Archive Page 63

Anton Ĉeĥov: Friponoj kontraŭvole

ĈeĥovNovjara blagaĵo

En la hejmo de Zakario Kuzmiĉ Djadeĉkin okazas vespera festo. Oni celebras la Novjaron kaj gratulas la mastrinon Melanja Tiĥonovna okaze de ŝia nomtago.

Gastoj multas. La publiko estas respektinda, solida, sobra kaj pozitiva. Neniu kanajlo. La vizaĝoj montras admiron, agrablon kaj dignon. En la salono sur granda sofo sidas la loĝejmastro Gusev kaj la butikisto Razmaĥalov, de kiu la familio Djadeĉkin aĉetas kredite. Ili rezonas pri fianĉoj kaj filinoj.
Legu la tutan artikolon ‘Anton Ĉeĥov: Friponoj kontraŭvole’

2013: Dat-revene kaj rememore

Feliĉa estas, kiu kun plezuro
Parolas pri la patroj, kiu ĝoje
Rakontas pri iliaj grandaj agoj
Kaj en la fino de la bela vico
Sin mem fiere vidas.

(Goethe, Ifigenio 5, 13)

La jaro 2012 staris sub la signo de la 125-jara ekzisto de Esperanto kiu trovis sian plej brilan manifestiĝon en la ekspozicio de Bavara Ŝtata Biblioteko.

Kiel en antaŭaj jaroj (La Ondo, 1/2010, 2/2011, 1/2012) ankaŭ sojle de 2013 ni retrovagigu la rigardon al la paseo, al la jaroj 1863 (150 jaroj), 1888 (125 jaroj), 1913 (100 jaroj), 1938 (75 jaroj) kaj 1963 (50 jaroj).

1863

Antaŭ 150 jaroj naskiĝis: Ernest Archdeacon (03-28), Nikolaj Borovko (08-15), Émile Grosjean-Maupin (02-19) kaj la aŭtoro de la Volapük-himno, la posta jezuito kaj orientalisto Franz Zorell (09-29). Legu la tutan artikolon ’2013: Dat-revene kaj rememore’

La Zamenhofa Tago en Kroatio

Plurloke en Kroatio esperantistoj festis la Zamenhofan tagon. Plej solene kaj plej amase kroatoj renkontiĝis en Bjelovar, kie la regionan festadon kunorganizis Bjelovara Esperantista Societo, Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac kaj Esperanto-societo Estonteco el Križevci. Parto de la festa programo (tri ekspozicioj) okazis en la biblioteko “Petar Preradović”. Kun partopreno de kvindeko da personoj, interalie de la urbestro Antun Korušec kaj la direktoro de la biblioteko Marinko Iličić, kiuj salutis la gastojn, estis prezentita fotoekspozicio de la esperantisto Ivica Šćepanović (el insulo Brač) “La vivo tra objektivo”, la bildkarta ekspozicio “La mondo estas mirinda ĝardeno” kaj la ekspozicio “Dudek numeroj de la revuo Zagreba Esperantisto”.

Legu la tutan artikolon ‘La Zamenhofa Tago en Kroatio’

Internacie grava kontribuo

Żelazny, Walter. Ludwik Zamenhof. Życie i dzieło. Recepcja i reminiscencje. Wybór pism i listów. [= Ludwik Zamenhof. La vivo kaj verko. Percepto kaj komentarioj. Elektitaj tekstoj kaj leteroj]. – Kraków: Zakład Wydawniczy “NOMOS”. – 292 paĝoj.

Żelazny, Walter: Ludwik Zamenhof. Życie i dziełoPermesu al mi komenci per la konstato, ke ni havas antaŭ niaj okuloj la libron en ĉiu dimensio eksterordinaran! Polaj humanismaj kaj sociaj sciencoj “ne pekas” pri la originaleco de la esploroj kaj temoj, kiuj tre ofte estas importataj (ekzemple, ni nun havas la modon pri la postkolonialismaj studoj, dum samtempe preskaŭ neniu memoras alian tradicion en tiu temo, la verkon de Daniel Beauvois). En ĉi tiu kunteksto, la libro de Walter Żelazny estas honorinda escepto, kiu de la unua ĝis la lasta paĝo starigas demandojn neniam starigitaj aŭ starigas ilin alimaniere ol tradicie. Ĝi estas monografio dediĉita al la vivo kaj verko de Ludoviko Zamenhof, kies vivo, kiel prave rimarkas la aŭtoro, estas kutime reduktita al la lingvo Esperanto, silentigante aŭ malakceptante la temon de la juda identeco kaj la manieron, en kiu ĝi determinis la sorton de la Zamenhofaj agoj.
Legu la tutan artikolon ‘Internacie grava kontribuo’

Belka Beleva forpasis

Belka BelevaLa 22an de decembro 2012 en Sofio pro apopleksio forpasis eminenta Esperanto-aktorino Belka Beleva. Ŝi naskiĝis la 29an de januaro 1927 kaj esperantistiĝis en 1957. En 1958 ŝi kunfondis la Bulgaran Esperanto-Teatron kadre de Bulgara Esperanto-Asocio. Kun sia edzo Anani Anev (1916-1992), same kiel ŝi profesia aktoro, ŝi prezentiĝis ankaŭ duope sub la nomo AABB. Ŝi partoprenis ankaŭ en la fama Internacia Arta Teatro, kiu funkciis de 1957 ĝis 1969 sub la gvido de Srdjan Flego.
Legu la tutan artikolon ‘Belka Beleva forpasis’

Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron!

