Archive Page 30
4 Julio 2015 de AlKo
UEA disdonos por la dua fojo subvenciojn el la Biblioteka Apogo Maria kaj Johano Bachrich por helpi pliriĉigi kolektojn de Esperanto-bibliotekoj. La komenca kapitalo (USD 20 000) de tiu speciala fondaĵo estis donacita de la gefiloj de ges-roj Bachrich pasintjare. La eminenta venezuela esperantisto Johano Bachrich (1921–2005) estis Honora Membro de UEA kaj longtempa motoro de Venezuela Esperanto-Asocio. Ankaŭ lia edzino Maria (1936-2011) estis esperantisto.
Legu la tutan artikolon ‘Biblioteka Apogo Bachrich atendas subvencipetojn’
2 Julio 2015 de AlKo
La junia demando en nia voĉdonejo estis jena: “Kiujn internaciajn Esperanto-gazetoj vi abonus?”. Oni povis elekti tri gazetojn el la 12-titola listo (en la listo ne estis fakaj kaj religiaj gazetoj, nek senpagaj retgazetoj). Ekde la 24a de junio ĝis la 1a de julio estis donitaj 235 voĉoj; plej multaj menciis tri titolojn, sed kelkaj favoris du aŭ unu.
La rezulto de la voĉdonado montris, ke la plej aboninda Esperanto-gazeto estas La Ondo de Esperanto, kiu ricevis 47 voĉojn. La Ondo de Esperanto estas la plej vastateme internacia gazeto en Esperanto. Ĝi enhavas primovadajn informojn kaj analizan materialon pri la Esperanto-movado, grandan kultursekcion, kaj artikolojn pri ĝeneralaj neEsperantaj temoj.
Beletra Almanako, familiare konata kiel Boao, okupis la duan lokon en la listo danke al 39 voĉdonintoj, kiuj taksis ĝin aboninda. Tio estas tre bona rezulto por gazeto, kies unua numero aperis antaŭ nelonge – en septembro 2007. Ĝi estas ankaŭ la plej “dika” inter la nuntempaj Esperanto-gazetoj.
Nur je du voĉoj malpli multe ol Boao (37) ricevis Monato – internacia magazino sendependa kun artikoloj pri politiko, kulturo, scienco, moderna vivo kaj aliaj temoj. Ĝi estas unika en Esperantujo, ĉar, unue, en ĝi oni ne publikigas tekstojn pri Esperanto; due, ĉar por ĝi verkas nur aŭtoroj el la landoj, pri kiuj temas en la koncernaj artikoloj.
Legu la tutan artikolon ‘La plej popularaj Esperanto-gazetoj’
1 Julio 2015 de AlKo
1. Antaŭ 1050 jaroj naskiĝis Abu Ali al-Hasan Ibn Al-Haitham (965-1039), araba matematikisto, astronomo, fizikisto kaj filozofo, konata en Eŭropo kiel Alhazen/Alhacen.
3. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Jerzy Buzek (1940-), ĉefministro de Pollando (1997-2001), prezidanto de la Eŭropa Parlamento (2009-12), simpatianto de Esperanto.
Legu la tutan artikolon ‘Julio 2015: Jubileoj, memordatoj kaj festoj’
30 Junio 2015 de AlKo

Novaj nomŝildoj jam aperis (http://www.evening-kazan.ru/)
Lastatempe en Ruslando estis du stratoj, kies nomoj estis registritaj en la listo de ZEOj (Zamenhof-Esperanto-Objektoj) – strato Esperanto (улица Эсперанто) en Kazano kaj strateto de esperantistoj (переулок эсперантистов) en Bogorodsk (distrikta centro en la regiono de Niĵnij Novgorod). Sed nun la nombro da ZEO-stratoj en Ruslando duoniĝis, ĉar la urbestraro de la Tatarstana ĉefurbo Kazano la 26an de junio 2015 decidis renomi la straton Esperanto al la strato Nursultan Nazrbajev, honore al la prezidanto de Kazaĥstano. Oni jam ŝanĝas la nomŝildojn.
Legu la tutan artikolon ‘Tatarstano: Nazarbajev “venkis” Esperanton’
29 Junio 2015 de AlKo
Vortoj de komitatano Z
Sojle de la 100a Universala Kongreso de Esperanto ni haltu iom ĉe tiu unika fenomeno, pri kiu UEA kiel ĝia mastro plene rajtas fieri. Ne povas esti pli ol manpleno da aliaj ĉiujaraj kongresoj en la mondo, kiuj havus pli longan historion. Iu en UEA devus esplori la aferon, ĉar se UK estus eĉ rekordhavanto, UEA devus fari pli da bruo pri tio en sia sinprezentado. Jam kiam la numerado estis apenaŭ duonvoje, UK estis unu el la kronjuveloj de UEA en ĝia kandidatigo por la Nobel-pacpremio. Kun centoj kaj miloj da homoj el dekoj da landoj sur la fama “neŭtrala fundamento” UK ja estas miniatura realiĝo de la revo pri pace kunvivanta homaro. Centfoja eldono de tiu miniaturo certe meritus premion de iu aŭtoritato. Pri kandidatigo por Nobel-premio tamen oni de longe ne parolas – kaj kiu emus paroli, se eĉ gravuloj de UEA memmalestime deklaris, ke ilia asocio ne meritas ĝin.
