Irano: Dialogi tutmonde
La dua Irana Esperanto-Kongreso (IREK2), kun la ĉeftemo “Esperanto, Dialogi Tutmonde”, okazis en Tehrano la 27-29an de aŭgusto kun pli ol 50 partoprenantoj el Irano kaj kvar samideanoj el Francio kaj Japanio.
La dua Irana Esperanto-Kongreso (IREK2), kun la ĉeftemo “Esperanto, Dialogi Tutmonde”, okazis en Tehrano la 27-29an de aŭgusto kun pli ol 50 partoprenantoj el Irano kaj kvar samideanoj el Francio kaj Japanio.
Pri la vereco de la unua titola frazo sufiĉas demandi iun ajn germanan ĵurnaliston, kaj tiu certigos vin. Pri la vereco de la dua frazo sufiĉas partopreni la Italan Kongreson de Esperanto.
Kvankam preskaŭ ĉiuj grandaj rusaj poetoj de la 18a kaj 19a jarcentoj estis nobeloj, nur unu el ili apartenis al la reganta dinastio – malantaŭ la poezia plumnomo K. R. sin kaŝis Granda Princo Konstantin Konstantinoviĉ [Romanov] (1858-1915), filo de Granda Princo Konstantin Nikolajeviĉ kaj nepo de Nikolao I. En la junaĝo li servis kiel suboficiro en mararmeo kaj kiel oficiro en gvardio, estis prezidanto de la Ruslanda Akademio de Sciencoj kaj ĉefo de la armeaj altlernejoj. Li laŭeble evitis politikon, ekde la junaĝo li aktoris kaj muzikis, kaj en 1882 en Vestnik Jevropy (Heroldo de Eŭropo) aperis lia unua poemo, subskribita K. R.
Legu la tutan artikolon ‘Rusa Antologio: Poemoj de Konstantin Romanov’
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo volas retroiri tien, de kie ĝi venis: sendependiĝi de UEA por esti denove memstara organizo kiel en la komenco. La sendependiĝo de TEJO tamen estas absurda kontraŭdiro, ĉar ankaŭ ekster UEA ĝi volas resti ene de ĝi.
Kadre de la preparado de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), la Organiza Komitato de BET-52 decidis aperigi en la novaĵretejo La Balta Ondo informojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio. Ni publikigos artikolojn, kiuj aperis en la Esperantaj kaj Sovetiaj gazetoj kaj fotojn, kiuj estis faritaj en la respektivaj BEToj.
Legante la tekstojn, kiuj aperis en oficialaj tiutempaj gazetoj de USSR, oni devas konsideri, ke la aŭtoroj de tiuj artikoloj devis enkadrigi ilin en la oficialan Sovetiecan ideologion, kaj ke la vorto “Esperanto” antaŭ 50-55 jaroj ankoraŭ ne estis vaste uzebla en la gazetaro, kaj vi legos ĉi-sube, ke oni nomis la esperantistan tendaron turista ktp.
La unua ero en nia serio estas la 3a Ĉebalta Esperantista Tendaro (ĈET-3), kiu okazis la 1-10an de aŭgusto 1961 en la urbo Molėtai, kiu tiutempe havis nur ĉ. du mil loĝantojn.
Legu la tutan artikolon ‘Historio de BEToj: ĈET-3 en Molėtai (1961)’
Kiel kutime, la eldonanto de La Ondo de Esperanto Halina Gorecka kaj la redaktoro de ĉi tiu gazeto Aleksander Korĵenkov partoprenos en la 31a ARKONES, kiu okazos la 25-27an de septembro en Poznano.
la abonantoj de La Ondo de Esperanto, kiuj partoprenos ARKONESon, ricevos sian ekzempleron de la oktobra kajero de La Ondo en la Arkonesejo. Sed nur tiuj, kies nomoj estas en la listo de la aliĝintoj. Se vi ankoraŭ ne aliĝis, sed planas veni al ARKONES, bonvolu sciigi tion al ni, por ke ni ne sendu al vi la revuon poŝte, sed donu ĝin al vi surloke.
Iĝis jam bona tradicio, partopreni kiel “Esperanto” en la prestiĝa “Ekonomia Forumo” en la pola urbo Krynica-Zdrój. Du jubileoj okazis tie ĉi-jare: la forumo mem festis sian 25an jaron, kaj samtempe Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kun la Esperanto-stando partoprenis ĝin jam la dekan fojon.
La forumo, ofte nomata “pola Davos”, altiris ĉi-jare rekorde multajn: tri mil partoprenantoj el 60 landoj aliĝis al tiu ĉi grava evento, kiu okazis la 8-10an de septembro 2015. La ekonomia forumo estas aranĝo kun pintaj personoj de la politika, ekonomia, sed ankaŭ de la socia kaj kultura vivo. Tiajn homojn eblas ĉiujare renkonti dum la forumo, kaj ili kreas plejparton de la programo. Ĉi-foje prezidentoj de Pollando, Kroatio kaj Makedonio malfermis la forumon, diskutante pri la plej aktualaj temoj.
Legu la tutan artikolon ‘Krynica: Jubilea partopreno en la jubilea Ekonomia Forumo’
Kapriol’! Kavaliriko: KD. – Donneville: Vinilkosmo, 2014.
La nederland-frisa grupo Kapriol’! ekzistas kaj aktivas de 2009, prezentante varian dancan kaj kantan muzikon, kiu emas sekvi la malnovan nederlandan muzikan tradicion. En la repertuaro de la grupo enestas kaj la popolaj muzikaĵoj (kun iom da moderna prilaboro), kaj pure originalaj pecoj. Krome, la kapriolanoj ŝatas aranĝi la t. n. folkbalojn, dum kiuj gravas ne tiom la dancaj movoj, kiom la komuna festado mem. Multaj el iliaj registritaj artaĵoj, laŭ mi, tre sukcese kreas kaj transdonas la etoson de tiaj aranĝoj: “Gravas ne en kia stat’ kaj ankaŭ ne la diven’ // Venis ni dancigi vin kaj gravas nur kompren’” (el la teksto de Reva danco).
