Archive Page 48
6 Februaro 2014 de AlKo
Vide el Bruselo

Ĉiam malpli da bovoj estas bredataj ekstere (Foto: EK)
Vegetarismo kaj Esperanto havas longan kunhistorion. Jam en 1893 aperis favoraj artikoloj pri vegetarismo kiujn Zamenhof poste metis en la Fundamentan Krestomation. Laŭ la Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio (TEVA), Zamenhof mem havis pozitivan sintenon al vegetarismo. Ankaŭ indas noti, ke dum la kvara UK en Dresdeno, en aŭgusto 1908, fondiĝis asocio, kiu fariĝis poste TEVA.
Legu la tutan artikolon ‘Viando eŭropa’
4 Februaro 2014 de AlKo
La ruslingva novelo Мёртвое время (La mortinta tempo) de la moskva verkisto Grigorij Arosev aperis en la decembra numero de la literatura magazino Дружба народов (La amikeco de la popoloj). Menciinda estas la fakto, ke la novelo estas dediĉita al la rusia esperantistino Lena Lebedeva, kiu forpasis en februaro 1997 pro kancero.
Legu la tutan artikolon ‘La mortinta tempo’
3 Februaro 2014 de AlKo
1. Antaŭ 200 jaroj (1814) la koalicia armeo en batalo ĉe La Rothière venkis la Napoleonan armeon (la unua malvenko de Napoleono en Francio mem).
Antaŭ 150 jaroj (1864) komenciĝis la Pruslanda-Danlanda milito.
Antaŭ 150 jaroj en Tomsko mortis Fjodor Kuzjmiĉ (1776-1864), kiun multaj kredis imperiestro Aleksandro I.
2. Antaŭ 425 jaroj (1589) estis establita la ofico de Patriarko Moskva kaj Tutruslanda. La unua patriarko iĝis Iov (Ivan, 1525-1607).
Antaŭ 25 jaroj mortis Ondrej Nepela (1951-89), slovaka artsketisto, trifoja mondĉampiono, ĉampiono de la 11a Vintra Olimpiko (Sapporo, 1972).
3. Antaŭ 1000 jaroj Haraldo II (ĉ. 994-1018) iĝis reĝo de Danlando.
5. Antaŭ 25 jaroj (1989) ekfunkciis la televida kanalo Eurosport.
Antaŭ 100 jaroj naskiĝis William Seward Burroughs (1914-97), usona verkisto.
6. Antaŭ 350 jaroj naskiĝis Mustafo II (1664-1703), sultano de la Otomana (Osmanida) imperio (1695-1703).
Legu la tutan artikolon ‘Februaro 2014: Jubileoj, memordatoj, festoj’
1 Februaro 2014 de AlKo
En la pasinta jaro la organizantoj de Liro ŝanĝis la koncepton de la konkurso kaj lasis en ĝi nur la tradukojn. La nova juĝkomisiono de Liro-2013 (Edmund Grimley Evans, Nikolaj Gudskov, Aleksander Korĵenkov, Valentin Melnikov, Wolfgang Kirschstein) ricevis ses konkursaĵojn, po tri en ĉiu branĉo. (En Liro-2012 partoprenis 23 konkursaĵoj, sed nur kvin en la du tradukaj branĉoj.)
La 18an de januaro 2014 la juĝkomisiono anoncis la rezulton de Liro-2013.
Legu la tutan artikolon ‘Literatura konkurso Liro-2013′
30 Januaro 2014 de AlKo
Tio estis longa procedo. Komence Paŝka kun la patrino iris sub pluvo jen tra falĉita kampo, jen laŭ arbaraj padoj, kie al liaj botoj gluiĝis flavaj folioj; li iris ĝis mateniĝo. Poste li ĉirkaŭ du horojn staris en malhela antaŭĉambro kaj atendis, kiam oni malriglos la pordon. En la antaŭĉambro estis ne tiel malvarme kaj humide, kiel ekstere, sed ĉe ventoblovoj ankaŭ ĉi tien enflugis pluvŝprucoj. Kiam la antaŭĉambron iom post iom plenigis homoj, la premegita Paŝka apogis la vizaĝon al ies peltmantelo, forte odoranta je salita fiŝo, kaj ekdormetis. Jen klakis la riglilo, la pordo malfermiĝis, kaj Paŝka kun la patrino eniris en la akceptejon. Ĉi tie denove oni devis longe atendi. Ĉiuj malsanuloj sidis sur benkoj senmove kaj silente. Paŝka pririgardadis ilin kaj same silentis, kvankam li vidis multon strangan kaj ridindan. Nur unufoje, kiam en la akceptejon eniris hopanta junulo, ankaŭ Paŝka deziris hopi; li puŝis la patrinon je la kubuto, hihiis en la manikon kaj diris:
Legu la tutan artikolon ‘Anton Ĉeĥov: La fuĝinto’
28 Januaro 2014 de AlKo
La 52-jara doktoro pri filozofio Mark Fettes, profesoro en la fakultato pri edukado en la universitato Simon Fraser (Vankuvero, Kanado), prezidanto de UEA kaj estrarano de ESF estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2013. Li afable konsentis respondi al niaj demandoj.
Kiel impresis vin la informo pri via laŭreatiĝo?
Verdire, mi sentis min iom kiel Obama ricevanta la Nobel-Pacpremion! Vi verŝajne memoras, ke tio okazis jam malpli ol jaron post lia elektiĝo. Li ankoraŭ ne havis tempon por fari multon konkretan… Tion oni ne povus diri pri mia ESF-laboro, sed se temas pri UEA, mia mandato estas ankoraŭ juna!
Legu la tutan artikolon ‘Subteni kaj nutri la kreajn fortojn de la movado’
24 Januaro 2014 de AlKo
La programo de la renkontiĝoj de esperantistoj-vojaĝantoj kaj turistoj kutime celas esperantistojn. Sed la organizantoj de la 32a renkontiĝo Poludnica, okazinta la 4–6an de januaro 2014 en Malaltaj Tatroj (Slovakio), preparis interesan programon ne nur por esperantistoj – la sabata programo estis malfermita por ĉiuj, kiujn interesas vojaĝado, turismo, Esperanto kaj foraj landoj.
Legu la tutan artikolon ‘Poludnica malfermiĝas’
22 Januaro 2014 de AlKo

