Archive Page 6

360 originalaj beletraj libroj en BibLO

BibLO estas siglo por la biblioteko de La Ondo de Esperanto, kaj do ĝi estas biblioteko de ĉi tiu internacia magazino. BibLO estis fondita en 1998 surbaze de la privata kolekto de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. La biblioteko kreskas danke al donacoj, aĉetoj, interŝanĝo kaj danke al libroj, kiujn oni sendas al La Ondo de Esperanto por recenzo (tiucele en La Ondo estas recenzataj nur duekzemplere ricevitaj libroj). La listoj de la ricevataj libroj ĉiumonate aperas en La Ondo de Esperanto kaj ekde la 2003a jaro ankaŭ en la reto.
Legu la tutan artikolon ’360 originalaj beletraj libroj en BibLO’

Literatura konkurso Liro-2016

La redakcio de La Ondo de Esperanto denove invitas al la tradicia literatura konkurso Liro. Same kiel en la tri antaŭaj jaroj, ankaŭ en 2016 la konkurso havos nur tradukajn branĉojn.

Por Liro-2016 estas proponataj du tradukendaj verkoj:

1. Traduko el la angla: An Occurrence at Owl Creek Bridge – novelo de Ambrose Bierce.

2. Traduko el la rusa: Хвала сонету – novelo de Konstantin Baljmont.

Legu la tutan artikolon ‘Literatura konkurso Liro-2016′

Esperanto-maratono en Kosmo

MASI

La 16an de oktobro, dimanĉe, en la moskva kinejo Kosmo dum ses horoj pasis nova Esperanta aranĝo por ekstera publiko. Ĝia ĉefa intenco estis konatigi interesiĝantojn kun Esperanto kaj kaŝitajn esperantistojn – kun iom da moskva esperantistaro. Dum ses horoj ĉirkaŭ 20 junaj esperantistoj komunikiĝis inter si kaj kun proksimume samnombraj gastoj.

Legu la tutan artikolon ‘Esperanto-maratono en Kosmo’

Nova retejo por la Viena muzeo


Ni ĝoje atentigas vin pri la nova retejo de la Kolekto por Planlingvoj kaj la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko.

Legu la tutan artikolon ‘Nova retejo por la Viena muzeo’

GRUPE-20

Grupe

Kiel en la pasintaj jaroj en Gliwice ni planas organizi la tradician Glivice’an Rendevuon de Uzantoj kaj Praktikantoj de Esperanto (GRUPE-20). Ĝi okazos de la vendreda mateno la 11an de novembro ĝis dimanĉo la 13an de novembro en la sama loko kiel dum la pasintaj jaroj: strato Jagiellońska 21.

Legu la tutan artikolon ‘GRUPE-20′

Pri Heroldo favora konjunkturo por SG Lexus

Favora konjunkturo por Heroldo de Esperanto en 2017, kio parte klarigas la transformon al 20-paĝa monata (ne plu trisemajna) revuo, supozeble en alia formato ol la nuna.

Unuflanke LF-koop liveras al la aĉetinto kaj nova eldononto (Sociala Grupo Lexus) gazeton tute akuratan. Aliflanke, sur malbonaj akvoj navigas la tri monataj periodaĵoj kontraŭ kiuj la nova Heroldo eventuale konkurencus.

Legu la tutan artikolon ‘Pri Heroldo favora konjunkturo por SG Lexus’

Impresa ARKONES

Tomas Frejarö

Tomas Frejarö koncertas en Poznano (Foto: Andrzej Sochacki)

Estas en Pollando Esperanta aranĝo, kiun mi rekomendas al ĉiuj: al ŝatantoj de nia kulturo pro la riĉa programo literatura kaj muzika; al amikemuloj pro internacia etoso en granda samideana medio; al spertuloj pro profesieco kaj al komencantoj pro malfermiteco. Tia estas ARKONES, okazinta ĉi-septembre en Poznano por la 32a fojo.

Nia kulturo denove estis vaste prezentata en Poznano. Prelegoj, prezentoj kaj diskutoj abundis kaj samtempis, pro kio malfacilis elekti kaj gustumi ĉion. Kun la prelegantoj ni veturis tra Nepalo, Ferooj, Hispanio, Pollando kaj multo plia… Novajn eldonaĵojn prezentis Suso Moinhos (Memoraĵoj de kampara knabo, poemaro Laminarioj) kaj Tomasz Chmielik (La Pupo, Quo Vadis), dancigis Martin Strid, kantigis Tomio Frejarö (LPG) kaj aliaj. Vastis primovada oferto, ĉar pri la nova apo Amikumu parolis Chuck Smith, la programon Ekparolu por komencintoj prezentis Katalin Kováts kaj Sylvain Lelarge. Pri ĝisnuna Esperantujo enketis Ida Stria, pri la onta Zamenhofa jaro parolis Barbara Pietrzak.

Legu la tutan artikolon ‘Impresa ARKONES’

Ministro dankis al Povilas Jegorovas

La 28an de septembro 2016 prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas pro sia esperantista agado estis honorita per speciala Dankfolio de la ministro pri eksterlandaj aferoj de Litovia Respubliko Linas Linkevičius.

