Archive Page 69
15 Aŭgusto 2012 de AlKo

La aventuro komenciĝis en Moskvo
Ĉi-jare estis planitaj du karavanoj laŭ la Trasiberia fervojo al Hanojo, sed nur unu sukcesis: 22 esperantistoj atingis la ĉefurbon de Vjetnamio kaj partoprenis en la Hanojaj UK kaj IJK.
Verŝajne, ilia entrepreno, organizita kadre de la projekto La Vojaĝo (www.vojaĝo.info) estis la plej ekstravaganca maniero atingi la kongresejojn. La karavano el Moskvo al Hanojo startis la 8an de julio, kiam la plimulto de la partoprenantoj kunvenis en la Ruslanda ĉefurbo por ekvojaĝi laŭ la Trasiberia fervojo.
Legu la tutan artikolon ‘Karavane al UK’
14 Aŭgusto 2012 de AlKo

97a Universala Kongreso de Esperanto
Hanojo, 28 jul – 4 aŭg 2012
Kongreso malgranda, magra, eburtura, diversaĝa kaj varmega, tiuj ĉi eble estas la ĉefaj karakterizoj de ĉi-jara Universala Kongreso en Hanojo, la Vjetnamia ĉefurbo. La kongreso estis la plej malgranda dum la lastaj 28 jaroj kaj havis nur 866 aliĝintoj, kaj eble nur sepcenton da partoprenantoj. La kongresurbo estis simple tro fora kaj eble tro malbonveniga pro la varmo kaj humideco, eble influis ankaŭ la ekonomia krizo en diversaj partoj de la mondo. Tamen la kongreso donis eblecon al 150 vjetnamaj esperantistoj, plejparte novaj kaj junaj, eblecon partopreni UK-on same kiel al dekoj da esperantistoj el aliaj landoj de la regiono. Ankaŭ diversaj sanproblemoj alvenis al miaj oreloj pli ol neniam antaŭe en UK-oj, ĉu pro la lokaj kondiĉoj iom defiaj, ĉu pro la maljuniĝanta aĝstrukturo de la kongresanoj.
Legu la tutan artikolon ‘Hanojo – eburtura kongreso’
14 Aŭgusto 2012 de AlKo
Hodiaŭ, la 14an de aŭgusto 2012, forpasis Sergej Petroviĉ Kapica (naskiĝis en 1928) – elstara sciencisto kaj populariganto de la sciencoj. Li apartenas al dinastio de rusaj sciencistoj: lia patro estis Pjotr Kapica, Nobel-premiito (1978), avo – Aleksej Krylov, matematikisto kaj ŝipkonstruisto. Pluraj liaj parencoj same estis famaj sciencistoj. Sergej Kapica estas premiito kaj laŭreato de pluraj ordenoj, premioj, honora membro de multaj sciencaj socioj kaj kluboj.
Legu la tutan artikolon ‘Sergej Kapica forpasis’
13 Aŭgusto 2012 de AlKo

La 29an de julio finiĝis ĉi-jara Somera Esperanto-Studado 2012. Ĝi tradicie okazis en Slovakio kaj organizis ĝin Edukado@Interreto kun helpo de siaj staĝantoj kaj de Slovakia Esperanta Junularo. Partoprenis rekorda nombro da homoj – 250 personoj de 23 landoj. Origine aliĝis per reto 292 personoj.
Legu la tutan artikolon ‘SES 2012: rekorda kaj perfekta’
12 Aŭgusto 2012 de AlKo
Ekzakte antaŭ unu jaro, la 12an de aŭgusto 2011 en la novaĵretejo La Balta Ondo ekfunkciis la vizit-kalkulilo Counterize, kaj do hodiaŭ estas oportuna momento por resumi la unujaran statistikon.
Nia retejo, post testa periodo aŭtuna, estis lanĉita la 15an de decembro 2010, ĝuste je la Zamenhofa tago. Je la nuna momento en ĝi estas 333 artikoloj kaj dek konstantaj paĝoj (Fotokonkurso, Kiosko k. a.). La artikoloj estas distribuitaj laŭ 14 kategorioj, kaj ili estas markitaj per 729 etikedoj.
Legu la tutan artikolon ‘La Balta Ondo: Statistiko por unu jaro’
11 Aŭgusto 2012 de AlKo

