Archive Page 32

IJK-72: Emblemkonkurso

VroclavoLa Loka Kongresa Komitato (LKK) de la 72a Internacia Junulara Kongreso de TEJO (IJK) nome de Pola Esperanto-Junularo organizas konkurson pri la emblemo de la 72a IJK en Vroclavo, kiu okazos la 16–23an de julio 2016.

Legu la tutan artikolon ‘IJK-72: Emblemkonkurso’

BET-52 kun aŭspicio de UEA

BET-52La Estraro de la Universala Esperanto-Asocio per sia ĵusa decido donis sian aŭspicion al la 52aj tradiciaj someraj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en la urbo Birštonas, Litovio. Per tio UEA esprimas sian apogon al grava internacia aranĝo, kies okazigo konsiderinde servas la celojn de la Asocio. La aŭspicio de UEA estas kvazaŭ signo de kvalito de la aŭspiciata aranĝo. Per sia aŭspicio UEA agnoskas, ke la aranĝo estas prestiĝa kaj altnivela. Kutime estas aŭspiciataj nur la internaciaj esperantistaj aranĝoj kun longa tradicio.

Legu la tutan artikolon ‘BET-52 kun aŭspicio de UEA’

Pjotr Ĉajkovskij: Inventinto de sentotransdonilo

ЧайковскийAntaŭ 175 jaroj, la 25an de aprilo (Gregorie: la 7an de majo) 1840 en Votkinsk (tiam en Vjatka gubernio, nun en Udmurtio) naskiĝis Pjotr Ĉajkovskij (Пётр Ильич Чайковский).

Kion oni rememoras, aŭdante la familinomon Ĉajkovskij? “La cigna lago”, “La nuksrompilo”, “La pika damo”, La unua piana konĉerto… Ĉio ĉi ja certe estas Ĉajkovskij, sed li estas multe pli ol tio. Same kiel ajna lando estas multe pli, ol nur ties ĉefurbo (nu, krom Vatikano).

Legu la tutan artikolon ‘Pjotr Ĉajkovskij: Inventinto de sentotransdonilo’

Konto Espero de UEA disponeblas por helpo al Nepalo

Sismo en NepaloNome de la membroj de UEA tra la mondo, la Estraro de UEA esprimas kondolencojn kaj solidarecon al la nepalaj esperantistoj, kies landon fine de aprilo trafis granda tertremo.

Diverslande, esperantistoj jam anoncis sian deziron konkrete helpi homojn trafitajn de la katastrofo. Oni povas tiucele donaci al sialanda help-fonduso aŭ alia organizaĵo, kiu jam laboras surloke. Tamen ankaŭ UEA kolektos rimedojn por helpi nepalajn esperantistojn, ne tiom en ĉi tiu komenca periodo, sed en la restarigo de personaj kaj movadaj vivoj en pli longa daŭro.

Legu la tutan artikolon ‘Konto Espero de UEA disponeblas por helpo al Nepalo’

Radio Esperanto denove en la reto

Radio EsperantoDum 2008-2013 aperis 31 sonprogramoj de “Radio Esperanto” el Kaliningrado (Ruslando). Ĉi tiuj programoj estis aŭskulteblaj, elŝuteblaj kaj aboneblaj ĉe la unua Ruslanda podkastejo Rpod ĝis la fino de la 2014a jaro, kiam Rpod estis fermita. Ĉar pluraj personoj petis nin redisponigi la malnovajn programojn, la redakcio de “Radio Esperanto” ĉi-printempe komencis publikigadon de la malnovaj podkastoj ĉe PodFM.ru.

Legu la tutan artikolon ‘Radio Esperanto denove en la reto’

Agrabla sono, sed mankas allogeco

Maragan’. Kiu semas venton: KD. – Donneville: Vinilkosmo, 2014.