Kim kaj JoMo sur la JESa scenejo (Foto: Ivo Miesen)
185 homoj. 24 landoj. 52 gastoj el Germanio. 33 Poloj. Po 17 homoj el Francio kaj Slovakio, 13 el Ruslando. Nur nombroj, sed ili multe signifas por ĉiuj partoprenantoj de la kvina JES en Szczawno Zdrój (Ŝĉavno Zdruj). 184 personoj, kun kiuj vi bonvenigis la Novan Jaron restas en via koro, kaj multe da tiuj “nombroj” vi volas vidi dum la sekva JES por kune saluti la 2015an jaron. Mi tiel sentas, kiam mia koro batas daŭre laŭ la bamba ritmo, instruita de Sebastian kaj Gunnar, kiam mi gastigas homojn, restantajn en Pollando unu semajnon post JES, kiam mi spektas fotojn…
Legu la tutan artikolon ‘Jes, ankaŭ mi festis dum JES!’
21 Januaro 2014 de AlKo

La Novjara Renkontiĝo de Esperantoland estas kvazaŭ vintra REF (Foto: Gretel Schumann)
Ŝajne la urbo Saarbrücken kun sia situo ĉe la francia-germania landlimo aparte logas Esperanto-parolantojn por komune festi.
Jam antaŭ tri kaj kvar jaroj estis iom pli ol 190 partoprenantoj en la sarbruka NR, ĉi-foje eĉ 203 homoj venis por festi la novan jaron tie en internacia rondo. El tiuj estis 82 junuloj ĝis 20 jaroj en la junulara programo NIS; proksimume duono el ili parolas Esperanton kiel denaskan lingvon, kio faras el NR specon de vintra Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF).
Legu la tutan artikolon ‘Pli ol 200 partoprenantoj en NR’
20 Januaro 2014 de AlKo

