Archive Page 38
26 Novembro 2014 de AlKo
Kadre de la 100a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo (25 julio – 1 aŭgusto 2015) okazos la 68a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn pri prelegoj al la sekretario de IKU rete aŭ paperpoŝte: Prof. Amri Wandel, 767 Makabim, IL-7179901 Modiin, Israelo.
Legu la tutan artikolon ‘UEA invitas prelegi en Lillo’
25 Novembro 2014 de AlKo

Vilmos Benczik estis la unua alilanda esperantisto, kiu post la Dua Mondmilito oficiale vizitis Uralon. Kadre de la 6a Dekado de Esperanto (Permo kaj Jekaterinburgo, 1989) li rakontis, interalie, pri la eldonado de HEA.
Dum 1976-90 Hungara Esperanto-Asocio (HEA) eldonis 138 librojn en/pri Esperanto. Vilmos Benczik, kiu tiutempe prizorgis la eldonejon de HEA, en la julia Ondo rakontis pri la problemoj kaj solvoj de la eldonado, interalie, pri la amasa vendado de la libroj de HEA en Sovetunio. Ĉi-foje ni aperigas la duan, finan parton de lia artikolo.
Danke al la daŭra moliĝo de la diktaturo ekde 1986 HEA povis aperigi ankaŭ hungarlingvajn librojn sen rekta konekso kun Esperanto. La hungarlingvan eldonadon motivis antaŭ ĉio la deziro rikolti monan profiton, sed ankaŭ la popularigo de Esperanto. La spektro de la eldonitaj libroj estis sufiĉe bunta: troviĝis inter ili libroj kulture valoraj, kaj libroj sen specifa valoro, kiuj nur volis okupi efektivan aŭ supozatan breĉon en la libromerkato. Tamen ankaŭ tiuj lastaj portis utilon al la Esperanto ne nur per la rikoltita monprofito (tre signifa), sed ankaŭ per tio, ke ĉiu libro enhavis informojn pri Esperanto, kelkaj el ili apendice eĉ koncizan gramatikon kaj vortaron.
Legu la tutan artikolon ‘Libroeldonado sen mitoj. Ne nur en Esperanto’
24 Novembro 2014 de AlKo
En Francio la okupiĝo pri la problemo de t. n. “internacia helplingvo” (langue internationale auxiliaire) aŭ “artefarita lingvo” (langue artificielle) – en interlingvistiko ni ĉefe parolas pri “internacia planlingvo” – havas longan tradicion kaj reiras ĝis la tempo de René Descartes (1596-1650). Francaj intelektuloj ludis aparte gravan rolon dum la unuaj jardekoj de Esperanto. La unua Universala Kongreso de Esperanto okazis en la franca urbo Boulogne-sur-Mer (1905). Do ne estas mirige, ke en francaj lingvistikaj rondoj oni ne povis ignori la planlingvan problemon kaj ties realiĝon en Esperanto. Al la francaj lingvistoj, kiuj apogis la ideon pri universala lingvo kaj pri Esperanto aparte – i. a. Michel Bréal (1832-1915) kaj Antoine Meillet (1866-1936) – apartenas André Martinet (1908-1999), unu el la internacie plej gravaj lingvosciencistoj de la 20a jarcento.
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: André Martinet’
23 Novembro 2014 de AlKo
Kultura Centro Esperantista anoncas la definitivan daton de la kolokvo pri “Vivanta lingvo de vivanta komunumo”. Ĝi okazos ĉe la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono, salono Claude Piron, 27 februaro (alvenoj) – 2 marto 2015. La 1an de marto ĝi paŭzos pro la ĝenerala Asembleo de LF-koop.
Anoncis jam sian partoprenon pluraj (eks)akademianoj de esperanto kaj lingvaj komitatanoj de Esperantio: interalie la nuna prezidanto, prof. d-ro Christer Kiselman, kaj la eksa ĝenerala sekretario, d-ino Perla Martinelli. KCE estas klopodanta venigi la reprezentantojn de diversaj tendencoj (raŭmistoj, bonlingvistoj, piĉistoj, ktp) por ke la debato estu kiel eble plej artikita kaj nuancita.
En la programo
Legu la tutan artikolon ‘Vivanta lingvo de vivanta komunumo’
22 Novembro 2014 de AlKo

