Archive Page 23
24 Novembro 2015 de AlKo
De la 11a ĝis la 13a de novembro okazis en la itala urbo Perugia la 47-a konferenco de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo (ALTE), kies institucia membro por Esperanto estas UEA. Zsófia Kóródy, membro de la Komisiono de UEA pri la Ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER), reprezentis UEA en la konferenco, kies loka organizanto estis la Lingvotesta Centro de la Universitato por Eksterlandanoj de Perugia (Universita per Stranieri di Perugia). La konferenca ĉeftemo estis la certigo de kvalito en la lingvotestado kaj taŭgaj metodoj de kvalitkontrolo. Krom el eŭropaj landoj, partoprenantoj venis ankaŭ el ekster Eŭropo, ĉar ĉiam pli da ekstereŭropaj universitatoj kaj lingvoekzamenaj centroj uzas la KER-sistemon.
Legu la tutan artikolon ‘Esperanto en la 47a konferenco de ALTE’
23 Novembro 2015 de AlKo

La partoprenantoj kun la fantomo de la Süntel-monto antaŭ la Süntel-fago (speciala speco kun kurbiĝintaj branĉoj, kiu kreskas nur ĉi tie)
“Ĉu vi parolas la klingonan?” (“tlhIngan Hol Dajatlh’a'?”), estis demandita Martin Netter de la Filmwelt-Center en Bakede. Bedaŭrinde (ankoraŭ) ne, sed li povis prezenti al ni kelkajn ekspoziciaĵojn kun klingonaj literoj el sia kolekto – la plej granda privata kolekto de eksponaĵoj pri Star Trek (Stela Vojaĝo).
Demandita li estis ne en la klingona, kiu estis speciale inventita de Marc Okrand por Star Trek, sed en Esperanto, kiu pli aĝas ol la klingona. Grandan sukceson Esperanto ĵus atingis ĉe Duolingo: jam pli ol 170 mil homoj dum duona jaro aliĝis al la kurso por parolantoj de la angla. Kaj nun estas preparata Esperanto-kurso por hispanparolantoj, same kiel kurso de la klingona por la anglaparolantoj.
Legu la tutan artikolon ‘Vojaĝo al estonteco’
22 Novembro 2015 de AlKo