La solena malfermo: la urbestrino de Galivo Terry O'Flaherty, la prezidanto de EEU Seán Ó Riain, iama Konsilistino Mary Leahy (Foto: Peter Baláž)
La 9a kongreso de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) okazis inter la 16a kaj 20a de julio 2012 en la irlanda urbo Galivo (angle: Galway; irlande: Gaillimh) kun 157 partoprenantoj el 28 landoj, de Ruslando ĝis Kubo.
La prezidanto de Irlando, Michael D. Higgins, estis la patrono kaj sendis tre pozitivan kaj kuraĝigan mesaĝon pri Esperanto. Li menciis, ke Esperanton studis la fondinto de la irlanda laborista partio, James Connolly, poste mortpafita kiel unu el la ĉefoj de la ribelo de 1916. Ankaŭ la irlanda ministrino pri Eŭropaj aferoj, Lucinda Creighton, sendis gravan mesaĝon, en kiu ĉiu vorto gravas. Ambaŭ substrekis ke “Esperanto apartenas al la komuna Eŭropa kultura heredaĵo”.
Legu la tutan artikolon ‘La 9a Eŭropa kongreso en Galivo’
10 Aŭgusto 2012 de AlKo
DIPLOMO DE UEA AL 12 ELSTARAJ AGANTOJ
En la Solena Fermo de la 97-a UK en Hanojo oni anoncis la nomojn de 12 Esperanto-aktivuloj, kiujn la Estraro de UEA honorigis per Diplomo pri Elstara Agado aŭ per Diplomo pri Elstara Arta Agado.
Diplomo pri Elstara Agado: Huang Yinbao (Trezoro) el Ĉinio pro agado en la instruista Esperanto-movado; Dennis Keefe el Ĉinio pro la iniciato de lingvaj festivaloj kaj evoluigo de metodoj de Esperanto-instruado kaj de universitata uzado de Esperanto; Potturu V. Ranganayakulu el Hinda Unio pro agado sur loka kaj monda niveloj kaj pro verkado de Esperanto-lerniloj; Boĵidar Leonov el Bulgario pro Esperanto-agado en sia lando kaj aparte en universitataj medioj; Barbara Despiney kaj Renée Triolle el Francio pro longtempa reprezentado de UEA ĉe Unesko; Halina Gorecka el Rusio pro prizorgado de la eldonejo Sezonoj kaj la revuo La Ondo de Esperanto kaj Rafael Henrique Zerbetto el Brazilo pro agado ĉe Rio+20, la konferenco de UN pri daŭripova evoluigo en Rio-de-Ĵanejro en junio ĉi-jare.
Legu la tutan artikolon ‘UEA premiis en Hanojo’
9 Aŭgusto 2012 de AlKo
D-roj Esther Schor kaj Sho Konishi aliĝas al la Konsilantaro de ESF. ESF ĝojas bonvenigi du pliajn klerulojn el prestiĝaj universitatoj al sia Konsilantaro. Ambaŭ laboris aŭ laboras pri esplorprojektoj ligitaj al Esperanto.
Esther Schor estas profesoro kaj vicestro de la Fako pri la Angla Lingvo en Universitato Princeton. Ŝi doktoriĝis ĉe Yale kaj mallonge instruis en Universitato Tufts kaj en Kolegio Barnard, Universitato Columbia. Ŝia ĉefa studfako estas Brita Romantikismo, kaj ŝi gvidas kursojn pri romantika poezio kaj poetiko, romantika historiismo, romantika dramo, kaj vojaĝliteraturo; aktiva en la programo de Judaj Studoj, ŝi instruas ankaŭ usonan judan literaturon, enkondukon al judismo kaj jidan literaturon tradukitan. Ŝia alia forta intereso estas bibliaj studoj (la Biblio kiel literaturo; Biblia kritiko kaj teorio).
Legu la tutan artikolon ‘ESF: du novaj konsilantaranoj’
7 Aŭgusto 2012 de AlKo

