Archive Page 19
5 Februaro 2016 de AlKo
La februara kajero de La Ondo de Esperanto ankaŭ ĉi-jare estas pli ampleksa ol kutime pro la raportoj pri multaj esperantistaj aranĝoj kaj pro la tradiciaj februaraj tekstoj. Unu el ĉi tiuj tradiciaĵoj estas tripaĝa intervjuo kun la Esperantisto de la Jaro, nome kun la usona esperantisto Chuck Smith kun la titolo Mi tre feliĉas, ke mi povis plibonigi la vivojn de multaj homoj.
La intervjuon kun la Esperantisto de la Jaro 2015 sekvas la primovada sekcio Eventoj kun artikoloj pri la esperantistaj kunvenoj okaze de la Zamenhofa Tago kaj pri la jarŝanĝaj renkontiĝoj: Junulara Esperanto-Semajno en Hungario, Novjara Renkontiĝo en Saabrücken, Novojarsko-2016 en Siberio kaj Luminesk’ en Nideggen. Inter multaj aliaj tekstoj en Eventoj estas resuma revuo pri la pasintjara agado en la Esperanto-urbo Herzberg kaj artikolo pri la 10a Lingva Festivalo en Moskvo, kiu kun milo da partoprenantoj estis la plej amasa Esperanto-evento en Ruslando en la 2015a jaro. Kvar fotoj el ĉi tiu festivalo, organizita de Irina Gonĉarova kaj ŝiaj kunlaborantoj, ornamas la kovropaĝon de la februara Ondo.
Legu la tutan artikolon ‘La februara Ondo – ampleksa kaj interesa’
3 Februaro 2016 de AlKo
Novelo de Sten Johansson
Rita havas iun taskon en la Domo de Virinoj, do mi iras sola ankaŭ ĉi tiun semajnfinon. La ĉielo grizas; espereble tio estas nur nebulecaj nuboj, kiuj disiĝos dumtage. Andreas elŝutis kelkajn kantojn de Deep Purple kaj gravuris por mi diskon, kiun mi aŭskultas veturante el la urbo. En la urba trafiko mi ne tre ĝuas muzikon, kaj la dek kvin minutoj da kampara ŝoseo tro mallongas por aŭskulti ĉion, sed mi ne volas iri kromvojon. Necesos hodiaŭ subigi la betulaĉon antaŭ ol ĝi mem falos sur la budon.
Legu la tutan artikolon ‘La betulo’
1 Februaro 2016 de AlKo

1. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Anatolij Firsov (1941-2000), elstara sovetunia hokeisto, trifoja olimpika ĉampiono (1964, 1968, 1972), okfoja mondĉampiono (1964-71, 62 ludoj, 64 goloj).
2. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis François-Alphonse Forel (1841-1912), svisa sciencisto, la fondinto de limnologio.
Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Ngô Xuân Diêu (1916-85), vjetnama poeto kaj novelisto.
Legu la tutan artikolon ‘Februaro 2016: Jubileoj, memordatoj, festoj’
30 Januaro 2016 de AlKo

“Kial veni al Slovakio por la 101a Universala Kongreso de Esperanto?” La prezidanto de LKK Peter “Petro” Baláž responde al ĉi tiu demando listigas kelkajn argumentojn kaj kialojn:
La Universala Kongreso en Slovakio havos kelkajn specialaĵojn, pro kiuj indos ĝin partopreni:
Legu la tutan artikolon ‘Kial veni al Nitro?’
29 Januaro 2016 de AlKo
Tradicie en la Litoviaj BEToj okazas romkatolika Diservo en Esperanto. Ĝi okazos ankaŭ ĉi-somere en la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Birštonas. La Diservon gvidos romkatolika pastro, poeto kaj esperantisto Valerijus Rudzinskas. Li estas unu el la plej interesaj pastroj en Litovio. Li naskiĝis en Šiauliai en 1960, litovo. En 1995 li finis la pastran seminarion en Kaŭno. En 1998 li finis magistrajn literaturologiajn studojn en la universitato Vytautas la Granda en Kaŭno. Servis kiel pastro en la paroĥoj de Garliava, Sutkai, Rudamina, Punia, Nemunaitis.
Legu la tutan artikolon ‘Romkatolika Diservo en BET-52′
28 Januaro 2016 de AlKo