Legu la tutan artikolon ‘Lasu la Universalan Kongreson en paco!’
27 Junio 2015 de AlKo
La 19an de junio 2015 la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio (LEA) Povilas Jegorovas vizitis la urbon de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52) Birštonas. Li estis akceptita fare de la urbestrino Nijolė Dirginčienė kaj de la vicurbestro Vytas Kederys. Estis traktitaj diversaj organizaj demandoj de BET-52. Estis interkonsentite, ke flanke de la urba municipo pri ĉiuj aferoj de la organizado de BET-52 respondecos kaj ilin koordinos la vicurbestro Kederys. Krome, oni interkonsentis pri jenaj konkretaj aferoj:
1. La urba municipo kune kun la urba turisma informcentro je sia kosto eldonos libreton pri Birštonas en Esperanto por ĉiuj partoprenantoj de BET-52. La tradukadon kaj redaktadon prizorgos LEA.
Legu la tutan artikolon ‘La urbo Birštonas helpos al BET-52′
25 Junio 2015 de AlKo

Audrys Antanaitis en la mezo de la malferma rondo en Aukštadvaris (Foto: Gražvydas Jurgelevičius)
Meze de majo en la sudlitovia urbeto Aukštadvaris (proksime de Birštonas, la urbo de BET-52) okazis la 8a Litovia Ĵurnalista Esperantista Seminario.
Venis trideko da partoprenantoj (tiom da dormolitoj estis en la vilaĝa turisma bieno). Dominis amatoraj ĵurnalistoj, partoprenis ses membroj de la Tutmonda Ĵurnalista Esperantista Asocio (TEĴA) kaj kelkaj iliaj amikoj. La programo estis tradicia – ĵurnalista laboro, praktikado de la lingvo kaj distraĵoj. Se necesus telegrafe raporti, sufiĉus kelkaj ŝlosilaj vortoj: malfermo, diskutoj, tagmanĝo, paroligoj, kvizo, banejo, kantado, prelego kaj fermo.
Sed la esperantista seminario tute neatendite ricevis apartan gravecon pro tio, ke en ĝi estis proklamita laŭreato de grava premio de la Litovia Ĵurnalista Asocio (LĴA).
Legu la tutan artikolon ‘Ĵurnalista Esperantujo en Litovio’
24 Junio 2015 de AlKo
En februaro 2015 la Estraro de UEA anoncis konkurson por la posteno de Ĝenerala Direktoro, celante trovi posteulon por Osmo Buller post lia emeritiĝo en la unuaj monatoj de 2016. La limdato por kandidatiĝoj estis la 31a de majo. Ĝis la limdato venis ses kandidatiĝoj. Post pluretapa diskutado, la Estraro decidis inviti tri el la kandidatoj al persona intervjuo en Lillo, la 24an de julio, unu tagon antaŭ la komenco de la 100a Universala Kongreso.
La tri kandidatoj invititaj al intervjuo estas Konrad Andrzejuk el Pollando, Veronika Poór el Hungario kaj Nikola Rašić el Nederlando.
Legu la tutan artikolon ‘Nova Ĝenerala Direktoro de UEA: Tri kandidatoj intervjuotaj’
22 Junio 2015 de AlKo
Vide el Bruselo

La greka ĉefministro Alexis Tsipiras ridetas kun la prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker. (Foto: Eŭropa Komisiono)
La ĵurnalistoj malofte rigardas en la pasintecon. Ĉiam ni enfokusigas la estontecon kaj ĉion, kio novas.
Antaŭ kvin jaroj, Eŭropo ŝajnis solvi la grekan “problemon” laŭ la tiama prezidanto de la Eŭropa Komisiono José Manuel Barroso. Jam estis faritaj kaj interkonsentitaj “solidaj, fareblaj kaj betonaj proponoj” por Eŭropo, diris Barroso.
Efektive, Barroso volis montri ion alian ol la germana membro de la Eŭropa Komisiono Günther Oettinger. La germana komisionano proponis, ke impostoficistoj el aliaj EU-landoj helpu la grekan ŝtaton kolekti impostojn, ĉar la grekoj evidente ne kapablas ĝis nun fari tion.
Legu la tutan artikolon ‘Malhisi la flagojn’
21 Junio 2015 de AlKo
En la komenco de junio 2015 ekfunkciis la Organiza Komitato de BET-52, okazonta post unu jaro en Birštonas. Ĝi estas tre reprezenta. Dum multaj jaroj la Litova Esperanto-Asocio (LEA) strebas agi malferme al la ĝenerala socio. LEA aligas al sia agado eksterajn reprezentantojn kaj aranĝas komunajn projektojn kun neesperantistaj organizaĵoj.
