Archive Page 29
29 Julio 2015 de AlKo

André Cherpillod
UEA ricevis du novajn Honorajn Membrojn en Lillo. La Komitato de UEA povas distingi per tiu titolo esperantistojn, kiuj faris eksterordinarajn servojn al la tutmonda Esperanto-movado. Ĉi-jare estis distingitaj la franca verkisto-eldonisto André Cherpillod kaj la germana historiisto kaj eksestrarano de UEA d-ro Ulrich Lins.
André Cherpillod naskiĝis en 1930 kaj estas emerita mezlerneja instruisto pri naturscienco. Membro de UEA ekde 1956, li kunlaboris por Esperanto, Franca Esperantisto, Heroldo de Esperanto, La Gazeto, La Kancerkliniko, Monato kaj aliaj revuoj kaj longe redaktis la poŝkalendaron La Jaro. De 1992 ĝis 2010 membro de la Akademio de Esperanto.
Legu la tutan artikolon ‘Du novaj Honoraj Membroj de UEA’
28 Julio 2015 de AlKo
La itala juristo Giuliano Turone fariĝis membro de la Honora Patrona Komitato de UEA. Tiu honora organo konsistas el lingvistoj, sciencistoj k. a. eminentuloj, kiuj faris gravajn servojn al la Esperanto-Movado kaj mem parolas kaj verkis en la Internacia Lingvo. Pri la elekto de Turone decidis la Komitato de UEA en sia kunsido en Lillo.
Legu la tutan artikolon ‘Giuliano Turone nova Honora Patrono de UEA’
27 Julio 2015 de AlKo
Ekde la deka horo en dimanĉo la 26an de julio, la centa Universala Kongreso de Esperanto estis inaŭgurita. La salono Zamenhof estis plenega; kongresanoj pli ol 1500 devis sekvi la ceremonion sur grandaj ekranoj el du pliaj salonoj. Diplomatoj el Slovakio, Ukrainio kaj Svislando partoprenis la solenaĵon.
Legu la tutan artikolon ‘La inaŭguro de la Jubilea Kongreso’
27 Julio 2015 de AlKo
En la centa Universala Kongreso de Esperanto, same kiel en ĉiu UK, ĉiutage aperas la kongresa kuriero, ĉi-jare kun la nomo “Belfrido”. Ĝin redaktas la slovaka esperantisto Stano Marček, eksredaktoro de la revuo “Esperanto”. Jam aperis du kvarpaĝaj kurieroj. Ilin senpage ricevas ĉiu kongresano en Lillo, kaj ĉiu deziranto povas elŝuti ĝin (en la doerprezenta formo pdf) en la retejo de UEA. La adreso estas:
Legu la tutan artikolon ‘Belfrido informas pri la jubilea UK’
26 Julio 2015 de AlKo
Jam sabate kunsidis la komitato de UEA en Lillo, komforte kvoruma kun 45 komitatanoj. Post rutinaĵoj ili trastudis la resumon pri la faritaj laboroj tra la lasta jaro. Reage al interveno, promesita estis baldaŭa testa reta voĉdono de la Komitato, kies teknikaj kaj regularaj aspektoj estas en ordo.
Venis laŭdoj pri la AMO-programo, kaj deklaro, ke Brazilo volas ĉiujare okazigi tian seminarion, kune kun deziro de pli adekvata aperigo de rezultoj, i.a. per filmado. Komisiono pri Kongresa Rezolucio estis starigita: Fettes, Keller, Schwarzer, Usui, Viana. Dumkongresa komisiono pri nova Regularo de TEJO konsistas el Mandirola (gvidanto), Buller, Schaeffer, Moon, Poór, Maia Jr., Corsetti, Schroder, Maurelli kaj Demmendaal. Traktota estas petita regularo pri konflikto-solvado. Estis nomumitaj nova membro de la Honora Patrona Komitato, kaj du Honoraj Membroj, anoncotaj en la Inaŭguro, pri kio ni raportos tuj kiam eble.
Legu la tutan artikolon ‘UK-100: La Komitato de UEA eklaboris’
25 Julio 2015 de AlKo
La 23an de julio Georgij “Garik” Kokolija, konata aktivulo de la Ruslanda Esperanto-movado kaj redaktoro de la gazeto REGo, publikigis en la Yahoo-grupoj REU-AGADO kaj esperanto-rus-informoj jenan deklaron:
«Ekde la aŭgusta numero la subtitolo de Rusia Esperanto-Gazeto (REGo) “movada revuo en kunlaboro kun REU” ŝanĝiĝos al “movada revuo”. Per tio estos fiksita la fakta foresto de tiu kunlaboro flanke de REU dum sufiĉe longa periodo. Tamen la “Bulteno de REU” daŭre estos bonvena sur paĝoj de la revuo kaj aperados en REGo kaze de ĝia preparo fare de REU-Estraro aŭ komisiito».