Vinilkosmo lanĉas novan koncepton: temas pri klubo por aboni Esperanto-muzikon laŭ diversaj abonformuloj.
Kial?
La du lastajn du jarojn la diskeldonejo suferis pro la diskokrizo. Estis drasta disfalo de la vendoj. Vinilkosmo adaptiĝas al la evoluo, proponante solvojn por daŭrigi la produktadon de Esperanto-muziko. Tial en junio 2009 la retejo vinilkosmo-mp3.com kreiĝis por vendi virtulajn albumojn. Sed la vendado de virtuala albumo tute ne estas komparebla kun la antaŭa vendado de KDoj. La nuntempa epoko lasas la paŝon al la elsendfluo (streaming) por aŭskulti muzikon. Helpe de partnero 1D touch, ni ricevis eblecon eniri tiun mondon. Tiu nova afero ne solvos la problemon. Ni bezonas pli da homoj kiuj aktive subtenas Esperanto-muzikon. Aboni estas aktive kontribui al Esperanto-muziko tiel, ke Vinilkosmo povu daŭrigi la produktadon kaj eldonadon.
Legu la tutan artikolon ‘Vinilkosmo lanĉas abonklubon’
27 Januaro 2016 de AlKo
Vide el Bruselo

Jean-Claude Juncker ne volas paroli pri Katalunio. (Foto: EK)
La Eŭropa Komisiono (EK) malŝatas la ideon, ke parto de membro-ŝtatoj povas sendependiĝi. Ĉiam membroj de EK provas eviti komenti ĉi tiun temon, kvankam pli kaj pli ŝajnas, ke Katalunio aldoniĝos ĉi-jare al unu el la grandaj eŭropaj temoj en renkontiĝoj de ŝtatestroj. Daŭre estas aliaj grandaj temoj: rifuĝantoj, enmigrantoj, membreco de Britio, Nederlanda referendumo, rilatoj kun Ruslando kaj, kompreneble, la “normalaj” temoj kiel klimatŝanĝoj.
Legu la tutan artikolon ‘Ankoraŭfoje Katalunio’
25 Januaro 2016 de AlKo
Intervjuo kun Chuck Smith, la Esperantisto de la Jaro 2015
En la januara Ondo vi legis, ke Chuck Smith, 36-jara usona komputisto loĝanta en Berlino, estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2015. Li afable konsentis respondi la demandojn de La Ondo.
Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro?
Kompreneble, mi ĝojis kaj estis tre honorita ricevi la titolon. Verdire, post la lanĉo de nia kurso ĉe Duolingo, mi surpriziĝis kiom da vere eminentaj esperantistoj, ekzemple, Dennis Keefe (fondinto de lingvaj festivaloj) kaj Evildea (la plej aktiva jutubisto), kvazaŭ kampanjis, ke mi ricevu ĝin. Mi tre feliĉas, ke mi povis plibonigi la vivojn de tiom multaj homoj tutmonde ĉefe per mia agado por Vikipedio kaj Duolingo.
Same kiel Esperanto forigas lingvajn barojn, Interreto forigas distancajn barojn. Mi do tre kontentas esti parto de la nova cifereca revolucio ankaŭ por nia lingva komunumo. Rilate al tio, mi ĉiam diras, ke se oni volas kompreni, kion la homaro vere bezonos kaj volos, oni devas mem vivi en la estonteco. Tial mi ĉiam provas frue adapti novajn teknologiojn por kompreni kiel oni interagas kun ili.
Legu la tutan artikolon ‘Mi tre feliĉas, ke mi povis plibonigi la vivojn de multaj homoj’
23 Januaro 2016 de AlKo
Grupfoto. Musklaku la foton por pligrandigi ĝin.
La organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), decidis aperigi en La Balta Ondo informojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio. La sepa Litovia BET, laŭvice la 23a, okazis la 10-20an de julio 1986 en la urbeto Smalininkai (12 km okcidente de Jurbarkas) kun rekorde multaj 472 partoprenantoj (estas notinde, ke tiutempe en la urbo estis nur ĉ. 800 konstantaj loĝantoj). Ĝi estis la antaŭlasta BET en la Litovia SSR.
Legu la tutan artikolon ‘BET-23: Amase en malgranda urbeto (1986)’
22 Januaro 2016 de AlKo

