Archive Page 49
5 Januaro 2014 de AlKo
Helfricht, Jürgen. La Dresdena Sinjorina preĝejo. Kroniko de la jaro 1000 ĝis hodiaŭ / Tradukis el la germana Benoît Philippe. Dobřichovice: KAVA-PECH, 2013. – 88 p., il.
Ekzistas diversaj arkitekturaj monumentoj, kiuj estas tre gravaj por koncernaj urboj kaj landoj. La gravecon al ili donas aŭ historia signifo (ordinara domo povas esti valora pro tio, ke en ĝi naskiĝis aŭ vivis fama homo), aŭ rolo en historiaj eventoj, aŭ aparta arta beleco. La Dresdena Sinjorina preĝejo (Frauenkirche) estas, sendube, tre bela specimeno de la baroka arto, samtempe signife difinanta silueton de la fama baroka urbocentro, kaj ludis rolon en la historio de la Saksia ĉefurbo. Sed plian valoron al ĝi donas la tragika detruo kaj aŭdaca rekonstruo, renasko de tiu kultur-historia objekto.
Legu la tutan artikolon ‘Historio de la vivo, morto kaj resurekto’
4 Januaro 2014 de AlKo
Laclos, Choderlos de. Danĝeraj rilatoj: Romano / Tradukis el la franca Jean-Luc Tortel; Antaŭparolo de André Cherpillod. – Chapecó: Fonto, 2012. – 298 p.
Belega libro. Luksa, plaĉa kovrilo, bela ĝis risketo. Nu, kion fari: ni vivas en la tempo de totala mensogado = reklamado. Por vendi sian varon produktistoj (ankaŭ eldonistoj) senavare disipas la monon por plibeligi ĝuste la eksteraĵon, neglektante la enhavon. Pro tio pli kaj pli multaj instinkte, subkonscie sentas la eblon esti trompitaj. Kreskas skeptikeco kaj certeco ĉe prudentaj personoj, ke ju pli brilega pako, des pli laksiga enhavo.
Legu la tutan artikolon ‘Danĝeraj rilatoj’
3 Januaro 2014 de AlKo
La 12an de aŭgusto 2011 ĉe la novaĵretejo La Balta Ondo ekfunkciis la vizit-kalkulilo Counterize, kiu ebligas vidi plurajn informojn pri la vizitado de nia retejo. Je la novjarfesta nokto ni konservis la kurantajn informojn por resumi kaj prezenti ilin.
En nia retejo, lanĉita je la Zamenhofa tago 2010, nun estas 631 artikoloj, el kiuj 204 artikoloj aperis dum 2013 – averaĝe po kvar artikoloj ĉiusemajne. Krome estas dek konstantaj paĝoj (Liro, Kiosko k. a.). La artikoloj estas distribuitaj laŭ 16 kategorioj, kaj ili estas markitaj per 1233 temaj etikedoj.
Legu la tutan artikolon ‘La Balta Ondo en 2013′
2 Januaro 2014 de AlKo

1. Novjarfesto laŭ la Gregoria kalendaro.
Antaŭ 400 jaroj naskiĝis John Wilkins (1614-72), angla filozofo kaj aŭtoro de planlingvo.
Antaŭ 300 jaroj naskiĝis Kristijonas Donelaitis (1714-80), fondinto de la litova literaturo.
3. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Robert Marvin “Bobby” Hull (1939-), legenda kanada hokeisto, konata kiel Ora Raketo.
5. Antaŭ 425 jaroj mortis Katerino de Mediĉo (Catherine de Médicis, 1519-89), reĝino kaj regantino de Francio.
6. Epifanio laŭ la Gregoria kalendaro.
Antaŭ 75 jaroj naskiĝis ukraina sovetunia futbalisto Valerij Lobanovskij (1939-2002), multjara trejnisto de la kieva futbalteamo Dinamo.
Legu la tutan artikolon ‘Januaro 2014: Jubileoj, memordatoj kaj festoj’
1 Januaro 2014 de AlKo
La 1a de januaro 2014 estas la 300-jara naskiĝdatreveno de la litova klasikulo poeto Kristijonas Donelaitis [prononcu: Donelájtis]. Ĉiu popolo havas siajn klasikulojn, literaturajn pionirojn. Por la rusoj tiuj estas Aleksandr Puŝkin kaj Lev Tolstoj. Por la francoj – François Rabelais kaj Viktor Hugo. Por la litovoj unu el tiaj estas Kristijonas Donelaitis.
Legu la tutan artikolon ‘Kristijonas Donelaitis – 300-jara’
31 Decembro 2013 de AlKo
La 14an de decembro 2013 en Kaŭno okazis la 49a kongreso de la Litova Esperanto-Asocio (LEA). Ĝi estis pli grava ol kelkaj antaŭaj, ĉar ĉi-jare finiĝis la kvinjara deĵorperiodo de la asocia estraro, kaj oni devis elekti novajn estraron kaj prezidanton. Krome, la Kongreso koincidis kun la 25-jariĝo de la restarigo de la LEA en 1988.
Legu la tutan artikolon ‘La Litovia asocio kongresis’
29 Decembro 2013 de AlKo
Inter la “Rondaj Tabloj” de La Ondo de Esperanto la plej konata estas la jar-ŝanĝa. Ankaŭ ĉi-foje ni petis diverstendencajn aktivulojn respondi la demandon: “Kiu(j)n Esperanto-evento(j)n en 2013 vi taksas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?”.
El la 15 invititoj respondis 12 personoj; 8 viroj kaj kvar virinoj; kvin eŭropanoj, ses amerikanoj kaj unu aziano. Inter la respondintoj estas la nunaj gvidantoj de UEA, de SAT kaj de la Esperanta Civito.