Nördlingen: HDP (maldekstre) kaj ses diverslandaj ekssovetianoj (Foto: Rémy Bouchet)
Ĉu HDP (Hans-Dieter Platz) volis starigi specialan varbokampanjon por IF, kiam li anoncis, ke la 30a Internacia Festivalo estos la lasta? Nu, tio malvarbis kelkajn homojn, kiuj ne volis veni por celebri funebron, sed aliflanke, tio (re)venigis homojn, kiuj ja ne volis maltrafi la lastan okazon por IF-umi. Inter la 27a de decembro kaj la 4a de januaro la junulara kaj familia gastejo de la ĉarma bavara urbo Nördlingen gastigis jam por la tria fojo la festivalanojn.
Legu la tutan artikolon ‘La 30a IF: ne adiaŭa sed jubilea’
19 Januaro 2014 de AlKo
Vide el Bruselo

Eŭropo bezonas pli simplan, sed efikan impostsistemon (Foto: Eŭropa Komisiono)
Je la komenco de 2014 novaj EU-reguloj ekpostulas, ke la membroŝtatoj interŝanĝu “disponeblajn” informojn pri enspezoj, direktor-kotizoj, asekuroj, produktoj, pensioj kaj nemoveblaĵoj.
Tio estas la respondo de la Eŭropa Komisiono je la skandalo pri impostevitado. La skandalo komenciĝis, kiam ĵurnalistoj malkovris reton de centmiloj da bankkontoj en impostparadizoj tra la mondo. Spite al la politikaj deklaroj, raportitaj en la junia Ondo, nun ni povas diri, ke la Eŭropa Unio (EU) ege malfacile sukcesas kontraŭstari la impostevitadon.
Legu la tutan artikolon ‘Jaro de progreso kontraŭ impostevitado?’
13 Januaro 2014 de AlKo
Foje la renomo de homo evidentiĝas nur kiam tiu ne plu vivas. Sed `Abdu’l-Bahá tiom famiĝis, ke bahaanoj jam antaŭ lia morto nomis lin la Majstro; la britia registaro kavalirigis lin; diversnaciaj ŝtatistoj, profesoroj, ekleziuloj kaj poetoj vizitis lin; multaj famuloj – interalie, Lev Tolstoj kaj Mahatma Gandhi – skribe montris sian estimon al li.
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: `Abdu’l-Bahá’
12 Januaro 2014 de AlKo
Esperanto-Centro, preparata nun en la nord-okcidenta Ĉinio, deziras dungi Esperanto-parolanton ĉinan aŭ alilandan.
La oficisto devos plenumi jenajn taskojn en la Esperanto-Centro:
Legu la tutan artikolon ‘Ĉinio: Esperanto-Centro serĉas oficiston’
11 Januaro 2014 de AlKo
Jonny M. Foresto: Ret-albumo. – Jonny M, 2013.
Se mi ne eraras, mi jam aŭdis unu kanton el la nova akustika albumeto de Jonny M en lia koncerto kadre de FESTO. Ĝenerale ĉio sonas en ordo, mi daŭre ŝatas la kantovoĉon de Jonny M. Mi tre ĝojas, ke li prenis la tempon por lingvaj korektoj de Ricardo Cash (sen ke mi kontrolis ĉiun unuopan vorton de la kantotekstoj) – tre laŭdinda paŝo al ĝenerale pli bona nivelo de Esperanto-muziko!
Legu la tutan artikolon ‘Jen kio estas akceptebla nivelo en Esperantujo’
6 Januaro 2014 de AlKo
Pascoli, Giovanni. Myricae (Mirikoj) / Tradukis el la itala Nicolino Rossi. – Venafro: Edizioni EVA, 2012. – 144 p.
Je mia bedaŭro mi devas konstati, ke mi jam vivis tiom longe por observi debaton en la lando, kie mi vivas, pri la legindeco de literaturaj klasikuloj. Postmodernaj nanoj “sur la ŝultroj de gigantoj” vere ĉirpas pri la temo, ĉu vere endas aŭ eĉ indas legi la klasikulojn… Kion diri, anstataŭ gapi en plena miro?
Legu la tutan artikolon ‘Pascoli, melankolia poeto’