Archive Page 72
23 Majo 2012 de AlKo
Karaj Esperantistoj! Denove bezonatas Via reta voĉdonemo!
La Estraro de Publika Transportado en Varsovio malfermis konkurson por nomo, kiun havos sistemo de publikaj bicikloj en Varsvoio. La unuan etapon transiris unu nomo en Esperanto: veturilo.
Nun el 6 eblecoj, en reta voĉdono oni elektos la venkintan. Do Via helpo bezonatas! Bonvolu iri al la paĝo
http://www.ztm.waw.pl/informacje.php?i=534&c=98&l=1
Tie, en suba dekstra angulo Vi trovos la voĉdonon (sonda). Inter la elekteblecoj estas veturilo. Necesas marki ĝin kaj klaki “Głosuj”, kio signifas “voĉdonu”.
Legu la tutan artikolon ‘Veturilo: Ĉu Esperanta nomo por publikaj bicikloj en Varsovio?’
22 Majo 2012 de AlKo
Nia trezoro
Ĉiuj recenzoj, paroloj, eseoj pri Ķurzēns mencias la Kaloĉajajn vortojn: “Kantisto de vivsopiro, de malkontento, de amara spito kontraŭ malvastaj horizontoj. Li havas preskaŭ solan temon: la senpovon de junulo malsata je l’ vivo. Sed sur tiu sola temo li faras variaĵojn konsterne riĉajn.” Tiu estas la prezento de la latvo Ķurzēns (1910–1959) en Dekdu poetoj, aperinta ĉe eldonejo Literatura Mondo en 1934. Temis pri tre talenta junulo, filo de gimnazia instruisto pri matematiko, junulo aktiva ankaŭ en la movado: apenaŭ pli ol dudekjara li estis redaktoro de La Ondo de Daugava (1932–34), vicprezidanto de Latvia Esperanto-Societo, ekde 1933 versoj el lia plumo pluras en Literatura Mondo.
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Nikolajs Ķurzēns’
21 Majo 2012 de AlKo

De maldekstre: Thomas Jansen, Milan Kučan, Gianni De Michelis, Giorgio Rossetti, Stjepan Mesić, Nikola Rasić.
“Kia estus Eŭropo nun, se ne ekzistus Eŭropa Unio?” Por respondi al tiu demando, kunvenis ekde la 9a ĝis la 11a de majo en Triesto, nord-orienta Italio, 140 personoj el pluraj Eŭropaj landoj.
Fakte Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kunlabore kun la Triesta Esperanto-Asocio okazigis tritagan konferencon al kiu partoprenis ne nur gravuloj (pri kiuj mi diros poste), sed – plej grave – sesdeko da neesperantistaj studentoj pri ĵurnalismo el universitatoj de Aŭstrio, Ĉeĥio, Kroatio, Slovenio kaj Slovakio, kiuj ne nur aŭskultis la prelegojn, sed debatis poste en laborgrupoj, sub gvido de universitataj profesoroj, la ideojn, la temojn de la prelegoj mem. La Konferenco estis ĉefa parto de projekto financita fare de la programo “Eŭropo por la civitanoj”.
Legu la tutan artikolon ‘Kia estus Eŭropo sen EU?’
20 Majo 2012 de AlKo
Vide el Bruselo
En la junia kajero de La Ondo de Esperanto, nun presata en Pollando, aperis la artikolo Nova vento en Bruselo de Dafydd ab Iago. Ĝi estas la centa artikolo, verkita de ĉi tiu kimra ĵurnalisto, loĝanta en Bruselo, en la rubriko Vide el Bruselo, en kiu li traktas diversajn (ne nur lingvajn) aspektojn kaj problemojn de la nuntempa Eŭropo. La redakcio de La Ondo gratulas Davidon okaze de la jubilea artikolo kaj deziras al li pliajn interesajn tekstojn en Esperanto kaj en aliaj lingvoj!
Nova vento en Bruselo

La celo de la unua oficiala vizito de François Hollande estis la najbara Germanio.
Nekredeble rapide oni forgesas malnovajn politikistojn en Bruselo. Dum la lastaj kvin jaroj Nicolas Sarkozy aperis kiel nova vento, pozitive kaj negative. La eksa prezidento de Francio gajnis – certe ne tute laŭmerite – malbonan reputacion, pro siaj troigoj kaj daŭra energio, pro la peno esti iu kiu volis decidi ĉion, ĉie kaj preskaŭ ĉiam.
Legu la tutan artikolon ‘Nova vento en Bruselo’
17 Majo 2012 de AlKo
La Rusia futbala sezono 2011/12 daŭris plej longe en la historio – ĉiu teamo anstataŭ 30 kutimaj matĉojn ludis po 44. La senprecedenca longeco okazis pro la strebo sinkronigi la Rusian futbalan kalendaron kun la Eŭropa.
Ĝis nun la ĉampionado en Rusio (kaj pli frue en Sovetunio) okazis laŭ la sistemo “printempo-aŭtuno”: ĝi startis printempe kaj finiĝis aŭtune (ĉar tio estis logika el la vetera vidpunkto), malkiel en plejparto de la Eŭropaj landoj, kie la futbalbataloj komenciĝas somere kaj finiĝas en majo. La oficialaj gvidantoj de la Rusia futbalo decidis, ke la malkoincido de la “horaroj” kaŭzas ne ĉiam sukcesan ludadon de la nacia teamo kaj ankaŭ de kluboj en la Ĉampiona Ligo (ĈL) kaj Ligo Eŭropa (LE).
Legu la tutan artikolon ‘La Rusia futbalo en 2011/12′
16 Majo 2012 de AlKo

