Archive Page 28

La jubilea kongreso

UK-100100a Universala Kongreso de Esperanto

Lillo, 25 julio – 1 aŭgusto 2015

La 100a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Lillo, kaj kiel jubilea ĝi kaptis multajn kongresanojn, eĉ rekordkvante dum la unuaj 15 jaroj de la 21a jarcento. Tamen la fina nombro de kongresanoj, iomete sub 2700, restas for de la antaŭa franca UK en Montpeliero (3133) en 1998, kio certe atestas pri la malkreskanta kvanto da personoj, kiuj partoprenas en UK, se ne pri io alia. Landaj salutantoj en la inaŭguro venis el 68 landoj.

La kongresejo Lille Grand Palais estas unu el tiuj novaj kongresejoj, kiuj de ekstere aspektas kiel betonaj bunkroj, sen fenestroj, ne io aparte alloga. Ankaŭ la Esperantaj flagoj, kiuj dum la komenca tago flirtis en pluvo kaj vento, estis hisitaj nur al duona stango, kaj mi ne estis la sola en kies kulturo tio signifas, ke iu mortis.

Legu la tutan artikolon ‘La jubilea kongreso’

Zamenhof-letero por 1100 eŭroj en la aŭkcio en Lillo

Aŭkcio

Plurcentkapa aŭkcia publiko en la salono Lapenna

La tradicia kongreaa aŭkcio atingis unu el la plej bonaj rezultoj en sia historio. Sub la verva gvido de Humphrey Tonkin en la plenplena salono Lapenna kolektiĝis entute 4025 eŭroj. Pli bonan rikolton, 4528 eŭroj, oni atingis nur en la 83a UK en Montpeliero en 1998. Kun 3579 euroj la aŭkcio de la 94a UK en Bjalistoko en 2009 estas sur la tria loko.

Kiel atendite, plej altpreze estis vendita letero, per kiu L. L. Zamenhof kaj Klara Zamenhof dankis al ges-roj Arnhold pro ilia gastigado dum la 4a UK en Dresdeno en 1908. En febra konkurso inter multaj interesatoj la letero fine estis vendita por 1100 eŭroj.

Legu la tutan artikolon ‘Zamenhof-letero por 1100 eŭroj en la aŭkcio en Lillo’

Premio Deguĉi 2015 al Éva Farkas-Tatár

Farkas-TatárPremio Onisaburo Deguĉi, “la esperantista pacpremio”, estis starigita per donaco de Oomoto en 1987 kaj estas aljuĝata ĉiujare. Ĝi konsistas el diplomo kaj monsumo de 2000 eŭroj.

Laŭ sia regularo la premio estas aljuĝata “pro meritoj en la utiligo de Esperanto kiel rimedo por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de d-ro Zamenhof kaj al instruoj de Onisaburo Deguĉi, kaj pro kontribuo al la celo de UEA kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi ĉe ili komprenon kaj estimon por aliaj popoloj”.

Legu la tutan artikolon ‘Premio Deguĉi 2015 al Éva Farkas-Tatár’

TEJO kun nova prezidanto

IJKLa Komitato de TEJO, kiu kunsidis en la 71a Internacia Junulara Kongreso, elektis la Estraron por la oficperiodo 2015–2017. La nova prezidanto estas la antaŭa vicprezidanto Michael Boris Mandirola el Italio. Li gvidos kvinpersonan teamon, en kiu ĉiuj krom li estas en la Estraro por la unua fojo.

Legu la tutan artikolon ‘TEJO kun nova prezidanto’

6a Afrika kongreso okazos en Burundo en 2016

AfrikoKonforme kun decidoj faritaj en la 5a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE), la 6a AKE okazos en Burundo en 2016. Same kiel ĉiu antaŭa AKE, ankaŭ ĝi estos organizata de la Afrika Komisiono de UEA kunlabore kun la landa Esperanto-asocio (ANEB) kaj lokaj aktivuloj en Burundo.

La Estraro de UEA atentigas, ke la uzo de la titolo “6a AKE” por la aranĝo anoncita por la fino de 2015 ne havas aprobon de la Afrika Komisiono de UEA nek de la Estraro de UEA.

