Archive Page 21

Rudyard Kipling: Poeto de brita imperiismo

Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Rudyard Kipling

KiplingEn la jaro 2015 oni celebras la 150-jariĝon de Joseph Rudyard Kipling – verkisto kaj poeto, literatura Nobelpremiito (1907) kaj “prikantisto” de la brita koloniismo. Kaj krome Kipling sendube estis ankaŭ elstara vojaĝanto. Malfacilas kalkuli, sed ŝajnas, ke li estis mondĉampiono pri veturado kaj navigado en la antaŭaviada epoko. Nu, sen konsideri tiujn, por kiuj vojaĝoj estis laboro.

Legu la tutan artikolon ‘Rudyard Kipling: Poeto de brita imperiismo’

UEA invitas volontulojn

Iĝu plentempa volontulo en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la Esperanto-movado, sed estas samtempe persona pliriĉiĝo. La volontuloj laboras en la koro de la Esperanto-movado – la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO, povas kunlabori pri tre interesaj projektoj, partoprenadi aranĝojn kaj kunlabori en la tutmonda medio.

Legu la tutan artikolon ‘UEA invitas volontulojn’

Paĝoj el la historio de la Sukcena Lando (Fino)

Mapo
La ruĝaj linioj montras la vojojn, kiuj kaliningradanoj devas iri por atingi Moskvon (tra Litovio kaj Belarusio), Peterburgon (Litovio kaj Latvio/Estonio), Kaŭkazon kaj Krimeon (Pollando, Ukrainio aŭ Litovio, Belarusio, Ukrainio).

Legu la antaŭan, 21an paĝon.

Post la dissolvo de Sovetunio, Kaliningrada regiono iĝis eksklavo de Ruslando, la sola eksklavo en la mondo, kiun disigas de la “patrina” ŝtato aliaj ŝtatoj. Tio kaŭzis doganajn, vizajn kaj aliajn barojn por homoj kaj varoj. Sed samtempe la regiono malfermiĝis, reaperis alilandaj reprezentejoj kaj investoj, fondiĝis centoj da miksitaj entreprenoj.

Legu la tutan artikolon ‘Paĝoj el la historio de la Sukcena Lando (Fino)’

Radio Esperanto – la lasta programo en 2015

Radio EsperantoLa lastan ĉi-jaran dimanĉon, la 27an de decembro 2015 aperis la 36a podkasto de “Radio Esperanto” el Kaliningrado (Ruslando), kiun, kiel ĉiam, kungvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov.

En ĉi tiu programo:

1. Enkonduko
2. La Esperantisto de la Jaro 2015
3. Esperanto-novaĵoj
4. La Ondo de Esperanto, 2016, №1
5. Kanzono de Manŭel

Legu la tutan artikolon ‘Radio Esperanto – la lasta programo en 2015′

La Ondo de Esperanto jam en la nova jaro

La Ondo de EsperantoLa 17an de decembro, ĵaŭde, estis dissendita la januara kajero de La Ondo de Esperanto, kiu estis eksperimente presita en nova presejo en Kaŭno (Litovio). La abonantoj, kiuj jam ricevis ĝin, verŝajne rimarkis, ke ĝi estas presita iom alimaniere ol kutime, sed la enhavo estas sufiĉe tradicia.

Sur la kovrilo de la januara Ondo videblas gajaj gejunuloj el la internacia asocio E@I (Edukado@Interreto), kiu ĵus festis la dekjariĝon de sia oficiala fondo. Okaze de ĉi tiu jubileo la kunordiganto de E@I, Peter Baláž, prezentas sur la du centraj paĝoj de La Ondo ĝian nekredeble ampleksan kaj buntan aktivadon.

Legu la tutan artikolon ‘La Ondo de Esperanto jam en la nova jaro’

La kvina telero: Kristnaska rakonto el Pollando

TerakowskaHodiaŭ, kiam la kristanoj, uzantaj la Gregorian kalendaron, festas Kristnaskon, ni proponas legi kaj auskulti la Kristnaskan rakonton La kvina telero de la Krakova ĵurnalistino kaj verkistino Dorota Terakowska (1938–2004). Ĉi tiu rakonto, kiun tradukis Dorota Burchardt, antaŭ kelkaj jaroj aperis (kun permeso de la eldonejo kaj de la heredantoj de la aŭtorino) en La Ondo de Esperanto.

