Archive Page 53
1 Oktobro 2013 de AlKo
Profesoro Christer Kiselman [prononcu: Ĉiselman] el la Matematika instituto de la Upsala Universitato (Svedio) estas elektita kiel la nova prezidanto de la Akademio de Esperanto (AdE) rezulte de la voĉdonado de 37 akademianoj.
Christer Kiselman ekde 1989 estas membro de AdE; lastatempe li oficis en AdE kiel direktoro de la sekcio pri faka lingvo kaj membro en la sekcioj pri gramatiko, pri la ĝenerala vortaro kaj pri prononco. En Esperantujo li estas konata ankaŭ pro la organizado de la esperantologiaj konferencoj en la Universalaj Kongresoj, pro redaktado de la revuo Esperantologio / Esperanto Studies kaj pro la multaj prelegoj kaj artikoloj pri temoj esperantologiaj.
La nova estraro de AdE estas kvarpersona:
Legu la tutan artikolon ‘Christer Kiselman – nova prezidanto de la Akademio de Esperanto’
30 Septembro 2013 de AlKo
Ĉi-jare la muzika festivalo FESTO okazis la 10–18an de aŭgusto en Kelmis – la iama ĉefurbo de la iama Neŭtrala Moresneto.
Legu la tutan artikolon ‘FESTO 2013: Estis bonega festivalo!’
28 Septembro 2013 de AlKo
Kanada esperantisto Brian Kaneen, kiu forpasis la 12an de januaro 2012, testamentis al ESF (Esperantic Studies Foundation) pli ol duonan milionon da kanadaj dolaroj.
“Mi vere ĝojas ke mia samurbano Brian montris tian fidon al nia agado”, komentis la eliranta prezidanto de ESF, Mark Fettes. “Ŝajne lin impresis unuflanke la sukceso de lernu.net, kaj aliflanke la investoj, kiujn ESF faras sur la esplorkampo de lingva justeco. Lia malavara donaco helpos nin ampleksigi nian agadon precipe sur ĉi tiu dua tereno”.
Legu la tutan artikolon ‘Kanada testamento kreskigas la rimedojn de ESF’
27 Septembro 2013 de AlKo
Krom kreado de retejoj kaj organizado de aranĝoj E@I okupiĝas pri eldonado. Temas plejparte pri lernolibroj, instrutekstoj, kaj fakaj libroj, kies enhavo kongruas kun la celoj de Edukado@Interreto. Ĉi-somere aperis du novaj libroj.
Legu la tutan artikolon ‘Someraj eldonaĵoj de E@I’
26 Septembro 2013 de AlKo
Vide el Bruselo

28 ŝtatoj-membroj signifas 24 lingvojn (Foto: Eŭropa Komisiono)
Por multaj ekster Bruselo, tiaj plenkunsidaj voĉdonoj en la Eŭropa Parlamento (EP) estas kontraŭlogikaj aŭ hipokritaj. Parlamentanoj ĵus akceptis raporton, kiu alvokas la registarojn en la tuta Eŭropa Unio (EU) agadi por daŭra lingva diverseco. Aliaflanke, ili decidis tranĉi la buĝeton de la interpretad-servo.
Legu la tutan artikolon ‘Savi endanĝerigitajn lingvojn’
23 Septembro 2013 de AlKo
Chomsky, Noam. Imperiaj ambicioj. Interparoloj pri la mondo post la 11-a de septembro: Intervjuoj kun David Barsamian / Tradukis el la angla Tatjana Auderskaja, George Baker, David Curtis, John Dale, Manuel Giorgini, Lusi Harmon, William Harmon, Zelimir Pehar, Biljana Petrović, Renato Petrović, João José Santos, Russ Williams; Antaŭparolo de Renato Corsetti; Enkonduko de David Barsamian. – Rotterdam: Bero, 2013. – 160 p.
Oni ripetas: imperiismo, imperiismo… Sed bone difini, kio ĝi estas, oni ne ofte kapablas. Des pli: bone klarigi ĝiajn fontojn kaj faktorojn ĝin subtenantajn, speciale en tiuj kazoj, kiam ĝi ne nepre ŝajnas esti utila por imperiisto mem. Tial tre utila estas la esperantlingva versio de la verko de Noam Chomsky (Ĉomski) Imperiaj ambicioj, kiu, malgraŭ prokrasto (la angla originalo aperis en 2005), tute ne malaktualiĝis.
