Archive Page 74
19 Aprilo 2012 de AlKo
La Azia Esperanto-movado suferis severan baton kaj neanstataŭigeblan perdon. La 27-an de februaro 2012 en Taŝkento forpasis elstara uzbekia esperantisto, brila Esperanto-pedagogo, dojeno de la mezazia Esperanto-movado Eŭgeno S. Perevertajlo (1938–2012).
Eble ne hazarde liaj inicialoj ESP simbolis ĝuste Esperanton. Konatiĝinte kun la Lingvo Internacia en 1957, la tutan vivon li restis fidela kaj fervora Esperanto-propagandisto, talenta kaj senlaca Esperanto-instruisto…
Legu la tutan artikolon ‘Forpasis Eŭgeno Perevertajlo’
13 Aprilo 2012 de AlKo

Apero-6 estas tradicia renkontiĝo de la Moskva junulara Esperanta klubo EK MASI. Ĉi-foje ĝi okazis la 16an–18an de marto 2012 en la apudmoskva bieno-ripozejo Jerŝovo. Ĝi celas engaĝi en la Esperant-lingvan medion klubanojn kaj kursfinintojn. Tial ne nur ĉiuj programeroj, sed ankaŭ ĉiutagecaj kaj personaj komunikadoj okazas nur en Eperanto, kion facilis konstati, ĉar ĉiuj 45 partoprenantoj kune loĝis en unu dometo.
Legu la tutan artikolon ‘Apero-6′
10 Aprilo 2012 de AlKo
La 4an aprilo 2012 estis lanĉita longe atendata projekto – ekfunkciis reta versio de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (reta PIV). Ĉe la adreso www.vortaro.net nun troveblas plena versio de PIV, kiu nuntempe en la datumbazo havas 16846 artikolojn kaj 47859 variaĵojn de leksikaj unuoj.
La realigo de la reta versio de PIV estas komuna projekto de SAT (kiu disponigis la enhavon) kaj E@I (kiu prizorgis realigon de la teknika laboro kaj zorgis pri la monkolekta kampanjo). Jam en la jaro 2010 komenciĝis la monkolekta kampanjo por kolekti minimume dek mil eŭrojn por pagi ĉiujn bezonatajn laborojn el tiu mono kaj sekve proponi la uzon de la vortaro al ĉiu ajn senpage.
Legu la tutan artikolon ‘La reta PIV: revo fariĝis realo’
6 Aprilo 2012 de AlKo
Antaŭ ducent jaroj, la 25an de marto (Gregorie: la 6an de aprilo) 1812 naskiĝis Aleksandro Herzen (ruse: Aleksándr Ivánoviĉ Gércen, 1812–1870) – eble, la plej originala figuro en la listo de la rusaj herooj de l’ spirito de la 19a jarcento.
Infano ne tute legitima de tute fremdeca patro, li portis la inventitan germanan nomon, sed profitis privilegiojn de nobelo.
Infano de siaj epoko kaj lando kaj samtempe eŭropano, li adoptis, pli ĝuste, adaptis la filozofian modon germanan, la francan socian doktrinon kaj la anglan pasion al natura scienco. Sed li ĉiam restis kritika en la apliko de iuj ajn tendencoj aŭ sekvo de iuj ajn skoloj. Oni povas diri: li ĉie sekvis sian propran padon kiu ofte kondukis lin malproksimen de la rutina vojo.
Legu la tutan artikolon ‘Aleksandro Herzen: Iom da suno en friska akvo’
5 Aprilo 2012 de AlKo
La oka listo de la donacintoj
Donacoj faritaj ekde la 19a de februaro ĝis la 17a de marto 2012
Legu la tutan artikolon ‘Savi la vivon! (8)’
4 Aprilo 2012 de AlKo
Pluraj esperantistoj en la mondo deziras legi La Ondon de Esperanto, sed ne povas mem pagi sian abonon. Por abonigi ilin (rete aŭ papere) jam dum dudek jaroj funkcias nia Abonhelpa Fonduso.