La kvina telero estas legebla en la retejo de La Ondo de Esperanto.

En nia 18a sonprogramo oni povas aŭskulti la tutan rakonton en la plenumo de Halina Gorecka. Elŝutu la podkaston kaj aŭskultu ekde la 16a minuto.
Legu la tutan artikolon ‘La kvina telero: Kristnaska rakonto el Pollando’

BET-52: La ekskursa programo

En la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2–10an de julio 2016 en Birštonas, estos proponitaj tri ekskursoj: du duontagaj kaj unu tuttaga.

Ŝipekskurso de Birštonas ĝis Kaŭno (duontaga)

La ŝipekskurso komenciĝos en Birštonas, kaj post kvar horoj vi atingos la urbon Kaŭno (Litove: Kaunas). Dum la ŝipado vi ĝuos pitoreskajn pejzaĝojn de Nemano (Litove: Nemunas) kaj la “artefaritan maron” de Kaŭno. Al Birštonas vi revenos per buso.

BET-52

Gustumado de litova mieltrinkaĵo (duontaga)

Legu la tutan artikolon ‘BET-52: La ekskursa programo’

UEA ne drivu sed reĝisoru

Vortoj de komitatano Z

En novembro diskuris en Esperantujo la jubila sciigo, ke por festi la 100an datrevenon de la morto de la aŭtoro de Esperanto, Unesko en sia Ĝenerala Konferenco deklaris la jaron 2017 Zamenhof-jaro. La sciigo rapide disvastiĝis kaj verŝajne ankaŭ nun, kiam aperas tiuj ĉi linioj, iuj ekscite afiŝas ĝin en Facebook kaj eble eĉ post monatoj ankoraŭ tamburos ĝin iuj Esperanto-bultenoj. Kvankam UEA rapide dissendis gazetaran komunikon pri la ĝustaj dimensioj de la afero, ĝi povis nur iom limigi la miskomunikan damaĝon.

Legu la tutan artikolon ‘UEA ne drivu sed reĝisoru’

Konatiĝu: Aloyzas Gudavičius

GudavičiusNi daŭrigas prezenti personojn, kiuj kontribuos al la programo de la 52aj Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio). La kvara prezentato estas profesoro Aloyzas Gudavičius el Šiauliai. En BET-52 li gvidos kurson de la litovaj lingvo kaj kulturo. Kursanoj estos konatigitaj kun fundamentoj de la litovaj fonetiko kaj gramatiko, povos ellerni bazajn litovajn vortojn kaj la plej oftajn ĉiutagajn esprimojn. Samtempe oni priparolos la plej gravajn trajtojn de la litovaj historio kaj kulturo.

Legu la tutan artikolon ‘Konatiĝu: Aloyzas Gudavičius’

Ukrainio planas inviti la Universalan Kongreson en 2020

Ukrainio

Malkiel en multaj Eŭropaj landoj, en kiuj kongresoj de landaj asocioj foje impresas kiel pensiulaj asembleoj, la kongreso de UkrEA estis partoprenita de pluraj junaj kaj mezaĝaj aktivuloj.

La 28-29an de novembro en Kijivo (Kievo, laŭ PIV) okazis la 21a kongreso de Ukrainia Esperanto-Asocio (UkrEA) kun 45 UkrEA-membroj, inter kiuj 22 havis plenrajtajn mandatojn de lokaj Esperanto-kolektivoj. UEA donis specialan atenton al la kongreso sendinte al ĝi sian vicprezidanton Stefan MacGill.

Legu la tutan artikolon ‘Ukrainio planas inviti la Universalan Kongreson en 2020′

KKK: kultura, kunfrata, karavana

KuboPost dekjara paŭzo interkongresa, la 18-22an de novembro okazis en Havano la 6a Kongreso de Kuba Esperanto-Asocio kun la temo “Lingvoj kaj kulturoj: identeco en diverseco”.

