon,
- ricevu studpoentojn,
- akiru sperton,
- vivu eskterlande,
- lernu novan lingvon,
- kaj helpu al Esperanto!
Legu la tutan artikolon ‘Fariĝu staĝanto de E@I!’
11 Marto 2012 de AlKo
En 1997 BBC informis, ke, en enketo pri 100 plej gravaj literaturaj verkoj de la 20a jarcento, la unuan lokon gajnis La Mastro de l’ Ringoj, per trione pli da voĉoj ol la plej proksima konkuranto. Kvankam ankaŭ la vendostatistiko pruvas, ke tiu enketo ne trompas kaj ke la romano de Tolkien fariĝis apartenaĵo de la homara kulturo, iujn doktajn literatur-fakulojn agacas, ke la verkojn de “veraj klasikuloj” najbaras hazarde eldonita mirfabelo, kiun oksforda filologo John Ronald Reuel Tolkien komencis kiel ĉekamenan rakonton La Hobito al la propraj infanoj.
Sed La Mastro fariĝis kulta romano, unu el tiuj, kiujn oni ne nur legas, sed ankaŭ vivas malgraŭ la banala enhavo, jene resumita en Silmariliono:
Laŭ konsilo de Mitrandiro, duonulo Frodo surprenis la pezan taskon, kaj sole kun sia servisto, pasis tra la danĝeroj kaj mallumo, atingis la Monton de Sorto kaj tie li ĵetis la Ringon de l’ Potenco en la Fajron, en kiu ĝi estis forĝita; tiel la Ringo estis neniigita kaj ĝiaj misfaroj malaperis.
Legu la tutan artikolon ‘Tolkien en Esperanto: Nova e-libro’
10 Marto 2012 de AlKo
Komputiloj kaj interreto spertis dum la lastaj jaroj nekredeblan ekspansion. Virtuala mondo influas nian ĉiutagan vivon pli multe, ol ni konscias: komunikado per retpoŝto, retaj vendejoj, sociaj retoj, reklamo, komputilaj ludoj, retaj identecoj… Sed apud pozitiva efiko minacas al ni dependeco de retumado kaj de komputilaj ludoj, “ŝtelo” kaj misuzo de nia reta identeco, falsaj paĝaroj intence aspektantaj kiel retejo de nia banko. Ĉiam pli ofte okazas “reta ĉikano”. Kaj unu el la plej endanĝerigitaj grupoj estas infanoj, kiuj renkontiĝas kun komputiloj en pli kaj pli frua aĝo.
Legu la tutan artikolon ‘Por ke niaj infanoj retumadu sekure’
9 Marto 2012 de AlKo
Tutpaĝa artikolo, opinioj de kvin organizintoj/partoprenintoj kaj kelkaj fotoj en la komencaj paĝoj de la marta kajero de La Ondo de Esperanto rakontas pri la unumonata projekto Esperanto Insulo, realigita en la sudĉinia insulo Hajnano en januaro kaj februaro. Sed en la unuaj semajnoj de la 2012a jaro pliaj kongresoj, renkontiĝoj, lingvaj festivaloj kaj aliaj esperantistaj aranĝoj okazis ankaŭ aliloke, kaj en la marta Ondo oni povas legi pri movada aktivado en Britio, Ruslando, Pollando, Ĉeĥio, Japanio, Koreio, Brazilo, Nikaragvo, Nov-Zelando…
Legu la tutan artikolon ‘La marta Ondo’
8 Marto 2012 de AlKo
Ĉi tiu jaro estas jubilea por la monda ranglisto de miliarduloj. La Nov-Jorka financa semajngazeto Forbes komencis kompili ĝin antaŭ 25 jaroj. La nuna jaro estas ankaŭ rekorda, ĉar en la listo nun estas 1226 miliarduloj kun la tolala bonhavo 4,6 trilionoj da Usonaj dolaroj (en 2011 en la listo estis 1210 riĉeguloj kun $4,5 trln). Plej multaj miliarduloj estas en Usono – 425 personoj. Sekvas Ruslando (96) kaj Ĉinio (95).
Malgraŭ la pasint-jara perdo de 5 miliardoj da dolaroj, la plej riĉa en la mondo restas la 72-jara arabdevena Meksikia magnato Carlos Slim Helu kun $69 mlrd. La duan lokon kun $61 mlrd okupas la usonano Bill Gates, la fondinto de Microsoft. Lia samlandano, investisto Warren Buffet kun $44 mlrd estas en la tria loko. En la listo de la cent plej riĉaj miliarduloj estas 13 ruslandanoj.
Legu la tutan artikolon ‘Forbes: la nombro da miliarduloj kreskas’
7 Marto 2012 de AlKo
Nia trezoro
Ĉu Esperanto estas taŭga ilo por poezio? Jam Zamenhof pripensis tiun ĉi demandon, sed sendube Kalocsay sin dediĉis dumvive al ĝi, kaj de liaj studoj priaj ŝprucis ne nur impona poemaro kaj originala kaj traduka, sed ankaŭ gvidlinioj por kompreni la spiriton de la Esperanto-poezio.
Kálmán Kalocsay naskiĝis en 1891 en la vilaĝo Abaújszántó, en norda Hungario kaj iĝis kuracisto kaj infektologo en budapeŝta malsanulejo. Pasintjare oni festis la centan datrevenon de lia esperantistiĝo. Tiel do, li ellernis la Zamenhofan lingvon en 1911. Estas pluraj kialoj por lerni Esperanton, sed por Kalocsay la internacia lingvo devis esti ankaŭ lingvo literatura. Same en 1911 esperantistiĝis Julio Baghy, kiu ankaŭ naskiĝis samjare kiel Kalocsay. Ĉu mi troigas se mi diras, ke la fojfoje ŝtorma rilato ene de tiu “ora duopo” signis la estontecon de la Esperantaj literaturo, lingvo kaj movado?
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Kalocsay, masonisto de la Parnaso’