Unu el la grupfotoj de BET-9 (musklaku por pligrandigi ĝin)
La organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), decidis aperigi en La Balta Ondo informojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio. Post la materialo pri BET-3 (Molėtai, 1961) kaj BET-6 (Veisiejai, 1964) nun sekvas prezento de BET-9 kiu okazis la 1–10an de aŭgusto 1967 en Vilno, la ĉefurbo de Litovia SSR. Samtempe en Kaltanėnai (Švenčionys-a distrikto, Litovia SSR) okazis samtitola tendaro, kiu transformiĝis al SEJT-9. La teksto pri BET-9 aperis sen subskribo en la samizdata bulteno Unuiĝo.
Legu la tutan artikolon ‘Historio de BEToj: BET-9 en Vilno (1967)’
21 Novembro 2015 de AlKo
Legu la antaŭan, 20an paĝon.
Kenigsbergo kun nova nomo
En la antaŭa ĉapitro ni rakontis pri la likvido de la Orienta Prusio, akceptita en la konferenco de la venkintaj ŝtatoj, okazinta en Potsdamo de la 17a de julio ĝis la 2a de aŭgusto 1945. Laŭ la Potsdamaj decidoj unu triono de ĉi tiu eksgermania provinco – la norda parto kun Kenigsbergo – estis transdonita al Ruslanda Soveta Federacia Socialisma Respubliko (RSFSR), du trionojn ricevis Pollando, kaj Memellando iris al Litovia SSR.
Legu la tutan artikolon ‘Paĝoj el la historio de la Sukcena Lando (21)’
20 Novembro 2015 de AlKo
La 38a Ĝenerala Konferenco de Unesko finiĝis la 18an de novembro post dusemajna laboro en la sidejo de la monda organizaĵo en Parizo. Kiel ruĝa fadeno tra ĝiaj diskutoj iris la 70-jariĝo de Unesko kaj la realigo de la Celaro 2030 por Daŭripova Evoluigo, sed en sia ferma parolado la Ĝenerala Direktoro Irina Bokova ne povis ne tuŝi la lastatempajn terorismajn atakojn, interalie meze de la konferenca periodo en Parizo mem: “Tiu ĉi krima perfortaĵo trafas nin ĉiujn. Ĝi atakas ĉion, kio estas plej kara al ni: libereco, homaj rajtoj, la digno de ĉiu homo, nia sento de aparteno al la unusama homaro”.
Legu la tutan artikolon ‘Ĝenerala Konferenco de Unesko finiĝis – Zamenhof omaĝota’
19 Novembro 2015 de AlKo
Ni daŭrigas prezenti la plej gravajn kontribuontojn al la programo de la 52aj Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio). Pasintfoje ni rakontis pri Osmo Buller, kaj nun venas la vico de Jean-Marc Leclercq, kiu en Esperantujo estas pli konata kiel JoMo kaj lastatempe kiel jOmO.
jOmO komencis muziki en jaro 1977 kaj eklernis Esperanton en 1988. Tute nature li do decidis kanti kaj verki en la lingvo internacia. Li surpiedigis sian propran tiaman grupon La Rozmariaj Beboj, kiu konatiĝis komence de la jaroj 1990aj en la franca alternativa rok-medio. La grupo turneis en diversaj landoj (ankaŭ en Ĉinio), produkis du albumojn kaj eĉ koncertis sur la scenejo de la fama Pariza salono Olympia.
Legu la tutan artikolon ‘BET-52: JoMo koncertos en Birŝtonas’
19 Novembro 2015 de AlKo
Laŭ interkonsento kun la Estraro de UEA, la nuna redaktoro de Esperanto, Fabrício Valle, finos sian laboron en tiu posteno per la aprila numero de la jarkolekto 2016.
Tial UEA nun invitas kandidatiĝojn por transpreni la redaktadon de la revuo ekde numero 2016:5. Tio signifas eklabori jam komence de aprilo 2016. La sukcesa kandidato ricevos kontrakton por finredakti la jarkolekton 2016; decido pri renovigo/plilongigo estos farita en oktobro 2016. La redaktan laboron la redaktoro faros ĉefe en sia loĝloko. Tamen, estus avantaĝo se la sukcesa kandidato povus pasigi parton de aprilo en la Centra Oficejo por pli funde konatiĝi kun la atendoj kaj informfluo ligitaj al tiu laboro.
Legu la tutan artikolon ‘Serĉata: Nova redaktoro de “Esperanto”’
18 Novembro 2015 de AlKo
La 15an de novembro 2015 en Moskvo subite forpasis
Irina Leonidovna Mironova (1949-2015)

Legu la tutan artikolon ‘Irina Mironova forpasis’
17 Novembro 2015 de AlKo

Jorge Camacho prelegas en la Kataluna Kongreso (Fotis: Lluis Aragay)
Ekde la 30a de oktobro ĝis la 1a de novembro okazis en Mataró la 37a Kataluna Kongreso de Esperanto. Ĝin partoprenis 120 homoj alvenintaj el tiel diversaj lokoj kiel Vieno, Luksemburgio, Bretonio, Okcitanio, Madrido, Majorko aŭ Skotlando.
La solenan inaŭguron partoprenis la urbestro de Mataró kun kortuŝaj vortoj pri nia movado. Inter la podiuloj ĉeestis konataj fakuloj pri diversaj objektoj, kiel Fabianne Berthelot (psikologio), István Ertl (tradukado kaj beletro), Jorge Camacho (poezio), Nicolau Dols (filologio) aŭ Igor Sosa (historio). Ili ĉiuj pritraktis diversajn aspektojn de la enmigrado kaj rifuĝintoj, temo ĉiam pli aktuala nialande sed ankaŭ tutmonde.
Legu la tutan artikolon ‘Sukcesa kongreso en Katalunio’
16 Novembro 2015 de AlKo
La 14an de novembro forpasis en Zagrebo
Lucija Borčić (1921-2015)

