Archive Page 60

BET-49: La tuttaga ekskurso

Ekskurso en BET-49La partoprenantoj de la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-49), kiu okazos la 6–14an de julio 2013 en Utena, povos ĝui la belecon de Litoviaj lagoj dum la tuttaga ekskurso en la laga regiono de la orienta Aŭkŝtajtio. La itinero de la ekskurso estas jena: Utena – Sudeikiai – Zarasai – Stelmužė – Rokiškis – Leliūnai – Utena.
Legu la tutan artikolon ‘BET-49: La tuttaga ekskurso’

Hispana Reĝa Ordeno al norvega esperantisto

Otto Prytz (meze) kaj lia edzino Pilar Menéndez (maldekstre)

La 6an de decembro 2012 Juan Carlos I, Reĝo de Hispanio, decidis doni la Komandorecon de la Ordeno pri Civila Merito al Otto Prytz, akademiano kaj multjara vicprezidanto de Norvega Esperanto-Ligo. La ordeno estis donita al Prytz pro la longedaŭra instruado de la hispana lingvo ĉe la Universitato de Oslo. La transdona ceremonio okazis la 13an de marto 2013 ĉe la ambasadoro de Hispanio en Norvegio, Antonio López Martínez.

Legu la tutan artikolon ‘Hispana Reĝa Ordeno al norvega esperantisto’

La 10a Himalaja Renkontiĝo

La 10a Himalaja Renkontiĝo okazis de la 26a de februaro ĝis la 11a de marto. Partoprenis la tutan programon entute 45 esperantistoj, kaj simila nombro nur parton. Inter la partoprenantoj, krom multaj nepalanoj, estis dek personojn el Japanio, kvar el Francio, du el Pollando, kaj po unu el Rumanio kaj Danlando. ĉiuj aliaj estis nepalanoj. La ĉi-jara celo estis florigi la Esperantan movadon en la orienta parto de Nepalo.
Legu la tutan artikolon ‘La 10a Himalaja Renkontiĝo’

SES 2013 kun la “Verda rabato”

SES 2013 (Somera Esperanto-Studado), kiun ĉiujare organizas Edukado@Interreto kun helpo de lokaj junuloj, okazos la 12–20an de julio 2013. Post du jaroj en Nitra SES venos al Martin, historia urbo, kie oni povos ĝui kaj admiri belecon de slovakia naturo. Okazos kvin ekskursoj, ekzemple, al kastelo kaj bestoĝardeno en Bojnice, al Altaj Tatroj kaj veturado per historia vaportrajno kun vizito de Orava kastelo.
Legu la tutan artikolon ‘SES 2013 kun la “Verda rabato”’

La Senata ekspozicio ekfunkciis en Gdynia

La 15an de marto en Gdynia estis malfermita la ekspozicio “125 jaroj de la lingvo Esperanto”, kiu unuafoje estis prezentita pasintjare en la Senato de Pollando en Varsovio, kaj poste en Malborko, Nowy Staw kaj Tczew. La malfermon de la ekspozicio honoris per sia ĉeesto senatano prof. d-ro hab. Edmund Wittbrodt kaj direktoroj de la oficejoj de parlamentanoj Teresa Hoppe kaj Marek Biernacki.
Legu la tutan artikolon ‘La Senata ekspozicio ekfunkciis en Gdynia’

ĈEA ricevis la premion Cigno 2013

ĈEALa Estraro de Fondaĵo Cigno decidis aljuĝi la premion Cigno 2013 al la Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ĈEA).

ĈEA en la daŭro de la jaro 2012a konstante rilatis kun amaskomunikiloj en Ĉeĥio kaj sukcesis aperigi grandan nombron de artikoloj ne nur en ĵurnaloj, televido kaj radio, sed ankaŭ en fakaj revuoj, per prelegoj kaj kulturaj aranĝoj.
Legu la tutan artikolon ‘ĈEA ricevis la premion Cigno 2013′

Klimata ŝanĝiĝo post 2030

Vide el Bruselo

Pro siaj financa kaj ekonomia krizoj Eŭropo dubas pri multaj siaj politikoj. Ankaŭ pri sia politiko kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo. Politikistoj pli kaj pli ne sukcesas montri la necesan volon por akcepti leĝojn bezonatajn. Nuntempe, nur ĝis 2030 Eŭropo havas devigajn celojn altigi la procentaĵon de renovigebla energio kaj malaltigi la ellasadon de forcejaj gasoj. Sed kio okazos post 2030?
Legu la tutan artikolon ‘Klimata ŝanĝiĝo post 2030′

Lerneja Lingva Festivalo en Kaluga

Foto: Aleksej KlimenkoLa 2an de marto 2013 en la malnova rusa urbo Kaluga tre sukcese pasis la dua Kaluga Lingva Festivalo. Ĝi estis tiom impona kaj sukcesa, ke eblas senhezite diri: la lingvafestivala movado en la urbo stabiliĝis, maturiĝis kaj montras firman tendencon plu evolui.
Legu la tutan artikolon ‘Lerneja Lingva Festivalo en Kaluga’

