Archive Page 34
17 Marto 2015 de AlKo
Mi estis informita ke la stabo de la radiostacio interesiĝas pri la reala aŭdantaro de la Esperanto-elsendoj, ĉar oni planas redukti aŭ forigi programojn kies aŭdantaro malmultas, pro kostaj demandoj. Dum la lasta jaro la kvanto da leteroj kaj speciale retmesaĝoj falis, do, ili sin demandas ĉu la esperantistoj vere interesiĝas.
Legu la tutan artikolon ‘Radio Havano bezonas vian helpon’
15 Marto 2015 de AlKo
Pro baldaŭa emeritiĝo de la nuna ofichavanto, kandidatoj estas serĉataj por la posteno de Ĝenerala Direktoro de UEA kun enkonduka spertiĝperiodo ekde la 1a de januaro 2016.
Legu la tutan artikolon ‘UEA serĉas novan Ĝeneralan Direktoron’
13 Marto 2015 de AlKo
Vide el Bruselo

Ĉu bovaĵo ne estas ĉevalaĵo? (Foto de EK)
Du jarojn post grandega viando-skandalo, la Eŭropa Parlamento voĉdonis por devigi la vendistojn informi konsumantojn pri la lando de origino de karno uzata en antaŭfaritaj manĝaĵoj, ekzemple, en “lasanjoj”. Tio jam estas la kazo por freŝa bov-karno, kiu estas por rekta konsumado – ni kuiras kaj manĝas ĝin rekte. Sed 30-50% (la procentaĵo varias laŭlande) da viando venas al firmaoj, kiuj prilaboras la viandon kaj faras antaŭpreparitajn manĝaĵojn.
Legu la tutan artikolon ‘Kion ni manĝas?’
11 Marto 2015 de AlKo
La statistiko de la jubilea Universala Kongreso de Esperanto en Lillo (25 julio – 1 aŭgusto 2015) eniris la trian milon la 11-an de marto, kiam estis asignita la kongresa numero 2003. Laŭ la nombro de aliĝintoj la 100-a UK troviĝas jam sur la 32a loko inter ĉiuj UK-oj. Ĉar restas ankoraŭ pli ol kvar monatoj ĝis ĝia komenco, ĝi sendube grimpos ankoraŭ multe pli supren en la historia statistiko. Post la 91a UK en Florenco (2006) tiu en Lillo estos la unua kun pli ol 2000 partoprenantoj.
Legu la tutan artikolon ‘Jam pli ol 2000 aliĝis al la 100a UK’
9 Marto 2015 de AlKo

Ĉiu kun komputilo: de maldekstre: Stefan MacGill (UEA), Michael Boris Mandirola (vicprezidanto de TEJO). Radojica Petrović (ILEI), Nico Huurman (kasisto de TEJO), Tomasz Szymula (Ĝenerala Sekreario de TEJO), Veronika Poór (TEJO). La prezidanto de TEJO ne aperas en la bildo.
(GAZK 7) La estraro de TEJO revenis post jaro kunveni denove en Novara, Italio. De la 6a ĝis la 8a de marto kunvenis kvin el la sep estraranoj, plus TEJO-volontulo kaj observantoj de UEA kaj ILEI. La protokolado kaj taskmastrumado okazis pere de la interaktiva komputila programo Trello, tiel ke la protokolado, la registro de plenumitaj taskoj kaj la laborplano por la sekva periodo estis interaktive kaj real-tempe kreitaj. TEJO subvencipetis al la Eŭropa Volontula Servo (EVS) kaj pere de tio sukcesis ricevi monsumojn por alpreni du volontulojn por plenumi praktikajn taskojn por junaj esperantistoj.
Legu la tutan artikolon ‘Junulara plankunsido en Italio kaj tra la mondo’
6 Marto 2015 de AlKo
La 2an de marto 2015 en Le Château d’Olonne (Francio) forpasis
Pierre Babin (1919-2015)
Legu la tutan artikolon ‘Forpasis Pierre Babin’
4 Marto 2015 de AlKo
Nia trezoro
La voĉdonado de 1894 dividis kaj krizigis la esperantistaron, la ĉeso de Esperantisto (1895) lasis la adeptojn de l’ nova lingvo sen la sola komuna ligilo, kaj la malaktiviĝo de la lingvoaŭtoro Zamenhof (1896-97) faris la situacion preskaŭ senespera. Unu post unu fermiĝis la pioniraj societoj…
Malgraŭ la penadoj de niaj amikoj, la rusa Societo “Espero” estis mortanta kaj la klubo en Upsal, ĝi ankaŭ tre malforta, ne povis plu daŭrigi la eldonadon de nia organo “Lingvo Internacia”. Tamen tiuj ĉi grupoj prezentis la plej bonan parton de niaj fortoj, kaj estis la solaj postvivintoj de l’ grupoj, pli malpli efemeraj, kiujn ni estis posedintaj. Per ili oni divenas la staton de l’ Esperantistoj izolitaj. Senkuraĝigitaj, senigitaj je ĵurnalo, kaj sekve ne havantaj plu ligilon, ni estis en morta danĝero. Tial doktoro Zamenhof sin turnis al Francujo, kiu jam estis pruvinta sian sindonemon al la afero, kaj li insiste petis, ĉirkaŭ la fino de 1897, ke ni eldonu almenaŭ folieton iom anstataŭontan “Lingvo Internacia”n, kiu tiam estis malaperanta.[1]
– skribis Louis de Beaufront [Bofrón] pri la senglora fino de la unua periodo de la historio de Esperanto.
Lia biografio estas malklara, interalie, pro liaj propraj nedokumentitaj (mis)informoj (deveno, nomo, nobeleco, vivo en Hindio ktp).
Legu la tutan artikolon ‘Louis de Beaufront, la dua patro de Esperanto’
3 Marto 2015 de AlKo
MASI ekfestis la 20-jariĝon

