Archive Page 24

Tago de Nacia Unueco

Poĵarskij kaj MininHodiaŭ en Ruslando estas festata la Tago de Nacia Unueco. Ĝi estis starigita omaĝe al la eventoj de la 1612a jaro, kiam la volontula armeo de Kosmo Minido kaj princo Demetrio Poĵarskij liberigis Moskvon de Pollandaj trupoj. La du armeestroj venis en Moskvon kun kopio de la Kazana ikono de la Sankta Dipatrino, kaj en 1649 la Ruslanda caro Aleksio proklamis la 22an de oktobro (Gregorie: tiam la 1a de novembro, nun la 4a de novembro) Festo de la Kazana ikono de la Sankta Dipatrino memore pri liberigo de Moskvo kaj Ruslando.

Legu la tutan artikolon ‘Tago de Nacia Unueco’

La novembra Ondo aperis

La Ondo de EsperantoLa aŭtuneco de la novembra Ondo, dissendita antaŭ dek tagoj el Kaŭno kaj Olŝtino, sentiĝas jam en la kovropaĝa foto, kiun Antanas Grinceviĉus faris en Birŝtonas iun belan oktobran tagon. Birŝtonas, la urbo de la 52aj Baltaj Esperanto-Tagoj (BET-52), estas priskribata en la plej freŝa Ondo fare de Vitaŭtas Šilas.

Lia artikolo, ornamita de belaj fotoj, estas en la centraj paĝoj de la revuo, sed la tria-paĝa ĉefartikolo, verkita de Paveł Fischer-Kotowski, estas dediĉita al la 31a ARKONES, kiu okazis fine de septembro en Poznano. Ĉi tiun artikolon sekvas kvin paĝoj de la primovada sekcio Eventoj, kun informoj pri pluraj okazaĵoj organizitaj de esperantistoj en pluraj landoj.

Legu la tutan artikolon ‘La novembra Ondo aperis’

Novembro 2015: Jubileoj, memordatoj, festoj

Novembro1. Antaŭ 1650 jaroj (365) alemanaj trupoj transiris Rejnon kaj invadis Gaŭlujon.

2. Antaŭ 200 jaroj naskiĝis Georgo Buleo (George Boole, 1815-64), angla matematikisto kaj filozofo, unu el la fondintoj de matematika logiko.

Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Shahrukh Khan (1965-), barata aktoro kaj filmproduktanto, nomata “Reĝo de Bollywood”.

Antaŭ 50 jaroj la usona kvakero Norman Morrison (1933-65) bruligis sin ĉe Pentagono proteste kontraŭ la usona milito en Vjetnamio.

Legu la tutan artikolon ‘Novembro 2015: Jubileoj, memordatoj, festoj’

La 34a programo de Radio Esperanto

Radio EsperantoLa unuan tagon de novembro aperis la 34a podkasto de “Radio Esperanto” el Kaliningrado (Ruslando), kiun, kiel ĉiam, kungvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. Bedaŭrinde, pro la paneo de la ĉefmikrofono la kvalito de la sonregistrado estas iom malpli bona ol kurime.

En ĉi tiu programo:

  1. Enkonduko
  2. Okcidente de Ruslando: Konferenco pri historio en Kaliningrado
  3. Esperanto-novaĵoj
  4. La Ondo de Esperanto, 2015, №11
  5. BET-52
  6. Halina Gorecka recitas la poemon “Aŭtuna Betulo” de Hilda Dresen

Legu la tutan artikolon ‘La 34a programo de Radio Esperanto’

Historio de BEToj: BET-6 en Veisiejai (1964)

BET-6

BET-6: la komuna foto (musklaku la foton por pligrandigi ĝin)

La organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), decidis aperigi en la novaĵretejo La Balta Ondo informojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio. Post la materialo pri BET-3 (Molėtai, 1961) nun sekvas prezento de BET-6 kiu okazis la 1–10an de aŭgusto 1964 en Veisiejai (Lazdijai-a distrikto de Litovia SSR) kun 153 partoprenantoj.
Legu la tutan artikolon ‘Historio de BEToj: BET-6 en Veisiejai (1964)’

