Archive Page 43

Lingvolernado per la reto

Inter multaj aliaj aferoj, Interreto estas aparte taŭga por lernado, interalie de lingvoj. Hodiaŭ oni ne nepre devas iri al lingvokursoj aŭ aĉeti kostajn lernolibrojn: ebloj lerni lingvojn rete tre multiĝis en la lastaj jaroj. Mi prezentos kelkajn senpagajn retejojn.

Legu la tutan artikolon ‘Lingvolernado per la reto’

Ĉu Bruselo decidos pri klimato?

Vide el Bruselo

La EU-balotoj montris, ke kreskis partioj kaj politikistoj, kiuj kontraŭas la ideon de Eŭropo, kaj ankaŭ tiuj, kiuj kontraŭas kelkajn bazajn ideojn de homaj rajtoj. La Eŭropa Parlamento (EP) devos ankoraŭfoje bonvenigi Marie Le Pen, gvidantinon de la Nacia Fronto, kiu atingis 25% da voĉoj en Francio. Ŝi volas konstrui ekstremdekstrularan politikan partion en Eŭropo. La brita kontraŭeŭropa Sendependa Partio (UKIP) atingis 27.5% – antaŭ aliaj britaj partioj. La ĉefo de UKIP Nigel Farage volas, ke Britio forlasu la Eŭropan Union (EU).

Legu la tutan artikolon ‘Ĉu Bruselo decidos pri klimato?’

Klarigo de la homaj reagoj

Tišljar, Zlatko. Ekzistado: Kibernetika klarigo de la mondo. – Zagrebo: Izvori, 2012. – 79p., il.

Zlatko TišljarLa plej novan libron de Zlatko Tišljar karakterizas interfakeco. Ĝi baziĝas sur kibernetiko, psikologio, sociologio, filozofio kaj logiko/komputado. La verko proponas psikokibernetikan klarigon de la homaj reagoj al eksteraj stimuloj surbaze de plurnivela algoritmo.

La lingvaĵo estas klara kaj la multaj diagramoj faciligas la komprenon. La enhavo estas legebla ankaŭ por nefakuloj pri kibernetiko aŭ psikologio. En la dua ĉapitro troveblas resumo pri la bazaj principoj de kibernetiko.

Legu la tutan artikolon ‘Klarigo de la homaj reagoj’

Neordinara talenta virino

Đurić-Trbuhović, Desanka. En la ombro de Alberto Ejnŝtejno / Tradukis el la serba Agnesa Eremija, Dimitrije Janičić, Tereza Kapista, Pribislav Marinković, Ljiljana Popović; Antaŭparolo de Dimitrije Janičić. – Beogrado: Interpress, 2012. – 188 p., il.; 200 ekz. –(Biblioteko Esperanto; №6).

En la ombro de Alberto EjnŝtejnoPri la vivo de la mondfama sciencisto Alberto Ejnŝtejno estas multaj libroj, sciencaj studoj kaj esploroj, sed pri la vivo de lia unua edzino Mileva Mariĉ oni tre malmulte scias. Nun la Esperanto-legantoj havas la bonegan eblecon ekscii detalojn pri la vivo kaj agado de unu rimarkinda neordinara virino – Mileva Mariĉ, kiu estis edzino de Alberto Ejnŝtejno kaj kiu estis kun li, kiam la granda sciencisto faris kaj aperigis siajn plej valorajn sciencajn verkojn.

Legu la tutan artikolon ‘Neordinara talenta virino’

Dua akto en atentinda muzik-serio

Inicialoj DC. Signoj de viv’: K-disko. – [s. l.]: Inicialoj D. C., 2012.

inicialoj dcLa projekto Inicialoj DC ne estas tute nova en Esperantujo. Ĝi aktivas ekde 2003, kaj ĝia antaŭa albumo Urbano al mi persone faris tre agrablan impreson. La nova albumo Signoj de viv’ entute (laŭ la stilo, enhavo kaj kvalito) tre similas al la antaŭa disko, tial dum la recenzado ne eblas eviti ripetojn.

