Archive Page 22

Censo en Krimeo

KrimeoEn oktobro 2014 okazis censo en la Krimea federacia distrikto de Ruslando (plu nomata Krimeo), kreita la 21an de marto 2014 kaj konsistanta el Respubliko Krimeo kaj federacia urbo Sebastopolo, ambaŭ agnoskataj de UN kiel parto de Ukrainio.

Laŭ la censo en ĉi tiu teritorio konstante loĝas 2 milionoj 284 mil 769 personoj. Sen mencii la demandon pri la ŝtata aparteno de ĉi tiu teritorio, ni vidu la rezulton de la censo en la nacia kaj lingva aspektoj kompare kun la censo en Ruslando (2010).
Legu la tutan artikolon ‘Censo en Krimeo’

Kazano: Esperanto aŭ Nazarbajev?

KazanoLa 3an de decembro la kolegio (organo) de la Supera Kortumo de Tatarstano en Kazano traktis apelacion kontraŭ la decido de la juĝejo de la Vaĥitova distrikto de Kazano, kiu la 12an de aŭgusto 2015 malakceptis plendojn de urbanoj kontraŭ la ŝanĝo de la stratnomo Esperanto al Nazarbajev kaj lasis valida la decidon de la urba plenumkomitato pri la nomŝanĝo.

Legu la tutan artikolon ‘Kazano: Esperanto aŭ Nazarbajev?’

UEA invitas prelegi en la IKU-sesio en Nitro

UK-101Kadre de la 101a Universala Kongreso de Esperanto en Nitro okazos la 69a sesio de la Internacia Kongresa Universitato. UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn pri prelegoj al la sekretario de IKU rete (amri@huji.ac.il) aŭ paperpoŝte: prof. Amri Wandel, 767 Makabim, IL-7179901 Modiin, Israelo.

La proponoj alvenu plej laste la 31an de januaro 2016.

Legu la tutan artikolon ‘UEA invitas prelegi en la IKU-sesio en Nitro’

Elektoj en UEA komenciĝas

En 2016 okazos elekto de novaj gvidorganoj de UEA por la periodo 2016-2019. Parto de ĝi estos elekto de komitatanoj B por reprezenti la individuajn membrojn (IM) en la Komitato de UEA. Laŭ la Statuto (art. 24) oni elektas unu komitatanon B por ĉiu komencita milo da IM. Laŭ la antaŭvidata nombro de IM oni elektos ses komitatanojn B.

La Ĝenerala Regularo (art. 8) difinas:
Legu la tutan artikolon ‘Elektoj en UEA komenciĝas’

BET-52: Paŭlo Moĵajevo

MoĵajevoNi daŭrigas prezenti la plej gravajn kontribuontojn al la programo de la 52aj Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio). Post Osmo Buller kaj JoMo nun estas la vico de Paŭlo Moĵajevo (Павел Можаев), kiu en BET-52 koncertos, prelegos kaj eble ankaŭ instruos. Paŭlo afable konsentis prezenti sin mem:

«Mi estas Paŭlo Moĵajevo, kaj mi naskiĝis, kreskis kaj plu vivas en Krimeo. Profesie mi estas medicinisto, post la fino de la Krimea medicina universitato mi specialiĝis pri ĥirurgio, poste estis invitita instrui la disciplinon kun longa nomo “Topografia anatomio kaj operacia ĥirurgio” en mia alma mater.

Legu la tutan artikolon ‘BET-52: Paŭlo Moĵajevo’

Radio Esperanto 35

Radio EsperantoLa 6an de decembro, la unuan vintran dimanĉon de 2015 aperis la 35a podkasto de “Radio Esperanto” el Kaliningrado (Ruslando), kiun, kiel ĉiam, kungvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov.