Ĉi tiun ĉesigon de la formala kunlaboro, laŭ la klarigo de Kokolija, kaŭzis la 5a kaj la 6a decidoj de la ĵusa konferenco de REU (Ruslanda asocio aliĝinta al UEA), kiuj koncernas Krimeon (citataj senŝanĝe el la retejo de REU):
Legu la tutan artikolon ‘La redaktoro de REGo ĉesis kunlabori kun REU pro ties decidoj pri Krimeo’
24 Julio 2015 de AlKo
La 14–21an de julio 2015 en la ripozejo “Surskie Zori” (Jadrina distrikto de Ĉuvaŝio, ĉ. 60 km de Ĉeboksaro) okazis Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET) kun la ĉefa temo “Multlingva Rusio” kun partopreno de 60 personoj. En RET okazis enhavriĉaj laŭtemaj prelegoj de Aleksandr Blinov kaj Hèctor Alòs i Font kaj viglaj laŭtemaj diskutoj, prelego de Vladimir Bespalov okaze de 50-jara datreveno de la Sovetia Esperantista Junulara Movado (SEJM), ekspres-kurso de la ĉuvaŝa lingvo, alitemaj prelegoj, koncertoj, lingvaj kaj sportaj ludoj, amuzaĵoj.
Krome, kadre de RET la 18–19an de julio okazis la 28a Konferenco de la Rusia Esperantista Unio (REU), kiun partoprenis 23 delegitoj.
Legu la tutan artikolon ‘REU konferencis en Ĉuvaŝio’
23 Julio 2015 de AlKo
Nia trezoro
Edmond Privat [prononcu: Edmón Privá] naskiĝis la 17an de aŭgusto 1889 en Ĝenevo, kie liaj gepatroj posedis lernejon, kiun en 1814 fondis lia praavo Egiste Privat. En ĉi tiu lernejo Edmond ekstudis kiel la plej juna lernanto, kaj poste li iĝis la plej juna en sia licea klaso – je du jaroj pli juna ol lia samklasano Hector Hodler.
Post la abiturienta ekzameno (1907) Privat vojaĝis en Britio kaj Norda Ameriko, studis lingvistikon kaj literaturon en Ĝenevo kaj Parizo, kaj ekde 1912 laboris kiel instruisto en Svislando kaj Britio. Dum la Unua Mondmilito Privat kiel ĵurnalisto de Journal de Gèneve, Temps kaj Daily News vizitis plurajn lokojn de la Orienta Eŭropo. Precipe li interesiĝis pri Pollando: li fondis komitaton por sendependiĝo de Pollando kaj en 1918 doktoriĝis pri historio per tezo pri la Pollanda ribelo en 1830.
Legu la tutan artikolon ‘La multfaceta talento de Edmond Privat’
20 Julio 2015 de AlKo
Pli kaj pli da esperantistoj interesiĝas pri merkatiko: la scienco kaj arto informi, varbi kaj reklami, por ke membroj de iu celgrupo, en nia kazo venontaj esperantistoj, iĝu “amikoj” de nia lingvo Esperanto. Por la Universala Esperanto-Asocio, tio povas signifi membriĝi en UEA. Por la movadestroj de UEA, tio povas signifi ankaŭ aliĝi al la Universala Kongreso. Por Vinilkosmo, tio povas signifi ekkonigi novan muzikogrupon aŭ vendi pli da diskoj de la fama kantisto Jomo. Por Lingva Festivalo tio povas esti altiri homojn de la urbo por partopreni kursojn de diversaj lingvoj kaj ankaŭ de Esperanto. Por lokaj asocioj kaj kluboj de nia lingvo, merkatiko povas esti la plej bona maniero allogi homojn al lokaj kursoj de Esperanto, kaj poste iel hejmigi ilin en niaj rondoj.
Legu la tutan artikolon ‘Merkatiko, strategio kaj Esperanto: Strategio-ĉeno por lokaj asocioj’
17 Julio 2015 de AlKo
Papazov, Dimitar. El mia verda vivo. Rememoroj de esperantista kaj socia aganto / Antaŭparolo de Detlev Blanke. – Berlino-Sofio: Dafna, 2013, 218 p., il.
Kun atento kaj krajono mi komencis esplori la recenzatan verkon. Ĝuste esplori, ĉar la aŭtoro estas ne nur travivinto de la bulgariaj kaj alilandaj eventoj, sed li estas partoprenanto de la historio.