Legu la tutan artikolon ‘Dua akto en atentinda muzik-serio’

La prezidento de Kroatio akceptis esperantistojn

JosipovićLa 11an de junio la prezidento de Kroatio Ivo Josipović akceptis delegacion de esperantistoj okaze de la baldaŭ okazonta Eŭropa Esperanto-Kongreso en Rijeka, kies aŭspicianto li estas. En la delegacio estis prezidanto de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) Seán Ó Riain, sekretario de EEU Zlatko Tišljar, estrarano de EEU Nikola Rašić, prezidanto de Kroatia Esperanto-Ligo (KEL) Anto Mlinar, sekretariino de KEL Spomenka Štimec, prezidanto de Loka Kongresa Komitato Boris Di Costanzo kaj la prezidanto de Kroatia Esperanto-Junularo Đivo Pulitika.

Legu la tutan artikolon ‘La prezidento de Kroatio akceptis esperantistojn’

La subfakoj de merkatiko, aplikataj al la Esperanto-movadoj (2)

La dua parto

Dennis Keefe

En mia antaŭa artikolo en La Ondo de Esperanto mi skribis pri subfakoj de la arto kaj scienco de merkatiko. Mi listigis dekon da subfakoj, kaj poste mi pli detale prezentis kvar el tiuj subfakoj: reklamadon, prezo-strategion, varmarko-strategion kaj klientoservo-sistemojn. Poste mi donis ekzemplojn, kiel esperantistoj kaj Esperanto-asocioj bone, aŭ ne sufiĉe bone, aplikis la principojn de tiuj subfakoj al la Esperanto-movadoj.

Legu la tutan artikolon ‘La subfakoj de merkatiko, aplikataj al la Esperanto-movadoj (2)’

Stipendioj por la interlingvistika kursaro en Poznano

UAMEn septembro 2014 ekos nova grupo de trijaraj postdiplomaj interlingvistikaj studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano.

Por tiuj, kiuj volus partopreni la studojn, sed kies enspezoj ne ebligas pagi ĉion, ekzistas stipendioj, kiuj kovros almenaŭ la ĉiusemestrajn universitatajn kotizojn. Ilin disponigas la usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation (ESF), kun apogo de UEA kaj ILEI.

Legu la tutan artikolon ‘Stipendioj por la interlingvistika kursaro en Poznano’

Disfalas regnoj ŝoke, / Pasas gentoj kaj lingvoj

Leopardi, Giacomo. Kantoj / Tradukis el la itala, notoj Nicolino Rossi. – Napoli: Rolando Editore, 2012. – 208 p.

LeopardiLa Esperanta Vikipedio instruas, ke Giacomo Leopardi estas unu el la plej gravaj verkistoj de la itala literaturo, sed apenaŭ konata eksterlande. Tio povas ŝanĝiĝi, ĉar danke al Nicolino Rossi ni havas nun elstaran eldonon de la Kantoj de Leopardi.
Sed kial ni legu la versojn de iu italo, kiu mortis iam en la 19a jarcento? En la genio de Leopardi jam kuŝas la burĝono de lia tragedio. Li profundiĝis en sciencoj, sorbis lingvojn, voris librojn – kaj ruinigis siajn okulojn, ĉar ĉio okazis ĉe kandela lumo. Liaj pensoj celis al senlimeco, sed li estis kvazaŭ kaptita en la limoj de sia ne tro sana korpo, de la province politikaj baroj kaj rigidaj pensmanieroj. Ni aŭdu la voĉon de Leopardi mem. Jen la kanto La infinito:

Legu la tutan artikolon ‘Disfalas regnoj ŝoke, / Pasas gentoj kaj lingvoj’

Junio 2014: Jubileoj, memordatoj, festoj

1. Internacia Infana Tago.
Antaŭ 150 jaroj suicidis Hong Xiuquan (1813-64), gvidinto de la Tajpina ribelo en Ĉinio.
Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Charles Kay Ogden (1889-1957), angla verkisto kaj lingvisto, aŭtoro de la simpligita angla lingvo “Basic English”.

