Archive Page 51
18 Novembro 2013 de AlKo
Alice Munro, Nobel-premiito pri literaturo en 2013
Bone, ke la svedoj denove kapablas elekti kandidaton nur pro literaturaj meritoj. Alice Munro estas preter politiko kaj ideologio – verkistino, kiu retrovas la grandan socion densigita en vilaĝo. Kaj por si mem ŝi trovis la epiteton “verkanta dommastrino”.
Ŝia vojo al verkado kaj publikigo estis longa kaj nerekta. Ŝi naskiĝis en kamparo. Tamen ŝi ricevis stipendion kaj povis studi ĵurnalismon dum iom da tempo – ĝis ne plu estis mono. Ŝi edziniĝis por havi viron, kiu povus prizorgi la bezonojn. Munro komencis verki, sed pro dommastrinaj farendaĵoj ne estis sufiĉe da libertempo por plani grandan romanon: “Mi havis etajn infanojn. Mi ne havis helpanton. Tio okazis antaŭ la tempo de aŭtomata lavmaŝino, se vi vere kapablas kredi tion. Neniel mi povis havi pli da tempo. Mi ne povis rigardi antaŭen kaj diri: por tio mi bezonas tutan jaron, ĉar mi pensis, ke ĉiam povus okazi io, kio forprenus de mi la tutan tempon. Do mi verkis en eroj kaj pecoj kun limigita tempo”.
Legu la tutan artikolon ‘La 13a virino’
16 Novembro 2013 de AlKo
Poemo de Aleksandro Mitin
1.
Kiel diris unu fama verkistino,
Poezio estas vortoj plus muziko.
Dum centjaroj logas homojn per fascino
Rim’ kaj ritm’ en teksta aerobatiko.
Sed parolas kritikistoj, ke finfine
Rutiniĝis rimoj en la stil’ klasika.
Novajn vortojn serĉas pegazist’ obstine
Sed ne trovas ilin eĉ plej artifika.
Legu la tutan artikolon ‘Stilaro’
15 Novembro 2013 de AlKo
Naskita en Romo, Italio, Mario Andrew Pei (1901–1978) estis fama usona lingvisto kun italaj radikoj, kaj konsiderata kiel unu el la grandaj poliglotoj de la 20a jarcento, kiu konis centon da lingvoj, de kiuj li aktive regis tridekon, inter ili la italan, anglan, francan, hispanan, portugalan, rusan, germanan, latinan, malnovan grekon kaj sanskriton. Migrinte en 1908 al Usono, en Novjorko li trapasis diversajn specialajn lernejojn kaj ricevis ankaŭ jezuitan edukadon. En 1932 li doktoriĝis ĉe la Columbia universitato per verkaĵo pri la lingvo de la oka jarcento en norda Francio. Restante fidela al la sama universitato, de 1952 ĝis 1970 Pei instruis kiel ĝia profesoro romanan filologion.
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Mario Pei’
14 Novembro 2013 de AlKo
La 45a Korea Kongreso de Esperanto okazis en la urbo Incheon la 26–27an de oktobro kun la ĉeftemo “Esperanto kiel dumviva lernado”. Partoprenis 143 esperantistoj el 6 landoj. La kongresa temo estas ligita kun la projekto “Dumviva lernado”, lanĉita de la distrikto Namdong en 2009 en Incheon. En ĝi ankaŭ Incheon-filio de la Korea Esperanto-Asocio aktivas nome de Verdaj Steletoj, kiu dum du jaroj estas premiata pro la plej elstara modelo el ĉirkaŭ 50 rondoj.
Legu la tutan artikolon ‘Koreio: Dumviva lernado’
13 Novembro 2013 de AlKo
La 44a konferenco de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo (ALTE) komenciĝis la 13an de novembro kaj daŭros ĝis la 15a de novembro en Barcelono. Temas pri faka kunveno de specialistoj de ALTE, kies institucia membro estas ankaŭ UEA ekde 2008. En la densa programo estas fakprelegoj, kunsidoj de laborgrupoj kaj kunveno de delegitoj de plenrajtaj membroj.
Legu la tutan artikolon ‘Esperanto en ALTE-konferenco’
12 Novembro 2013 de AlKo
Kun 719 aliĝintoj okazis la jubilea 100a Japana Esperanto-Kongreso en Tokio de la 12a ĝis la 15a de oktobro.
La organizanto, Japana Esperanto-Instituto, invitis reprezentantojn de Esperanto-organizaĵoj de membrolandoj de KAEM, kaj venis sep reprezentantoj el Koreio, Ĉinio, Nepalo, Vjetnamio, Indonezio, Taĝikio kaj Irano. Krom ili ĉeestis pli ol 40 eksterlandaj esperantistoj el 23 landoj, kio donis al la kongreso internacian etoson.
Legu la tutan artikolon ‘Gaja kaj internacia jubilea kongreso en Japanio’
10 Novembro 2013 de AlKo
La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 65a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 99a Universala Kongreso en Bonaero. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK, nek al membreco en UEA. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte de la branĉo Infanlibro de la Jaro. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por unu sama branĉo.
Legu la tutan artikolon ‘Belartaj Konkursoj de UEA’
7 Novembro 2013 de AlKo
La 5an de novembro 2013 forpasis
Daniel Luez (1924–2013)

