Archive Page 66

Jarfina FESTego kun Silvestra-Novjara FESTeno

La Esperanto-Kulturdomo de Esperanto organizos la 3an fojon la jarfinan renkontiĝon en sia Esperanto-Kastelo de Greziljono de la 28a de decembro 2012 ĝis la 2a de januaro 2013. La festo, taŭga por familioj, ĉiujare plezurigas homojn per bona etoso, festa regalado kaj ĉarma kadro. Ni invitas vin aliĝi, vizitante la retejon de la Kulturdomo.

Por tiuj, kiuj (ankoraŭ!) ne konas la Kastelon en la bela Anĵua regiono en Francio, ĝi reprezentas de 1952 komunan renkontiĝan lokon por ĉiuj esperantistoj. Ni instigu vin malkovri aŭ reviziti tiun belan parton de Francio kaj tiun heredaĵon de la esperantistaro, por esti parto de ĝia vivo kaj aktoro de ĝia disvolvo. Tie okazas staĝoj, renkontiĝoj, kursoj, festoj la tutan jaron, kaj specife ni deziras ebligi al ĉiuj celebri en amika rondo la novan jaron.
Legu la tutan artikolon ‘Jarfina FESTego kun Silvestra-Novjara FESTeno’

Laŭlum forpasis

La 10an de novembro 2012 forpasis eminenta ĉina esperantisto Li Shijun, internacie konata kiel Laŭlum.

Li Shijun naskiĝis la 29an de marto 1923 en kampara familio en la provinco Hebei, sed devis forlasi sian hejmon pro la invado de la japana armeo. Li laboris kiel ĵurnalisto kaj instruisto de la lingvoj ĉina, angla kaj Esperanto en mezaj kaj superaj lernejoj.
Legu la tutan artikolon ‘Laŭlum forpasis’

Nia trezoro: Marjorie Boulton

Marjorie BoultonMarjorie Boulton naskiĝis en majo 1924 kaj eklernis esperanton en 1949. Anglino, poeto, biografo kaj literatura kritikisto, ŝi estas unu el la plej grandaj Esperanto-aŭtoroj.

Mi estas tri. La digna lektorino
kun la krajon’ kritika libron legas.
En nigra robo, pri la origino
de l’ dramo primitiva ŝi prelegas.

Dume, en koro, primitiva dramo
okazas, ĉiam freŝa kaj terura;
sub nigra robo brulas nun pro amo
virino simpla en dezir’ tortura.

La lektorino pensas. La virino
baraktas, krias, nur angoron sentas.
Sed la poet’, per arta disciplino,
observas ilin ambaŭ, kaj komentas.

Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Marjorie Boulton’

Kvazaŭ ĉio el paralela universo

Steele, Trevor. Kvazaŭ ĉio dependus de mi: Romano. – Antverpeno: FEL, 2009. – 343 p.

Kion mi legis? Eble biografion? La eldonejo anoncas, ke la “romano baziĝas grandparte sur la vivo de Carl von Ossietzky”. Fama foto el la koncentrejo Esterwegen montras sur la kovrilpaĝo [1] memkontentan gvatiston kaj Ossietzky.

Aŭ ĉu mi legis romanon? La rakontanto estas fikcia Erich Schwalbe, kiu naskiĝis en 1896 en Germanio kaj fuĝis de la nazia diktaturo al Aŭstralio. Post la falo de la Muro en Berlino, lia nepo demandas pri la germanaj radikoj de la avo. Kaj la avo rakontas pri sia plej bona amiko ekde la infanaĝo – Kurt Lenz, “forgesita heroo el epoko, kiam herooj grandparte mankis” (p. 12).
Legu la tutan artikolon ‘Kvazaŭ ĉio el paralela universo’

Verkistoj estas kuracistoj de la socio

Mo YanMo Yan, nobelpremiito pri literaturo 2012

Ĉi-jare la Nobela komitato donacis al mi novan verkiston. Mi devus danki ilin pro atentigo pri tiu evidente interesa verkisto. Ofte oni konsideras nur tiujn verkistojn, kiuj vivas en iu okcidenta lando. Tial ideologio ankaŭ funkcias kiel ŝtopilo, kaj pro tio la verkoj de Mo Yan ne estas vaste konataj.
Legu la tutan artikolon ‘Verkistoj estas kuracistoj de la socio’

