Archive Page 71
2 Julio 2012 de AlKo
Hispanio – ĉampiono de Eŭropo 2012

La eŭropa futbalĉampionado, kiu la unuan fojon okazis en orienteŭropaj landoj (Pollando kaj Ukrainio) finiĝis per sufiĉe prognozebla venko de Hispanio. La nacia teamo de ĉi tiu lando fariĝis la unua en la historio, kiu ĉampioniĝis 3-foje sinsekve en tri grandaj turniroj: du eŭropaj kaj unu monda. Siavice la hispana ĉeftrejnisto Vicente del Bosce faris sian rekordon: li nun havas en sia “bagaĝo” trejnovenkojn en la eŭropa ĉampionado (2012), la monda (2010), kaj krome kune kun madrida Real li dufoje triumfis en la Ĉampiona Ligo (2000, 2002). Plia rekordo estas la rezulto de la finalo: neniam antaŭe la decida matĉo finiĝis kun tioma avantaĝo: 4:0 (venkitaj estis la italoj). Krome estas la unua fojo, kiam eŭropa triumfanto sukcese defendis la titolon – pli frue la kontinenta ĉampiono nepre ne ripetis sian sukceson sekvafoje
Legu la tutan artikolon ‘Nenio ŝanĝiĝis’
30 Junio 2012 de AlKo

Internacia fervojista parado en la Esperanto-urbo Herzberg (Foto: ICH)
La 64a Internacia Fervojista Kongreso (IFK), okazinta la 19–25an de majo 2012 en la Esperanto-urbo Herzberg am Harz, laŭ la opinio de pluraj famaj kaj aktivaj esperantistoj estis la plej sukcesa fervojista kongreso dum la lastaj jardekoj. Partoprenis 160 aliĝintoj el 21 landoj, sed kun multaj okazaj vizitantoj la nombro superis 200.
Legu la tutan artikolon ‘Internacia Fervojista Kongreso kun bonega publika rezulto’
29 Junio 2012 de AlKo

Ensemblo el Nowy Sącz ĉiuvespere koncertis en Berlino (Foto: Andrzej Sochacki)
De la 25a ĝis 28a de majo ĉirkaŭ Pentekosto, kiun sekvas en Germanujo ŝtata feritago lunde, okazis en Berlino la Komuna Esperanto-Kongreso de la dana, germana kaj pola Esperanto-asocioj, al kiu venis entute 255 partoprenantoj el 18 landoj. La kongreso estis samtempe la 89a Germana Esperanto-Kongreso, kiu same kiel kelkaj antaŭaj okazis kunlabore kun la najbara landa asocio por igi la kongreson pli interesa, allogi pli da partoprenantoj kaj pligrandigi la eblecojn praktiki Esperanton. Trafe la temo de la kongreso do estis “Partneroj en Eŭropo”, kiun la partoprenantoj prilumis aŭskultante prelegojn, en organizita debato kaj praktike dum la daŭro de la kongreso.
Legu la tutan artikolon ‘Trilanda kongreso en Berlino’
28 Junio 2012 de AlKo
“Ne amu min, amu la mian!”, – diris foje Nikolao Berdjaev. Tiu formulo ideale konvenas al la personeco de Jean-Jacques Rousseau, naskiĝinta antaŭ 300 jaroj, la 28an de junio 1712 en Ĝenevo. La franca filozofo havis dumvive duoblan famon: abstraktan kaj konkretan, art-sciencan kaj individuan, kaj la du famoj ĉiam pli disiĝis ĝis lia fizika morto. Poste, ĝis nun, restis leĝe la unua, kiu estas gloro.
Legu la tutan artikolon ‘Li ree estas…’
27 Junio 2012 de AlKo

