Archive Page 64

Redakcie

Aleksander KorĵenkovRigardo el la fenestro de nia redakcio al la senfoliiĝintaj arboj pruvas, ke baldaŭ ekvintriĝos en la norda hemisfero. Tio signifas, interalie, ke ĉi tiu kajero de La Ondo, estas la lasta en ĉi tiu jaro. Kaj en la lasta redakcia kolumno, mi (mis)uzas mian redaktoran rajton por iomete halti kaj retrorigardi al la baldaŭ finiĝonta 2012a jaro.
Legu la tutan artikolon ‘Redakcie’

Peter Baláž: la Esperantisto de la Jaro 2012

Peter BalážLa Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Kep Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010), Dennis Keefe (2011).

En ĉi tiu jaro 15 kandidatigantoj proponis 21 kandidatojn, al kiuj 15 elektantoj jene donis la voĉojn:
Legu la tutan artikolon ‘Peter Baláž: la Esperantisto de la Jaro 2012′

Rutino: la plej forta malamiko de esperanto

Pascal Dubourg Glatigny en ARKONES (Foto: Joanna Filipowicz-Choroszucha)Blovas pesimisma vento tra Esperantujo. Finiĝis la tempoj de “Esperanto triumfonta”, forviŝiĝis la rezolucio de Montevideo, kaj Pola Radio fermis siajn pordojn al nia lingvo. Nigraj voĉoj ne mankis en La Ondo. Ververe kun ĉirkaŭ 800 aliĝintoj la Hanoja kongreso sendas nin en la pasintecon, al nivelo kiu apenaŭ superas la partoprenantaron de la Unua, la heroa kongreso en Boulogne-sur-Mer! Kaj ni ne parolu pri la UEA-membrofalo, temo kiu stimulis pli da inko kaj larmoj ol la Niagara akvofalo.
Legu la tutan artikolon ‘Rutino: la plej forta malamiko de esperanto’

Meksiko: La movado daŭre evoluas

Foto de Victor CesniInter la 16a kaj la 19a de novembro okazis la 12a Meksika Esperanto-Kongreso kun la ĉeftemo “Esperanto – 125 jarojn kunigante popolojn, fratigante kulturojn” en la urbo Querétaro, kiu troviĝas en la centro de la lando.

Temis pri rekorda evento, ĉar neniam antaŭe tiom multaj partoprenis la Meksikan Esperanto-kongreson. Estis entute 73 aliĝoj el 3 landoj: Brazilo, Usono kaj Meksiko (ĉeestis Esperanto-parolantoj el 16 diversaj meksikaj urboj de naŭ meksikaj subŝtatoj).
Legu la tutan artikolon ‘Meksiko: La movado daŭre evoluas’

Ruriko kaj liaj fratoj

Pentraĵo de Viktor VaspecovSkizo de Sergio Pokrovskij

1150 JAROJN ANTAŬE

1150 jaroj ne estas tre ronda jubileo, tamen la redakcio de La Ondo decidis omaĝi la datrevenon de evento, per kiu komenciĝas la skribita historio de Ruslando. (Samtempe, en la jaroj 862a/863a, okazis ankoraŭ unu epokfara evento: S-ta Cirilo elpensis slavonan alfabeton; sed pri tio mi jam rakontis en ampleksa eseo[1].)

Laŭ la Komenca Kroniko[2], jeno okazis antaŭ 1150 jaroj en Novgorodo la Granda, en la nordokcidenta Rusio:
Legu la tutan artikolon ‘Ruriko kaj liaj fratoj’

Sukcesa KER-ekzameno en Moskvo

GrupfotoInter la plej impresaj aranĝoj, okazigitaj ĉi-jare omaĝe al la 125-jariĝo de Esperanto, estis la junia tutmonda KER-ekzameno, kies iniciatinto kaj ĉeforganizanto estas Katalin Kováts. Pro la bona organizado de la junia skriba ekzamensesio kun pli ol 30 ekzamenitoj Moskvo ricevis premion havi parolan parton de KER-ekzameno.
Legu la tutan artikolon ‘Sukcesa KER-ekzameno en Moskvo’

TILE-7

SoĉiJam la sepan fojon la Esperanto-klubo Laro okazigis aŭtune en la nigramara urbo Soĉi tradiciajn Tagojn de Internacia Lingvo Esperanto (TILE). Ĉi-jare, komence de novembro venis al Soĉi 31 homoj el 12 lokoj de Ruslando.
Legu la tutan artikolon ‘TILE-7′

Afrika Kongreso de Esperanto

Memorinda kunveno en la kulturcentro JoCa en Kotonuo. De maldekstre: Adjé Adjévi, Mirejo Grosjean, Latifou Gbadamassi kaj Privas Tchikpe.

La 11an de novembro 2012 okaze de ekzamensesio de ILEI/UEA en Kotonuo (Benino) kunvenis Adjé Adjévi el Lomeo (Togolando), kunordiganto de Afrika Komisiono (AK) de UEA; Privas Tchikpe el Kotonuo, prezidanto de la asocio “Scio Sen Bariloj” (SSB); Mirejo Grosjean, membro de SSB; kaj Latifou Gbadamassi el Lokossa (Benino), prezidanto de Asocio de Beninaj Esperantistoj (ABeE).
Legu la tutan artikolon ‘Afrika Kongreso de Esperanto’

Enciklopedio sur disko

Vikipedio sur diskoE@I speciale por KAEST 2012 produktis sian novan eldonaĵon. DVD Vikipedio en Esperanto – eksterreta eldono 2012 estas eksterreta (angle “offline”) eldono de la aktuala stato de Vikipedio en Esperanto je oktobro 2012, kun pli ol 170 mil artikoloj.