Legu la tutan artikolon ‘Imperiismo deinterne’
21 Septembro 2013 de AlKo
Dobrzyński, Roman. Rakontoj el Oomoto. – [Kruszyn Krajeński]: Skonpress, 2013. – 255 p., il.
Multaj esperantistoj konas la vorton Oomoto, ĉar ĝi daŭre okazigas fakkunsidon en UK kaj ĉiujare donas la premion Onisaburo Deguĉi.
Sed kiom da personoj scias la aktualan Oomoton? Kiel Oomoto naskiĝis? Kiamaniere ĝi aktivas religie? Kiam ĝi enkondukis Esperanton? Kiom da historio ĝi havas? Kial Oomoto ofte prezentas japanan tradician arton en fakkunsidoj? Ĉu estas rilato inter arto kaj Oomoto? Kia estas la vivo en Oomoto? Kion Oomoto celas? Laŭ mia opinio, malmultaj povas respondi tiujn demandojn.
Legu la tutan artikolon ‘Kio kaj kia estas Oomoto’
19 Septembro 2013 de AlKo
Mi estas tre kontenta pri la junia Beletra Almanako (№17) kaj konsentas kun la respondeca eldonisto, Ulrich Becker, ke ĝi “estas nekutime riĉa kaj varia”.
En la proza fako aperas mallongaj originalaĵoj de Mikaelo Bronŝtejn, Sen Rodin, Keyhan Sayadpour kaj Anina Stecay. Poezie ĉeestas: Eulalie Balakaji, Gerrit Berveling, Mao Zifu, Baldur Ragnarsson, Paulo Silas kaj Zsófi Zimonyi.
Legu la tutan artikolon ‘Beletra Almanako, junio 2013′
17 Septembro 2013 de AlKo
La dokumento kun la titolo Strategia Laborplano de UEA 2013-2017, aprobita de la Komitato de UEA en Rejkjaviko, estas 38-paĝa, kaj ne ĉiuj aktivuloj de nia movado kuraĝas trastudi ĝin. La Ondo de Esperanto petis la novan prezidanton de UEA, Mark Fettes, resume prezenti la ĉefajn ideojn de la Strategia Laborplano. Ni dankas lin pro la konsento. Ĉies opinioj estas bonvenaj kiel komentoj.
Imagu jene. Vi ĵus fariĝis la ĉefdirektoro de transnacia firmao. Temas pri firmao sufiĉe malnova, kun branĉoj en multaj landoj. La merkata niĉo de ĝia ĉefa produkto estas relative stabila, sed malgranda, kaj la akciposedantoj konstante timas ŝrumpon. Oni dungis vin por enspiri novan energion en la entreprenon, aplikante novan vendostrategion kiu kondukos al kresko.
Legu la tutan artikolon ‘Strategio, en kiu Kapabligo kernas’
16 Septembro 2013 de AlKo
La 3–5an de septembro Esperanto denove estis prezentita dum la Ekonomia forumo en Krynica (Pollando), kiun partoprenas multaj gravaj politikistoj, ekonomistoj, ĵurnalistoj, artistoj.
EEU tradicie pretigis la Esperanto-standon, ĉe kiu oni povis informiĝi pri Esperanto kaj ricevi informilojn pri la lingvo. Ĉe la stando deĵoris, ankaŭ tradicie, aktivuloj de Pola Esperanto-Junularo. Danke al la subteno de UEA eblis ne nur financi diversspecajn informilojn, sed ankaŭ prepari paneldiskuton “Federacia Eŭropo – ĉu kun komuna lingvo por ties loĝantoj?”
Legu la tutan artikolon ‘Ekonomia Forumo en Krynica denove kun Esperanto’
15 Septembro 2013 de AlKo

Ĉio komenciĝis per simpla mesaĝo sendita en februaro en la interreto sub la titolo “Partoprenu IJK-n!” Mi serĉis en la reto: kiam kaj kie okazos la kongreso, kiom da tagoj ĝi daŭros, kiom kostus… Feliĉe iu klarigis al mi, ke tio estas ne nur kuraĝigo, sed ankaŭ konkurso, kiu povas faciligi la partoprenon en la kongreso, kiun mi volonte vizitus.