La 20-23-an de februaro 2015 en la apudmoskva ripozejo “Jerŝovo” jubile pasis Antaŭprintempa Esperanta Renkontiĝo APERo-9 — la tradicia sezonŝanĝa lingvomergiĝo de la Moskva Esperanta Asocio MASI. Ĉi-jara APERo estis neordinara: la organiza kolektivo ekfestis sian 20-jariĝon.
Legu la tutan artikolon ‘Jubileaj eventoj dum APERo-9′
2 Marto 2015 de AlKo

1. Antaŭ 450 jaroj (1565) estis fondita Rio-de-Ĵanejro.
Antaŭ 200 jaroj (1815) Napoleono revenis al Francio el sia ekzilo en Elba.
2. Antaŭ 50 jaroj (1965) la usona aerarmeo komencis konstantan bombadon de D. R. Vjetnamio.
5. Antaŭ 200 jaroj mortis Franz Anton Mesmer (1734-1815), germana medicinisto, kreinto de la animala magnetisto, nun konata kiel mesmerismo.
Antaŭ 75 jaroj mortis Cai Yuanpei (1868-1940), ĉina edukisto kaj revoluciulo, subtenanto de Esperanto.
6. Antaŭ 200 jaroj naskiĝis Pjotr Jerŝov (1815-69), rusa poeto kaj prozisto.
Legu la tutan artikolon ‘Marto 2015: Jubileoj, memordatoj kaj festoj’
1 Marto 2015 de AlKo
Ekde la 31a de januaro ĝis la 6a de februaro en Poznano (Pollando) okazis la dua sesio de la sesa grupo de la Interlingvistikaj Studoj de la universitato Adam Mickiewicz (UAM) kun partopreno de 20 gestudentoj el 24, devenantaj el dek landoj (inter ili kvin brazilanoj). La unuan fojon ili alfrontis ekzamenojn dimanĉe kaj merkrede post diligenta semestra laboro hejme. La internacia partroprenantaro vigle kontribuis al la kurso pri komunikado (gvidata de Ilona Koutny) komparante la diverskulturajn lingvajn kaj nelingvajn komunikadmanierojn.
Legu la tutan artikolon ‘UAM: La sesa grupo plu studas’
28 Februaro 2015 de AlKo