La 9an de junio 2012 okazos eksperimentcela Tutmonda Skriba Ekzamensesio, kiun Katalin Kováts, en la nomo de la Ekzamenkomisiono de UEA, lanĉis kaj organizas tra la tuta mondo.
Danke al vasta informado kaj kampanjo tra retlistoj kaj la paĝaro de www.edukado.net kolektiĝis nekredeble granda kvanto de kandidatoj. La eksterordinaran ekzamentagon, kiam en du etapoj, en la sama tempo skribos sian teston en 29 urboj de 17 landoj (de Eŭropo ĝis Japanio, kaj aparte en tri landoj de Latinameriko) 380 kandidatoj, gvidos ĉ. 50-personoj, speciale trejnitaj lokaj organizantoj. La ekzamenojn en pluraj lokoj patronos ankaŭ neesperantistaj funkciuloj de klerigaj institutoj (direktoroj de kulturcentroj, estroj de lingvistikaj katedroj ktp.) kaj sekvas lokaj amaskomunikiloj, kio donas bonan eblon por informado pri la Esperanto-movado kaj pri ties “seriozeco”.
Legu la tutan artikolon ‘KER: Rekorda tutmonda sesio’
16 Majo 2012 de AlKo
Estas iom amuze, kaj por kelkaj tio fariĝos malkovro, ke origine Severjanin taksis sian pseŭdoniman familinomon integra parto de la nomo, kaj skribis ĝin kun (post) streketo: Igor-Severjanin. La vorto signifas “nord(i)ano”, kaj tiel la poeto volis esti pli proksima al caroj, kiuj kvankam havis kutiman familinomon (ekzemple Romanov – la lasta cara dinastio), tradicie havis ankaŭ kromnomon – Petro la Granda, Aleksandro la Liberiganto ktp. Post kelka tempo la kromnomo Severjanin fariĝis “plenrajta” familinomo, kontraŭ la origina ideo.
Legu la tutan artikolon ‘Igor Severjanin: egofuturisma reĝo’
15 Majo 2012 de AlKo
Nia trezoro
La esencon de la verkado de Eŭgeno Miĥalski prezentis en unu el siaj plej brilaj rimportretoj Kolomano Kalocsay:
Miĥalski, flirta papilio,
Rapsodo de l’ printempa viv’
Se lin turmentas kis-soif,
Konsolas lin la rim-ebrio.
<…>
Kaj — jen la ĉefa antaŭ ĉio:
Fieras li (ne sen motiv’)
Pri la malkovro, ke pasiv ‘
Dialektikas kun pasio.
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Eŭgeno Miĥalski’
14 Majo 2012 de AlKo
Jákov Petróviĉ Polónskij (Яков Петрович Полонский) naskiĝis la 6an (Gregorie, la 18an) de decembro 1819 en neriĉa nobela familio en la urbo Rjazanj. Post studoj en la Rjazana gimnazio kaj en la jura fakultato de la Moskva Universitato li laboris en ŝtataj oficejoj en Odeso, Tifliso (Tbilisi) kaj Peterburgo. Ekde la 1860a jaro dum 36 jaroj li okupis gravajn postenojn en la Komitato de eksterlanda cenzuro kaj en la Ĉefa Administrejo de Presaferoj (bone konata al esperantistoj) en Peterburgo. Mortis la 18an (30an) de oktobro 1898 en Peterburgo.
Jakov Polonskij ekverkis poemojn en la gimnazia aĝo (sian unuan poemon li montris en 1837 al la estonta imperiestro Aleksandro II), kaj ekde 1840 liaj poemoj aperis en literaturaj gazetoj. Lia unua poemaro estis eldonita en 1844, sekvis pliaj libroj poeziaj kaj prozaj ĝis la kvinvoluma Plena Verkaro en 1896. Precipe populara kaj ĝis nun legata estis lia amliriko, elstara forme kaj enhave.
Legu la tutan artikolon ‘Rusa Antologio: Poemoj de Jakov Polonskij’
13 Majo 2012 de AlKo