Andrej Kiska
La preparlaboroj por la 101a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos somere 2016 en la slovaka urbo Nitra, komenciĝis kaj jam kondukis al du gravaj sukcesoj. La prezidanto de Slovakia Esperanta Federacio, Stano Marček, kun fiero informas, ke la prezidento de Slovakio, Andrej Kiska, akceptis la inviton de SKEF fariĝi la Alta Protektanto de la 101a UK. Kiska estis elektita kiel ŝtatestro ĉi-jare kaj plenumas la kvinjaran oficon ekde la 15a de junio.
Legu la tutan artikolon ‘La 101a UK en Nitra kun ŝtatestra protekto kaj speciala poŝtmarko’
21 Novembro 2014 de AlKo

Małgorzata Omilanowska
La 31an de oktobro 2014 la pollanda ministrino pri kulturo kaj nacia heredaĵo Małgorzata Omilanowska subskribis dokumenton, laŭ kiu Esperanto estas enmetita en la Polan liston de nemateria kultura heredaĵo. Ĉi tiu enlistigo okazis danke al la intensa kunlaboro de EDE-PL (Pola Asocio Eŭropo-Demokratio-Esperanto) kun pollandaj parlamentanoj, pollandaj Esperanto-organizaĵoj, pola instituto de nacia kultura heredaĵo kaj kun helpo de landaj kaj eksterlandaj sponsoroj
Legu la tutan artikolon ‘Esperanto – pola kultura heredaĵo’
19 Novembro 2014 de AlKo
La estraro de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) en sia retkunsido, okazinta la 17an de novembro 2014, decidis ke Vroclavo (pole: Wrocław) en sud-okcidenta Pollando estos la kongresurbo de la 72a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en la 2016a jaro.
Legu la tutan artikolon ‘La 72a IJK: Post du jaroj en Vroclavo’
18 Novembro 2014 de AlKo
La lastjara 100a Japana Esperanto-Kongreso okazis en la granda urbo Tokio, la ĉefurbo de Japanio. Kontraŭe, la ĉi-jara 101a kongreso gastis la 11-13an de oktobro en la malgranda urbo Obama kiu frontas al bela maro. La urbo Obama estas historio-riĉa kaj havas kelkajn fiŝajn havenojn. Estas interese, ke kiam Barack Obama kandidatiĝis por la posteno de la usona ŝtatprezidanto, la urbanoj apogis lin ĉar la literumoj koincidas.
Legu la tutan artikolon ‘Japanio: Obama, sed ne tiu’
16 Novembro 2014 de AlKo
Vide el Bruselo