La verkon de Dimitar Papazov iom ordigis kaj redaktis Detlev Blanke, ankaŭ li verkis la antaŭparolon, enmetis la enhavtabelon kaj “inventis” pli ol 200 subtitolojn. Temas pri eldonado, Esperanto-movado en Bulgario ekde la unuaj pioniroj Miloslav Bogdanov kaj Dimitar Blagojev, politikaj procezoj, financa agado, kunlaboro en la internacia Esperanto-movado, partopreno en naciaj kaj internacia kongresoj kaj konsultiĝoj.
Legu la tutan artikolon ‘La verda vivo de Papazov’
15 Julio 2015 de AlKo
Ni informas vin kun granda ĝojo kaj fiero, ke la 13an de julio 2015 ĉe AppStore aperis nova lingvokurso de Esperanto.
Ĝi estas produkto de la brita entrepreno EuroTalk, kiu kunlabore kun edukado.net pretigis Esperanto-version de sia kurso por la modernaj aplikaĵoj kiel saĝtelefonoj (iPhone) kaj tabulkomputiloj (iPad).
La programo uTalk jam funkciis por 120 lingvoj. Hodiaŭ aldoniĝis ok novaj, inter ili ankaŭ Esperanto.
Legu la tutan artikolon ‘Lernu Esperanton kun EuroTalk’
13 Julio 2015 de AlKo
En la kadro de la agado por la Esperanto-tago 2015 la brita esperantisto Brian Barker skribis al la Reĝino Elizabeto la 2a de la Unuiĝinta Reĝolando de Granda Britio kaj Nord-Irlando kaj ricevis respondon, kiun laŭ la komisio de la Reĝino skribis ties ĉefrespundeculino pri korespondado.
Sube estas la Esperanta traduko de la respondo.
Legu la tutan artikolon ‘La Reĝino de Britio bondeziras okaze de la Esperanto-Tago’
12 Julio 2015 de AlKo
Unu el la plej viglaj programeroj de ĉiu Universala Kongreso estas la aŭkcio. Ankaŭ en la 100-a UK en Lillo ĝi ne mankos. Kiel aŭkciestro funkcios denove Humphrey Tonkin, kies antaŭaj gvidadoj rikoltis karakterizojn kiel ‘spektaklo’ kaj ‘piroteknikaĵo’. La ĉi-jara aŭkcio okazos vendredon, la 31-an de julio, de 16h30 ĝis 18h00. Oni proponos ĉirkaŭ 50 librojn k. a. esperantaĵojn, vendotajn profite al la Volontula Fondaĵo de UEA.
Inter la aŭkciaĵoj estos multaj raraĵoj, sed aparte elstaras originala letero (1-a flanko, 2-a flanko) de d-ro Zamenhof, kiun donacis por la aŭkcio d-ro James Lieberman. Parto de ĝi estas skribita de Klara Zamenhof. Temas pri dankletero de ges-roj Zamenhof al siaj gastigantoj dum la 4a UK en Dresdeno en 1908.
Legu la tutan artikolon ‘Unika Zamenhof-letero aŭkciata rete’
10 Julio 2015 de AlKo
Edward Kozyra, konata Esperanto-aktivulo kaj propagandisto de la internacia lingvo, vicprezidanto de la Pollanda asocio “Eŭropo-Demokratio-Esperanto”, ricevis la Bronzan Krucon de Merito pro la promociado de Esperanto.
La premiado okazis en la Ŝekspira Teatro en Gdansko kadre de la konferenco “25 jaroj de memregado. Defioj por la venontaj 25 jaroj”. Komisiite de la Pollanda prezidento Bronisław Komorowski, la Pomeria vojevodo Ryszard Stachurski enmanigis la Oran Krucon de Merito al Gabriela Lisius pro la libervola sangodonado; la Arĝentan Krucon de Merito ricevis Jerzy Kapejewski pro popularigado de la pollandaj historio kaj kulturo. Inter la tri laŭreatoj de la Bronza Krucon de Merito estas Edward Kozyra, ricevinta la ŝtatan distingon pro la promociado de Esperanto.
Legu la tutan artikolon ‘Medalo pro Esperanto’
6 Julio 2015 de AlKo

Ĉi-jare festas sian dudekjariĝon MASI – la plej aktiva esperantista kolektivo en Ruslando. Ĝia fondinto kaj senŝanĝa gvidanto, Irina Gonĉarova, malgraŭ sia nepriskribebla okupateco, sukcesis trovi tempon por respondi kelkajn niajn demandojn.
Kiel kaj kiucele fondiĝis MASI?
Legu la tutan artikolon ‘MASI 20-jara. Bela juna aĝo!’