Archive Page 17
11 Marto 2016 de AlKo
Pli kaj pli da homoj aliĝas al la ĉi-jara Germana Esperanto-Kongreso, kiu okazos dum Pentekosto, la 13-16an de majo en la bavara ĉefurbo Munkeno en suda Germanio. En la listo de aliĝintoj troviĝas jam pli ol 160 homoj, inter ili trideko da homoj el eksterlando. Entute temas pri 16 diversaj loĝlandoj: Nederlando, Brito, Danio, Aŭstrio, Italio, Francio, Portugalio, Pollando, Ĉeĥio, Slovakio, Hungario, Kroatio, Rusio, Ukrainio, Usono kaj Brazilo.
125a jubileo de la Munkena Esperanto-klubo
Legu la tutan artikolon ‘Jam 160 aliĝintoj por la Germana Esperanto-Kongreso’
10 Marto 2016 de AlKo

Revenas “Poezio el ĉiuj ĉieloj”, konkurso starigita de itala samideano Giuseppe Campolo, kun la subteno de la komunumo de S-ta Anĝelo de Brolo (Mesino – Sicilio) kaj de Itala Esperanto-Federacio. Rajtas partopreni ĉiuj poetoj el nia planedo, per poeziaĵoj en la itala lingvo, en Esperanto, aŭ en ambaŭ lingvoj. Oni devas sendi retpoŝte (en formato word) al samideano@hotmail.it nur unu poeziaĵon ne pli longan ol 50 (kvindek) versoj. La verkoj devas esti neeldonitaj kaj neniam premiitaj antaŭe.
Legu la tutan artikolon ‘La Konkursoj de Samideano’
9 Marto 2016 de AlKo

“Al Arnhemo iru ĉiuj,
tie staras nia Dom’!”
(el kanto)
Veninte al Hago la 2an de novembro 1929, Andreo Cseh komencis varbprelegi en Nederlandaj urboj kaj baldaŭ ekinstruis. Julia Isbrücker decidis fondi instituton por organizado de Cseh-kursoj kaj edukado de Cseh-instruistoj. La Nederlanda registaro la 24an de majo 1930 registris la Internacian Cseh-Instituton (ICI) kiel kulturan fondaĵon.
Legu la tutan artikolon ‘Nia Trezoro: Internacia Esperanto-Domo en Arnhem’
8 Marto 2016 de AlKo
Galor, Zbigniew; Pietiläinen, Jukka. UEA en konscio de esperantistoj. – Dobřichovice: KAVA-PECH, 2015. – 168 p.
Kun granda intereso mi legis la sciencan libron (vere sciencan, ĉar plimulto da sciencaj libroj en Esperanto estas pseŭdosciencaj) de Zbigniew Galor kaj Jukka Pietiläinen, la libron kiu komprenebla estos por homoj kun sociologia kaj statistika studoj je pli ol universitata nivelo. La aŭtoroj pagas teruran prezon de sia laboro, ĉar post la legado de la libro mi konstatas, ke nur dekkelkaj esperantistoj scios pri kio temas en la libro kiel la tuto. Kiucele verki por dekkelkaj personoj? Kaj ĉi tie aperas unua problemo: dekkelkaj personoj, sed kiaj? Ĉu kreopovaj intelektuloj aŭ “tipaj esperantistoj”. Sed tia estis kaj estas de ĉiam la scienco. Ties “sekretojn” komprenas nur elito kaj ne valoras plu pricerbumadi tion.
Legu la tutan artikolon ‘Tiuj, kiuj en ĉiuj landoj, pri ĉiuj temoj…’
7 Marto 2016 de AlKo
En La Ondo de Esperanto ne maloftas artikoloj pri urboj kaj regionoj de Ruslando, kaj en la januara numero legantoj povis ĝui artikolon pri Irkutsk, la koro de la Orienta Siberio. Do neniel strangos por legantoj trovi ĉi-numere artikolon pri alia urbo de Siberio. Sed temas ne pri la kutima Siberio de ĉiuj konata. Temas pri alia Siberio, multe pli malgranda, sendube malpli fama, kaj situanta en la al ĝi plej malproksima areo de Eŭropo: La Siberio. Ĉar en tiu ĉi kazo la artikolo nepras: ne Siberio, sed “La Siberio”, kiu troviĝas… en Ekstremadura regiono de Hispanio. Kaj legantoj ekscios kiel eblas kongresi kaj esperantumi en pli varmaj kondiĉoj ol tiuj, kiujn la nomo sugestus.
Legu la tutan artikolon ‘La “alia” Siberio, aŭ kiel eblos varme kongresi’
6 Marto 2016 de AlKo
La partoprenantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio en Birštonas, povos ĝui elstaran kulturan programon en Esperanto. Krom la solkantistoj JoMo (Francio), Paŭlo Moĵajevo (Krimeo), Mikaelo Bronŝtejn (Ruslando) kaj duopo ĴomArt kaj Nataŝa (Svedio), en BET-52 koncertos la konata esperantista muzika grupo Sepa kaj Asorti el la Litovia urbo Visaginas.
