Archive Page 20

Nova Novjarfesta Novojarsko-2016

Foto: Andrej GrigorjevNovojarsko-2016 – nova novjarfesta Esperanto-renkontiĝo, organizita de siberiaj esperantistoj en Krasnojarsko, allogis 46 personojn, inkluzive de gastoj el Germanio kaj Hispanio.

Legu la tutan artikolon ‘Nova Novjarfesta Novojarsko-2016′

Osip Mandelŝtam 125-jara

MandelstamAntaŭ 125 jaroj, la 15an de januaro 1891, naskiĝis Osip (origine Iosif) Mandelŝtam, unu el plej elstaraj rusaj poetoj de la 20a jarcento. Li naskiĝis en Varsovio, kie loĝis la gepatroj, profesie negocisto kaj muzikistino. Jam en 1897 ili ĉiuj forveturis en Sankt-Peterburgon, kie la estonta poeto studis kun paŭzoj en du fakultatoj de la Peterburga universitato. Intertempe li vojaĝis eksterlande kaj iom studis ankaŭ en Sorbonna kaj Heidelberg. Dumstude en Peterburgo li konatiĝis kun plejparto de famaj poetoj de la “arĝenta epoko”, interalie, kun Anna Aĥmatova.

Legu la tutan artikolon ‘Osip Mandelŝtam 125-jara’

En la naskiĝurbo de Zamenhof

Belostok

Ĉe la Zamenhofa monumento (Foto: Andrzej Kondraciuk)

Kiel ĉiun jaron, Bjalistoko, la naskiĝurbo de Ludoviko Lazaro Zamenhof, solene festis lian naskiĝtagon. La 16aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, organizitaj de Bjalistoka Eperanto-Societo (BES), daŭris tri tagojn: de la 11a ĝis la 13a de decembro 2015.

Legu la tutan artikolon ‘En la naskiĝurbo de Zamenhof’

Jubileo de Julio Baghy

Julio BaghyAntaŭ 125 jaroj, la 13an de januaro 1891 en Szeged naskiĝis Gyula Baghy, kiu famiĝis en Esperantujo kiel Julio Baghy. Okaze de la jubileo de la hungara poeto ni rekomendas legi pri li la suban artikolon de Carlo Minnaja, kiu aperis antaŭ kvar jaroj en la rubriko “Nia Trezoro” de la revuo La Ondo de Esperanto.

La hungara aktoro Gyula (ekde la esperantistiĝo: Julio) Baghy (1891–1967), siavice filo de aktoro kaj de sufloristino, jam juna verkis poemojn kaj novelojn hungarlingve; sed rekrutite en la hungara armeo por la unua mondmilito li malsaniĝas kaj la hospitalo kie li troviĝas estas konkerita de la rusoj. Komenciĝas sesjara militkaptiteco, travivita en diversaj kampoj kaj tendaroj, puŝite ĝis Siberio. Dum tiu tempo li komencas poeti en Esperanto (lernita en 1911) kaj instrui la lingvon al siaj diversnaciaj samsortanoj.

Legu la tutan artikolon ‘Jubileo de Julio Baghy’

Junaj volontuloj serĉataj

UK-101Se vi:

  • estas vojaĝema, juna (17-30-jaraĝa) esperantisto el eŭropunia aŭ lando najbara al EU*,
  • volas helpi en organizado de la 101a Universala Kongreso de Esperanto, plej granda Esperanta evento de la jaro, gajni unikan sperton, ekhavi neforgeseblajn remorojn,

ni invitas vin volontuli en Slovakio dum 14-59 tagoj (laŭ via prefero kaj disponeblo)!

Legu la tutan artikolon ‘Junaj volontuloj serĉataj’

Jaro 2015: Niaj atingoj kaj malsukcesoj

La Ondo de EsperantoInter la “Rondaj Tabloj” de La Ondo de Esperanto la plej ŝatata estas la jar-ŝanĝa. Ankaŭ ĉi-foje ni petis diverstendencajn aktivulojn (tri el ili, bedaŭrinde, ne reagis) respondi la tradician demandon: “Kiu(j) Esperanto-evento(j) en la 2015a jaro, laŭ via opinio, estas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?”

Legu la tutan artikolon ‘Jaro 2015: Niaj atingoj kaj malsukcesoj’

Post longa paŭzo: BET-20 apud Kaŭno (1983)

BET-20

BET-20. Grupfoto. Por pligrandigi la foton musklaku ĝin.

La organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), decidis aperigi en La Balta Ondo informojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio. Jam aperis en nia retejo raportoj kaj fotoj pri BET-3 (Molėtai, 1961), BET-6 (Veisiejai, 1964), BET-9 (Vilno, 1967), BET-12 (Kretinga, 1970), BET-17 (Viekšniai, 1976).

Post BET-18 en Latvio (1977) kaj BET-19 en Estonio (1978), la 20a BET devis okazi en Litovio en 1979, sed oni ne permesis organizadon de BET en 1979, 1980, 1981 kaj 1982. BET-20 povis okazi nur la 1–10an de julio 1983 en Noreikiškės, apudurbo de Kaŭno. Ĉi-sube ni aperigas du artikolojn pri BET-20, kiuj reciproke kompletigas unu la alian.
Legu la tutan artikolon ‘Post longa paŭzo: BET-20 apud Kaŭno (1983)’

Survoje al Ligo de Nacioj

Hodler, Hector. Novaj vojoj. Świdnik: Libro-Mondo; Đurđevac: Dokumenta Esperanto-Centro, 2014, 106 p.

HodlerHector Hodler, la fondinto de UEA, estis ne nur brila movadano, ne nur homo, kiu sukcese aplikis la lingvon dum la milito por kontaktigi militkaptitojn kun samlandanoj, sed ankaŭ grava teoriulo kaj pensulo – ne nur pri Esperanto, sed ankaŭ pri pacproblemo. Serio de liaj 18 artikoloj, publikigitaj en la revuo Esperanto en 1915-17, estis kolektita en unu libro Novaj vojoj, publikigita en 2014 (evidente, okaze de la 100-jariĝo de la unua mondmilito). La artikolaro estas verkita antaŭ cent jaroj, sed ĝi estas interesa ankaŭ nun ne nur tial, ke ĝi montras al ni ne vaste konatajn facetojn de la personeco de eminenta samideano, sed ĉar la prezentataj ideoj aspektas sufiĉe aktualaj ankaŭ nun.

Legu la tutan artikolon ‘Survoje al Ligo de Nacioj’

Nia trezoro: Ivo Lapenna, la konstruinto de la moderna UEA

Ivo LapennaIvo Lapenna naskiĝis la 5an de novembro 1909 en Split, la ĉefa urbo de Dalmatio, kiu tiam estis en Aŭstrio-Hungario, poste en Reĝlando de Serboj, Kroatoj kaj Slovenoj (1918-29), Jugoslavio (1929-91), kaj ekde 1991 en Kroatio. Liaj gepatroj estis la kroatlingva konstruinĝeniero kaj universitata profesoro Petar Lapenna (1867-1940) kaj la itallingva pianistino Amelia Lapenna (1883-1957). Ivo Lapenna studis en la Zagreba Universitato, kie li diplomiĝis pri juro (1932) kaj doktoriĝis (1933). Krome li diplomiĝis kiel muzikinstruisto (1933). Post armea servo (1933-34), el kiu li eksiĝis kiel rezerva leŭtenanto, li laboris en kortumoj kaj advokatejoj de Zagrebo.

Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: Ivo Lapenna, la konstruinto de la moderna UEA’

Zamenhof-Tagoj en Kaŭno – la tradicio daŭras

Foto: Antanas Grincevičius

Povilas Jegorovas kaj Audrys Antanaitis (Foto: Antanas Grincevičius)

Dum pli ol kvindek jaroj daŭras la tradicio meze de decembro okazigi Zamenhof-Tagojn en Kaŭno. Ekde la restarigo de Litova Esperanto-Asocio (LEA) en 1988 samtempe kaj samurbe ĉiujare estas organizata ankaŭ jarkongreso de LEA. La 12-13an de decembro 2015 al Kaŭno por la du samtempaj tradiciaj aranĝoj venis 111 esperantistoj el 13 urboj de Litovio kaj gastoj el Latvio.