En ĉi tiu programo:

1. Enkonduko
2. Hilda Dresen: “Vintro” (Halina Gorecka)
3. Esperanto-novaĵoj
4. “La Ondo de Esperanto”, 2015, №12
5. Zamenhofa Tago 2015
6. Kanzono de Manŭel

Legu la tutan artikolon ‘Radio Esperanto 35′

Malferma Tago de adiaŭoj kaj jubileoj

Foto: Clay Magalhães

En la Libroservo (foto: Clay Magalhães)

75 partoprenantoj el 14 landoj ĉeestis la 43an Malferman Tagon de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 28an de novembro. Kiel tradicie, ĝin komencis Ionel Oneţ per prezentado de novaĵoj de la Libroservo de UEA. Apartan prilumon ricevis la plej freŝa el ili, Tamen ĝi moviĝas!, la tria volumo de eseoj premiitaj en la Belartaj Konkursoj, pri kiu rakontis ĝiaj redaktoroj Michela Lipari kaj Humphrey Tonkin. Jam prezentita estis ankaŭ novaĵo, kiu ankoraŭ ne aĉeteblis sed baldaŭ aperos, nome reviziita eldono de la jam klasika verko La danĝera lingvo, pri kiu parolis ĝia aŭtoro Ulrich Lins.

Legu la tutan artikolon ‘Malferma Tago de adiaŭoj kaj jubileoj’

Ignat Bociort forpasis

La 2an de decembro 2015 en Berlino forpasis la eminenta rumana esperantisto

prof. d-ro Ignat Bociort (1924-2015)

Bociort
Legu la tutan artikolon ‘Ignat Bociort forpasis’

Decembro 2015: Jubileoj, memordatoj, festoj

1. Monda kontraŭaidosa tago.

Antaŭ 375 jaroj (1640) duko João de Braganza estis proklamita reĝo Johano IV de Portugalio – la Iberia Unio ĉesis.

2. Antaŭ 25 jaroj (1990) la japana ĵurnalisto Akiyama Toyohiro kiel ekipano de la spacŝipo “Sojuz TM-11” iĝis la unua japana kosmonaŭto kaj la unua kosma turisto en la mondo.

Katarina Witt3. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Katarina Witt (1965-), orientgermana artosketistino, dufoja olimpika ĉampiono (1984, 1988), kvarfoja mondĉampiono (1984, 1985, 1987, 1988).

5. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Friedrich Christian Anton “Fritz” Lang (1890-1976), elstara germana mutfilma reĝisoro.

6. Antaŭ 775 jaroj (1240) la mongola armeo de ĥano Batuo konkeris Kievon.

Legu la tutan artikolon ‘Decembro 2015: Jubileoj, memordatoj, festoj’

Ĉefministro Butkevičius – Alta Protektanto de BET-52

ButkevičiusLa ĉefministro de Litovia Respubliko Algirdas Butkevičius konsentis esti Alta Protektanto de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2–10an de julio 2016 en Birštonas, Litovio.

Algirdas Butkevičius naskiĝis la 19an de novembro 1958 en la distrikto Radviliškis. En 1984 li finis la ekonomikan fakultaton de la Vilna Inĝeniera-Konstrua Universitato (nun: Vilna Teknika Universitato). Dum 1990–1991 li studis en la Litovia Akademio de Administrado. En 1995 li magistriĝis pri administrado en la Teknologia Universitato (Kaŭno); staĝis en Germanio (1994), Danlando (1998) kaj Usono (1999, 2001); doktoriĝis pri sociaj sciencoj (ekonomiko) en 2008.

Legu la tutan artikolon ‘Ĉefministro Butkevičius – Alta Protektanto de BET-52′

La Ondo de Esperanto en 2016

La Ondo de EsperantoFine de majo 2016 la populara gazeto La Ondo de Esperanto havos jubileon – 25 jarojn ekde la (re)fondo en 1991.