Legu la tutan artikolon ‘La Abonhelpa Fonduso de La Ondo’
3 Aprilo 2012 de AlKo

En la kolekto de e-libroj de Sezonoj hodiaŭ aperis du faksimilaj libroj de Lev Tolstoj, eldonitaj antaŭ cent jaroj – en 1912 kadre de la serio “Tutmonda Biblioteko je la memoro de L. Tolstoj”. Iliaj titoloj estas Kie estas amo, tie estas Dio kaj Dio vidas veron, sed ne baldaŭ diros. Ilin tradukis la Ruslanda esperantisto kaj medicinisto Nikolaj Kabanov, kiu estis ankaŭ la redaktoro de ĉi tiu libroserio.
Legu la tutan artikolon ‘Eldonitaj antaŭ unu jarcento’
2 Aprilo 2012 de AlKo

Kiam en 2007 en Jokohamo la urbestro de Bjalistoko promesis krei en la urbo Centron de Esperanto, ĉiuj kredis, ke li realigos per la komunuma mono la revon de esperantistoj el la jaro 1987a. Tio ne eblis. En la rekonstruita malnova domo ĉe la iama reĝa ŝoseo Warszawska dum la 94a UK estis inaŭgurita la nova komunuma kulturcentro Ludoviko Zamenhof, kiu okupiĝas pri multkultureco de Bjalistoko. Esperanto estas nur malgranda peco de ĝia interesosfero.
Legu la tutan artikolon ‘Publika Esperanta biblioteko en Bjalistoko’
1 Aprilo 2012 de AlKo

Lastafoje ni prezentis la statistikon de nia retejo je la stato de la 1a de januaro 2012. Post la unua jarkvarono 2012 ekzakte je la noktomezo inter la 31a de marto kaj la 1a de aprilo estis fiksitaj la informoj de la vizit-kalkulilo Counterize, kiu ekfunkciis ĉi tie la 12an de aŭgusto 2011.
Nia retejo, post testa periodo aŭtuna, estis lanĉita la 15an de decembro 2010, ĝuste je la Zamenhofa tago. Je la nuna momento en ĝi estas 249 artikoloj kaj dek konstantaj paĝoj (Fotokonkurso, Kiosko k. a.). 67 artikoloj estis afiŝitaj dum la tri unuaj monatoj de la 2012a jaro – dum ĉi tiu periodo averaĝe aperis kvin artikoloj ĉiusemajne.
Legu la tutan artikolon ‘Iom da statistiko pri nia retejo’
31 Marto 2012 de AlKo
Fondaĵo Amiko en 2010
| Carlos Enrique Artime (Hispanio) |
62,00 |
| Luis Serrano Pèrez (Hispanio) |
26,00 |
| Pedro Zurita (Hispanio) |
3,00 |
| Entute, dum 2010 |
91,00 |
Fondaĵo Amiko en 2011
| Rajko Rajlić (Slovenio) |
25,00 |
| Luis Serrano Pèrez (Hispanio) |
26,00 |
| Pedro Zurita (Hispanio) |
3,00 |
| Entute, dum 2011 |
54,00 |
Ĉiuj sumoj en la dekstra kolumno estas en eŭroj.
Koran dankon al ĉiuj donacintoj kaj donacontoj!
Halina Gorecka
Ĉi tiu listo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №3.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/03/209amiko/
30 Marto 2012 de AlKo
Beletra kolekto de ĝenevaj aŭtoroj. – Genève: Esperanto-Grupo La Stelo, 2011. – 125 paĝoj.