BET-49: Kvar prelegoj pri la litovaj lingvo kaj kulturo

Petras ČeliauskasElstara litova esperantisto, tradukisto, historiisto, multjara redaktoro de Litova stelo, Honora Membro de UEA Petras Čeliauskas estas aŭtoro de multaj libroj en la litova lingvo kaj en Esperanto. Dum BET-49, kiu okazos la 6–14an de julio 2013 en Utena (Litovio), Čeliauskas faros kvarprelegan ciklon “Kelkaj faktoj pri la litovaj lingvo kaj kulturo”.
Legu la tutan artikolon ‘BET-49: Kvar prelegoj pri la litovaj lingvo kaj kulturo’

Nia trezoro: Baudouin de Courtenay

Inter la plej fruaj eminentaj lingvosciencistoj, kiuj aprobis kaj subtenis la planlingvan ideon kaj la lingvon Esperanto, estis Jan Niecisław Ignacy Baudouin de Courtenay (1845–1929). Naskita en Radzymin apud Varsovio en familio kun francaj-polaj radikoj, Baudouin de Courtenay studis en Germanio kaj poste laboris kiel profesoro pri slavistiko en universitatoj de Ruslando, kie li estis nomata Ivan Aleksandroviĉ Boduen de Kurtene. Pro politikaj motivoj, nur en 1918 li povis esti dungita de la Varsovia universitato.
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Baudouin de Courtenay’

BET-49: Ekskurso en bierfarejo

Utenos alusLa akcia kompanio Utenos alus aĝas 36 jarojn. La urbo Utena estis elektita pro la tre taŭga akvo por fari bieron. La tuta ekiparo kaj teknologio de bierfarado estis importita el Ĉeĥio. La unuan bieron Žigulinis ĝi produktis la 14an de januaro 1977. Nuntempe Utenos alus estas la plej granda kaj la plej moderna bierfarejo en la Baltiaj landoj. Legu la tutan artikolon ‘BET-49: Ekskurso en bierfarejo’

Paŝoj en la liberan spacon

En Moskvo furoras antikafejoj. Antaŭ du jaroj neniu aŭdis tiun strangan vorton, sed hodiaŭ ĝi iĝis ĉiutagaĵo. La ĝusta nomo por la nova fenomeno dume ne estas difinita. Domo, klubo, antikafejo, nekafejo, la tria loko aŭ alie, sed la esenco estas la sama, ĝi esprimiĝas per la vortoj libera spaco. Kio do ĝi estas?
Legu la tutan artikolon ‘Paŝoj en la liberan spacon’

Modelo pri la Konduto de Konsumantoj de Hawkins, Best kaj Coney, aplikata al Esperanto

La kvina artikolo de Dennis Keefe

Dennis Keefe

Mia celo en ĉi tiu artikolo estas prezenti al esperantistoj ĝeneralan modelon de la subfako de merkatiko nomata en la angla Consumer Behavior, tradukebla en Esperanton kiel Konduto de Konsumantoj (KK). La modelo kiun mi prezentos (KKM aŭ Modelo pri la Konduto de Konsumantoj) povas helpi al esperantistoj pli bone kompreni, en kia kadro situas niaj varbaj, informaj kaj reklamaj agadoj. Eble interesos al la esperantistoj scii, ke kiam mi instruas mian KK-kurson en Francio kaj en Ĉinio, mi ofte utiligas la fenomenon Esperanto en miaj lecionaj ekzemploj. La Esperantaj ekzemploj helpas al miaj bakalaŭraj kaj magistraj studentoj pli bone kompreni la neprofitdonan flankon de organizoj.
Legu la tutan artikolon ‘Modelo pri la Konduto de Konsumantoj de Hawkins, Best kaj Coney, aplikata al Esperanto’

La sekva “Ondo” estos duobla

Eble legantoj de La Ondo de Esperanto miris, vidante Litoviajn poŝtmarkojn sur la koverto, kiu enhavis la martan kajeron de la gazeto. Efektive, la marta Ondo estis dissendita el Litovio, ne el Pollando.

Kial?
Legu la tutan artikolon ‘La sekva “Ondo” estos duobla’

“La Ondo de Esperanto” en la 2012a jaro

La dekan sinsekvan jaron la abonantaro de La Ondo de Esperanto superas 500. En la 2012a jaro ni ricevis 518 abonkotizojn, je 38 kotizoj malpli multe ol en la 2011a jaro, sed je 9 kotizoj pli ol en la 2010a jaro. Same kiel en 2011, La Ondo pasint-jare estis legata en 49 landoj.
Legu la tutan artikolon ‘“La Ondo de Esperanto” en la 2012a jaro’



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.