Ĉi-jare la 97a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Hanojo (Vjetnamio), post unu jaro la 98an UKon gastigos Rejkjaviko (Islando). Laŭ la Gazetara Komuniko de UEA, la 99a UK en la jaro 2014 okazos en Bonaero, la ĉefurbo de Argentino.
Legu la tutan artikolon ‘En 2014 Bonaero! Sed poste?..’
26 Junio 2012 de AlKo
Kun ĝojo mi sciigas, ke la Estraro de Fondaĵo Cigno decidis aljuĝi la Premion Cigno 2012 al Esperanto-Asocio de Britio (EAB). Ilia modela informa agado instigis, interalie, la aperigon de artikoloj en gravaj ĵurnaloj kiel The Telegraph kaj The Economist kaj pro ilia informa kampanjo kadre de la Internacia Festivalo de Lingvoj ĉe la Universitato de Sheffield ankaŭ la vaste spektata televida programo BBC Matenmanĝo atingis pli ol milionon da homoj.
Legu la tutan artikolon ‘EAB ricevis la premion Cigno’
24 Junio 2012 de AlKo
Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov revenis al sia Kaliningrada hejmo post la 26-taga foresto, kaŭzita de la restado de Halina en la sanatorio Rusj ĉe la Fera Monto en la Kaŭkaza urbo Ĵeleznovodsk. Ekde lundo ni eklaboros pri la julia kajero de La Ondo de Esperanto. Ankaŭ nia retejo La Balta Ondo, kiu ne estis renovigata dum 26 tagoj, denove revenos al sia kutima aper-ritmo. Ni strebos laŭeble rapide respondi la ricevitajn leterojn kaj plenumi mendojn. Bonvolu pardoni la neeviteblan prokraston.
Halina & Aleksander
29 Majo 2012 de AlKo

Ekde la mateno de la 29a de majo ĝis la tagmezo de la 23a de junio Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov estos eksterrete pro la restado de Halina (kaj Aleksander kiel oficiala akompananto) en sanatorio ĉe la Fera Monto en la norda Kaŭkazo. Bonvolu dum ĉi tiu tempo ne sendi urĝajn petojn, mendojn kaj demandojn al “La Ondo de Esperanto”, “Sezonoj”, “Radio Esperanto” kaj “La Balta Ondo”. La rutinajn aferoj en la komuna redakciejo de ĉi tiuj establoj prizorgos Aleksej Korĵenkov.
Halina & Aleksander
28 Majo 2012 de AlKo
Verkante por La Ondo du artikolojn koncerne la malkovrojn de Everett Rogers kaj aliaj esploristoj pri rapidigo de la akceptado de novaj ideoj, mi mem rompadis al mi la kapon, provante trovi ion por antaŭenigi Esperanton. Mi ne sukcesis. Ĝis nun miaj provoj estas grandparte senrezultaj, kaj eble longtempe estos tiaj.
En 2012 mi ne scias pri tio multe pli ol en 2001, kiam mi komencis pensi pri la apliko de la Teorio de Rogers al Esperanto, instruante Esperanton por NASK ĉe la Universitato de San Francisko. Ĝuste en librovendejo apud ĉi tiu universitato mi aĉetis la libron Diffusion of Innovations de Everett Rogers.
Legu la tutan artikolon ‘La leciono de Vakero Marlboro kaj Esperanto’
28 Majo 2012 de AlKo
“En Esperanto eblas ĉion esprimi”. Kiam mi en 2007 laboris kiel tradukisto de komputilaj programoj, mi ofte demandis min, ĉu tio veras ankaŭ por tutnovaj teknikaj vortoj. Kaj mi efektive ilin trovis. Plejofte ne en PIV, nek en tradukvortaroj. Sed en Reta Vortaro, Komputada Leksikono kaj en traduklistoj de skipoj kiuj tradukas komputilajn programojn en Esperanton.
Kiam mi esploris la aferon de pli proksime, mi iom seniluziiĝis. Daŭris longe por trovi bonajn tradukojn kaj ne ĉiam proponintoj de vortoj konsentis. Novaj komputilistoj-esperantistoj eklernis la lingvon kaj tuj ektradukis programojn, ĉefe malfermitkodajn. Ĉar ili ne trovis komputilajn vortojn en vortaroj, ofte ili mem inventis “ion strangan”, kvankam tamen foje jam dum jardeko cirkulis tute akceptebla vorto. Aperis neologismoj abunde kaj en malsamaj programoj por samaj aferoj aperis malsamaj vortoj. Terure!
Legu la tutan artikolon ‘Nuntempa Esperanto: pri komputilaj vortoj’
27 Majo 2012 de AlKo
Ionesco, Eugène. La leciono: Komika dramo / Tradukis el la franca Armela LeQuint, Ĵak Le Puil. – Thaumiers: LKK, [2010]. – 40 paĝoj.
Iam La Leciono estis avangarda dramo, nuntempe ĝi jam estas klasikaĵo, eĉ sukcesa, ĉar dum 55 jaroj ĝin oni ludas sur la scenejo de la eta “Teatro de la Huchette” en Parizo. La verkisto notis pri tio: “Granda sukceso en malgranda teatro estas pli bona ol malgranda sukceso en granda teatro”.
Legu la tutan artikolon ‘Eksavangarda klasikaĵo’
26 Majo 2012 de AlKo