Mi povas memfide diri, ke la rapida respondo de la organiza teamo, kiu preskaŭ tuj trovis por mi taskojn plenumendajn dum la kongreso, malebligis mian retiriĝon, malgraŭ ke en la laborejo mi ne plu havis feritagojn, kaj dum la somerferioj mi devus skribi tezon… Sed mi ankaŭ devas estri la gufujon, fari kunsidon de sonĝoj, skribi raportojn! Tiel komenciĝis nekredebla aventuro kun mia unua, kaj la 69a por la mondo, Internacia Junulara Kongreso en Israelo.
Legu la tutan artikolon ‘Partoprenu IJK-on’
14 Septembro 2013 de AlKo
Kiam oni kunmetis la 1an Oficialan Aldonon al la Universala Vortaro en la unua jardeko de la pasinta jarcento, oni estis plene en la franca periodo de Esperanto, kaj oni oficialigis la radikon lazur-, kiu signifu laŭ la Plena Ilustrita Vortaro: “Blua koloro de la ĉielo aŭ de Mediteraneo”. De tiam estis eble paroli pri la “lazura marbordo” kun plena feliĉo de ĉiuj parolantoj de la franca. Ĉi tiu ĉielblua marbordo estas la marbordo inter Marsejlo, Francujo, kaj Ĝenovo, Italujo. Tie okazis la ĉi-jara itala Esperanto-kongreso de la 3a ĝis la 10a de aŭgusto en Castellaro (Kastelaro) apud la pli konata San Remo (Sanremo), en la itala flanko de la ĉielblua marbordo sed tre proksime al Francujo.
Legu la tutan artikolon ‘Ĉiel-blua marbordo iĝis verda’
12 Septembro 2013 de AlKo

La 17aj Internaciaj Esperantaj Renkontiĝoj de Pluezek (Plouezec) akceptis la 17–24an de aŭgusto pli ol cent partoprenantojn. Ĉiuj kontribuis al la tradicia, studa etoso, sed ankaŭ gaja kaj varmkora, kiu allogas dum niaj someraj renkontiĝoj en Bretonio.
Legu la tutan artikolon ‘La 17an fojon en Pluezek’
9 Septembro 2013 de AlKo
La nombro de ŝatantoj de la paĝo de UEA en la socia retejo Facebook (“Vizaĝlibro”) atingis 4000 la 7an de septembro. La paĝo estis kreita la 5an de novembro 2009, kaj unu jaron poste ĝi jam havis 1738 ŝatantojn. Poste la kresko malrapidiĝis, sed ĉi-jare la ritmo denove plivigliĝis.
Kun 585 ŝatantoj Brazilo daŭre estas sur la unua loko, kun ĉiam pli granda distanco al Usono (366). Aliaj landoj kun multaj ŝatantoj estas Francio (221), Pollando (182), Italio (178), Hispanio (174), Meksiko (130), Germanio (122), Argentino (114), Ruslando (103), Hungario (83), Britio (78), Japanio (76), Nederlando (66), Kanado kaj Malajzio (po 60), Belgio (58), Ĉilio (57), kaj Kolombio kaj Vjetnamio (po 55).
Legu la tutan artikolon ‘Pli ol 4 mil ŝatantoj de UEA en Facebook’
6 Septembro 2013 de AlKo
Poznanaj esperantistoj de la societo E-Senco por la 29a fojo okazigos postsomerajn, sed daŭre varmajn ARtajn KONfrontojn en Esperanto ARKONES, ekde la 20a ĝis la 22a de septembro 2013 en Poznano (Poznań, Pollando).
ARKONES prezentas kulturan kaj artan programon en Esperanto. Oni ankaŭ tuŝos spektron da temoj ligitaj kun lingvopolitiko, Esperanto-movado kaj lingvistiko (ARKONES okazos tuj post la aŭtuna sesio de la Interlingvistikaj Studoj gvidataj de prof. Ilona Koutny ĉe la Universitato Adam Mickiewicz).
Inter la artistoj, kiuj povas logi kulturemajn esperantistojn, sian partoprenon jam konfirmis Martin Wiese, Bertilo Wennergren kaj Birke Dockhorn, ĴeLe (Ĵenja kaj Lena Wilke), Eugeniusz Jasielski (pianverkisto), Anjo Amika, Zuzanna Kornicka. Partoprenos ankaŭ la poeto kaj aktoro Jarlo Martelmonto.
Legu la tutan artikolon ‘La 29a ARKONES kun muzikaj steluloj kaj interesaj prelegoj’