Legu la tutan artikolon ‘Daniel Luez forpasis’
6 Novembro 2013 de AlKo
La 1–4an de novembro 2013 sukcese pasis la unua Alternativa Lingva Trejnado en Esperanto (ALTE) – nova aranĝo de la Moskva Esperanta Asocio MASI. Ĝi estas lingva trejnado ekde la nivelo B1 por esperantistoj, kiuj deziras pliriĉigi sian lingvaĵon, plibonigi la gramatikon kaj praktiki parole Esperanton.
La tuta renkontiĝo konsistas el Esperanto-lecionoj, sed ili malmulte similas al kutima studado. Estas multe da literatura kreado, teatrumado, lernaj ludoj kaj amuziĝoj. Laŭ la anticipa decido la eventon partoprenis ĝuste 20 homoj, 16 el kiuj estas MASI-membroj, plejparte gejunuloj, sed estis ankaŭ du reprezentantoj de Moskva spertula esperantistaro kaj du aliurbanoj.
Legu la tutan artikolon ‘ALTE: Nova inicato de MASI’
5 Novembro 2013 de AlKo
La 4an de novembro 2013 en Berlino pro grava malsano forpasis
Jelena (Lena) Karpunina (1963–2013)
Legu la tutan artikolon ‘Jelena Karpunina forpasis’
3 Novembro 2013 de AlKo
Atentaj ŝatantoj de la romano Lundo ekas sabate, verkita de Arkadij kaj Boris Strugackij, parkere scias versaĵon, kiu aperas en la dua ĉapitro de la unua parto. La protagonisto Aleksandr Privalov pasigas maltrankvilan nokton en la sorĉodomo, kaj interalie trovas la libron Kreado de mensmalsanuloj kaj ĝia influo je evoluo de sciencoj, arto kaj tekniko, kiun aŭtoris Pavel Karpov.
Jen estas la originalo de la Versaĵo №2 kaj ĝia laŭvorta traduko:
Legu la tutan artikolon ‘Pri la nigrflugila pasero’
2 Novembro 2013 de AlKo
Vide el Bruselo

Pli ol 50 jarojn post la sendependiĝo kaj ĉirkaŭ 180 jarojn post la liberigo de la sklavoj en la Brita Imperio, karibaj ŝtatoj finfine oficiale komencis agadon kontraŭ Britio, Francio kaj Nederlando por ricevi kompenson. Dum la lasta jardeko oni multe diskutas pri leĝa proceduro kontraŭ tiuj, kiuj profitis la jarcentojn de la sklaveco.
Legu la tutan artikolon ‘Karibio volas kompenson de Eŭropo’
1 Novembro 2013 de AlKo

1. Monda Vegana Tago.
Antaŭ 125 jaroj mortis Nikolaj Prĵevaljskij (1839-1888), rusa vojaĝanto kaj natursciencisto.
2. Antaŭ 75 jaroj (1938) la Viena Arbitracio donis al Hungario parton de la suda Slovakio kaj la sudon de la Karpata Rutenio.
3. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Catherine Schulze (1913-1999), usona esperantistino kaj mecenato de Esperanto (NASK, ESF).
Legu la tutan artikolon ‘Novembro 2013: Jubileoj, memordatoj kaj festoj’
31 Oktobro 2013 de AlKo
Hieraŭ, la 30an de oktobro 2013 la prestiĝa usona revuo Forbes prezentis novan version de sia listo de la plej influaj personoj en la mondo.
Ĉi-foje la unua en la listo estas la 61-jara Ruslanda prezidento Vladimir Putin. Li iĝis la plej influa teranto pro sia agado enlanda kaj pro la sukcesoj en diplomatio. Estis ĝuste Putin, kiu trovis la kompromisan solvon de la Siria problemo kaj evitigis eksteran invadon en ĉi tiun landon. La decidon de Forbes influis ankaŭ tio, ke Putin solvis la aferon Snowden, kiu kaŭzis multajn problemojn por la Usonaj sekretservoj kaj por tiuj ŝtatoj, al kies gvidantojn Joseph Snowden turnis sin por subteno.
Legu la tutan artikolon ‘Vladimir Putin – la plej influa terano’
30 Oktobro 2013 de AlKo
Korĵenkov, Aleksander. Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof. – 2a eldono, korektita kaj ampleksigita. – Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2011. – 360 p.; 500 ekz. – (Serio Scio; №8).
La dua eldono de tiu vivo, verkoj kaj ideoj de Zamenhof aperis nur du jarojn post la unua eldono de 2009, kio en Esperantujo atestas brilan sukceson de vendo. Jam ĉe la unua apero, la legantaro komprenis, ke la hagiografia tempo forpasis, kaj ke venis tiu de objektiva biografio. Dubindas, ke estonte naskiĝos studo pli kompleta, escepte se aperos nova(j) dokumento(j), afero pli kaj pli neverŝajna, kun la paso de l’ jaroj.
Legu la tutan artikolon ‘Homarano: Nepre havenda libro’