La disko havas ankaŭ utilan arkivan signifon, ĉar ja prezentas ĉi-jaran staton de la projekto Vikipedio en la lingvo Esperanto. Aldone ĝi estas utila por homoj, kiuj ne havas oftan ret-aliron, tamen uzas komputilon. (E@I planas, ekzemple, sendi certan kvanton de la diskoj al aktivuloj de la Afrika Esperanto-movado.) Tiel eblas ĝin uzi ankaŭ en Esperanto-kluboj aŭ organizoj, aŭ utiligi dum instruado de Esperanto.
Legu la tutan artikolon ‘Enciklopedio sur disko’

Sukcese kribrita esearo

Pri homoj kaj verkoj: Eseoj pri la Esperanto-kulturo / Redaktis Michela Lipari, Humphrey Tonkin; Enkonduko de Humphrey Tonkin; Postparolo de Nicola Minnaja. – Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2012. – 143 p.

Pri homoj kaj verkojPrivata kuriero rekte el la Hanoja UK kunportis al mi freŝan eldonaĵon de UEA, redaktitan de Michela Lipari kaj Humphrey Tonkin. La eseoj pri la Esperanto-kulturo Pri homoj kaj verkoj tuj surgenuigis min. Esperantistoj ne tro entuziasme enprofundiĝas en la literaturon de la Zamenhofa lingvo. Lastatempe japanoj entreprenis ion pozitivan kaj fekundan tiurilate por stimuli beletran utiligadon.
Legu la tutan artikolon ‘Sukcese kribrita esearo’

The white man’s burden?

Steele, Trevor. Flugi kun kakatuoj: Romano. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2010. – 254 p.

Trevor Steele en siaj romanoj ofte traktas akrajn sociajn kaj historiajn temojn, sen mildigo aŭ plibeligo. Ĉi-foje temas pri koloniado de Aŭstralio fine de la 19a jarcento, kun akuta konflikto, milito inter la civilizoj eŭropa kaj aborigena.

Tragedio estas en tio, ke ĉiu siaflanke pravas, almenaŭ sincere opinias sin prava. Britoj kredas, ke ili disvastigas civilizon tra la mondo, indiĝenoj defendas sian kutiman vivmanieron – alian ili ne imagas. Funkciuloj el Londono ordonas trakti nigrulojn humane, loka polico kaj bienposedantoj scias, ke tio ne eblas, se oni celas plu vivi en la setlejo. Jen loka moŝtulo demandas publike: “Ĉu la tero apartenas al ni, kiuj tenas ĝin laŭ brita leĝo kaj produktas lanon kaj viandon, aŭ al sovaĝuloj, kiuj nenion utilan faras per la tero?” (p. 65)
Legu la tutan artikolon ‘The white man’s burden?’

Esperanta programo de la 7a Moskva Lingva Festivalo

Foto de Tatjana KalinovskajaLa 18an de novembro en la Nacia Esplora Universitato “La Alta Lernejo pri Ekonomiko” (NIU VŜE) okazis la sepa Moskva Internacia Lingva Festivalo (MLF-7) kun ĉ. 1400 partoprenantoj. La festivala strukturo estis kutima: solena malfermo kun parado de la programkontribuantoj kaj kelkaj koncertaj numeroj, la sep paraleloj de programeroj (sume: 70 lingvoj prezentataj po dufoje, 20 lingvistikaj prelegoj, kaj 10 naci-kulturaj eventoj) kaj la solena fermo kun granda koncerto kaj enmanigo de diplomoj kaj premioj.

Legu la tutan artikolon ‘Esperanta programo de la 7a Moskva Lingva Festivalo’

KAEST: Science kaj teknike en Slovakio

Ekde 2010 la tradicia KAEST (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) estas organizata de la asocio E@I, kiu du jarojn poste denove okazigis ĝin en Modra-Harmónia, Slovakio. Por fakaj sekcioj/grupoj E@I ĉiufoje proponas “trafi du celojn per unu ŝtono”: fakkunsidi antaŭ aŭ post KAEST en la sama ejo kaj ĝui aldone la programon de la konferenco. Ĉi-jare la eblon utiligis estraranoj de ILEI, kies kunsido okazis en Modra-Harmónia antaŭ la malfermo de KAEST.
Legu la tutan artikolon ‘KAEST: Science kaj teknike en Slovakio’

Radio Esperanto denove sonas en Kaliningrado

Aŭskultu

La 2an de decembro post pli ol unujara paŭzo aperis nova podkasto de Radio Esperanto. La 30a sonprogramo, preparita de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov estas la unua post la reveno el Moskvo en Kaliningradon.

En ĉi tiu programo: Legu la tutan artikolon ‘Radio Esperanto denove sonas en Kaliningrado’

Ruslanda akvopuriga teknologio promociita en Ĉinio per Esperanto

Reprezentantoj de Kun Peng Power (Bei Jing) Technology Co., Ltd ĉe la Ruslanda stando.

En IKEF-China 2012 – la 6a Jarkunveno de ĉinaj Esperanto-komercistoj – okazinta ekde la 29a de oktobro ĝis la 2a de novembro 2012 en Ĉangŝa – oni aŭdis pri nova sukceso en la kampo de Esperanto-komerco. Helpe de la Internacia Lingvo reprezentantoj de la kompanio TjumenNIIgiprogaz (subfirmao de la konzerno Gazprom) partoprenis la ekspozicion “Water Expo China 2012” kaj aranĝis du prezentaĵojn.
Legu la tutan artikolon ‘Ruslanda akvopuriga teknologio promociita en Ĉinio per Esperanto’



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.