Al ludemuloj certe plaĉos nova projekto http://drakoj.ikso.net/, lanĉita de la organizaĵo E@I. Ĉi tiu retejo temas pri la rolludo Pathfinder, variaĵo de Dungeons & Dragons (foje nomata en Esperanto “Danĝerejoj kaj drakoj”). Ĝi enhavas ne nur detalajn regulojn de la ludo en Esperanto, sed ankaŭ Esperanto-angla-germanan terminaron, kiu enhavas ĉiujn vortojn, kiujn vi povas bezoni en la rolludo. Vi povas tie ankaŭ elŝuti la tutan regularon kiel 111-paĝan libron kaj rolulformularojn — foliojn kun detalaj statistikoj, kiujn oni bezonas por ludi. Kompreneble, ĉio estas senpaga.
Babilado de maljuna provincano
Moura, Fátima. Aidoso, ege trans la doloro / Tradukis el la portugala Givanildo Ramos Costa. – Rio-de-Ĵanejro: Spiritisma Eldona Asocio F. V. Lorenz, 2010. – 80 p.
Mi pardonpetas pro pruntepreno, se ne diri “ŝteleto”, de la titolo de la recenzo de Valentin Melnikov pri Konvinka kamuflaĵo de Trevor Steele (siavice Valentin titolis ĝin laŭ rakontaro de Claude Piron). En sia recenzo Valentin trafe rimarkis ke: “Trevor detale priskribas la sperton kun brazilaj spiritistoj, mirindan resaniĝon… ne povas esti, ke li mensogas, sed li rakontas tute neeblajn aferojn. Mi estis perpleksa, ĝis… finlego de la libro”.
Ankaŭ mi finlegis. La libron Aidoso: ege trans la doloro, kiun eldonis brazilaj spiritistoj. Ĝia tradukinto menciis, ke li “esperantigis ĝin tre spiritismcele” kaj klarigis, ke en sia origina lingvo la libro estis verkita “per serena stilo, agrabla kaj sekura”. Mi volonte kredas lin, ja ankaŭ la lingvaĵo de l’ traduko estas agrabla kaj fluga. En rezulto ni havas pli-malpli sukcesan reklam-libreton, en kiu la aŭtorino nur tuŝis, skize montris la temaron.
Antaŭ nelonge en La Balta Ondo aperis statistika tabelo, kiu montris la jarojn, lokojn kaj la nombrojn de la partoprenantoj en ĉiuj BEToj. Surbaze de ĉi tiu tabelo Antanas Grincevičius faris diagramon, kiu pli bone ol la tabelo vidigas la du ĉefajn tendencojn.
Inter tiuj, kiuj evoluigis Esperanton kiel socian fenomenon, eble la plej nekutiman personecon havis Eŭgeno Lanti. Malkiel la ceteraj movadgvidantoj, li ne studis en gimnazio aŭ liceo, dum longa tempo manlaboris, kaj, plej grave: li fondis en Esperantujo tute apartan movadon, kiu ne fontis el la antaŭmilita movado, konstruita de Zamenhof, L. de Beaufront, profesoroj Bourlet, Boirac kaj Cart, generalo Sebert kaj iliaj samtempuloj, nek el UEA de Hodler, Mudie, Privat k. a. Sed antaŭ konatiĝi kun lia Esperanta agado, ni rememoru lian vivon familian kaj profesian.
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Eŭgeno Lanti, la unua sennaciisto’
La kovropaĝon de la 23a (junio 2015) Beletra Almanako (BA) ornamas bildo de la Madrida pentristino Marta de la Sota. Ŝiaj botanik-temaj desegnaĵoj markas la tradiciajn almanakajn rubrikojn.
Enkondukita de Probal Daŝgupto, la somera BA prioritatas prozon. La filozofia novelo La jaro 14 de Grigorij Arosev kaj Evgenij Kremchukov prezentas tri tempajn tavolojn kaj tri protagonistojn, kiuj troviĝas antaŭ tio, kio okazos al ili (kaj la mondo) jam morgaŭ. Ĉu kaj kiel oni povas iradi senŝue enurbe legu en Nudpieda somero de Klára Ertl. Tri paĝojn okupas poeziaĵoj de nederlandanino Anneke Schouten-Buys.
La 5an de septembro 2015 post longa malsano en Moskvo forpasis
Jelena Georgijevna Ŝevĉenko (1962-2015)
Ŝi naskiĝis la 7an de novembro 1962 kiel Jelena Gorbatenko en Angarsk (Siberio), lernis Esperanton fine de la 1970aj jaroj, kaj en 1980 ekloĝis en Moskvo kiel studento pri ĵurnalismo en la Moskva Ŝtata Universitato.
Legu la tutan artikolon ‘Jelena Ŝevĉenko forpasis’
Litova Esperanto-Asocio (LEA) invitas al la tradiciaj 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2–10an de julio 2016 en Birštonas. BET okazas ekde 1959 ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio, Litovio.
La urbo de BET-52, Birštonas, situas je 40 kilometroj de Kaunas kaj je 90 kilometroj de Vilnius, apud la rivero Nemunas, en la centro de la regiona nacia naturparko, ĉirkaŭita de belegaj pinarbaroj. Ĝi estas malnova kaj fama balneologia kuracloko de Litovio, fondita en 1382. La urbo, facile atingebla buse kaj aŭtomobile, estas ideala loko por laboro kaj ripozo.
Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.