Archive Page 45

ISAE senpage disponigas sian revuon en la reto

Scienca RevuoLa Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE) ĵus havebligis ampleksan arkivon de sia periodaĵo Scienca Revuo. Ekde nun haveblas senpage en la reto pli ol 60 jaroj da arkivaĵoj, t. e. ĉirkaŭ 2000 artikoloj, kiuj aperis dum la jaroj 1949–2014. Aperintaj artikoloj estis skanitaj kadre de kunlaboro inter ISAE kaj la Interkultura Centro Herzberg (ICH, http://ic-herzberg.de). Ili haveblas en PDF-formo laŭ la permesilo CC BY-ND. Serĉilo en la retejo ebligas al oni trovi artikolon laŭ, ekzemple, verkanto de la artikolo aŭ titolo. La arkivo atingeblas per la sekva ligilo: https://scienca-revuo.info/issue/archive

Legu la tutan artikolon ‘ISAE senpage disponigas sian revuon en la reto’

Formulo de Integreco

Baldaŭ en Eŭropo komenciĝos somero! Bela tempo de sunaj tagoj, de novaj vojaĝoj kaj malkovroj venas. Somero estas ja, kiel ni scias, malgranda vivo. Ĉu vi jam pensis pri tio, kiel vi pasigos viajn proprajn feriojn? Ni havas proponon! Ni invitas vin fariĝi partoprenanto de Internacia somera tendaro “Formulo de Integreco”.

Legu la tutan artikolon ‘Formulo de Integreco’

KEA demandas al la politikaj partioj pri lingvaj rajtoj

Kataluna EsperantistoKataluna Esperanto-Asocio (KEA) pretigis demandaron senditan al la diversaj katalunaj politikaj partioj kiuj partoprenos en la venonta voĉdonado por la Eŭropa Parlamento la 25an de majo, cele ke ili respondu laŭ ties politika programo.

La demandoj senditaj estis la sekvaj:
Legu la tutan artikolon ‘KEA demandas al la politikaj partioj pri lingvaj rajtoj’

Brazilaj samideanoj spionataj

Arkivo de deops

Studo de Francisco Stefano Wechsler

Antaŭ 50 jaroj, la 31an de marto 1964, ŝtatrenverso plenumita de brazilaj militistoj forigis la libere elektitan registaron de Brazilo. Rezultis instalo de diktatoreca reĝimo, dum kiu la respublikaj prezidentoj estis ĉiam militistoj. Tia ĉi stato daŭris ĝis 1985, kiam denove enposteniĝis civila prezidanto.

Tuj post la ŝtatrenverso intensiĝis spionado kaj persekutado de maldekstremaj individuoj kaj organizoj. La reĝimo instalis vastan reton por informkolektado, eĉ ene de poŝtoficejoj kaj universitatoj.

Legu la tutan artikolon ‘Brazilaj samideanoj spionataj’

Verdas Kaŭkazo: 7a Mezorienta Kunveno en Kartvelujo

MOK-7 en KartvelioLa tradicia Mezorienta Kunveno okazis ĉi-jare rande de Meza Oriento, en Tbiliso, ekde la 5a ĝis la 10a de aprilo. Tamen ĝi estis unu el la plej sukcesaj el pluraj vidpunktoj. La partoprenantoj estis rekorde multnombraj, pli ol 50, kaj ili venis el dekkvino da landoj. Aparte notinda estis la ĉeesto de la kartveloj kaj de iliaj najbaroj armenaj kaj turkaj. Aperis ankaŭ israelanoj kaj ukrainaj esperantistoj, kiuj feriis en Kartvelujo kaj hazarde rimarkis la kunvenon en la reto. Aldone al ili estis esperantistoj el pluraj eŭropaj landoj kaj el Kebeko, Kanado.

Legu la tutan artikolon ‘Verdas Kaŭkazo: 7a Mezorienta Kunveno en Kartvelujo’

La unua Esperanto-kongreso en Irano

Irano

La unua Irana Esperanto-Kongreso (IREK1) okazis en Tehrano la 24–26an de marto kun pli ol cent partoprenantoj el Aŭstralio, Francio, Japanio, Koreio, Pollando kaj sep provincoj de Irano.

Legu la tutan artikolon ‘La unua Esperanto-kongreso en Irano’

CENTREJO: La plej long-noma renkontiĝo

CentrejoLa 7–9an de marto, iniciatate de la Pola Esperanto-Junularo (PEJ), okazis en Svitavy (Ĉeĥio) nova junulara kunveno, kiu celis kunigi, plidiskuti kaj plibonigi la funkciadon de tri junularaj landaj asocioj el Pollando (PEJ), Ĉeĥio (ĈEJ) kaj Slovakio (SKEJ). Dum la planado la kunveno ricevis eble la plej longan nomon el ĉiuj esperantistaj aranĝoj – Centr-Eŭropa Najbara Trejnaktivula Renkontiĝo de Esperantistaj Junularaj Organizoj, mallonge: CENTREJO.

Legu la tutan artikolon ‘CENTREJO: La plej long-noma renkontiĝo’

UK en 2016: Slovakio invitas

Slovakio

Sur la foto, de maldekstre: Peter Baláž, Osmo Buller, Clay Magalhães, Dorota Rodzianko, kaj la urbestro Jozef Dvonč.

La 23–25an de marto Slovakion vizitis delegacio de la Centra Oficejo de UEA – ĝenerala direktoro Osmo Buller kaj Konstanta Kongresa Sekretario (KKS) Clay Magalhães.

Ili venis por esplori la eblojn okazigi la 101an Universalan Kongreson de Esperanto (UK) en 2016, en la slovakia urbo Nitra. La delegacion de Roterdamo akompanis Ján Vajs kaj Peter Baláž; parte ĉeestis ankaŭ Evka Fitzelová, Michal Matúšov kaj Dorota Rodzianko.