Ankaŭ ĉi-foje, la 25an de decembro 2012 post la tradicia Kristnaska mesaĝo en la placo Sankta Petro, Papo Benedikto la 16a diris siajn bondezirojn en pli ol 60 lingvoj. La Papo bondeziris en Esperanto. Li diris: “Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron!” [Aŭdu ĉi tie.]

Samkiel dum la antaŭaj benoj Urbi et Orbi, Kristnaske kaj Paske, grupo de esperantistoj ĉeestis en placo sankta Petro por levi alte la panelojn kiuj konsistigis la vorton “Esperanto”. La iniciato estis gvidata, kiel tradicie, de la itala samideano Giovanni Conti. La tutmonda televida elsendo montris ilin dum la Papo eldiris la Esperant-lingvan bondeziron.

Legu la tutan artikolon ‘Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron!’

Saluton, Sinjoro Prezidanto…

Jensenius, Bent. Bonvenon en nia mondo: Primovada legolibro en la Internacia Lingvo Esperanto. – Dobřichovice: KAVA-PECH, 2009. – 128 p., il.

En la dumkongresaj paroligaj kursoj por komencantoj mi regule uzas fotojn de konataj movaduloj aŭ famaj personoj, ekzemple, por instrui la diferencon inter kio kaj kiu. Laste en Hanojo, kiam tiucele mi montris la foton de Probal Daŝgupta, la konstato, ke la persono estas viro, estis ankoraŭ ĝusta. Sed je la demando “Kiu li estas?” jam ne venis respondo. En la salono sidis trideko da personoj, kaj ne nur komencantoj, kiuj je unu tago antaŭe minimume dum du horoj sidis antaŭ la podia tablo, kie la estraro de UEA estis “ekspoziciita”. Nu, kion fari? Interne konsternite, tamen kun leĝera humuro mi donis la unuan movadhistorian lecionon en mia paroliga kurso. Eble post ĝi Probal estis pli ofte salutata de miaj kliniĝintaj komencantoj, kiuj balbute diris: “Saluton, Sinjoro prezidanto”.
Legu la tutan artikolon ‘Saluton, Sinjoro Prezidanto…’

O. Henry: La donaco de la magoj

Unu dolaro kaj okdek sep cendoj. Jen ĉio. Kaj inter ili sesdek cendoj per unucenderoj. Unucenderoj konservitaj po unu-du per trudado al la spicisto, legomisto kaj buĉisto ĝis la vangoj brulruĝis pro la silenta memkulpigo de avareco, kiun implicis tiel singarda negocado. Tri fojojn Della nombris ilin. Unu dolaro kaj okdek sep cendoj. Kaj la postan tagon venos Kristnasko.

Evidente nenio estis farebla krom fali sur la eluzitan kanapeton kaj hurli. Tion faris Della. Kio instigas la moralan ideon, ke la vivon konsistigas ĝemoj, snufetoj kaj ridetoj, kaj superregas la snufetoj.
Legu la tutan artikolon ‘O. Henry: La donaco de la magoj’

La Ondo fermis la jaron

La Ondo de Esperanto, decembro 2012La kovropaĝon de la decembra kajero de “La Ondo de Esperanto”, dissendita fine de novembro al la abonantoj, ornamas foto el la festa ceremonio en Aalen, en kiu la plej konata Esperanto-muzikeldonisto Floréal Martorell ricevis la 13an Esperanto-kulturpremion 2012 pro la kontribuo al la evoluo de la Esperanto-muziko. Al ĉi tiu evento estas dediĉita la ĉefartikolo de la lasta “Ondo” por 2012 kaj la listo de ĉiuj laŭreatoj de ĉi tiu plej prestiĝa Esperanto-premio.
Legu la tutan artikolon ‘La Ondo fermis la jaron’

Kion faros Eŭropo por la planedo

Vide el Bruselo

http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/9/9b/Flood_Dhaka_Rezowan.jpg

Kvankam Eŭropo historie respondecas pri klimata ŝanĝo, malriĉaj landoj kiel Bangladeŝo plej multe pagas. (Foto el Vikimedia Komunaĵo)

Se oni farus enketon, esperantistoj verŝajne estus inter la plej agademaj kaj apogemaj, kiam temas pri ekologiaj aferoj kaj haltigo de la klimata ŝanĝiĝo. Ne multaj inter ni malkonsentas, ke la homo ekde la komenco de la industriigo kaŭzas la ĝeneralan varmiĝon de la atmosfero sur nia planedo ĉefe per uzado aŭ enaerigo de forcejaj gasoj kiel karbona dioksido.
Legu la tutan artikolon ‘Kion faros Eŭropo por la planedo’