La ministro skribis al Povilas Jegorovas:

«Mi sincere dankas pro la multjara kaj konsekvenca laboro en popularigo de Esperanto en Litovio kaj ekster ĝiaj limoj. Per sia sencohava agado Vi kontribuas al diskonigo de Litovio kaj kreas pozitivan imagon pri nia ŝtato. Mi deziras al Vi neelĉerpeblan krean energion kaj novajn iniciatojn!»

Legu la tutan artikolon ‘Ministro dankis al Povilas Jegorovas’

Heroldo de Esperanto en 2017

Heroldo de Esperanto
Sociala Grupo Lexus en Brazilo, eldononto kaj posedonto de Heroldo de Esperanto ekde januaro 2017, anoncas la abontarifojn por la venonta jaro.

La gazeto ne plu estos trisemajna, sed monata. Ĝi enhavos dudek paĝojn anstataŭ kvar, sed en formato A4 anstataŭ A3. Tial ke la kovrilo kaj la dorskovrilo ne enhavos artikolojn, kaj ĉiu paĝo enhavos malpli ol duonon de la nunaj, tio egalos al cento da nunaj paĝoj, anstataŭ sepdeko. Pro ĉi tiu kresko ankaŭ la abontarifoj altiĝos.

Legu la tutan artikolon ‘Heroldo de Esperanto en 2017′

Revuo “Esperanto” – kio okazas?

La estraro de UEA venis al la punkto decidi en sia skajpa kunsido de la 15a de oktobro, ke iu estrarano devos respondeci pri la oficiala organo de la Asocio. La vic-prezidanto Stefan MacGill prenas tiun rolon kaj petas provizore al ĉiu kiu volas rilati kun la revuo Esperanto sendi siajn mesaĝojn ne nur al la oficiala revua adreso redakcio@revuoesperanto.org, sed kopie al stefan.macgill@gmail.com.

Legu la tutan artikolon ‘Revuo “Esperanto” – kio okazas?’

Pri daŭripova turismo en Seulo

Laŭ decido de la Estraro de UEA, la 102a Universala Kongreso de Esperanto traktos la temon Turismo kaj evoluo: vojoj al daŭripovo. Tiun elekton inspiris la decido de Unuiĝintaj Nacioj (UN), nomi la jaron 2017 la Internacia Jaro de Daŭripova Turismo por Evoluigo.

Legu la tutan artikolon ‘Pri daŭripova turismo en Seulo’

Esperanto.net havos novajn aspekton kaj enhavon

Responde al la alvoko publikigita en Gazetara Komuniko alvenis kvar kandidatiĝoj ĝis la limdato. La Estraro havis tre malfacilan taskon elekti inter la kvalitaj kandidatiĝoj, kaj sekve de intensaj diskutoj kaj studoj la elekto falis sur la provretejon eonet.learnlangs.com. Ĝin kreis Judith Meyer kaj Adam Scott, kiuj nun intense laboros por krei la finan version de la onta esperanto.net.

Legu la tutan artikolon ‘Esperanto.net havos novajn aspekton kaj enhavon’

Biblioteka apogo Bachrich subvenciis naŭ bibliotekojn

La Fondaĵo “Biblioteka Apogo Honore al la Geedzoj Maria kaj Johano Bachrich”, kies celo estas subteni kaj pliriĉigi la kolektojn de Esperanto-bibliotekoj, asignis subvenciojn – uzeblajn por akiri librojn aŭ aliajn varojn aĉeteblajn ĉe la Libroservo de UEA – al 9 el la 12 petoj ricevitaj okaze de la ĉi-jara alvoko.

Legu la tutan artikolon ‘Biblioteka apogo Bachrich subvenciis naŭ bibliotekojn’

UEA aĉetis loĝejon por volontuloj en Roterdamo

UEASekve de Estrara decido el februaro 2016, UEA aĉetis loĝejon kun pluraj dormoĉambroj por volontuloj en Roterdamo. Ĝi situas en la sama strato kiel la Centra Oficejo, je proksimume 10 minutoj piedire.

Legu la tutan artikolon ‘UEA aĉetis loĝejon por volontuloj en Roterdamo’

Dankesprimo

Julian ModestRakonto de Julian Modest

Lina kaj Radi, ŝia edzo, veturis al la ĉefurbo. Ĉe la marbordo ili pasigis bonegan ferion kaj nun, sunbrunigitaj kaj kontentaj, ili veturis aŭte. Kiam ili proksimiĝis al la urbo Plovdiv, Lina petis la edzon, ke ili devojiĝu kaj vizitu ŝian naskiĝvilaĝon, kiu estis proksime al la ĉefvojo. Delonge Lina ne estis en la vilaĝo. Antaŭ kelkaj jaroj ŝiaj gepatroj forpasis, oni vendis ŝian naskiĝdomon, kiu komencis ruiniĝi, ĉar neniu plu zorgis pri ĝi. Tamen Lina gardis en la koro la plej belajn memorojn de sia infanaĝo en la naskiĝa vilaĝo.

Legu la tutan artikolon ‘Dankesprimo’



Bad Behavior has blocked 852 access attempts in the last 7 days.