Litovio: Grava renkontiĝo en la parlamento

KirkilasLa 28an de oktobro 2015 vicprezidanto de la Litovia parlamento kaj samtempe prezidanto de la parlamenta komitato pri Eŭropaj aferoj Gediminas Kirkilas akceptis la prezidanton de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas. Estis interkonsentite, ke Gediminas Kirkilas kun la delegacio, kiun krome eniros unu litova lingvisto kaj unu reprezentanto de neregistaraj organizaĵoj, partoprenos la internacian lingvo-politikan konferencon “Perspektivoj de lingva komunikado en Eŭropa Unio“, okazontan la 28-29an de julio 2016 en la Slovakia urbo Nitra, kie tiutempe okazos ankaŭ la 101a Universala Kongreso de Esperanto, en la periodo kiam Slovakio prezidos Eŭropan Union.

Legu la tutan artikolon ‘Litovio: Grava renkontiĝo en la parlamento’

Ewa Bondar forpasis

La 27an de oktobro 2015 en sia 94a vivojaro forpasis en Ełk (Pollando)

Ewa Bondar (1922-2015)

Ewa Bondar Legu la tutan artikolon ‘Ewa Bondar forpasis’

Darío Rodríguez forpasis

La 14an de oktobro 2015 en sia 85a vivojaro forpasis en Madrido

Darío Rodríguez López de Silva
(1931-2015)

Darío Rodríguez

Legu la tutan artikolon ‘Darío Rodríguez forpasis’

Polifonia Sufero

Svetlana Aleksijeviĉ, nobelpremiito pri literaturo 2015

АлексиевичIam teoriistoj parolis pri la “fino de la historio”, kio okazus se la ĝenerala venko de libereco kaj demokratio metus la finan punkton, se ne plu estus antagonismoj en la socio, kaj la mondo atingus la pinton de la homa evoluo. Ni scias nuntempe, ke libereco estis nur burleska interludo en la landoj, kiuj iam forĉasis siajn komunistajn diktatorojn. Ne la romantika teorio de Hegel pravis, sed la klasikulo La Fontaine: “La historio ĉiam instruas nin, ke simplaj homoj suferas pro la stultaĵoj de potenculoj”. Kaj tiu historio daŭras.

Legu la tutan artikolon ‘Polifonia Sufero’

Kvin kaŭzoj, pro kiuj ĉiu nepre devas havi sian propran ekzempleron de “Kongresaj paroladoj”

Zamenhof, Lazarj Markoviĉ. Kongresaj paroladoj / Kompilis Aleksander Korĵenkov. – 2a eldono. – Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2015. – 64 p., 500 ekz. – (Serio Scio, №2).
Legu pli pri la libro.

Kongresaj paroladojEkzistas libroj, ne leginte kiujn esperantisto ne povas fariĝi esperantisto: iuj lerniloj k. s. Nu, post alproprigo de tiuj libroj oni kutime ilin ne plu bezonas. Ekzistas libroj, sen kiuj esperantisto ne povas daŭrigi sian praktikan uzon de Esperanto – vortaroj ktp. Kaj tiujn librojn oni nepre devas havi konstante sur sia breto (aŭ, almenaŭ, en komputilo).

Sed, krome, ekzistas libroj, sen kiuj oni ne povas bone kompreni, kion signifas “esti esperantisto”, kaj kiujn oni devas relegi denove kaj denove por malkovri al si ion novan. Al tiuj libroj apartenas Esenco kaj estonteco de la ideo de lingva internacia de Zamenhof kaj liaj Kongresaj paroladoj.

Feliĉe, nun aperis la nova eldono de la lasta libro, kaj mi insiste rekomendas al ĉiu, kiu tiun libron ne havas, nepre kaj urĝe ĝin akiri.

Por tio ekzistas minimume kvin kaŭzoj – jen ili laŭ la kresko de la graveco.

Legu la tutan artikolon ‘Kvin kaŭzoj, pro kiuj ĉiu nepre devas havi sian propran ekzempleron de “Kongresaj paroladoj”’

Vladikavkaz, iama ĉefurbo de Kaŭkazio

Владикавказ

La supra foto montras la sunaisman moskeon ĉe la bordo de Terek. (Foto: Vladimir Melnik, Fotobanl “Lori”)

Mi naskiĝis en la urbo Orĝonikidze, kiu ne plu estas trovebla sur la novmodaj komputilaj mapoj. Iam nomita omaĝe al la komunisto Sergo Orĝonikidze, la urbo ricevis en 1990 sian novan oficialan nomon – nomon duoblan: Vladikavkaz (Владикавказ) en la rusa kaj Dzaŭĝikaŭ (Дзæуджыхъæу) en la oseta, la dua ŝtata lingvo de Respubliko Norda Osetio.