La Esperantomuzeo en Hofburg sur Heldenplatz (1935). Signo: ÖNB ESP 2193 B
Fondita en 1927 kiel privata asocio la Internacia Esperantomuzeo estas ekde 1929 parto de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Atentigante, ke la Kolekto por Planlingvoj ne nur kolektas, konservas kaj disponigas literaturon en kaj pri Esperanto, sed ĝenerale materialon en kaj pri planlingvoj, la nomo ŝanĝiĝis en 1990 en Kolekto por Planlingvoj kaj Internacia Esperantomuzeo, ekde la jaro 2005 la oficiala nomo estas Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko.
Legu la tutan artikolon ‘Nia Trezoro: La Viena muzeo’
21 Januaro 2016 de AlKo
“ĴomArt kaj Nataŝa” estas sveda muzika duopo, kiu havas siajn radikojn en Kazaĥio. ĴomArt kaj Nataŝa kantas kune pli ol 25 jarojn – same longe kiel ili estas paro. Ekde la duopa Esperanto-debuto en Samarkando (1987) ĝis nun la paro koncertis en pluraj UKoj, IJKoj, diverslandaj kongresoj kaj festivaloj kaj faris turneojn tra Germanio kaj Francio (la listo de la koncertoj).
Legu la tutan artikolon ‘ĴomArt kaj Nataŝa koncertos en BET-52′
20 Januaro 2016 de AlKo
La 17an de januaro 2016, du tagojn antaŭ sia 85-jariĝo forpasis unu el la plej elstaraj aktivuloj de la sveda Esperanto-movado
Roland Lindblom (1931-2016)

Legu la tutan artikolon ‘Roland Lindblom forpasis’
19 Januaro 2016 de AlKo

Mezepoka muziko dancigis partoprenantoj dum la silvestra nokto (Foto: Ivo Miesen)
La novjara JES (Junulara Esperanto-Semajno) pasis unuafoje ekster siaj du tradiciaj landoj (Polujo kaj Germanujo), en la hungara urbo Eger, inter la 27a de decembro kaj la 3a de januaro.
Eble pro ĝia nekutime distanca orienta situo, malpli da partoprenantoj (ĉ 150) venis ol en iuj jaroj (pintaj JESoj havis ĉ 250). Mankis al mi pluraj diversaj amikoj, kiujn mi kutimas vidi dum JES. Tio povus ŝajni problema, sed estas ankaŭ avantaĝoj en malgrandeco, ĉar la etoso estis pli intima kaj neformala, kaj pli facilis trovi specifajn homojn por kune pasigi tempon. Krome la gufujo kaj trinkejo tial kutime havis sufiĉe da lokoj por homoj, sen longaj vicoj.
Legu la tutan artikolon ‘JES: Unuafoje en Hungario’
18 Januaro 2016 de AlKo
La 14a Novjara Renkontiĝo (NR) okazis ekde la 27a de decembro ĝis la 3a de januaro samtempe kun la Novjara Internacia Semajno (NIS) ĉe la franca limo, en la urbo Saarbrücken jam la kvaran fojon. Partoprenis ĝin kaj kunfestis pluraj gejunuloj kaj multaj junaj familioj kun infanoj, inter kiuj abundis denaskuloj. La unuan vesperon la ĉeforganizanto Lu Wunsch-Rolshoven bonvenigis nin. Poste ni ĝuis manĝaĵetojn kaj trinkaĵojn, kiujn la partoprenantoj alportis el diversaj landoj por gustumigi. Agrable estis renkonti kaj babili kun malnovaj geamikoj kaj konatiĝi kun novuloj.
Legu la tutan artikolon ‘NR: Denove en Saarbrücken’
17 Januaro 2016 de AlKo
La Esperanto-aktivadon en 2016 la Urala ĉefurbo Jekaterinburgo lanĉis per la Vintra lingvotrejnado, kiu startis la 3an kaj finiĝis la 5an de januaro. En tiuj tagoj la temperaturo malaltiĝis ĝis preskaŭ –30 celsiaj gradoj, sed tio ne povis fortimigi verajn lernemulojn.
Legu la tutan artikolon ‘Sukcesa lingvotrejnado en Uralo’