Legu la tutan artikolon ‘BET-52: La Organiza Komitato ekfunkciis’
20 Junio 2015 de AlKo
La 17an de junio 2015 forpasis en Vilno la litova esperantisto Antanas Mekys (1917-2015)

Honora Membro de UEA ekde 2003. Li naskiĝis la 17-an de novembro 1917 en la vilaĝo Vilūnaičiai de la distrikto Pakruojis. En 1940 li finis instruistan lernejon en Šiauliai kaj en 1946 la ekonomikan fakultaton de la Vilna Universitato, ĉe kiu li lektoris kvar jarojn kaj poste laboris ĉe la ŝtata komitato pri planado ĝis sia emeritiĝo. Pri Esperanto li ekinteresiĝis en 1933, sed serioze li ekstudis ĝin kaj ekaktivis movade en 1959. Ekde 1965 li estis aktiva kursgvidanto.
Legu la tutan artikolon ‘Forpasis Antanas Mekys’
19 Junio 2015 de AlKo
Antaŭ cent jaroj malgraŭ grandegaj problemoj, kaŭzitaj de la Unua Mondmilito, kiu ŝajnis neniigi la internaciemon kaj solidaremon en Eŭropo, Hector Hodler relanĉis la revuon Esperanto kaj aperigis en la unua milita numero sian artikolon Super, kiun ni nun proponas ne nur kiel dokumenton pri la malgaja epoko, sed ankaŭ kiel specimenon el la verkaro de Hodler, al kiu ĉi-monate estas dediĉita la rubriko “Nia trezoro”.
Ne konvenas nun aŭdigi ŝafblekojn por la paco. La potenculoj de la tero volis (ĉu ili vere volis aŭ ĉu ilin voligis la cirkonstancoj?), ke la kanono parolu. Ni lasu ĝin paroli. Se ĝi dume helpus resaĝigi la homaron, ni nur povus ĝin beni.
Legu la tutan artikolon ‘Hector Hodler: Super’
17 Junio 2015 de AlKo
Nia trezoro
En la antaŭaj tekstoj de nia kleriga rubriko, ĉi-jare dediĉita al la movad-organizantoj, ni prezentis kvar elstarajn figurojn: Zamenhof, de Beaufront, Bourlet kaj Sebert. Kvankam ili kondukis la Esperanto-movadon en malsamaj manieroj, oni povas konstati, ke ĉiu el ili primare celis la disvastigon de Esperanto kaj kunordigon de la naskiĝinta movado (kaj flegadon de ĝia bebaĝa literaturo) sen serioza agado progresiganta la utiligadon de Esperanto ene de la kreskanta lingvokomunumo.
Nun por ni estas preskaŭ nekredeble, ke necesis dudeko da jaroj ekde la apero de la lingvo por ke konkretiĝu la ideo pri tio, ke oni lernas la lingvon por uzi ĝin – ne por ĝin reformi, ne por en ĝi diskuti pri ĝi mem, ne por disvastigi ĝin. Kaj oni povas praktiki solidarecon per libervola helpado al samideanoj, sed ne oratori pri la nebulaj “interna ideo” kaj “nia kara afero”. Ĉi tiu “konkretiĝo” okazis per la fondo de UEA, iniciatita de Hector Hodler.
Legu la tutan artikolon ‘Hector Hodler – la vivo por Esperanto’
15 Junio 2015 de AlKo
La 24an de majo estis celebrita balotado en Hispanio por la lokaj municipoj kaj 13 el la 17 regionaj registaroj. La elektoj estis tre specialaj pro la partopreno de novaj sukcesaj partioj kiuj rompis la tradician dupartiismon de la lando kaj la granda sukceso de kandidatecoj de popola unueco bazitaj en maldekstremaj movadoj, kiuj venkis en pluraj el la ĉefaj urboj de la lando, inklude de Madrido kaj Barcelono.
En Barcelono la venkinto estis koalicio “Barcelona en comú” (Barcelono Kolektive), kiun gvidis konata aktivulino por la rajtoj de la homoj elpelitaj el siaj hejmoj pro domŝuldoj, nomata Ada Colau (Ada Kolaŭ’). Unu el la interesaj trajtoj de ilia kampanjo estis la utiligo de afiŝoj en dudeko da lingvoj, inter kiuj Esperanto. Ili estas plu alireblaj en la retejo de la kampanjo, ĉe la adreso https://barcelonaencomu.cat/es/material-de-campana
Legu la tutan artikolon ‘La nova urbestrino de Barcelono kampanjis en Esperanto’
12 Junio 2015 de AlKo
Ekde la 28a de majo estas plia oferto de Esperanto-kurso en la reto: La lingvolernejo Duolingo ofertas testan version de Esperanto-kurso en la angla lingvo; tion povas uzi ankaŭ nedenaskuloj de la angla. Dum la unuaj du semajnoj aliĝis pli ol dudek mil lernantoj kaj ĉiutage aldoniĝas pluraj centoj.
Multaj homoj esperis tion, sed verŝajne apenaŭ iu aŭdacis serioze prognozi tian sukceson. La prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, konfesis, ke “ni ne supozis, ke la interesiĝantoj tiom rapide iĝos realaj lernantoj”.
Legu la tutan artikolon ‘Pli ol 25 000 Esperanto-lernantoj ĉe duolingo.com’