Legu la tutan artikolon ‘Zamenhof-Tagoj en Kaŭno – la tradicio daŭras’

La 10a Moskva Lingva Festivalo en la 20-jara MASI-historio

Foto de Darja MorgunovaNi, Esperanto-agantoj, iĝas feliĉaj, kiam ni rikoltas sukcesojn sur nia vojo al amikeco inter popoloj, al paco kaj justaj homaj rajtoj. Ni estas feliĉaj, kiam ni allogas per niaj aktivecoj aliulojn, kiuj admire mergiĝas en nian atmosferon de la intereso pri diversaj kulturoj kaj reciproka estimo al diversaj gentoj. Ni estas des pli feliĉaj, kiam la partoprenantoj konsciiĝas, ke tiun atmosferon de komuna solidareco nun kaj ĉi tie kreas esperantistoj — la vivaj posedantoj de la vivanta lingvo — la dua post la gepatra kaj komuna por ĉiuj.

Ĝuste tiun feliĉon jam la dekan fojon organizas por si kaj por ĉiuj alvenantoj la Moskva Esperanto-Asocio MASI, organizante la lingvajn festivalojn.

Legu la tutan artikolon ‘La 10a Moskva Lingva Festivalo en la 20-jara MASI-historio’

Konatiĝu: Aleksandr Melnikov

BET-52Ni daŭrigas prezenti personojn, kiuj kontribuos al la programo de la 52aj Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio). La kvina prezentato estas prof. Aleksandr Melnikov el Rostov-na-Donu (Ruslando). En BET-52 li prelegos pri lingvaj kaj movadaj temoj. Li mem verkis la suban prezentotekston.

Legu la tutan artikolon ‘Konatiĝu: Aleksandr Melnikov’

Januaro 2016: Jubileoj, memordatoj, festoj

januaro1. Novjarfesto.

2. Antaŭ 75 jaroj (1941) germania aerarmeo grave damaĝis la katedralon Llandaff en Kardifo.

5. Antaŭ 950 jaroj mortis Eduardo la Konfesanto (1003?-66), antaŭlasta anglo-saksa reĝo de Anglio.

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Hayao Miyazaki (1941-), japana reĝisoro de desegnofilmoj, aŭtoro de la populara mangao pri Naŭsika.

Legu la tutan artikolon ‘Januaro 2016: Jubileoj, memordatoj, festoj’

Novjara mesaĝo de la Prezidanto de UEA

Labori por paco en malpaca mondo

markfettesLa pasintan jaron ombris militoj kaj atencoj. Sirio, Irako, Jemeno, Sud-Sudano, Niĝerio, Centrafrika Respubliko; Mjanmao, Pakistano, Afganio; Ukrainio, Meksiko, Kolombio… en ĉiuj kontinentoj, miloj da homoj mortis perforte, per bomboj kaj pafiloj, en daŭrantaj konfliktoj diversspecaj. Teror-atakoj amase mortigis civitanojn en Ankaro, Garisso, Bejruto, Parizo, Tunizo, San-Bernadino. Pri kelkaj el tiuj tragedioj oni vaste raportis; pri aliaj nur malmulte. Sed pri rapidaj kaj facilaj solvoj oni ne povas paroli, ĉar temas pri fruktoj de longa malpaca historio.

Legu la tutan artikolon ‘Novjara mesaĝo de la Prezidanto de UEA’

La riskoplena BET-17 en Viekšniai (1976)

BET-17BET-17 en Viekšniai En la unua vico (sidas delive): 3a (grizharulo) Vincentas Vaitiekūnas, 6a (blankĉemiza) Viktoras Baniulaitis, 7a Telesforas Lukoševičius, 8a Semjon Podkaminer, 9a Angelė Judickienė, 12a Jaan Ojalo, 13a Inita Tamošiūnienė, 14a Nadija Andrianova, 15a Jonas Dagys, 16a Karolis Valašinas. (Musklaku por pligrandigi la foton.)

La organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), decidis aperigi en La Balta Ondo informojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio. Post BET-3 (Molėtai, 1961), BET-6 (Veisiejai, 1964), BET-9 (Vilno, 1967) kaj BET-12 (Kretinga, 1970), Litovia SSR devus akcepti BET-15 en 1973, sed ĝi ne estis permesita de respublikaj instancoj, kaj do en 1973 BET tute ne okazis. La 15an BET akceptis Rigo en 1974, kaj en 1975 BET-16 okazis en Estonio. En 1976 denove estis la vico de Litovio, kaj tiujare, malgraŭ grandaj organiz-problemoj BET-17 estis organizita de la 30a de julio ĝis la 10a de aŭgusto en la urbeto Viekšniai, 17 km sud-oriente de Mažeikiai.
Legu la tutan artikolon ‘La riskoplena BET-17 en Viekšniai (1976)’



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.