Legu la tutan artikolon ‘Vladikavkaz, iama ĉefurbo de Kaŭkazio’

1000!

La Balta OndoLa artikolo pri la legenda Esperanto-instruisto Andreo Cseh (Ĉe), enretigita hieraŭ en La Balta Ondo, iĝis la 1000a artikolo, publikigita en ĉi tiu novaĵretejo.

La “administra panelo” montras, ke en la retejo, lanĉita je la Zamenhofa tago 2010, nun estas 1000 artikoloj – averaĝe aperas po kvar artikoloj ĉiusemajne. Krome estas dek konstantaj paĝoj (Liro, Kiosko k. a.). La artikoloj estas distribuitaj laŭ 16 kategorioj, kaj ili estas markitaj per 1587 temaj etikedoj. La legantoj skribis 2023 komentojn.

Legu la tutan artikolon ’1000!’

Nia trezoro: Andreo Ĉe: Migranta lingva apostol’

Andreo ĈeNi, esperantistoj, konas la nomojn de multaj admirindaj personoj, kiuj evoluigis Esperantujon de lingvoprojekto al la nuna internacia komunumo. Unu inter tiuj elstaruloj estas memorata tute aparte – Andreo Ĉe.

Li naskiĝis la 12an de septembro 1895 en la transilvania urbo Marosludus (nun Luduş en Rumanio). Lia avo Jakub Čech estis ĉeĥo, kiu meze de la 19a jarcento forlasis Bohemion kaj migris al Transilvanio (ankaŭ en Aŭstrio-Hungario), kie li ricevis ŝtatan oficistan postenon. Lia filo, naskita en 1862, ricevis la germanajn antaŭnomojn Otto kaj Felix, same kiel la patro iĝis ŝtatoficisto kaj ŝanĝis sian ĉeĥan familinomon al la samprononca hungara skribo Cseh.

Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Andreo Ĉe: Migranta lingva apostol’’

Osmo Buller partoprenos en BET-52

Povilas Jegorovas kaj Osmo Buller en la Litovia parlamentejo (Sejmo) okaze de gazetara konferenco pri la estonta UK-90 en Vilno.

Jam 96 personoj aliĝis al la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2–10an de julio 2016 en Birštonas. Inter la aliĝintoj estas pluraj bone konataj esperantistoj, kiuj kontribuos al la instrua, kleriga kaj kultura programoj de BET-52. En ĉi tiu retejo ni iom post iom prezentos ilin. La unua prezentato estas Osmo Buller, por kiu BET-52 estos la unua internacia esperantista aranĝo, kiun li partoprenos post la fino de sia kariero kiel Ĝenerala Direktoro de Universala Esperanto-Asocio.

Legu la tutan artikolon ‘Osmo Buller partoprenos en BET-52′

Se septembro, Arkones

Ekzistas nur deko da Esperanto-aranĝoj aliaj ol landaj kongresoj kun pli longa historio ol tiu de Arkones. En la lasta septembra semajnfino Artaj Konfrontoj en Esperanto okazis jam por la 31a fojo, kiel ĉiam – en Poznano, Pollando.

Almenaŭ en la lastaj jaroj, kiam mi partoprenas en Arkones, ĝi ne estas strikte arte konfronta sed kaj arta, kaj konfronta. Malgraŭ la nomo, ne temas pri konkurso de artaĵoj. Koncertoj, teatraĵoj, filmoj, libraj kaj aliaj prezentoj – kvankam grava parto de la programo – estas akompanataj de ne malpli gravaj prelegoj kaj diskutoj, inkluzive de la podiaj, kiuj ne estas oftaj en Esperantujo: pri seksismo, finvenkismo-raŭmismo, pollanda Esperanto-movado ktp. Ĉi-jare granda debato mankis, kion mi notas kun bedaŭro.

Legu la tutan artikolon ‘Se septembro, Arkones’



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.