La fama video-retejo YouTube havas la eblon aldoni subtekstojn al videoj. Sed tion povas fari nur la alŝutinto de la video. Do kion fari, se vi trovas interesan videon kaj volas subteksti ĝin en Esperanto (aŭ ajna alia lingvo)? Unu bona maniero solvi tion estas la retejo Amara. Ĝi estas multlingva kaj parte tradukita al Esperanto.
Legu la tutan artikolon ‘Subteksti videojn rete per Amara’
27 Februaro 2015 de AlKo
Dudek mejlojn okcidente de Tusono la “Sunsubira Ekspreso” haltis ĉe cisterno por preni akvon. Krom la akvokompletigon la lokomotivo de tiu reputacia rapidtrajno ricevis iom da aliaĵoj, ne tre bonaj por ĝi.
Dum la hejtisto malsuprentiris la akvotubon, Robĉjo Tidbalo, “Ŝarko” Dodsono kaj kvaronsanga maskogia indiano nomata Johano Granda Hundo grimpis sur la lokomotivon kaj montris al la maŝinisto tri rondajn aperturojn de artileriaĵoj, kiujn ili portis. Ĉi tiuj aperturoj per siaj kapabloj tiom impresis la maŝiniston, ke li levis ambaŭ manojn per gesto, kia akompanas la elsputaĵon “Nu ordonu”.
Legu la tutan artikolon ‘O. Henry. La vojoj, kiujn ni iras’
25 Februaro 2015 de AlKo
Se vi regule abonas La Ondon, eklegu ekde la sekva alineo, ĉar mi devas klarigi al novaj legantoj, ke ĉiujare ni resumas la libroproduktadon en Esperantujo, daŭrigante la iniciaton de Hungara Vivo. La statistika bazo estas la rubriko Laste Aperis en la revuo Esperanto, kiu listigas la librojn, kiujn la Libroservo de UEA ekvendis en la aktuala jaro, sendepende de la eldonjaro. Tia statistiko ne estas perfekta, ĉar ne ĉiujn librojn ricevas kaj vendas UEA; krome, Laste aperis registras ankaŭ “malnovajn novaĵojn”. Sed ĝi donas bonan imagon pri la libroeldonado en Esperantujo, precipe la resumaj tabeloj.
La 2014a jaro estis tre magra: en neniu jaro ekde 1991 surmerkatiĝis tiel malmultaj libroj – nur 107, iom pli ol duono ol la averaĝo dum la jardudeko 1991-2010. Inter ili estas 31 broŝuroj (malpli ol 49-paĝaj) kaj 76 “veraj” libroj. La kialoj ne estas konataj. Eble UEA ekaplikis pli rigorajn kriteriojn ĉe revendado, eble Laste aperis estis malpli zorge kompilata, eble pro ioma malaktiviĝo de niaj ĉefaj eldonejoj.
Legu la tutan artikolon ‘Nia libroproduktado en la 2014a jaro’
23 Februaro 2015 de AlKo
Ĉi-vintre la Estraro de UEA, elektita somere 2013 en Rejkjaviko, atingis duonon de sia trijara mandato. Tio estas taŭga momento por vidi la (mal)atingojn de la 18-monata agado. La prezidanto de UEA Mark Fettes trovis kelkajn minutojn por respondi tri demandojn de nia redakcio:
Kiujn planitajn celojn kaj projektojn vi kaj via teamo atingis dum la unua duono de via mandato?
La plej sukcesa novaĵo estas la serio de trejnseminarioj por aktivuloj (la tiel nomataj AMO-seminarioj), kiuj jam okazis ĉiukontinente kaj helpas naski novajn ideojn kaj iniciatojn plurlande. Necesas ĉi-rilate aparte laŭdi la laboron de Stefan MacGill, nia vicprezidanto, kiu prenis tiun prioritaton el la Strategia Laborplano kaj brile efektivigis ĝin.
Legu la tutan artikolon ‘Vojmezaj respondoj de prezidanto Fettes’
20 Februaro 2015 de AlKo
Żelazny, Walter. Ludoviko Lazaro Zamenhof. Lia pensaro, sekvoj kaj konsideroj / Tradukis el la pola Tomasz Chmielik. – Zwierzyniec: Ostoja, – 189 p.
Kio estis Lazaro Ludoviko Zamenhof? Se oni guglas (serĉas per “google”) unu el la plurdekoj da skriboj de lia nomo, krom aliaj kelkaj pseŭdonimoj, oni trovas, ke li estis kuracisto, okulisto, lingvisto, esperantisto, kaj aliaj subfakoj de tiuj ĉeffakoj: nenie (aŭ preskaŭ, neeble kontroli la ĉ. 300.000 trafojn) oni trovas, ke li estis sociologo, filozofo, teologo. Se oni esploras pri lia genta, rasa, landa, nacia aparteno oni trovas pri poleco, judeco, ruseco, litova deveno, germandevena nomo kaj multo alia.
La subtitolo de la verko de Walter Żelazny, Ludoviko Lazaro Zamenhof estas: Lia pensaro, sekvoj kaj konsideroj. Do la ĉefa referenco estas al la penso, kaj se oni legas la prezentan paĝon oni trovas: “La verko tuŝas riĉan problemaron etikan, politikan, sociologian, historian, filozofian ĉefe de la juda, hilelisma, homaranisma mondo(j)”.
Legu la tutan artikolon ‘La verko de Żelazny nun ankaŭ en Esperanto’