“Antaŭ kelkaj jaroj la komitato de [la Ĝeneva Esperanto-Grupo] La Stelo ekhavis la ideon eldoni kelkajn verkojn de konataj ĝenevaj Esperanto-aŭtoroj kiel Claude Piron, Madeleine Stakian-Vuille kaj Henri Vatré. Ĉi tiuj tri esperantistoj ne nur vigle agadis por la Esperanto-movado, sed ankaŭ funkciis kiel ĝiaj literaturaj vizitkartoj, do ili estas kvazaŭ neforgeseblaj steluloj de la ĝeneva Esperanto-grupo La Stelo, kiujn indas omaĝi”, – tekstas la dorskovrilo de la libreto. Tute prave.
Legu la tutan artikolon ‘Ĝeneva triopo’
29 Marto 2012 de AlKo
Vortoj de Komitatano Z
Eĉ la kritikantoj de UEA ne neas, ke malgraŭ ĉio ĝi restas la ĉefa Esperanto-organizaĵo. Verŝajne ĝi restos tia ĝis fora futuro. Kvankam ĝia membronombro falis, ĝi tenas la unuan lokon eĉ pli suverene ol iam ajn. Iam SAT estis preskaŭ same granda, sed nuntempe ĝi estas apenaŭ dekono de UEA kaj nenio plu savos ĝin.
Legu la tutan artikolon ‘Hundoj bojas, karavano vojas’
28 Marto 2012 de AlKo
Studo de Dennis Keefe
Dum jardekoj, oni povas diri ekde la jaro 1887, esperantistoj firme kredadis, ke ilia lingvo estas nova ilo, plene taŭga por la rolo de internacia helplingvo. Esperanto estas neŭtrala, relative facile lernebla, kaj iusence logika. Per tiuj tri trajtoj ĝi, laŭ esperantistoj, klare superis la francan lingvon de la 19a jarcento, kaj la anglan de la 21a. Tamen spite al ĉi tiuj klaraj avantaĝoj, malmulte da homoj antaŭe kaj nun akceptas Esperanton kiel internacian lingvon.
Multe da esperantistoj, kiel multe da aliaj homoj, kredas, ke se nova ideo aŭ nova produkto estas pli bona ol konkurencaj ideoj kaj varoj, ĝi nature estos post nemulta tempo akceptata aŭ aĉetata de homoj. Multo el la moderna fundamento de la fako ekonomiko baziĝis sur la principo de racieco. Racia homo akceptas ideon, se ĝi estas pli avantaĝa ol alia ideo aŭ varo kiu eble kostas pli, aŭ ne funkcias tiel rapide, aŭ ne daŭrovivas tiom da tempo, ktp. Sed estas longa listo de varoj kiuj estas okulfrape pli bonaj ol alternativoj, sed kiuj tamen estas ne rapide akceptataj de la homaro. Esperanto apartenas al tiu listo.
Legu la tutan artikolon ‘Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (1)’
27 Marto 2012 de AlKo
La redakcio de La Ondo sendis al pluraj eldonejoj demandon pri eldonaĵoj, aperontaj en la 2012a jaro. Preskaŭ ĉiuj volonte konsentis respondi, dum kelkaj skribis, ke ili ne havas eldonplanon aŭ preferas ne diskonigi ĝin. Kaj nun konatiĝu kun la subaj listoj kaj planu viajn aĉetojn.
Legu la tutan artikolon ‘Kion ni legos en 2012?’
26 Marto 2012 de AlKo
Riihimäki estas urbeto naskita de fervojo, trafika nodo sesdek kilometrojn norde de Helsinki. La tradiciaj vintraj tagoj de EAF (Esperanto-Asocio de Finnlando) kolektis tie kvardekon da esperantistoj la 10an-11an de marto. Sed tiom nur fizike; rete partoprenis pliaj. Katalin Kováts donis retan prelegon pri instruista trejnado ĉe Edukado.net, kaj sub gvido de Anna Löwenstein ni vagadis en la reta mondo Dua Vivo kun kelkaj samideanoj. Estis nova sperto al plejmulto.
Legu la tutan artikolon ‘Vintraj Tagoj en Finnlando’