La Esperanto-Kulturdomo en la kastelo Grezijono (Grésillon) proponas restadojn en la kastelo de la 21a de julio ĝis la 20a de aŭgusto 2012 dum kvar tutsemajnaj Esperanto-renkontiĝoj. La programo enhavas Esperanto-kursojn en du aŭ tri gradoj kaj aliajn aktivaĵojn: prelegoj, kulturo kaj arto (teatro, kantado, pentrado, dancado, poezio, filmoj), atelieroj (libro-bindado, masaĝo, astronomio…), sporto (tabloteniso, flugpilko…), ludoj (societaj tabloludoj, ŝako…), turisma malkovro de la urbo Baugé kaj ĝia regiono, glob-ludo “Boule de fort”, vizitado de reĝaj kasteloj ĉe Luaro…
Legu la tutan artikolon ‘Grezijono: pasigi unu monaton en Esperantujo’
12 Majo 2012 de AlKo

Hasankejf: gelernantoj de Murat Ozdizdarkun Danielo el Aŭstralio kaj Lakbira el Maroko
Ĉi-printempe la Esperanto-klubo de la lernejo “Uskudar American Academy” organizis la 5an Mezorientan Kunvenon en Turkujo. La kunveno okazis en Gaziantep (mezorienta Turkujo) inter la 6a kaj la 8a de aprilo. Kvardek homoj partoprenis el kvin kontinentoj. La plej nombra grupo estis turkoj.
Legu la tutan artikolon ‘Mezorienta kunveno en Turkujo’
11 Majo 2012 de AlKo

Televida programo pri Esperanto (Fotis Stanisław Mandrak)
Serĉante en mia arkivo iujn informojn mi hazarde trovis la artikolon kun intervjuo farita en 2003 de loka ĵurnalistino. Ŝi demandis min, interalie, pri nerealigitaj revoj. “Viziti Albanion”, – estis la respondo. Mi naskiĝis en malgranda urbeto en la Malsupra Silezio. Ĝin ekloĝis diversaj familioj, kiuj pro ŝanĝo de limoj post la 2a Mondmilito serĉis novajn eblecojn por vivi en paco: eĉ grekoj kaj albanoj kaj ŝajnas al mi, ke precipe infanoj vivis tiam en harmonio partoprenante la saman bazan lernejon.
En 2012 Tomasz Chmielik tradukis al Esperanto la libron Hunda haŭto de la nuntempa albana verkisto Fatos Kongoli, kaj per komunaj fortoj de sponsoroj, i.a. de la alzasano Edmond Ludvig kaj de la Podlaĥia Libraro, ĝi estis eldonita en Bjalistoko. Tiu ĉi evento naskis la ideon vojaĝi al Albanio kaj renkontiĝi kun la aŭtoro. Poloj, latvino kaj svedo interkonsentis rete la renkontiĝon en Tirano la 14an de aprilo.
Legu la tutan artikolon ‘Albanio – lando de kontrastoj’
10 Majo 2012 de AlKo
Inter la ok poemaroj, kiuj kandidatis por La Verko de la Jaro 2011, nur du estis aŭtoritaj de virinoj, ambaŭ el Bulgario. La abonantaro de Literatura Foiro per voĉdonado metis ilin sur la unuajn du lokojn, kun diferenco de unu voĉo. La premion La Verko de la Jaro 2011 gajnis la hajkaro Kardo sur kasko de Ivaniĉka Maĝarova kun 7 ricevitaj voĉoj, ĝin sekvas alia hajkaro: Rudimentaj momentoj de Lilia Nikolova kun 6 voĉoj.
Sekvas en la listo Esperanta versado de Jaroslav Krolupper (4 voĉoj), Epizodoj de Lode Van de Velde (3 voĉoj), La fontoj nevideblaj de Baldur Ragnarsson (2 voĉoj) kaj La silika hakilo de Jorge Camacho (1 voĉo). Ne ricevis voĉojn Orgeno de Mihail Ŝĉerbinin kaj Poemoj pri diversaj universoj de Sébastien Garant.
Legu la tutan artikolon ‘La Verko de la Jaro 2011′
9 Majo 2012 de AlKo
Dum la pasintjara Somera Esperanto-Studado (SES) en Nitra (Slovakio) evidentiĝis, ke la ejo – studenthejmo Zobor – estas tre taŭga por internaciaj aranĝoj. La favora situo ne tro malproksime de la ĉefurbo Bratislavo, bona ekipaĵo de la ejo kaj agrabla sinteno de lokuloj konvinkis la organizantojn (E@I kun Slovakia Esperanta Junularo), ke ankaŭ SES 2012 okazu en la sama loko.
Legu la tutan artikolon ‘SES 2012 estos bunta kaj amasa’
8 Majo 2012 de AlKo
D-ro Ulrich Lins estis la ĉefa preleganto en la 36a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 28an de aprilo. La aranĝo allogis 85 vizitantojn kaj okazis precize 50 jarojn post la translokiĝo de la oficejo al la domo ĉe Nieuwe Binnenweg 176. D-ro Lins, kiu vizitas la UEA-domon jam de pli ol kvar jardekoj, prelegis dufoje pri personoj, kiujn li renkontis dum siaj vizitoj, kaj pri movadaj eventoj, ligitaj al la CO dum tiu periodo.
Legu la tutan artikolon ‘Historio, nuno kaj estonto en la aprila Malferma Tago’