Legu la tutan artikolon ‘UK en 2016: Slovakio invitas’

Post karnavalo, bikinoj en Esperanto

BikinoŜajnas ke Esperanto jam atingis statuson de normala lingvo, taŭga por ĉiuj avenuoj de la vivo, eĉ plej frivolaj. En la pasinta numero de La Ondo ni raportis pri la utiligo de nia lingvo por kanti en karnavalaj festivaloj en la sudo de Hispanio. Nun ni povas informi pri nova atingo: eblas anonci bikinojn per Esperanto.

Legu la tutan artikolon ‘Post karnavalo, bikinoj en Esperanto’

Radia bonveno al la printempo

Dum la lastaj monatoj la asocio SAT-en-Hispanio kunlaboras kun programoj de la alternativa radiostacio Radio Vallekas, el la madrida populara kvartalo Vallecas. Ĉefa ĉeesto troviĝas en la anarkiisma programo “La hora impía” (La malpia horo), sed ili ankaŭ prezentis la lingvon en aliaj elsendoj.

Legu la tutan artikolon ‘Radia bonveno al la printempo’

Ni estos juĝataj laŭ niaj kulturaj atingoj

Christer KiselmanLa novembra Ondo aperigis sekan informon, kies komenco estis jena: “Profesoro Christer Kiselman [prononcu: Ĉiselman] el la Matematika instituto de la Upsala Universitato (Svedio) estas elektita kiel la nova prezidanto de la Akademio de Esperanto (AdE) rezulte de la voĉdonado de 37 akademianoj. Christer Kiselman ekde 1989 estas membro de AdE; lastatempe li oficis en AdE kiel direktoro de la sekcio pri faka lingvo kaj membro en la sekcioj pri gramatiko, pri la ĝenerala vortaro kaj pri prononco. En Esperantujo li estas konata ankaŭ pro la organizado de la esperantologiaj konferencoj en la Universalaj Kongresoj, pro la redaktado de la revuo Esperantologio / Esperanto Studies kaj pro la multaj prelegoj kaj artikoloj pri temoj esperantologiaj”.

Bonvolu kompletigi la oficoliston per pli konkretaj informoj.

Mi estas matematikisto kaj komencis esplori pri partaj diferencialaj ekvacioj. Post kelkaj jaroj mi transiris al kompleksa analitiko kaj geometrio, ankaŭ en nefiniaj dimensioj. Nuntempe mi esploras pri digita geometrio, matematika morfologio kaj diskreta optimumado. Mi gvidis dek sep studentojn ĝis doktoreco.

En Esperantujo mi komencis verki pri gramatiko. Poste mi verkis pri la frua historio de la lingvo kaj ankaŭ pri la filozofiaj kaj religiaj ideoj de Zamenhof.

Legu la tutan artikolon ‘Ni estos juĝataj laŭ niaj kulturaj atingoj’

La Estraro de UEA kunsidis kun skajpa etendo

Estraro de UEA

Komuna foto antaŭ la enirejo de la Centra Oficejo de UEA

La Estraro de UEA kunsidis en Roterdamo de la 28a ĝis la 30a de marto dum entute 21 horoj. Surloke ĉeestis ĉiuj escepte de José Antonio Vergara, kiu ŝparcele partoprenis la kunsidon per Skajpa konekto. Flanke de TEJO partoprenis Veronika Poór; ILEI-prezidanto Mireille Grosjean ne povis veni, sed ĉeestis Skajpe la traktadon de Kapabligo. Por ŝpari monon, la estraranoj dividis ĉambrojn en apuda hotelo kaj mem pagis parton de la manĝoj.

Legu la tutan artikolon ‘La Estraro de UEA kunsidis kun skajpa etendo’

Viktor Kudrjavcev forpasis

La 1an de aprilo 2014 en Jekaterinburgo pro infarkto forpasis

Viktor Kudrjavcev (1957–2014)

Viktor Kurdrjavcev
Legu la tutan artikolon ‘Viktor Kudrjavcev forpasis’

La elŝutejo de Vinilkosmo atakita

La elŝutejo de Vinilkosmo http://www.vinilkosmo-mp3.com/ momente ne funkcias post dua pirata atako. Okazas nun grandaj penoj refunkciigi la elŝutejon, ĉar ni devas rekonstrui ĝin (kun plej lastaj kaj aktualaj sekurbariloj). Tio povos postuli plurajn semajnojn aŭ eĉ monaton. Ni informos, kiam la retejo denove funkcios.

Legu la tutan artikolon ‘La elŝutejo de Vinilkosmo atakita’

La sloganoj el ŝtonoj

Babilado de maljuna provincano

Aliçka, Ylljet. La sloganoj el ŝtonoj: [Novelaro] / Tradukis el la albana Tomasz Chmielik, Bardhyl Selimi. – Świdnik: [Tomasz Chmielik], 2013. – 83 p.

Ylljet AliĉkaTerura libro. Eĉ je la unua vido. Rompo de normo. La longo 23,9 cm, la larĝo 17,1 cm. Evidenta fuŝo: oni prenis 0,1 cm de la longo por aldoni ĝin al la larĝo. Kiucele? Je la partia disciplino! Sendube, por lezi la Unuecan Sistemon de Mezuroj. Bonega sistemo. Kaj mi, kiel partiano de glora partio de l’ Presismo, tutsimple ne povas silenti, vidante tian arogaĵon. Des pli, ke nia frakcio de libra kovrilo opozicias al iu ajn reviziismo, eĉ se temas pri ceteraj paĝoj de iu ajn libro.

Legu la tutan artikolon ‘La sloganoj el ŝtonoj’



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.