Membronombroj, agado kaj ekstera informado

UEA konstatas pluan malkreskon

Antaŭ kelkaj semajnoj Osmo Buller informis en la publike legebla komitata listo de UEA, ke ĉi-jare estos supozeble ĉ. 400 individuaj membroj malpli ĉe UEA, kaj ke pro tio la jarfina nombro eble restos sub la limo de 5000. Aldoniĝis la alvoko, ke “necesas varbi membrojn, kiom ajn malmoderne tio eble sonas”, dum “komentarioj nun ne helpas”. Regis silento dum kelkaj tagoj, kiun finis Claude Nourmont per la konstato, ke “varbi por varbi” estas “ne tro promesplena afero” kaj ke oni bezonas “proponojn, kiuj povas entuziasmigi la homojn”. Propono por logi Esperanto-parolantojn ne venis, sed iom poste oni ekdiskutis krei membrokategoriojn por eksteruloj ne parolantaj Esperanton, kio trovis iom da subteno.
Legu la tutan artikolon ‘Membronombroj, agado kaj ekstera informado’

En la Esperanto-urbo

Ewa Kukiełka instruas novajn vortojn

En la Esperanto-urbo Herzberg am Harz konstante okazas io favora por Esperanto. Ofte venas gastoj el diversaj landoj; la Esperanto-biblioteko konstante kreskas En la baza kaj meza lernejoj kaj en la gimnazio instruas Zsófia Kóródy kaj Ewa Kukielka. Regule okazas klubkunvenoj, kiuj estas la bazo de la Esperanto-agado en la Esperanto-urbo.
Legu la tutan artikolon ‘En la Esperanto-urbo’

ARKONES: Kulta kulturaranĝo

“Krio de Morto” post kelkjara paŭzo brue reaperis en Arkones (Fotis Žaneta Nowak)

Pasis nur kelkaj jaroj post translokiĝo de Arkones al la Fervojista domo ĉe la strato Niepodległości en Poznano, sed la loko jam fariĝis kara kaj preskaŭ tradicia por ĉiujaraj partoprenantoj de la aranĝo. La pola nomo de la strato signifas “Sendependeco” kaj ĝi ideale kongruas kun la etoso de la ARtaj KONfrontoj en ESperanto. Temas pri la sento, kiu okulfrapas (kaj orelfrapas!) tuj kiam oni eniras la kongresejon – de libera, senĝena kaj vasthorizonta arta sinesprimo – kompreneble en Esperanto, sed ne nur pri ĝi. La festivalo laŭ sia enhavo klare dividiĝas al prelega kaj vesperprograma partoj. Kvankam la vespera programo estas tradicie rigardata kiel pli grava, laŭ mi, ambaŭ ili meritas pli detalan trarigardon.
Legu la tutan artikolon ‘ARKONES: Kulta kulturaranĝo’

Esperanto en la Pollanda Senato

La retejo de la Senato de Pollando (la supera parlamenta ĉambro) informis, la 17an de oktobro en la Senato estis solenita la 125-jariĝo de Esperanto per tri sinsekvaj eventoj: fonda kunveno de la Parlamenta grupo por subteno de Esperanto, ekspozicio pri la Internacia Lingvo, kaj konferenco “125 jaroj de Esperanto”.
Legu la tutan artikolon ‘Esperanto en la Pollanda Senato’

Trilanda konferenco

Ekskurso (Foto de Pavla Dvořáková)
Inter la 27a kaj la 30a de septembro 2012 kunvenis en la ĉeĥa urbo Břeclav (suda Moravio) esperantistoj aŭstraj, ĉeĥaj kaj slovakaj, por komune konferenci; kiel gastoj venis ankaŭ partoprenantoj el Germanio, Hungario, Pollando kaj du eĉ el Brazilo, sume 98 personoj. Ĉar la 28a septembro estas en Ĉeĥio ŝtata festo (murdo de Sankta Venceslao), feria tago, la konferenco povis komenciĝi jam ĵaŭde, la 27an de septembro.
Legu la tutan artikolon ‘Trilanda konferenco’

11a NR: 111 aliĝintoj el 11 landoj

Ĉi-jarfine okazos la jam 11-a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand en Xanten, Germanio (inter Düsseldorf kaj Nijmegen). Estos unu semajno de bela internacia kunestado, de la 27a de decembro 2012 ĝis la 3a de januaro 2013 (ĵaŭdo ĝis ĵaŭdo).

Intertempe aliĝis jam 111 homoj el 11 landoj al tiu ĉi 11a NR – jes estas ĝuste tiom aktuale, vere :-) Bela internacia miksaĵo – 36 el Germanio, 27 el Belgio, 15 el Francio, 9 el Svislando, 8 el Nederlando, 5 el Hispanio, 5 el Luksemburgio… Aliĝis jam 40 infanoj kaj junuloj ĝis 19 jaroj.
Legu la tutan artikolon ’11a NR: 111 aliĝintoj el 11 landoj’

Donald Broadribb forpasis

Donald BroadribbLaŭ la ĵusa informo el Roterdamo, la 13an de oktobro 2012 forpasis Donald Broadribb (1933–2012).