Legu la tutan artikolon ‘Lucija Borčić forpasis’
15 Novembro 2015 de AlKo
Antaŭ dek jaroj, la 14an de novembro 2005 en Slovakio estis oficiale registrita internacia neregistara organizo E@I (Edukado@Interreto), antaŬe funkciinta kiel neoficiala laborgrupo. Dum la unua jardeko E@I montris sin en pluraj sferoj, ekzemple: dek Someraj Esperanto-Studadoj (SES), tri konferencoj KAEST, pluraj libroj kaj diskoj, retprojektoj, oficejo, volontulado k. m. a. Okaze de la dekjariĝo en la kvartalo Demänová de la Slovakia urbo Liptovský Mikuláš la 14an de novembro ĉi-jara okazis gaja festo en junulara Esperanto-etoso.
Ĉi-sube ni aperigas superrigardon pri la agado de E@I, kiun speciale por La Balta Ondo pretigis Peter Baláž, kunordiganto de E@I.

Skiza historio
Legu la tutan artikolon ’10-jariĝo de E@I – projektoj, defioj, sukcesoj’
13 Novembro 2015 de AlKo
Kun la mirinda nombro de 15 mil vizitantoj finiĝis la kvina Monda Pupfestivalo en la urbo Higashikagawa loĝata de 32 mil personoj. Al tiu sukceso kontribuis 15 mencioj en la japanaj amaskomunikiloj kaj pliaj informoj en ĵurnaloj, TV kaj radio eksterlande.
La pupkolekto nun enhavas 1 mil 390 pupojn en tradiciaj kostumoj el 70 landoj kaj ĝi estis farita danke al la tutmonda esperantistaro.
Legu la tutan artikolon ‘Monda Pupfestivalo 2015′
11 Novembro 2015 de AlKo

Malagnosko de la kataluna lingvo puŝis katalunajn politikistojn kiel Oriol Junqueras al sendependeca politiko (Foto: Eŭropa Parlamento)
Vide el Bruselo
Ĉu Katalunio vere sendependiĝos post 18 monatoj? Nur la estonteco diros al ni kio okazos. Tamen la eventoj en Katalunio profunde pensigas nin pri lingvoj, nacieco kaj ankaŭ pri Esperanto. Ni ja scias, ke esperantistoj venas el plej diversaj politikaj fluoj. Iuj el ili ofte kaj vigle oponas al sendependecaj movadoj, vidante negativan naciismon. Tamen ekzistas vigla esperantista movado en Katalunio, kiu nun okupas ĉeftitolojn en Eŭropaj ĵurnaloj pro la sendependiĝaj streboj de ĉi tiu Hispania provinco.
Legu la tutan artikolon ‘Katalunio, Eŭropo kaj Esperanto’
7 Novembro 2015 de AlKo

Plia en la vico de edukaj multlingvaj projektoj, en kiuj E@I estas aktive envolvita traktas tre aktualan temon: kiberian ĉikanadon (angle: cyber bullying).
La termino kiberia ĉikanado (ankaŭ: elektronika ĉikanado, e-ĉikanado, enreta ĉikanado) signifas intencan insultadon, minacojn, malkaŝadon de intimaj informoj aŭ ĝenadon de aliaj, uzante modernajn komunikilojn – dum konsiderinde longa tempo. Kiberia ĉikanado povas okazi per interreto (ekzemple, per retpoŝto, babilejoj, sociaj retoj, videoj en interretaj portaloj), aŭ per poŝtelefono (ekz. tra SMSoj aŭ ĝenvokoj).
Legu la tutan artikolon ‘Retejo pri kiberia ĉikanado’
5 Novembro 2015 de AlKo
Dum la tuta novembro 2015 okazas konkurso pri tradukado en la Esperanta Vikipedio. Organizas ĝin la laborgrupo Esperanto kaj Libera Scio kun helpo de la internacia vikimedia movado kaj la Fondaĵo Vikimedio. Partoprenantoj ne nur pliriĉigos liberan sciaron en Esperanto sed ankaŭ konkursos pri valoraj premioj.
Legu la tutan artikolon ‘En Vikipedio konkursas tradukantoj’