MaraganLa amatora muzika grupo Maragan’ ekzistas de 2011, ilia unua koncerta apero sur la Esperanta muzika tereno okazis en 2013. La grupo ludas ĉefe tradiciajn aŭ popolecajn muzikojn en la franca, la okcitana kaj sporade en aliaj lingvoj. La prezentata albumo estas la unua provo de la grupo aliri la Esperantan publikon per registraĵoj. La albumon konsistigas 11 kantoj, el kiuj kvin estas plene originalaj, kvankam tradici-sonaj; kelkaj kantoj uzas la muzikon de tradiciaj kantoj aŭ dancoj okcitanaj, napolaj kaj sudfrancaj. Enestas ankaŭ la Esperanta versio de La paliso (L’Estaca) de Lluís Llach, unuafoje prezentita en Esperanto en 1979 fare de Marĉela Fasani.

Legu la tutan artikolon ‘Agrabla sono, sed mankas allogeco’

Abunda torento

Detlev BlankeInterlingvistiko kaj Esperantologio: Bibliografio de la publikaĵoj de Detlev Blanke. Kun dulingvaj enkondukoj kaj indeksoj = Interlinguistik und Esperantologie: Bibliographie der Veröffentlichungen von Detlev Blanke. Mit Einführungen und Registern in Deutsch und Esperanto / Editoris Ulrich Becker. – New York: Mondial, 2011. – 234 p.

La sorto de la afero Esperanto estas intime ligita al la fortika, diligenta, kuraĝa antaŭenirado de niaj plej seriozaj kleruloj. Ili konas kaj sekvas la lingvon. Ili konas kaj sekvas la progreson sur la priaj fakterenoj en la ĝenerala scienca mondo. Ili kuraĝas aperigadi la Esperantan fenomenon, detale kaj respondece, sur la ekranoj serioze traktataj de la fakuloj. Ili estas, kaj ĉiam estis, malabundaj, kaj prezentis siajn laborojn ĉefe en etnaj lingvoj kaj nur foje en Esperanto, pro la bezonoj de la celpubliko. Tial estas ŝlosile, ke oni daŭre kunligu iliajn laborojn almenaŭ rigore registrante ĉion aperantan lige kun Esperanto sur la diverslingvaj fakaj ekranoj.

Legu la tutan artikolon ‘Abunda torento’

La kvara Lerneja Lingva Festivalo en Kaluga

Foto: Irina Gonĉarova

Lingvemaj lernejanoj plenigis la aŭlon de la gimnazio №19 en la malfermo de la 4a Lerneja LF. Nun ili scias, kio estas Esperanto. (Foto: Irina Gonĉarova)

La 18an de aprilo, sabate, en la malnova urbo Kaluga (160 km sud-okcidente de Moskvo) okazis la 4a Lerneja Lingva Festivalo, kiu naskiĝis helpe de la Moskva Esperanta Asocio MASI (MEA MASI) — organizanto de la Moskva Lingva Festivalo. MEA MASI estas konstanta kunorganizanto de la Kaluga festivalo, menciata en ties programo kune kun la Departemento pri edukado de la urbo Kaluga.

Legu la tutan artikolon ‘La kvara Lerneja Lingva Festivalo en Kaluga’

Lingva diverseco kaj Esperanto dum Festivalo

PoznanoLa Festivalo de Sciencoj kaj Artoj en Poznano (Pollando) estas kutima printempa aranĝo, kie universitataj fakoj prezentas allogan programon por la interesiĝantoj, ĉefe por mezlernejanoj. La teamo de la Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Michael Farris kaj Ilona Koutny kun du doktoriĝantoj Ida Stria kaj Michał Kozicki kaj ĉina kolegino Chung-Yi Wang) la 15an de aprilo 2015 per sia programo “Kiel venki linvajn barojn” altiris elstare multajn partoprenantojn (50 gelernantojn kun siaj instruistoj).

Legu la tutan artikolon ‘Lingva diverseco kaj Esperanto dum Festivalo’

Seulo gastigos la 102an UK

СеулLa ĉefurbo de Korea Respubliko, Seulo, gastigos la 102an Universalan Kongreson de Esperanto en la jaro 2017. La Estraro de UEA devis diskuti nekutime longe antaŭ ol fari la elekton inter Seulo kaj la kanada Montrealo, ĉar la invitoj de ambaŭ urboj estis zorge preparitaj kaj detale dokumentitaj. Ambaŭ lokoj prezentis tre bonajn kondiĉojn por sukcesa okazigo de la plej grava Esperanto-evento de la jaro. Pri tio raportis jam pli frue la Ĝenerala Sekretario Martin Schäffer kaj la Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhães, kiuj pasintjare faris esplorviziton al ambaŭ lokoj.

