Archive Page 3
23 Decembro 2016 de AlKo

En Bjalistoko ĉe la Zamenhofa monumento (Foto: Nina Pietuchowska)
La 17aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj okazis la 9-11an de decembro, denove en la 1a liceo en Bjalistoko kun honora patronado de la urbestro. La organizantoj estis Bjalistoka Esperanto-Societo kaj Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko.
Legu la tutan artikolon ‘Naskiĝtaga festo en Bjalistoko’
22 Decembro 2016 de AlKo

La nova publika MASI-aranĝo – Festo de libroj en diversaj lingvoj je la nomo de Ludoviko Zamenhof – sukcese pasis la 18an de decembro 2016 en la moskva kinejo “Kosmo”. Klaras, ke la Zamenhof-festo estas vaste celebrata en Esperantujo, kaj ĉiu esperantisto scias, ke ĝi estas ankaŭ la Tago de la Esperanta Libro, sed ekster la esperantista mondeto neniu havas tiujn scion.
Legu la tutan artikolon ‘Novtipa Zamenhof-Tago en Moskvo’
21 Decembro 2016 de AlKo

Proksimiĝas Kristasko kaj Novjarfesto. Donacu al vi aŭ al viaj amikoj kaj proksimuloj jaran abonon al la ABONKLUBO de Vinilkosmo por subteni kaj malkovrigi Esperanto-muzikon sed ankaŭ pli ol milionon da titoloj de sendependaj eldonejoj de la justa elsendflua platformo 1D tuŝ.
Legu la tutan artikolon ‘Ideo por kunhelpa, justa kaj kultura donaco’
20 Decembro 2016 de AlKo

La 11an de decembro okazis la sepa Moskva Esperanto-renkontiĝo. Tiuj renkontiĝoj en la hejmo de Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova jam iĝis tradicio, ĉi-jare okazis tri tiaj MERoj, plus septembra tritaga eksterurba MER-6.
Legu la tutan artikolon ‘MER: Nova tradicio en Moskvo’
19 Decembro 2016 de AlKo

Kaŭno: Povilas Jegorovas raportas pri la agado de LEA en 2016
(Foto: Aleksejus Karpovas)
Daŭras la multjara tradicio de litoviaj esperantistoj meze de decembro organizi la Zamenhof-Tagojn kaj kongreson de Litova Esperanto-Asocio (LEA). Ĉi-jare al Kaŭno por la du aranĝoj, okazintaj la 10-11an de decembro venis 129 esperantistoj el 15 urboj de Litovio kaj kvar gastoj el Latvio.
Legu la tutan artikolon ‘Tradiciaj Zamenhof-Tagoj en Kaŭno’
18 Decembro 2016 de AlKo
La 18an de decembro 2016 aperis en la reto la 40a podkasto de “Radio Esperanto” (Kaliningrado, Ruslando), la lasta ĉi-jare. Ĝin, kiel ĉiam, kungvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov.
La programo daŭras 26 minutojn.
Amplekso: 24 Mb.
En ĉi tiu programo
1. Enkonduke
2. Jessentuki: kuracurbo en Kaŭkazo
3. Esperanto-novaĵoj
4. «La Ondo de Esperanto», 2016, №11-12
5. La Esperantisto de la Jaro 2016
6. Amir Hadžiahmetović kaj Espo Despo: «Branĉo»
Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov
Kantas: Amir Hadžiahmetović
Legu la tutan artikolon ‘La lasta ĉi-jara programo de Radio Esperanto’
17 Decembro 2016 de AlKo

Hodiaŭ, la 16an de decembro 2016, UEA aperigas belan poŝformatan libreton, Fundamento de la homaj rajtoj, okaze de grava datreveno. Antaŭ precize 50 jaroj, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) akceptis du gravajn internaciajn traktatojn, ili estas la Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj, kaj la Internacia Pakto pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj. Per tiuj jure devigaj interkonsentoj, al kiuj intertempe formale aliĝis pli ol 160 landoj, la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj ricevis pliajn detaligadojn kaj konkretigon sur diversaj esencaj kampoj de la homa vivo.
Legu la tutan artikolon ‘Aperis nova libro – Fundamento de la homaj rajtoj’
16 Decembro 2016 de AlKo
Per 7751 ĝis 8348 jesaj voĉoj el la 9054 esprimitaj voĉoj, poŝte senditaj al la Centra Oficejo en Roterdamo, la membroj de UEA esprimis sian aprobon pri aro da ŝanĝoj proponitaj en ĝia Statuto.
Legu la tutan artikolon ‘UEA renovigis sian Statuton’
15 Decembro 2016 de AlKo