Juncker estas sub la lumoj post la impost-skandalo (Foto: Eŭropa Komisiono)
Potenco ĉiam koruptas, se oni longe restas ĉe la pinto. Sed ne pasis eĉ unu monato ekde la enoficiĝo de la nova prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker, kiam tiu alfrontis gravan skandalon. Temas pri interkonsentoj de la Luksemburgia registaro kun grandegaj firmaoj. En la longa listo de tiuj firmaoj estas, interalie, ABN Amro, Amazon, Apple, BNP Paribas, Citigroup, Cargill, Eon, Gazprom, GE Group, McGraw Hill, Ikea, Fed Ex, Timberland, Volkswagen, Vodafone kaj Verizon… La pikanta detalo estas, ke multaj el la dubindaj interkonsentoj estis faritaj dum la longega 18-jara periodo, kiam Juncker estis ĉefministro de Luksemburgio.
Legu la tutan artikolon ‘Nova komisiono kaj novaj skandaloj’
12 Novembro 2014 de AlKo
La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 66-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 100a Universala Kongreso en Lillo. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK nek al membreco en UEA. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte de la branĉo Infanlibroj. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo.
Legu la tutan artikolon ‘Belartaj Konkursoj de UEA en 2015′
9 Novembro 2014 de AlKo
Litova Esperanto-Asocio invitas al la tradiciaj Zamenhof-tagoj-2014, dediĉitaj al la 155a naskiĝdato de Zamenhof. La aranĝo okazos la 13–14-an de decembro 2014 en Kaŭno (Kaunas, Litovio) en la Instrua centro pri nutraĵindustrio kaj komerco (strato Vilniaus 42 ). La loko estas en la malnova urboparto de Kaŭno nur je 300 metroj de la Esperanto-Domo, ĝi estas facile atingebla de diversaj flankoj.
Noktumado en la kutima komunloĝejo de la universitato Aleksandras Stulginskis kaj/aŭ hoteloj. Manĝado en la kafejo de la Instrua centro aŭ en apudaj kafejoj kaj restoracioj. Ĉiuj partoprenantoj ricevos senpagan tagmanĝon sabate (la 13an de decembro ) en la kafejo de la Instrua centro. Pagu la noktadon kaj manĝadon surloke. La noktadon en la komunloĝejo por ĉiuj litovaj esperantistoj pagos Litova Esperanto-Asocio.
Legu la tutan artikolon ‘Zamenhof-Tagoj 2014 en Litovio’
7 Novembro 2014 de AlKo
Stakian, Ardachès. De la aflikto ĝis la steloj: Memoraĵoj 1913-1986 / Tradukis el la franca André Cherpillod. – Genève: Esperanto-Grupo La Stelo, 2013. – 125 p., il.
“… li disvolvis ian formon de saĝeco, je la plej alta senco de tiu vorto”, – tiel karakterizas sian patron la fratinoj Annette kaj Armène Stakian. Ardachès, armena knabo, naskiĝinta en la ŝtorma epoko apud Konstantinopolo, travivis la sorton de sia popolo, inkluzive de deportado kaj elmigrado. Tiu saĝeco ebligis al li en siaj memoraĵoj ne droni en plendado aŭ akuzado, kaj helpis vidi la historian perspektivon de la eventoj. Amaras liaj vortoj pri la genocido de la armena popolo en 1915, kiu estis la unua, sed ne lasta genocido en la 20a jarcento.
Legu la tutan artikolon ‘De Konstantinopolo al Ĝenevo: muziko, libroj kaj steloj’
5 Novembro 2014 de AlKo
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kunlabore kun la familio La Torre anoncas konkurson pri esplorlaboro en unu el la kampoj, en kiuj laboris la karmemora prezidanto de ILEI, Profesoro Mauro La Torre (1946-2010). En 2011 la Komitato de ILEI elektis profesoron Mauro La Torre honora membro de ILEI.
Legu la tutan artikolon ‘Premio Maŭro La Torre’
3 Novembro 2014 de AlKo
1. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Philip Noel-Baker (1889-1982), brita diplomato, sportisto, laŭreato de la Nobela pacpremio (1959).
2. Antaŭ 100 jaroj (1914) Ruslando deklaris militon al la Otomana Imperio.
Antaŭ 50 jaroj (1964) en Sauda Arabio estis detronigita Saudo la 4a; la reĝecon prenis lia frato Fajslaj.
4. Tago de Nacia Unueco en Ruslando.
Legu la tutan artikolon ‘Novembro 2014: Jubileoj, memordatoj kaj festoj’
1 Novembro 2014 de AlKo

La 19a paĝo. La antaŭaj 18 paĝoj estas legeblaj en nia arkiva retejo.
La septembra kampanjo
Ni haltis ĉe la eventoj de 1939. La Pollanda kampanjo, konata kiel la operaco Weiss (en Pollando: Septembra kampanjo), de la nazia Germanio komenciĝis la 1an de septembro 1939 en la libera urbo Dancigo per batalo ĉe la duoninsulo Westerplatte, kie lokiĝis Pollanda armea transita deponejo. Samtempe la naziaj trupoj invadis Dancigon; tie la Pollanda poŝtejo rezistis dum 14 horoj. Ĉi tiun heroan defendadon fare de polaj poŝtistoj kaj nemultaj popolarmeanoj priskribis en Lada tamburo Günter Grass, kies kaŝuba onklo estis inter la mortpafitaj poŝtej-defendantoj.
Legu la tutan artikolon ‘Paĝoj el la historio de la Sukcena Lando (19)’