Kiel kutime, ĉiu el la partoprenantoj de la “Ronda Tablo” havas sian propran imagon kaj sian propran stilon, kiuj ne povas plaĉi al ĉiu. Sed Esperantujo estas tia, kia ĝi estas, kaj la respondoj aperas tiaj, kiaj ili estas – sen cenzuro kaj kombo.
Legu la tutan artikolon ‘Jaro 2013: Niaj atingoj kaj malsukcesoj’
26 Decembro 2013 de AlKo
La 25an de decembro 2013 pro koratako en sia hejmo en Vraco forpasis la bulgara esperantisto
Ljubomir Trifonĉovski (1958–2013)
Legu la tutan artikolon ‘Ljubomir Trifonĉovski forpasis’
24 Decembro 2013 de AlKo
La geedzoj Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia, kiuj jam dum 40 jaroj gvidas serve al brazilaj infanoj la esperantistan edukejon Bona Espero, ricevis la Medalon de Toleremo de la Fondumo Zamenhof (Bjalistoko). La solenaĵo okazis en la Ambasado de Pola Respubliko en Braziljo. La medalon enmanigis la pollanda ambasadoro Andrzej Braiter.
Legu la tutan artikolon ‘Toleremo kaj espero’
22 Decembro 2013 de AlKo
Inter la 6a kaj 12a de julio 2014 okazos en la marborda Kroatia urbo Rijeka la jubilea 10a kongreso de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) honore al la fakto, ke Kroatio eniris la Eŭropan Union en 2013 kiel la plej nova 28a membro.
La temo de la kongreso estas “Justa Eŭropo kun justaj lingvaj rilatoj – malmultekosta komunikado”. Tiusence kadre de ses pritemaj prelegoj tri estos de neesperantistaj universitataj fakuloj, inter kiuj profesoro Milorad Pupovac, membro de la parlamento de Kroatio.
Legu la tutan artikolon ‘Jubilea kongreso de EEU ĉe Adriatiko’
21 Decembro 2013 de AlKo
La 15an da decembro 2013, dimanĉe, okazis la 8a Moskva Lingva Festivalo, ĉiujare organizata de la Moskva Esperanto-Asocio MASI kunlabore kun junaj lingvistoj el la ĉefurbaj altlernejoj. Ĉi-foje nia organiza partnero estis la Instituto pri lingvistiko de la Ruslanda ŝtata sociscienca universitato (RGGU), kaj la festivalo pasis en la ĉefa konstruaĵo de RGGU, en la centro de Moskvo.
Legu la tutan artikolon ‘La oka Lingva Festivalo en Moskvo’
19 Decembro 2013 de AlKo
La 15an de decembro 2013, je la Zamenhofa Tago, post longa malsano forpasis unu el la plej elstaraj pledantoj por la scienca apliko de la Internacia Lingvo dum la lastaj jardekoj
Profesoro Helmar Gunter Frank (1933–2013)
Legu la tutan artikolon ‘Helmar Frank forpasis’
18 Decembro 2013 de AlKo
Eseo de Ed Robertson
Multaj homoj en la mondo rimarkis, ke lastatempe releviĝis la ideo pri sendependiĝo de Skotlando – pli ol 300 jarojn post la enkorpiĝo de Skotlando en la Britan (aŭ anglan?) Imperion.
Kie estas Skotlando? Ĝi troviĝas en Eŭropo, en la norda parto de la Brita Insularo. Ĝia teritorio sumas 78.387 km², kun 15.000 km da marbordo. Proksimume samgranda kiel Ĉeĥio (78,8 km²), sed prezentata en la veterprognozoj de la BBC malpli granda ol ĝi fakte estas. La loĝantaro de Skotlando estas 5.295.000, do iomete pli ol tiu de Norvegio (5,1 mln), kaj iomete malpli ol 10% de la loĝantaro de Anglio. En 1707, la jaro de la unuiĝo de Skotlando kaj Anglio, ĝi estis 20% de tiu de Anglio. Eble unua indiko, ke ne tre prosperis Skotlando kiel parto de la unuiĝinta ŝtato.
Legu la tutan artikolon ‘Kio okazas en Skotlando?’
17 Decembro 2013 de AlKo
Nia ret-adreso <rihaupenthal@aol.com> estis atakita de hakistoj kaj misuzita por dissendi pet-leteron plene senbazan. La adreso ne plu funkcias kaj evidente informoj tien sendataj revenas.
Ni petas uzi provizore nur la adreson editioniltis@aol.com.
Skribante tien vi povas redisponigi vian adreson same malaperintan.
Legu la tutan artikolon ‘Atako de hakistoj’
16 Decembro 2013 de AlKo

Gazetara komuniko
La 15an de decembro ĉiujare la mondvasta esperantistaro kutime festas kiel la Tagon de libro, certe ankaŭ tial, ĉar ĝi estas la naskiĝtago de Doktoro Esperanto. Do ĝuste tiun daton prenas la FAME-Fondaĵo kaj la urbo Aalen por tiu ĉi gazetara komuniko, per kiu ili publikigas la aljuĝon de ilia 14a Esperanto-Kulturpremio.
Premiotoj ĉi-foje estas du enloĝantoj de la urbo Aalen, pro iliaj meritoj en la engaĝo por la kulturo de internaciaj kompreniloj, specife pri la librokulturo de Esperanto kaj ĝenerale de planlingvoj.
Legu la tutan artikolon ‘La 14a Esperanto-Kulturpremio 2014′