Legu la tutan artikolon ‘Junio 2014: Jubileoj, memordatoj, festoj’

Kio estas GIL

Katarína Nosková prelegas pri diverslingvaj verboj kompare al Esperanto en la 20a konferenco de GIL (2010)

En la februara Ondo aperis raporto pri la 23a konferenco de GIL (Interlingvistiko en la 21a jarcento), kiu okazis fine de 2013 en Berlin. Kiel tie menciite, GIL estas la akronimo de Gesellschaft für Interlinguistik (Societo pri Interlingvistiko). Mi prezentu ĝin iom pli detale.

Legu la tutan artikolon ‘Kio estas GIL’

Nia trezoro: Umberto Eco

Umberto Eco ne estas esperantisto: li nek parolas la lingvon, nek havis okazon ĝin apogi iamaniere. Sed li estas interesa persono kiu povus esti la modelo de tio kion esperantistoj dezirus el la goja intelektularo. Forte engaĝita en la junulara katolika movado, dum la universitata studado pri Tomaso el Akvino li forlasas ĝin kaj la religian kredon entute. Lia filozofio rapide turniĝas al la interpretado de la signoj kaj li famiĝas kiel unu el la unuaj italaj fakuloj (fakte preskaŭ la sola) pri moderna semiologio, la scienco de komunikado pere de signoj, scienco antikva kiom filozofio, ekde Platono, Aristotelo kaj la helena stoika skolo. En la dudeka jarcento plej profundaj esploristoj, fakte iniciatintoj de diversaj aspektoj de semiologio estis usonano Charles Peirce (1839-1914), sviso Ferdinand de Saussure (1857-1913) kaj ĝuste Umberto Eco (1932).

Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Umberto Eco’

Ni dieu, ni maître

Inter la ses apostoloj de la anarkiismo (Godwin, Proudhon, Stirner, Bakunin, Tolstoj, Kropotkin) estas tri rusoj. Ĉi tiu nacia devio estas klarigenda. La adeptoj de la koncepto de la psika katastrofismo estu trankvilaj. La tri rusaj aristokratoj tute ne konformas al la rolo de l’ ofendito: ĉiuj tri estis riĉaj, brile talentaj kaj ĝuis la rekonon de l’ socio. Sed hodiaŭ temas ne pri ĉiuj tri. En la apostola konstelacio unu astro brilas pli forte ol la aliaj – la stelo de Miĥail Bakunin, naskiĝinta antaŭ 200 jaroj, la 18an (Gregorie: la 30an) de majo 1814.

Legu la tutan artikolon ‘Ni dieu, ni maître’

Esperanto plej gravas – kaj unue “Esperanto”

Vortoj de komitatano Z

Ne indas denove paroli pri la revuo de Valle, ĉar nenio nova direblas. La redaktoro de Esperanto daŭre diras, ke numeron post numero la revuo fariĝas pli bona kaj malaperas la infanmalsanoj de ĝia nova stilo. Verŝajne eĉ li mem ne plu kredas siajn promesojn. La direktoro jam alarmis la komitaton pri la malbone evoluanta membrostatistiko. La multe tamtamita reformo de la revuo ne lubrikis la statistikon, ĉar laŭ la informo de Buller al la komitato, komence de majo la revuo havis kelkdek abonantojn malpli ol unu jaron pli frue. Via kolumnisto do ne estas la sola, kiu malkontentas pri la piroteknikaĵo de Valle. Oni povas konsili al la estraro nur, ke ĝi denove ekserĉu novan redaktoron, ĉar la eksperimento kun Valle fiaskis. Agnoski sian eraron eĉ kreskigus respekton al la estraro, ĉar tiel ĝi montrus, ke ĝi serioze celas la bonon de la Asocio kaj ne blinde kredigas propran pravon, kiam malpravo evidentas al ĉiu.

Legu la tutan artikolon ‘Esperanto plej gravas – kaj unue “Esperanto”’

Volapuko havas novan Cifal!

La 1an de majo la Volapuka movado ekhavis sian okan Cifal (prezidanton): Hermann Philipps, kiu loĝas en Bonn (Germanujo) transprenas la bridon de Brian Bishop (Anglujo).

Legu la tutan artikolon ‘Volapuko havas novan Cifal!’



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.