Donald Broadribb naskiĝis en Usono, kaj ekde 1974 ekloĝis en Aŭstralio. Li studis filozofion, teologion, lingvistikon kaj psikanalizon. Esperantisto ekde 1946, li diskoniĝis kiel redaktoro, tradukanto kaj teologo. Li redaktis plurajn Esperanto-gazetojn, inter kiuj Kristana Bulteno, Nord-Amerika Esperanto-Revuo, Biblia Revuo, Esperanto sub la Suda Kruco kaj Mirmekobo, kies plej lasta (21a) numero aperis nur unu semajnon antaŭ lia forpaso.
Legu la tutan artikolon ‘Donald Broadribb forpasis’

Rusa antologio: Poemoj de Aleksej Pleŝĉejev

Alekséj Nikolájeviĉ Pleŝĉéjev (Алексей Николаевич Плещеев) naskiĝis la 22an de novembro (Gregorie: la 4an de decembro) 1825 en neriĉa, sed glor-historia nobela familio en Kostroma. Li ekstudis en suboficira lernejo, poste en la Peterburga universitato, sed ne finis la studojn kaj en 1845 dediĉis sin al literaturo. Tiutempe li aliĝis al la socialisma rondeto de Miĥail Petraŝevskij. Same kiel multaj rondetanoj (ankaŭ Dostojevskij, kiu dediĉis al Pleŝĉejev sian romanon Blankaj noktoj), en 1849 li estis arestita kaj mortkondamnita, kaj antaŭ la ekzekuto ricevis pli mildan punon – servadon en armeo. En 1856 li oficiriĝis, eksarmeaniĝis, edziĝis, renobeliĝis, poste ekloĝis en Moskvo kaj Peterburgo. Li laboris en redakcioj de tiutempaj literaturaj gazetoj ĝis 1890, kiam, ricevinte grandegan testamenton, li ekloĝis en luksa apartamento de la Pariza hotelo Mirabeau. Aleksej Pleŝĉejev mortis la 26an de septembro (la 8an de oktobro) 1893.
Legu la tutan artikolon ‘Rusa antologio: Poemoj de Aleksej Pleŝĉejev’

Tri dokumentoj pri Marko Zamenhof

Mark ZamenhofAntaŭ 175 jaroj, la 27an de januaro (Gregorie: la 8an de februaro) 1837 en la urbo Suwałki (Pola Reĝolando en Ruslando) en la familio de Fajba Voljfoviĉ kaj Rajna Percovna Zamenhof naskiĝis Motelj, pli bone konata kiel Mark Fabianoviĉ (Esperante: Marko) Zamenhof, la patro de la aŭtoro de Esperanto. Okaze de ĉi tiu datreveno La Ondo jam aperigis artikolon[1] pri liaj pedagogiaj verkoj, surbaze de la librokolekto en la Ruslanda Ŝtata Biblioteko (Moskvo). Nun ni prezentas pliajn dokumentojn pri Marko Zamenhof, kiuj estis trovitaj en la Ruslanda Ŝtata Historia Arkivo (Sankt-Peterburgo).
Legu la tutan artikolon ‘Tri dokumentoj pri Marko Zamenhof’

Nia trezoro: Baldur Ragnarsson

Baldur Ragnarsson“Mi konsilas al vi ne eldonigi ankoraŭ ĉi tiujn poemojn. <…> Ĉie malespero, barakto, morto, sango. <…> Kiel mi jam diris, mi ne estas amatoro de la antiintelekta poezio, nek ĝia eksperto. Kaj oni ne povas esti certa, ĉu mi ne eraras en la pritakso de io, kio infektis la poezion de la tuta mondo. Eble ne infekto ĝi estas, sed io grandioza, por kies apreco mi estas tro stulta aŭ tro maljuna”. Tiel tekstas letero de Kálmán Kalocsay al Baldur Ragnarsson, aperigita en la prologo al Ŝtupoj Sen Nomo (1959), la unua poemaro de la islanda poeto. Evidente Kalocsay estis nek tro stulta nek tro maljuna, li nur ĝis la radikoj firmis ĉe malmodernisma grundo kaj kredeble vidis en la poezio de Ragnarsson atencon kontraŭ la tiam juna poezia vivo de nia lingvo. Ni danku la obstinon de Juan Régulo Pérez kiu eldonis la poemojn.
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Baldur Ragnarsson’



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.