Archive Page 56
25 Junio 2013 de AlKo
Por esperantoparolanto la jaro havas kelkajn regulajn gravajn datojn: la renkontiĝoj dum Novjaro, la apero de la plej ŝatata gazeto kaj la ĉiujara kunveno de la landa asocio. La Germana Esperanto-Kongreso okazas ĉiam dum Pentekosto, ĉi-jare la 17–20an de majo. Ĉi-foje la grupo de Nurenbergo invitis pasigi kvar tagojn kun riĉa programo, kaj 170 homoj sekvis tiun inviton, multaj el la najbaraj landoj, sed venis partoprenantoj eĉ el Usono kaj Tajvano.
La nurenberganoj tre ĝojis pri tio, ĉar tiu kongreso estis duobla jubileo. Ĝi estis la 90a inter la germanaj kongresoj, kaj ĝi okazis en la jaro de la 125a datreveno de nia grupo – la plej malnova Esperanto-grupo en la mondo. Ĝi Esperantiĝis en 1888.
Legu la tutan artikolon ‘Nurenbergo: Duobla jubileo’
22 Junio 2013 de AlKo

La Rejkjavika koncert-konferenca centro “Harpa” - nia ĉi-jara kongresejo (Foto: Francisko L. Veuthey)
La 20an de junio, precize unu monaton antaŭ la komenco de la 98a Universala Kongreso de Esperanto, okazonta la 20–27an de julio en Rejkjaviko, aliĝis kongresano №1000 – bona preteksto por fari kelkajn demandojn al kongresaj responsuloj en la Centra Oficejo de UEA.
Unue respondas Clay Magalhães, Konstanta Kongresa Sekretario.
Legu la tutan artikolon ‘Rejkjaviko atendas vin… Kaj mil aliajn kongresanojn’
19 Junio 2013 de AlKo
Programo
de la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj
Utena, la 6–14an de julio 2013
Alta protektanto: Alvydas Katinas, la urbestro de Utena
Sub aŭspicio de la Universala Esperanto-Asocio
La 5an de julio (vendredo)
10.00–22.00 Registrado de partoprenantoj, loĝigo, informoj (Utenio pl. 2)
La 6an de julio (sabato)
9.00–22.00 Registrado de partoprenantoj, loĝigo, informoj (Utenio pl. 2)
13.00–14.00 Tagmanĝo (Utenio pl. 2)
20.00–21.00 Koncerto de Asorti (Muzika lernejo, str. Maironio 11)
La 7an de julio (dimanĉo)
8.00–9.00 Matenmanĝo (bufedo, str. Maironio 18)
9.00–10.00 Organizaj kunvenoj de gvidantoj kaj vizitantoj de ĉiunivelaj Esperanto-kursoj, gvidantoj kaj prelegantoj de la Somera universitato, gvidantoj kaj vizitantoj de aliaj konstantaj programeroj (en la ĉefa aŭditorio – Utenio pl. 2)
10.00–11.00 Malfermo de la Somera universitato. Petras Čeliauskas: “Litova lingvo – la plej arkaika vivanta hindeŭropa lingvo”
10.00–11.00 La unuaj lecionoj de ĉiunivelaj Esperanto-kursoj. Gvidas Svetlana Smetanina, Mikaelo lineckij, Stano Marček k. a.
11.00–11.30 Sezonoj kaj La Ondo de Esperanto: Prezentas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov
12.00–13.00 Solena inaŭguro de BET-49 (Muzika lernejo)
13.00–14.00 Tagmanĝo
14.00–15.00 Somera universitato. Aleksander Korĵenkov: “Historio de Esperanto” (1)
15.00–16.00 Lecionoj de ĉiunivelaj Esperanto-kursoj
15.00–16.00 Somera universitato. Alfredas Maruška: “Pri natura medicino”
16.00–17.00 Somera universitato. Dima Ŝevĉenko: “Sociaj retoj: teorio, historio, perspektivo”
17.00–18.00 Somera Universitato. Ed Robertson: “Kio okazas en Skotlando?”
20.00–21.00 Koncerto de la ensemblo Vieversa (Muzika lernejo)
Legu la tutan artikolon ‘Programo de BET-49′
18 Junio 2013 de AlKo
Ekde la 1910aj jaroj la plej legata, citata kaj menciata humuristo de Hungario, sed krome poeto, dram- kaj prozverkisto, kun vasta erudicio naturscienca kaj filozofia: jen la impona figuro de Frigyes Karinthy (1887–1938). Kvankam li estis ankaŭ esperantisto, pri tiu aspekto de lia vivo eĉ esperantistoj foje traktas fikciaĵojn el liaj verkoj kiel faktojn.
Pri sia lingvoscio en 1928 li deklaris jene: “Esperanton, kvankam mi sufiĉe bone ĝin komprenas, je mia doloro, mi ankoraŭ ne parolas kontentige”. Ni povas supozi ke la nivelo de lia parolkapablo estis relative malalta, sed ke li legis kaj komprenis la lingvon sufiĉe por orientiĝi pri movadaj aferoj.
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Frigyes Karinthy’
17 Junio 2013 de AlKo
Roterdamo. La 17an de junio okazis en la Centra Oficejo de UEA la nombrado de la voĉoj donitaj en la elektado de ses Komitatanoj B por la periodo 2013-2016. Por tiu tasko la Estraro de UEA nomumis komisionon, kiu konsistis el la Ĝenerala Direktoro Osmo Buller kaj la individuaj membroj Atie van Zeist, Piet Schuil kaj Rob Moerbeek. Laborantoj de la Centra Oficejo helpis la komisionon en la nombrado, kiu daŭris preskaŭ kvar horojn.
Legu la tutan artikolon ‘UEA: Komitatanoj B elektitaj’
16 Junio 2013 de AlKo
La 16an de junio, post sesmonata paŭzo, aperis en la reto nova podkasto de Radio Esperanto (Kaliningrado, Ruslando). La programon, kiu estas laŭvice la 31a, gvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov.
La programo daŭras 29 minutojn.
Amplekso: 27 Mbajtoj.
Legu la tutan artikolon ‘La 31a sonprogramo de Radio Esperanto’
15 Junio 2013 de AlKo
UNU MONATO ĜIS LA KOMENCO
Unu monato restas ĝis la komenco de la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-49), kiuj okazos la 6-14an de julio 2013 en la orientlitovia urbo Utena. Je la 6a de junio al BET-49 aliĝis 152 personoj el 20 landoj kaj, ĉar kelkaj dekoj da litovianoj aliĝos surloke, la organizantoj atendas ĉirkaŭ 200 partoprenantojn.
BET-49 ĝuos helpon kaj kunlaboron de la urba gvidantaro – la urbestro de Utena Alvydas Katinas akceptis la proponon esti alta protektanto de BET-49. La urbo eldonos dulingvan riĉe ilustritan libron pri Utena, kiun senpage ricevos ĉiu partoprenanto. La prezidanto de la Litovia parlamento d-ro Vydas Gedvilas promesis helpi ĉe ricevado de ŝtata subvencio por BET-49 kaj akceptis la inviton partopreni la inaŭguron de BET kaj paroli tie antaŭ la partoprenantoj. La estraro de UEA decidis doni la aŭspicion de UEA al BET-49.
Legu la tutan artikolon ‘BET-49′
14 Junio 2013 de AlKo
Kvin semajnojn antaŭ la malfermo de la 98a Universala Kongreso de Esperanto en Rejkjaviko ni proponas konatiĝi kun la ĉefpaĝa artikoleto el la revuo Esperanto pri la unua Islanda UK, okazinta antaŭ 36 jaroj en tute alia epoko. Jen teksto el tiu epoko, kiam multaj esperantistoj sincere kredis je plua progresado de Esperanto, ja ties prestiĝo en Rejkjaviko, laŭ la aŭtoro de la suba artikolo (evidente, Simo Milojević), “atingis nivelon ĝis nun ne spertitan”.