Legu la tutan artikolon ’6a Afrika kongreso okazos en Burundo en 2016′

UEA premiis dek du elstarajn agantojn

UEAEn la Solena Fermo de la 100a Universala Kongreso en Lillo estis anoncitaj la nomoj de 12 ricevantoj de Diplomo pri Elstara Agado kaj de Diplomo pri Elstara Arta Agado. Tiuj diplomoj estas aljuĝataj de la Estraro de UEA ekde la jaro 2007. Jen la ĉi-jaraj distingitoj:

Diplomo pri Elstara Agado:

Legu la tutan artikolon ‘UEA premiis dek du elstarajn agantojn’

Krimeo: Osmo Buller klarigas

Osmo BullerEn la polemiko pri la “Krimea problemo” partoprenis ankaŭ Osmo Buller, Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu klarigis la stiacuon en la Diskutlisto de la Komitato de UEA.

Pri la difino de landoj kaj iliaj limoj UEA sekvas la politikon de UN kaj ĝi ankaŭ devas sekvi pro sia oficiala statuso ĉe UN. Konata kazo estas Tajvano, kiun UN ne agnoskas suverena ŝtato. En la 1990-aj jaroj okazis, ke la oficejo de UN pri NRO-oj vidis, ke en iu statistiko de UEA Tajvano aperis kiel aparta lando. Sekve venis letero de UN kun la demando, ĉu UEA agnoskas Tajvanon. Mi respondis, ke la statistiko temis nur pri poŝta distribuado de la revuo de UEA. Tiurilate ankaŭ Reunio kaj Nov-Kaledonio estas apartaj “landoj” en la adresaro de UEA, same ankoraŭ en la 1990-aj jaroj Kanariaj Insuloj, sed en la oficiala statistiko de UEA Tajvano aperas kiel sub-ero sub Ĉinio kaj ne inter Tajlando kaj Tanzanio.

Per 100 voĉoj por, 11 kontraŭ kaj 58 sindetenoj la Ĝenerala Asembleo de UN alvokis pasintjare “ĉiujn ŝtatojn, internaciajn organizaĵojn kaj specialigitajn agentejojn ne agnoski ajnan ŝanĝon en la statuso de la Aŭtonoma Respubliko Krimeo kaj la urbo Sevastopolo surbaze de la referendumo de la 16-a de marto [2014]”. Tiun decidon UEA devas sekvi.

Legu la tutan artikolon ‘Krimeo: Osmo Buller klarigas’

Surprizoj en la fermo de la jubilea kongreso

UK-100Denove plenis la salono Zamenhof por la Solena Fermo de la centa Universala Kongreso de Esperanto. Post bonvenigo, prezento de podianoj kaj agnosko pri la ĉeesto de la slovaka ambasadoro al Belgio kaj la urbestro de Nitro, nia sekvajara kongresurbo, okazis silenta ekstaro pro forpasintaj Honoraj Membroj kaj membroj de la Honora Patrona Komitato kaj pliaj aktivuloj. Sekvis raportoj de estraranoj pri la kongresaj okazaĵoj laŭ la kategorioj de la Strategia Plano plus junulara resumo:

Legu la tutan artikolon ‘Surprizoj en la fermo de la jubilea kongreso’

UK-100: La kongresa rezolucio

UK-100Rezolucio de la 100a Universala Kongreso de Esperanto

Lillo, Francio, la 1an de aŭgusto 2015

La 2 695 partoprenantoj en la 100a Universala Kongreso de Esperanto,

kunveninte el 82 landoj, de la 25a de julio ĝis la 1a de aŭgusto 2015, en Lillo, Francio,

diskutinte la temon Lingvoj, artoj kaj valoroj en la dialogo inter kulturoj en sep diversaj sesioj tra la kongresa semajno,

volante kontribui al la disvolviĝo de la Internacia Jardeko por la Alproksimiĝo de Kulturoj proklamita de Unesko,

Legu la tutan artikolon ‘UK-100: La kongresa rezolucio’

Krimeo: UEA sekvu UEFA?

Grigorij ArosevSekvante ĉiaspecajn diskutojn kaj kverelojn ĉirkaŭ la rusia anekso de Krimeo mi, sincere dirante, plene forgesis, ke fakte povas ekzisti ankaŭ la “movada“ flanko de la problemo. Sed nun, legante la raportojn post la okazinta konferenco de Rusia Esperantista Unio (REU), ĉiuj komprenis, ke la krimea demando efektive venis ankaŭ en Esperantujon. La reago de UEA, kiun voĉigis ties prezidanto Mark Fettes, pruvas, ke la demando ankaŭ en Esperantujo tuj transformiĝis en la problemon.