UEA en NRO-konferenco de Unesko

UneskoDe la 12a ĝis la 14a de decembro kunvenis en Parizo la Internacia Konferenco de la Neregistaraj Organizaĵoj (NRO) havantaj oficialajn rilatojn kun Unesko. El 371 organizaĵoj 110 aliĝis al la konferenco, sed reale ĉeestis 97. Pluraj delegitoj ne povis veni, ĉar ili ne ricevis vizon ĝustatempe. Nome de UEA, kiu havas oficialajn rilatojn kun Unesko jam ekde 1954, partoprenis Renée Triolle kaj Barbara Despiney, la konstantaj reprezentantoj de UEA ĉe Unesko.
Legu la tutan artikolon ‘UEA en NRO-konferenco de Unesko’

Kie la Ruslandaj esperantoparolantoj?

La rezultoj de la Ruslanda censo de la jaro 2010 indikas, kiel jam raportita en La Ondo de Esperanto (2012, №2), ke 992 ruslandanoj indikis, ke ili scipovas Esperanton. La ĵus publikigitaj pli detalaj raportoj malkaŝas, ke el tiuj parolantoj de Esperanto 223 troviĝas en urbo Moskvo, 91 en la urbo Sankt-Peterburgo, 53 en Moskva regiono, 45 en Krasnojarska regiono, 39 en Krasnodara regiono, 38 en Sverdlovska regiono, 38 en Ĉuvaŝa respubliko, 24 en Novosibirska regiono, 23 en Samara regiono kaj 19 en Ivanova regiono. En Kaliningrada regiono troviĝas 8 esperantoparolantoj. Esperantoparolantoj troviĝas en 70 el 83 regionoj de Ruslando.

La publikigitaj raportoj malkaŝas ankaŭ la etnecon de la esperantistoj. Legu la tutan artikolon ‘Kie la Ruslandaj esperantoparolantoj?’

Nia trezoro: la kvina jaro finita

En la decembra kajero de La Ondo de Esperanto István Ertl prezentis la baldaŭ 50-jaran ĉinan poeton Mao Zifu. Ĉi tiu artikolo, aperinta en la kleriga rubriko Nia trezoro, estas la dek-unua kaj la lasta en la ciklo dediĉita al la plej interesaj Esperanto-poetoj. Pli frue dum la 2012a jaro estis prezentitaj Ludoviko Zamenhof, Julio Baghy, Kálmán Kalocsay, Nikolao Hohlov, Eŭgeno Miĥalski, Nikolajs Ķurzēns, Lajos Tárkony, William Auld, Baldur Ragnarsson, Marjorie Boulton.
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: la kvina jaro finita’

Nia trezoro: Mao Zifu

Mao ZifuAl Mao Zifu (1963), kiu fermas la ĉi-jaran serion de La Ondo pri niaj plej elstaraj poetoj, ni omaĝas per papere premiera aperigo de recenzo, kiun en 2007 Marc van Oostendorp verkis por sia lego-blogo en la nederlanda.

Ĝin tradukis István Ertl. Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Mao Zifu’

Mark Zamenhof: Novaj dokumentoj, novaj enigmoj…

Mark ZamenhofAntaŭ 175 jaroj, la 27an de januaro (Gregorie: la 8an de februaro) 1837 en Suwałki (Pola Reĝolando en Ruslanda Imperio) en la familio de Fajba Voljfoviĉ kaj Rajna Percovna Zamenhof naskiĝis Motelj, pli bone konata kiel Mark Fabianoviĉ (Esperante: Marko) Zamenhof, la patro de la aŭtoro de Esperanto. Okaze de ĉi tiu datreveno La Ondo aperigas ĉi-jare serion da artikoloj, verkitaj surbaze de dokumentoj trovitaj en bibliotekoj kaj arkivoj.

En la oktobra Ondo vi povis konatiĝi kun tri dokumentaroj pri Marko Zamenhof, trovitaj en la Ruslanda Ŝtata Historia Arkivo (ruse РГИА = RGIA) en Peterburgo[1], kaj ĉi-foje ni daŭrigas la temon. Ni rememoru, ke RGIA estas unu el la plej grandaj kolektejoj de dokumentoj en la mondo. Ĝi enhavas pli ol sep milionojn da dokumentoj. La arkivo estas dividita je pli ol mil fondaĵoj (ruse: фонд), konsistantaj el multegaj fakoj (ruse: опись). En ĉiu fako estas pluraj dokumentaroj (ruse: дело = afero), kiuj konsistas el unu ĝis miloj da dokumentoj, kiuj povas esti unupaĝaj kaj plurcentpaĝaj.
Legu la tutan artikolon ‘Mark Zamenhof: Novaj dokumentoj, novaj enigmoj…’



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.