Humphrey Tonkin
Kadre de planita transiro, Humphrey Tonkin emeritiĝis de la prezidanteco de ESF (Esperantic Studies Foundation) dum la aprila kunsido de la ESF-estraro. La Estraro unuanime aprobis Vic-prezidanton Mark Fettes kiel lian sukcedanton.
Tonkin estis prezidanto de la Fondaĵo ekde ĝia fondiĝo en 1968.
Legu la tutan artikolon ‘ESF: La estraro ŝanĝiĝis, la strategia evoluo progresas’
25 Majo 2012 de AlKo

La kongresanoj en la bela kongresejo (Fotis: Pedro Hernández)
En la ĉarma urbeto Almagro (provinco Ciudad Real) disvolviĝis de la 27a de aprilo ĝis la 1a de majo la 71a Hispana Kongreso de Esperanto. La kongresurbo kun malpli ol dekmil loĝantoj multe prosperis en la 17a jarcento sub la influo de la bankista germana familio Fugger, dum la regado de la imperiestro Karolo la 5a. Restas pluraj tiuepokaj konstruaĵoj, inter kiuj elstaras la Ĉefa Placo, kun verdaj duetaĝaj domoj, la Almacén de Fúcares (magazeno konstruita por stoki grenon kaj ĉefe hidrargon el la proksimaj minejoj de Almadén), la monaĥejo Convento de la Asunción de las Monjas Calatravas aŭ la Palaco de la Grafoj de Valparaíso, centra ejo de la kongreso konstruita en la jaro 1699.
Legu la tutan artikolon ‘Hispanio: Kongreso en urbeto’
25 Majo 2012 de AlKo

La kompanio Bayerische Motoren Werke (BMW grupo) kun siaj markoj BMW, MINI, Husqvarna Motorcycles kaj Rolls-Royce estas unu el la plej sukcesaj produktantoj de altkvalitaj aŭtomobiloj kaj motorcikloj en la mondo. Ĝi havas 25 fabrikojn en 14 landoj kaj tutmondan disvendan reton kun reprezentejoj en pli ol 140 landoj. En 2011 BMW-grupo tutmonde vendis proksimume 1,67 milionoj da aŭtomobiloj kaj pli ol 113.000 motorciklojn.
Laŭ ĵusa informo de EsperantoLand la aŭtomarko “Mini” de BMW la 24an de majo gratulis Esperanton okaze de la 125a naskiĝdatreveno, dezirinte en Esperanto “feliĉan naskiĝtagon”. La prestiĝa entrepreno BMW eldonis gazetaran komunikon pri tio en la germana lingvo.
La gratulo disponeblas ankaŭ en Esperanto. Ĉi-sube estas ĝia plena teksto (kun kelkaj korektitaj mistajpoj) Legu la tutan artikolon ‘Mini/BMW gratulas Esperanton’
24 Majo 2012 de AlKo
Por Jorge Camacho la 125a datreveno de Esperanto estas preteksto por listi plurajn aliajn, jen naskiĝ- aŭ mort-datrevenoj, tiuj por ekkonstruo de la Ejfel-turo, aŭ de la domo, kie situas la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Ankaŭ la 20-jariĝo de la ibera grupo ĉeestos tra la ĉi-jaraj BA. Tion certigis en sia prezento la ĉefredo.
Originala prozo malfermas la buntan enhavon de la februara almanako: La kri’ de Mari’ de Ulrich Becker, Tange de Miguel Fernández, La nigrevestitaj virinoj de Júlia Sigmond, Kurkulio de Tim Westover.
Legu la tutan artikolon ‘Beletra Almanako, №13′