Antaŭ unu jaro, en septembro 2011, en ĉi tiu retejo aperis resuma artikolo pri nia elektronika eldonado, kiu montris, interalie la konstantan kreskon de la nombro kaj procentaĵo de tiuj, kiuj abonas La Ondon elektronike en la formato pdf.
Legu la tutan artikolon ’100 elektronikaj abonantoj de La Ondo’
5 Aŭgusto 2012 de AlKo
Fondaĵo Antoni Grabowski (FAG), starigita antaŭ pli ol dudek jaroj dank’ al donaco de Adam Goralski, celas subteni la Esperantan kulturon. Ĝi aljuĝas premiojn kaj subvenciojn meze ĉiun duan aŭ trian jaron. En la Hanoja UK estis anoncitaj la ĉi-jaraj premioj.
Premion de 650 usonaj dolaroj ricevis la elstara figuro de la Esperanta kulturo, specife beletro, la nederlanda intelektulo Gerrit Berveling. Jen la pravigo de la komisiono de FAG, kiu konsistas el Ulrich Lins, István Ertl kaj Shi Chengtai:
Legu la tutan artikolon ‘Fondaĵo Grabowski: Berveling kaj ARKONES premiitaj’
3 Aŭgusto 2012 de AlKo
Tradicie, en la fermkunsido de la Universala Kongreso oni prezentas la tekston de la kongresa rezolucio, kiu estas oficiala deklaro de la kongreso al ekstera publiko. Ĉi-jare la komisiono pri la kongresa rezolucio (Mark Fettes, Amri Wandel kaj Mireille Grosjean) pretigis la tekston pli frue, por ke oni povu ĝustatempe traduki ĝin nacilingven. Jam estas tradukoj angla kaj germana. La vendredan matenon la Komitato de UEA aprobis la tekston, kiu estas ĉi-sube.
Legu la tutan artikolon ‘Esperanto konstruas pontojn al pli justa kaj paca mondo’
2 Aŭgusto 2012 de AlKo
La 2an de aŭgusto en Hanojo, kadre de la speciala kunveno en la 97a Universala Kongreso de Esperanto, estis anoncitaj la rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2012.
Legu la tutan artikolon ‘La Belartaj Konkursoj de UEA en 2012′
1 Aŭgusto 2012 de AlKo
En la inaŭguro de la 97a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Hanojo estis anoncita la decido de la Komitato de UEA pri la elekto de Hori Jasuo el Japanio kaj Georgo Nanovfszky el Hungario kiel Honoraj Membroj de UEA.
Hori Jasuo naskiĝis en 1941. Li diplomitiĝis en la Ŝtata Universitato de Kioto en 1965, laboris kiel instruisto de la angla lingvo kaj emeritiĝis en 2005. Esperantisto ekde 1960, li estas membro de Japana Esperanto-Instituto (JEI) kaj ekde 2005 ĝia vicprezidanto. Li estis ĉefredaktoro de la organo de JEI, La Revuo Orienta, de 1995 ĝis 2008, kaj li plu estas redakciano. De 2001 ĝis 2008 li estis prezidanto de la Komisiono pri la Azia Esperanto-Movado, kies bultenon Esperanto en Azio li redaktas ekde 2001. En LKK de la 92a UK en Jokohamo (2007) li respondecis pri la gazetara servo. De 2007 ĝis 2010 li estis estrarano de UEA pri landa kaj regiona agado. Ekde 1996 Hori estas loka delegito de UEA kaj fakdelegito pri edukado. Li multe vojaĝis en Azio por instrui Esperanton kaj helpi lokajn klubojn.
Legu la tutan artikolon ‘Du novaj Honoraj Membroj de UEA’
31 Julio 2012 de AlKo
LA HISTORIA JARO
Iom multe da datrevenoj el la rusa historio okazas ĉi-jare. Pensante pri ili mi ĉiufoje rememoris la ŝercan “Historion de Rusio de Gostomislo ĝis Timaŝev” (1868) fare de Aleksio K. Tolstoj (pli aĝa malproksima parenco de la granda romanisto). Mi ne konas esperantigon de tiu amuza poemeto, kaj tial – kvankam mi ne estas versisto – mi tradukis kelkajn verskvarojn, rilatajn al miaj temoj:
“Nia lando estas granda kaj abunda,
sed en ĝi mankas ordo”.
Komenca kroniko[1],
la jaro 6370ª (862 p. K.)
1
Aŭskultu, knaba bando,
resumon de l’ konkord’:
Abundas nia lando,
sed mankas en ĝi ord’.
2
En denso da nebuloj
de l’ frua histori’
komprenis la prauloj
ke mankas ord’ ĉe ni.
3
Decidis la civito:
“Ĉar mankas disciplin’
varengojn ni invitu
bonorde regi nin.
4
Ĝermanoj inĝenias
pri aĵoj de la mond’;
kaj nia land’ suferas,
ĉar en ĝi mankas ord’.”
Nu, pri la varengoj mi verkos alifoje, nun ni saltu en la 18-an jarcenton:
Legu la tutan artikolon ’250 jarojn antaŭe’
30 Julio 2012 de AlKo
La 29an de julio 2012 unu el la kulminoj de la inaŭguro de la 97a Universala Kongreso de Esperanto en Hanojo estis la transdono de la Medalo de Amikeco al UEA. La prezidento de Vjetnamio Truong Tan Sang decidis aljuĝi tiun altan ŝtatan honorigon al UEA por rekoni la grandan apogon de UEA kaj de la internacia esperantista komunumo al la vjetnama popolo dum ties nacidefendado, rekonstruado kaj disvolviĝado.
Legu la tutan artikolon ‘Alta distingo en Hanojo’