Perlo en la kongresa koliero
62a Universala kongreso de Esperanto, Rejkjaviko 1977 07 31 – 08 06
Kiam oni venigas mil homojn al la ĉefurbo de Islando, tio signifas invadon de ĉi tiu ŝtato sen soldatoj. La 62a Universala Kongreso de Esperanto, inter la 31a de julio kaj 6a de aŭgusto 1977, kun 1197 aliĝintoj, estis ĝuste tia invado, ĉar la kongresanoj kelkprocente pligrandigis la feritempan loĝantaron de la plej norda ĉefurbo en la mondo. La Movado unuafoje kunvenis en lando, kie la Kongreso efektive estis ĉeftemo de la publika kaj kultura vivo de la lando.
Legu la tutan artikolon ‘Perlo en la kongresa koliero: 62a UK en Rejkjaviko (1977)’
13 Junio 2013 de AlKo
Vide el Bruselo
Pro la malkovro de centmiloj da bankkontoj en impostparadizoj tra la mondo, ekmoviĝis ankaŭ moŝtuloj en Bruselo. Tamen evidentiĝas, ke la Eŭropa Unio (EU) nur ege malfacile kapablos kontraŭi impostevitadon.
Legu la tutan artikolon ‘EU malsukcesas kontraŭi impostevitadon’
11 Junio 2013 de AlKo

Katalin Kováts, la iniciatinto, organizanto kaj administranto de la mondekzameno, ĉi-jare akceptis ankaŭ per skajpo la parolan parton de la ekzameno.
Katalin Kováts, redaktoro de www.edukado.net – simile al la pasinta jaro – denove sukcesis kunlaborigi ĉ. 70 personojn el 16 landoj por okazigi samtempan ekzamensesion tra la tuta mondo. Al la ekzameno, okazinta la 8an de junio, aliĝis 250 kandidatoj, el kiuj fine ekzameniĝis 243. Unu kandidato en Pollando kaj 6 en Ruslando ne aperis en la indikita tempo.
La plej multe da kandidatoj varbiĝis denove en la meksika urbo Tecamac. Ni nur kun admiro sekvas la fruktodonan laboron de la loka esperantista teamo. Inter la lando, same kiel antaŭ unu jaro, elstaras Francio kun entute 76 kandidatoj.
Legu la tutan artikolon ‘La dua Tutmonda KER-ekzameno’
8 Junio 2013 de AlKo