La kongreson en la urbocentra sidejo de la Nacia Unuiĝo de Arkitektoj kaj Konstruinĝenieroj partoprenis 134 esperantistoj el dek landoj, inter ili 22 eksterlandanoj el Kanado, Usono, Germanio, Belgio, Brazilo, Islando, Nederlando, Hispanio kaj Ruslando.

Legu la tutan artikolon ‘KKK: kultura, kunfrata, karavana’

Akademio de Esperanto: La prezidanto adiaŭas

KiselmanLa 14an de decembro, vespere, kelkajn horojn antaŭ la komenco de la Zamenhofa Tago en Eŭropo, la prezidanto de Akademio de Esperanto, Christer Kiselman, kun la temlinio “Adiaŭ” cirkulere anoncis sian forlason de la prezidanteco de Akademio de Esperanto.

Kun afabla permeso de Christer Kiselman ni publikigas lian adiaŭan leteron.

Akademio de Esperanto
La Prezidanto, Christer Kiselman

Al ĉiuj membroj kaj korespondantoj
de Akademio de Esperanto kaj
al ĉiuj aliaj legontoj

Adiaŭ

Karaj membroj kaj korespondantoj; karaj aliaj legontoj

1. Enkonduko

La nuna letero estas la lasta kiun mi skribas al vi estante prezidanto de Akademio de Esperanto.

2. Decido

Mi baldaŭ forlasos la prezidantecon kaj samtempe la membrecon de Akademio de Esperanto.
Legu la tutan artikolon ‘Akademio de Esperanto: La prezidanto adiaŭas’

Historio de BEToj: BET-12 en Kretinga (1970)

BET-12
Unu el la grupfotoj de BET-12 (musklaku por pligrandigi ĝin)

La organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), decidis aperigi en La Balta Ondo informojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio. Post la materialo pri BET-3 (Molėtai, 1961), BET-6 (Veisiejai, 1964) kaj BET-9 (Vilno), ni prezentas la 12an BET, kiu okazis la 1–10an de aŭgusto 1970 en Kretinga. La tekstoj pri BET-12 aperis en “Horizonto de Soveta Litovio”, en kiu ne povis manki mencioj pri Lenin (100 jaroj de la naskiĝo) kaj pri la Dua Mondmilito (25 jaroj de la fino), kutime nomata en Sovetunio “Granda Patruja Milito”.
Legu la tutan artikolon ‘Historio de BEToj: BET-12 en Kretinga (1970)’

Chuck Smith: la Esperantisto de la Jaro 2015

Foto: Dennis BemmannLa Ondo de Esperanto en 1998 iniciatis ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.

Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Keppel Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010), Dennis Keefe (2011), Peter Baláž (2012), Mark Fettes (2013), Mireille Grosjean (2014).

En ĉi tiu jaro 17 kandidatigantoj proponis 21 kandidatojn, al kiuj 16 elektantoj jene donis la voĉojn:

Chuck Smith 12 voĉoj
Stefan MacGill 5 voĉoj
Carlo Minnaja 4 voĉoj

Legu la tutan artikolon ‘Chuck Smith: la Esperantisto de la Jaro 2015′

Princo Laurent denove en la lumo

Vide el Bruselo

Foto: Eŭropa Komisiono

Princo Laurent ankoraŭ nun havas bonajn kontaktojn. (Foto: Eŭropa Komisiono)

Ne pasas multe da tempo antaŭ la belga princo Laurent reaperas en la lumo. Laurent estas la tria infano de la antaŭa belga reĝo Alberto II. Li estas la pli juna frato de Filipo, la nuna reĝo de la belgoj. Laŭ leĝo, princo Laurent rajtas ricevis jare de la ŝtato 300 mil eŭrojn. Ĉi-jare ne nur la rajtado je tiu stipendio kaŭzis problemon, sed ankaŭ pli stranga afero.

Legu la tutan artikolon ‘Princo Laurent denove en la lumo’



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.