La Ondo de Esperanto estas ĉiumonata internacia magazino. En ĝi aperas artikoloj kaj informoj pri esperantistaj kongresoj, renkontiĝoj, festivaloj, kursoj, ekspozicioj kaj aliaj interesaj eventoj en Esperantujo. Divers-tendencaj Esperanto-aktivuloj kaj niaj ekspertoj prezentas siajn ideojn pri la esperantistaj problemoj en artikoloj, komentarioj, intervjuoj kaj en nia tradicia Ronda Tablo.
Legu la tutan artikolon ‘La Ondo de Esperanto en 2016′

Valora kroniko – precipe pri la poezio

Minnaja, Carlo; Silfer, Giorgio. Historio de la Esperanta literaturo. – La Chaux-de-Fonds: Kooperativo de Literatura Foiro. 2015. – 764 p., il.

HELJen ĝi aperis – la granda literaturhistorio! Ĝia fizika aspekto estas tre alloga kun amaso da ilustraĵoj kaj plaĉa grafika aranĝo. Krom la ĉefa kronika parto ĝi havas plurajn gravajn aldonaĵojn. Pli ol mil piednotoj aperas paĝopiede, sed pli ampleksaj referencoj aperas en kvindekpaĝa apendico, kie kolektiĝas amaso da interesaj informoj. Sekvas antologia parto, bibliografio kaj indeksoj, krom de personoj ankaŭ de revuoj, de temoj kaj – tre utila – de verkoj.

Legu la tutan artikolon ‘Valora kroniko – precipe pri la poezio’

Nia trezoro: Drezen, la ruĝa-verda car’

DrezenAntaŭ du monatoj en la artikolo pri Eŭgeno Lanti ni menciis pri Ernest Drezen. Nun ni konatiĝu kun li pli detale.

Ernests Vilhelms Drēziņš estis latvo. Li naskiĝis la 2an (Gregorie: la 14an) de novembro 1892 en Libava en Kurlanda gubernio de Ruslando (nun: Liepāja en Latvio) kiel la unua el la du filoj de la dragmaŝinisto Kārlis Drēziņš. La juna Ernest lernis en realaj lernejoj de Libava kaj Kronŝtadt (apud Peterburgo), kien la familio migris en 1908. En la ruslingva medio li mallatvigis sian nomon, ekuzis la patronomon kaj fine iĝis Ernest Karloviĉ Drezen. Post la reala lernejo li studis en la Peterburga teknologia instituto (1911-16), samtempe laborante en la Kronŝtadta haveno kiel teknikisto kaj subinĝeniero. Fininte post la instituto trimonatan armean inĝenieran lernejon, li servis en la armeo kiel subleŭtenanto.
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Drezen, la ruĝa-verda car’’

UEA ĉe UN pri lingvaj rajtoj, UK kaj Zamenhof-datreveno

UEATri reprezentantoj de UEA, Nicole Margot, Alain Favre kaj Stefano Keller aktivis en la oka sesio de la Minoritata Forumo de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo (24-25 novembro 2015). Ĝia temo estis Minoritatoj kaj la krimjura sistemo.

Legu la tutan artikolon ‘UEA ĉe UN pri lingvaj rajtoj, UK kaj Zamenhof-datreveno’

UEA eldonis trian kolekton de premiitaj eseoj

Tamen ĝi moviĝasPer la ĵusa apero de la kolekto Tamen ĝi moviĝas! kompletiĝis la antologio de la esea branĉo de la Belartaj Konkursoj de UEA. Pli frue aperis jam du volumoj, ankaŭ ili redaktitaj de Humphrey Tonkin kaj Michela Lipari, la nunaj prezidanto kaj sekretario de tiu plej prestiĝa Esperanta literatura konkurso. La tekstoj de Pri homoj kaj verkoj temas pri la Esperanta kulturo, dum tiuj de Interlingvo inter lingvoj traktas prilingvajn demandojn. Tamen ĝi moviĝas! estas kolekto de eseoj pri la Esperanto-movado. Same kiel en la antaŭaj volumoj, ankaŭ ĉi-foje la temaj limoj tamen ne estas tute striktaj.

Legu la tutan artikolon ‘UEA eldonis trian kolekton de premiitaj eseoj’



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.