Partoprenantoj tuj post la malfermo, ankorau mankas esperantistoj el Kaŭno kaj Šiauliai (Foto: Virginija Valuckienė)
La 11–12an de majo en vilaĝa ripozejo ĉe la sud-orienta Litovia urbeto Aukštadvaris okazis Tendaro-seminario de Litoviaj esperantistaj ĵurnalistoj. Jam la sesa sub la mecenateco de la Negoca Parko Gariūnai. Esperantistaj ĵurnalistoj profitis la emon de tiu ĉi entrepreno al subteno de kulturaj iniciatoj. Ja nur kelkaj partoprenantoj de nia tradicia aranĝo povus pagi la tutan sumon de la reala estado en la somerumejo.
Kunveturis amatoraj kaj profesiaj ĵurnalistoj, aliaj kunlaborantoj de amaskomunikiloj. Bunta publiko: studentoj, oficistoj, entreprenistoj, medicinistoj, juristoj kaj veraj ĵurnalistoj mem. Ĉiujn ilin unuigis inklino al ĵurnalismo kaj Esperanto. Kvinopoj venis el Kaŭno kaj Panevėžys, unu el Šiauliai, la ceteraj el Vilno – entute 35 personoj.
Legu la tutan artikolon ‘Danke al Dio kaj negoca parko’
5 Junio 2013 de AlKo
John Ronald Reuel Tolkien. La hobito, aŭ tien kaj reen: Fabelo / Tradukis el la angla Christopher Gledhill kaj William Auld (poemoj). – Represo de la 2a eldono (2005). – Kaliningrado: Sezonoj, [2013]. – 224 paĝoj, il. – (Serio Mondliteraturo; Volumo 9). – Prezo: 18 eŭroj.
Fine de majo samtempe kun La aventuroj de Ŝerloko Holsmo la eldonejo Sezonoj aperigis represon de La hobito de John Ronald Reuel Tolkien.
La Hobito estas unu el la plej konataj mirfabeloj en la mondo. Ĝi rakontas pri la aventuroj de la hobito Bilbo Baginzo, dek du gnomoj kaj magiisto Gandalfo. William Auld, la tradukinto de la trivoluma La Mastro de l’ Ringoj, tradukis la poemojn de La hobito, kaj Christopher Gledhill tradukis la ĉefan parton.
Legu la tutan artikolon ‘La hobito reaperis’
3 Junio 2013 de AlKo
Arthur Conan Doyle. La aventuroj de Ŝerloko Holmso: Novelaro / Tradukis el la angla István Ertl, Hoss Firooznia, Reinhard Fössmeier, Edmund Grimley Evans, Paul Gubbins, Sten Johansson, Trevor Steele, Russ Williams; Antaŭparolo kaj notoj de Aleksander Korĵenkov. – Kaliningrado: Sezonoj, 2013. – 248 paĝoj. – (Serio Mondliteraturo; Volumo 18). – Prezo: 20 eŭroj.
Fine de majo en Kaŭno (Litovio) estis presita nova libro en la populara libroserio Mondliteraturo de la eldonejo Sezonoj – La aventuroj de Ŝerloko Holsmo.
Estas preskaŭ nekredeble, ke ĉi tiu klasikiĝinta novelaro de Arthur Conan Doyle ĝis nun ne aperis en Esperanto. Fine, Sezonoj realigis la ideon de William Auld (la tradukinto de La ĉashundo de la Baskerviloj) kaj eldonis la aventurojn de Ŝerloko Holmso kaj d-ro Vatsono, pri kies esperantigo kompetente laboris okpersona internacia tradukteamo.
Legu la tutan artikolon ‘La aventuroj de Ŝerloko Holmso – finfine en Esperanto!’
1 Junio 2013 de AlKo
1. Internacia Infana Tago.
2. Antaŭ 25 jaroj forpasis la plej fama hinda aktoro Raj Kapoor (1924-1988).
3. Antaŭ 50 jaroj forpasis Johano la 23a (Angelo Giuseppe Roncalli; 1881-1963), romkatolika papo (1958-1963).
9. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis la usona filmaktoro John Christopher “Johnny” Depp (1963-).
Legu la tutan artikolon ‘Junio 2013: Jubileoj, memordatoj kaj festoj’
31 Majo 2013 de AlKo

LF en Peterburgo (Foto: Nikolaj Surovegin)
La 21an de aprilo 2013 en Sankt-Peterburgo okazis la sepa lingva festivalo, kiun organizis la lokaj aktivuloj Vjaĉeslav Ivanov kaj Sergej Andrejsons. Ĝin gastigis prestiĝa Universitato pri Informteknologio, Mekaniko kaj Optiko.
Legu la tutan artikolon ‘Denove Lingva Festivalo en Peterburgo’