Legu la tutan artikolon ‘Sepa kaj Asorti koncertos en Birštonas’
5 Marto 2016 de AlKo
Okaze de la 50a mortodato de Anna Aĥmatova, forpasinta la 5an de marto 1966, ni reaperigas la artikolon de Grigorij Arosev, kiu unue aperis en 2014, okaze de ŝia 125-jariĝo. La unua alineo de la artikolo estas modifita kongrue kun la datoj, la cetero restas netuŝita.
La vivo de Anna Aĥmatova meritas ne dupaĝan artikolon, sed diversĝenrajn librojn – fakte, tiuj estas jam amase verkitaj. Preskaŭ ĉiu imagebla temo estas jam pritraktita kaj pridisertita. Neoficiala retejo, dediĉita al Aĥmatova, nombras pli ol 600 artikolojn pri ŝi. Okaze de ŝia 50a mortodato ni nur rememoru la ĉefajn eventojn el la vivo de unu el la plej elstaraj rusaj poetoj.
Legu la tutan artikolon ‘Anna Aĥmatova: ĉion postvivinta’
4 Marto 2016 de AlKo
Post la multaj Zamenhof-tagaj, Kristnaskaj kaj novjarfestaj renkontiĝoj en Esperantujo kutime sekvas kelksemajna periodo, dum kiu okazas nemultaj eventoj. Tio denove ebligis al la redakcio de La Ondo de Esperanto aperigi en la marta kajero, dissendita en la fino de februaro, kelkajn pli longajn tekstojn, por kiuj mankis loko en la antaŭaj monatoj. Inter ili elstaras artikoloj de tri membroj de la Akademio de Esperanto.
En la unua parto de sia studaĵo Bitlibra revolucio akad. Sergio Pokrovskij konstatas, ke ĉiam pli da homoj legas librojn per elektronikaj aranĝaĵoj. Prezentinte la nunan konfuzon terminologian, la Siberia akademiano proponas kelkajn terminojn, poste prezentas la avantaĝojn de la bitlibroj kaj parolas pri ekranoj tralumaj kaj reflektaj. Lia akademia kolego, prof. Michel Duc Goninaz, publikigis la unuan parton de sia studo, kies titolo Kelkaj rimarkoj pri la t. n. “akuzativo” verŝajne ne bezonas plian klarigon, same kiel la titolo de la artikolo de la Finnlanda akademiano, prof. Jouko Lindstedt Se Esperanto estas tiel facila, kial oftas eraroj en tekstoj? Ĉu vi scivolas: kial? Legu la martan Ondon.
Legu la tutan artikolon ‘La marta Ondo aperis’
4 Marto 2016 de AlKo
Ok Esperanto-aktivuloj konkursos pri la rajto reprezenti la individuajn membrojn de UEA en la Komitato de la Asocio dum la periodo 2016-2019. Ses el ili estos elektitaj kiel komitatanoj B per poŝta balotado, kiu komenciĝos en aprilo. La nombro de kandidatoj estas malpli ol tiu en 2010, kiam 12 membroj kandidatiĝis, sed pli ol en 2013 kiam la elekto okazis inter 7 personoj.
Legu la tutan artikolon ‘Ok kandidatoj en elekto de ses komitatanoj B’
3 Marto 2016 de AlKo
1. Antaŭ 50 jaroj (1966) la sovetunia interplaneda senpilota spacŝipo “Venuso 3” atingis la surfacon de Venuso kaj iĝis la unua tera spacŝipo, atinginta alian planedon.
Antaŭ 25 jaroj mortis Edwin Herbert Land (1909-91), usona sciencisto kaj inventisto, aŭtoro de 535 inventoj, fondinto de la korporacio “Polaroid”.
Legu la tutan artikolon ‘Marto 2016: Jubileoj, memordatoj, festoj’
2 Marto 2016 de AlKo
Intervjuo kun Povilas Jegorovas
Post kvar monatoj, la 2an de julio 2016 en la Litovia urbo Birštonas komenciĝos la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, pri kiuj ni hodiaŭ faras kelkajn demandojn al Povilas Jegorovas, la ĉeforganizanto de BET-52 kaj prezidanto de Litova Esperanto-Asocio.
Kial la 52a BET okazos denove en Birštonas, kie antaŭ 12 jaroj okazis BET-40?
BET-40 en Birštonas en 2004 estis tre sukcesa, interalie, ankaŭ pro la alloga loko. Antaŭ du jaroj en junio 2014 pro sanproblemoj mi dum unu monato kuracis min en la sanatorio “Versmė” de Birštonas. Ĉar mi havis sufiĉe multe da tempo, mi multe promenis tra la urbo kaj ĉirkaŭaĵoj kaj malkovris, ke la urbo dum tiuj 12 jaroj multe ŝanĝiĝis, plibeliĝis, sed samtempe konservis sian trankvilan etoson. Verdire, mi estis ravita pro la etoso kaj la urba beleco. Do, al mia kapo tuj venis penso ankoraŭfoje aranĝi BETon en ĉi tiu urbo.