Serĉante materialon pri Zamenhofoj, mi vizitadis en Moskvo la Ruslandan Ŝtatan Bibliotekon (RGB), kiu antaŭe estis konata kiel la biblioteko Lenin. En ĝi estas pluraj verkoj de nia Ludoviko, de lia patro kaj de aliaj Zamenhofoj. Mi utiligis, speciale ĉe kompilado de la bibliografio de M. F. Zamenhof (parto 1, parto 2), ankaŭ la bibliotekan retkatalogon kaj, ricevinte la menditajn librojn mi plurfoje konstatis ke la katalogo enhavas erarojn.
Sciante pri oftaj eraroj, mi ne multe atentis jenan muzikan eldonaĵeton:
«Розеноер И. Белла серо я л’урбетто: Дума: Для голоса и ф.-п. / Слова Заменгофа. – СПб.: Иогансен, ценз. 1886. – 3 с. МЗ 188/1188».
Legu la tutan artikolon ‘Nekonata Zamenhofa verko en nekonata mondlingvo’
15 Decembro 2016 de AlKo
La Ondo de Esperanto en 1998 iniciatis ĉiujaran proklamadon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.
Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Keppel Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010), Dennis Keefe (2011), Peter Baláž (2012), Mark Fettes (2013), Mireille Grosjean (2014), Chuck Smith (2015).
En ĉi tiu jaro 14 kandidatigantoj proponis 24 kandidatojn, al kiuj 17 elektantoj jene donis siajn voĉojn:
Legu la tutan artikolon ‘Stefan MacGill: la Esperantisto de la Jaro 2016′
15 Decembro 2016 de AlKo

Okaze de la Zamenhof-festo E@I lanĉis novan retejon, kies ĉefa celo estas prezenti diverslingve la enhavon de la Manifesto de Prago en vigla, moderna maniero. La paĝon http://manifesto.ikso.net realigis itala volontulo Edoardo Nannotti, enkadre de sia EVS (Eŭropa Volontula Servo) en E@I.
Legu la tutan artikolon ‘Nova retejo de E@I pri la Manifesto de Prago’
14 Decembro 2016 de AlKo
La nuna redaktoro de la revuo Esperanto, Attila Kaszás, finos sian laboron en tiu posteno ĉi-jare.
Tial UEA nun invitas kandidatiĝojn por transpreni la redaktadon de la revuo ekde numero 2017:4. Tio signifas eklabori jam komence de marto 2017. La sukcesa kandidato ricevos kontrakton por finredakti la jarkolekton 2017; decido pri renovigo/plilongigo estos farita en oktobro 2017. La redaktan laboron la redaktoro faros ĉefe en sia loĝloko. Tamen, estus avantaĝo se la sukcesa kandidato povus pasigi parton de marto en la Centra Oficejo por pli funde konatiĝi kun la atendoj kaj informfluo ligitaj al tiu laboro.
Legu la tutan artikolon ‘Serĉata: nova redaktoro de “Esperanto”’
13 Decembro 2016 de AlKo
Antaŭ dudek tagoj, la 25an de novembro estis dissendita la lasta papera numero de La Ondo de Esperanto, per kiu la redakcio fermis la 2016an jaron. La ĉefpaĝo de ĉi tiu kajero, kiu pro 20-taga foresto de la redaktoro kaj eldonanto estas duobla (novembro-decembro), estas dediĉita al du elstaraj hungarinoj premiitaj ĉi-aŭtune: Katalin Kováts ricevis la FAME-premion, kaj Zsófia Kóródy iĝis laŭreato de la premio Ada Sikorska.
La movada sekcio Eventoj enhavas pli ol dudek artikolojn pri kongresoj, festivaloj kaj aliaj esperantistaj renkontiĝoj, interalie, pri la 8a Azia Kongreso de Esperanto en Ĉinio, pri la tradicia festivalo ARKONES en Poznano, pri la renkontiĝo de E-verkistoj kaj tradukistoj en Kroatio, pri la MontKabana Renkontiĝo en Italio kaj pri multaj aliaj. La legantoj povas ekscii pri kelkaj Esperanto-projektoj, realigitaj ĉi-aŭtune, ekzemple: novdezajnita retejo Esperanto.net, aĉeto de loĝejo por UEA-volontuloj en Roterdamo, sukcesa monkolekto por Amikumu k. a.
Legu la tutan artikolon ‘La Ondo fermis la jaron kaj la paperan epokon’
12 Decembro 2016 de AlKo
La organizantoj de la 102a Universala Kongreso de Esperanto alvokas ĉiujn Esperantajn artistojn dezirantaj prezentiĝi en la Seula UK, sendi sian kandidatiĝon tiel, ke ĝi alvenu plej laste ĝis la 14h00 laŭ la horzono de la Centra Oficejo de UEA la
15an de januaro 2017. La kandidatiĝoj estu senditaj rete al artkandidatoj@co.uea.org, aŭ letere al la adreso de la CO de UEA, kun jenaj informoj:
Legu la tutan artikolon ‘Alvoko al artistoj por la 102a UK en Seulo’
11 Decembro 2016 de AlKo
Rusia Esperantista Unio invitas partopreni Rusiajn Esperanto-Tagojn (RET-2017), dediĉitajn al la 140-jariĝo de Ivan Ŝirjaev, esperantisto, verkisto, pastro.
Datoj: 02–09 aŭgusto 2017.
Temo: “Idea, filozofia kaj religia fono de Esperanto”.
Legu la tutan artikolon ‘RET-2017′