Legu la tutan artikolon ‘Seulo gastigos la 102an UK’

Armenio: Malgaja memordato

Armenio

[Musklaku la supran foton por pligrandigi ĝin.]

Hodiaŭ, la 24an de aprilo, estas memortago por la genocido de la armena popolo. Ĝuste antaŭ cent jaroj en Otomana (Osmanida) Imperio komenciĝis persekutado de la armenoj. En ĉi tiu malgaja tago ni memoras, ke en Armenio estis kaj estas relative vigla Esperanto-movado. Ekzemple, antaŭ 50 jaroj en la revuo Esperanto aperis la supra foto kun jena artikoleto:
Legu la tutan artikolon ‘Armenio: Malgaja memordato’

Muŝoj

АпухтинPoemo de Aleksej Apuĥtin

Muŝoj, simile al pensoj nigregaj, tuttage min tedas:
Zumas, zigzagas, bizare la kapon obsedas!
Pelu vi iun de l’ vango, l’ alia tuj trafas okulon,
Pro l’ aĉa aro vi trovi ne povas kvietan angulon,
Libro elfalas el manoj, parolo forvelkas enue,
Aĥ, se l’ vesper’ proksimiĝus! Se venus la nokto pli frue!

Legu la tutan artikolon ‘Muŝoj’

Volontuli per Esperanto

E@I

E@I-teamo atendas volontulojn

La Eŭropa Volontula Servo (EVS) estas programo de la Eŭropa Komisiono, kiu ebligas al junuloj (18- ĝis 30-jaraj) volontuli kaj loĝi en eksterlando dum kelkaj monatoj ĝis tuta jaro. EVS-projekto kunigas tri partnerojn: volontulon, sendan organizon kaj ricevan organizon. Unu el la organizoj devas esti en programlando (EU + kelkaj aliaj eŭropaj landoj), sed la alia povas esti en alia parto de la mondo, do neeŭropano povas per tiu programo veni al Eŭropo kaj male.

Legu la tutan artikolon ‘Volontuli per Esperanto’

La tria Lingva Festivalo en Minsko

LF en Minsko

Irina Gonĉarova prezentas Esperanton al lingvemuloj en la ĉefurbo de Belarusio

La 29an de marto en la Belarusia Ŝtata Universitato sukcese okazis la vica Minska Lingva Festivalo. La festivalo, antaŭ du jaroj iniciatita de Anton Somin – talenta lingvisto kaj la vicdirektoro de la Moskva Lingva Festivalo – rapide evoluas, iĝante pli kaj pli riĉ-enhava kaj amasa. En la tria Minska LF ĉirkaŭ 700 homoj vizitis 50 prilingvajn lecionojn kaj lingvistikajn prelegojn.

Legu la tutan artikolon ‘La tria Lingva Festivalo en Minsko’

Nia Proverbaro (3)

ProverbaroRespondon al la demando pri “Fungon englutis” el la Zamenhofa proverbaro sendis la usona-pollanda esperantisto Russ Williams:

Kiel pri multaj tiaj esprimoj, mi povus pro kunteksto eble supozi, ke temas pri io negativa, ekzemple (kiel vi sugestas), ke iu devige akceptas malagrablaĵon… Sed ne vere klaras kial ĝi estu negativa, aŭ kial tiu specifa negativa signifo (deviga akcepto de malagrablaĵo) kaj ne alia negativa senco (ekzemple manĝado de io nur bongusta sed ne ege nutra; manĝado de io tro malgranda por satigi; manĝado de eble tro-luksa/fanfarona frandaĵo anstataŭ ordinara popola manĝaĵo kiel terpomo; ktp).
Legu la tutan artikolon ‘Nia Proverbaro (3)’



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.