Uzante la okazon, mi esploris la kondiĉojn, loĝeblecojn kaj jam tie mi decidiĝis organizi BET-52 en Birštonas. Krome, ankoraŭ ekde 2004 restis multaj kontaktoj en tiu urbo, urba municipo, sanatorioj k. s. Do, ne estis hezito pri elekto de la loko por BET-52.
Kiom da personoj aliĝis, kaj el kiuj landoj?
Legu la tutan artikolon ‘Birštonas atendas vin’
1 Marto 2016 de AlKo
El ses kandidatoj por sekvi Fabrício Valle kiel redaktoro de la revuo Esperanto, la Estraro de UEA elektis la 47-jaran hungaron Attila Kaszás [prononcu Kásaŝ]. Li estas diplomita esperantologo, historiisto, politologo kaj li laboras en Budapeŝto kiel konsultanto kaj manaĝisto.
Legu la tutan artikolon ‘Nova redaktoro por la revuo “Esperanto”’
29 Februaro 2016 de AlKo

La Gugla mapo jam montras la Zamenhofan straton en Ĥerson (verde substrekita)
La 19an de februaro Vladimir Mikolajenko, la urbestro de la Ukrainia urbo Ĥerson, subskribis dokumenton pri ŝanĝo de 93 nomoj de stratoj, placoj, parkoj k. s. en la urbo kadre de la senkomunismiga geografi-noma kampanjo, realigata en Ukrainio. Ekzemple, avenuo Georgi Dimitrov ricevis la nomon de S-taj Cirilo kaj Metodio, strato Vojkov iĝis Juda strato (Jevrejskaja), strato Gorjkij iĝis Teatra strato ktp.
Pro ĉi tiu decido sur la mapo de Ĥerson aperis strato Ludwik Zamenhof. Antaŭe ĝi havis la nomon de Dimitr Blagoev, fondinto de la Bulgara Laborista Socialdemokratia Partio, kiu en 1919 transformiĝis al la Bulgara Kominista Partio kaj Blagoev iĝis la unua prezidanto de ĝia Centra Komitato. La nova nomo de la strato Blagoev estas elektita ne hazarde.
En novembro 1889 la 29-jara Lazarj Markoviĉ Zamenhof eklaboris en Ĥerson kiel okulkuracisto, sed, ne sukcesinte konkurenci kun sia kolegino, en majo 1890 li forlasis ĉi tiun urbon kaj revenis al Varsovio. Sian restadon en Ĥerson Zamenhof mem jene prezentis en sia fama letero al Alfred Michaux, skribita la 21an de februaro 1905.
Legu la tutan artikolon ‘Strato Zamenhof aperis en Ĥerson’
27 Februaro 2016 de AlKo

Fragmento el la komuna foto (Sendis Gražina Opulskienė)
Laŭ la kutima land-ordo de la Baltiaj Esperanto-Tagoj, post la 28a BET, okazinta en 1991 en Tartu (Estonio), la 29a BET devus okazi en Litovio. Tamen ankoraŭ en 1990 Litova Esperanto-Asocio (LEA) ricevis de SAT proponon gastigi en 1992 la 65an Kongreson de SAT. Estus ege malfacile aŭ tute neeble okazigi en Litovio du grandajn internaciajn aranĝojn en la sama jaro. LEA do decidis kunigi tiujn du aranĝojn kaj en la programo de la 65a kongreso de SAT konservi laŭeble ĉiujn tradiciajn programerojn de BET. Kaj tio estis realigita. Ankaŭ la partoprenantaro de la 65a kongreso de SAT estis esence BETa. Tial oni povas konkludi, ke reale la tradicio de BEToj daŭris kaj ne estis rompita, kvankam la 29a BET okazis nur en 1993 en Priekuli (Latvio). Pro tio la 65a kongreso de SAT ĉiam aperas en la statistiko de BEToj kaj ankaŭ en nia serio pri la Litoviaj BEToj.
Legu la tutan artikolon ‘La plej nekutima BET, aŭ SAT-kongreso en Litovio’
26 Februaro 2016 de AlKo
En la retejo de la La Ondo de Esperanto ekde 1999 ĝis 2004 regule (kun unumonata malfruo) estis publikigata la tuta materialo de ĉi tiu revuo. Sed ekde 2005 ĝis nun en ĉi tiu retejo aperas nur la enhavtabeloj kaj la plej gravaj tekstoj (interalie, ĉiuj recenzoj kaj beletraĵoj, sed nur malmultaj aktualaĵoj kaj polemikaĵoj). Por la dezirantoj rapide legi la tutan revuon elektronike ekde 2007 estas eldonata la pdf-versio de La Ondo, kiun nun elektas pli ol kvarono de la abonantoj.
En 2015 la redakcio de La Ondo de Esperanto enretigis la pdf-versiojn de ĉiuj numeroj por la jaroj 2007 kaj 2008. Hodiaŭ estis enretigitaj ankaŭ ĉiuj numeroj por la jaroj 2009 kaj 2010. Ili estas senpage elŝuteblaj ĉe la adreso
Legu la tutan artikolon ‘Malnovaj Ondoj libere elŝuteblaj’