Legu la tutan artikolon ‘Krimeo: UEA sekvu UEFA?’

Mark Fettes: Por UEA Krimeo restas parto de Ukrainio

КрымLa 30an de julio la prezidanto de UEA, Mark Fettes, respondis al la prezidanto de la Ukrainia Esperanto-Asocio, Eŭheno Kovtonjuk, kiu petis la gvidantojn de UEA taksi la decidojn pri Krimeo, kiujn akceptis la 28a konferenco de REU.

La prezidanto de UEA skribis:
Legu la tutan artikolon ‘Mark Fettes: Por UEA Krimeo restas parto de Ukrainio’

Veronika Poór: Nova Ĝenerala Direktoro de UEA

Veronika PoórFrue en la komitata kunsido en la centa Universala Kongreso estis publike anoncita la decido de la Estraro de UEA pri la nova Ĝenerala Direktoro. La decido favoris al Veronika Poór el Hungario. Tiu decido ja bezonis kelkajn tagojn post la intervjuoj, pro la alta kvalito de ĉiuj prezentaĵoj. La Asocio kore dankas al ĉiuj kandidatoj pro la proponoj kaj gratulas la sukcesinton.

Veronika Poór ekoficos ekde la unua de januaro, 2016. Sekvos ĉirkaŭ dumonata transira fazo en kiu la nuna kaj estonta Direktoroj kunlaboros pri la transdono de taskoj kaj post tio Veronika formale ricevos la oficon.

Legu la tutan artikolon ‘Veronika Poór: Nova Ĝenerala Direktoro de UEA’

Belartaj Konkursoj de UEA en 2015

UK-100POEZIO:

Unua Premio: Mao Zifu pro Memoro;
Dua Premio: Jorge Camacho Cordón pro Kredo;
Tria Premio: Paulo Sergio Viana pro Rimoj neperfektaj;
Honora Mencio: Jorge Camacho Cordón pro
Ĉiu nova persono
kaj Ewa
Grochowska pro Hajkoj.
Partoprenis 38 verkoj de 19 aŭtoroj el 15 landoj.

PROZO:

Legu la tutan artikolon ‘Belartaj Konkursoj de UEA en 2015′

La Krimea problemo submetita al UEA

КрымLa decidoj de la 28a Konferenco de la Rusia Esperantista Unio (REU), kiu akceptis la Esperanto-Centron en Krimeo kiel regionan organizon de REU kaj decidis organizi en 2016 tutlandan Esperanto-renkontiĝon en Krimeo, kaŭzis ne nur la demarŝon de la redaktoro de REGo Georgij “Garik” Kokolija, pri kiu ni jam informis,  sed ankaŭ oficialan reagon de la Ukrainia Esperanto-Asocio (UkrEA), kies prezidanto Eŭheno Kovtonjuk adresis sin al la Prezidanto de UEA Mark Fettes, Ĝenerala Sekretario de UEA kaj al la Komitato de UEA.

La prezidanto de UkrEA atentigis, ke la decido de REU “kontraŭstaras la tutan Eŭropan kaj plejparte tutmondan rilaton al anekso de parto de Ukrainio – Krimeo” kaj “ne kongruas kun la neŭtraleco de UEA kaj provokas malpacon inter Landaj asocioj”. Li petis la gvidantojn de UEA taksi la decidon de REU kaj sciigi la starpunkton de UEA al UEA-membroj.

Legu la tutan artikolon ‘La Krimea problemo submetita al UEA’

UK-100: Kongresanoj piligrimis al Bulonjo

UK-100Kvankam ekstere rekonstruita, la interno de la urba teatro de Bulonjo-ĉe-Maro certe aspektas nun, cent dek jarojn poste, kiel en la historia tago en 1905, kiam Zamenhof festparolis por la partoprenantoj de la Unua Kongreso de Esperanto. Ses aŭtobusplenoj da kongresanoj pilgimis al la apudmara urbo por solene omaĝi al tiu unika evento.

Sur la teatra podio sidis la Prezidanto de UEA, Mark Fettes, L. C. Zaleski-Zamenhof, nepo de Ludoviko Zamenhof, Xavier Dewidehem (prezidanto de LKK). Salutis Luc Tassart, respondeculo pri internaciaj rilatoj por la urbo Bulonjo, kaj la vicurbestrino Odette Caerou.

Legu la tutan artikolon ‘UK-100: Kongresanoj piligrimis al Bulonjo’



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.