Archive Page 16
3 Aprilo 2016 de AlKo
Inter la partoprenantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), okazontaj la 2-10an de julio en Birštonas (Litovio), estos Giorgio Silfer. Giorgio Silfer estas pseŭdonimo de Valerio Ari, kiu naskiĝis en 1949 en Milano. Li estas lingvoinstruisto, organiza konsilisto, verkisto kaj publicisto, doktoro pri modernaj lingvoj (1982) kaj beletristiko (1987). Li kunfondis la revuon Literatura Foiro (1970) kaj redaktis ĝin ĝis 1980. Ĉe la 36a IJK en 1980 Giorgio Silfer, kune kun Jouko Lindstedt kaj Amri Wandel lanĉis la Manifeston de Raŭmo.
Legu la tutan artikolon ‘Giorgio Silfer venos al Birštonas’
2 Aprilo 2016 de AlKo

La 101a Universala Kongreso verŝajne estos la plej juneca el ĉiuj ĝisnunaj UKoj danke al la engaĝo de multaj gejunuloj en la Loka Kongresa Komitato, kiuj pretigas interesan (kaj malmultekostan!) junularan programon.
La junulara programo estos parto de 101a Universala kongreso de Esperanto en Nitra, kiu okazos de la 23a ĝis 30a de julio 2016. La junulara programo estos preparita por ĉiuj aĝaj kategorioj, vi devas nur senti vin juna spirite. Se vi naskiĝis post la 31a de decembro 1995, vi eĉ ne pagas aliĝkotizon!
La ĉeftemo de la junulara programo estas “La gejunuloj al la plenkreskuloj – la plenkreskuloj al la gejunuloj”. Ni kun ĝojo ludos, kantos, sportumos, bambumos, ekskursos, sed ankaŭ helpos kompreni teknikaĵojn, lingvaĵojn aŭ efikan labormanieron kaj multajn aliajn aferojn dum niaj prelegetoj, kursetoj kaj trejnadoj. Aŭ ni simple babilos vespere en la drinkejo kun ĉiuj, kies aĝo pro la senĉesa kurado de tempo superas la aĝon de oficiala juneco.
Legu la tutan artikolon ‘La junulara programo de la 101a UK: riĉa kaj ĉeestinda!’
1 Aprilo 2016 de AlKo
Laŭ la Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto okazis elekto de la Estraro kaj de la direktoroj de la Sekcioj kaj Komisionoj de la Akademio de Esperanto. La nova prezidanto de la Akademio iĝis Probal Dasgupta, kiu ekoficas en ĉi tiu rolo anstataŭ la antaŭa prezidanto Christer Kiselman, kiu eksprezidantiĝis en decembro 2015. Dasgupta estas la dua eksprezidanto de UEA (la unua estis John Wells), en la ofico de la prezidanto de la Akademio.
Kiel estraranoj estis elektitaj:
Probal Dasgupta, prezidanto
Brian Moon, vicprezidanto
Otto Prytz, vicprezidanto
Renato Corsetti, sekretario
Kiel direktoroj estis elektitaj:
Legu la tutan artikolon ‘Probal Dasgupta – prezidanto de la Akademio de Esperanto’
31 Marto 2016 de AlKo

En la inaŭguro de la Zamenhof-monumento en Veisiejai.
Veisiejai gastigis BET-34
De la 17a ĝis la 24a de julio 1998 en agrikultura lernejo de Veisiejai gastis kaj laboris 253 esperantistoj el 14 landoj, partoprenantoj en la 34aj Baltiaj Esperanto-Tagoj. La partoprenantoj estis: el Litovio – 157, el Pollando – 56, el Finnlando – 13, el Latvio – 9, el Estonio – 5, el Svedio – 3, el Belorusio – 3, el Aŭstralio, Britio, Danio, Francio, Germanio, Nederlando, Ukrainio – po 1. Kiel kutime, dominis virinoj (64 procentoj).
Legu la tutan artikolon ‘BET-34 en Veisiejai (1998)’
30 Marto 2016 de AlKo

Lingva Festivalo en Udmurtio (Foto: Jevgenija Lekomceva)
En Iĵevsko, la ĉefurbo de Udmurtio, la 12an de marto okazis lingva festivalo. En la Internacia Orienteŭropa Universitato estis prezentitaj pli ol 20 lingvoj, ses prilingvaj prelegoj kaj riĉa porinfana programo. La ideo de la festivalo estis ne nur montri la diversecon de la lingvoj en la mondo, sed, laŭ la vortoj de la ĉefa organizinto Aleksej Ŝklajev, atentigi pri la multlingveco en Udmurtio: “Dum la historio de nia regiono oni parolis ĉi tie tri lingvojn: la udmurtan, la tataran kaj la rusan. Sed, bedaŭrinde, la tendenco estas, ke oni parolas nur la rusan kaj ne interesiĝas pri la naciaj lingvoj de nia respubliko. Nia festivalo estis organizita por ke pli da homoj interesiĝu pri siaj gepatraj lingvoj, lernu kaj konservu ilin”.
Legu la tutan artikolon ‘Lingva festivalo en Iĵevsko’
28 Marto 2016 de AlKo
Okazis kelkaj ŝanĝoj kaj kompletigoj pri loĝado dum BET-52 kompare kun anoncitaj lokoj antaŭe. Pro tio, ke la gastejo de la Litovia sporta universitato (str. Birutės 19) estas riparata, ne eblos loĝi en ĝi. Tamen ĉiuj, kiuj antaŭmendis ĝin, je la sama prezo povos loĝi en aliaj lokoj, ne malpli bonaj kaj kvalitaj. Krome, pro granda kvanto de aliĝoj, la Organiza Komitato de BET-52 aldone al la jam antaŭe anoncitaj rezervis pliajn loĝlokojn.
Jen estas ili:
Legu la tutan artikolon ‘Loĝado dum BET-52′
26 Marto 2016 de AlKo
La 26an de marto 2016 forpasis
Michel Duc Goninaz (1933-2016)

Legu la tutan artikolon ‘Michel Duc Goninaz forpasis’
23 Marto 2016 de AlKo
Martin & La Talpoj. Superbazaro: KD. – Donneville: Vinilkosmo, 2014.

Malverŝajnas, ke Martin Wiese bezonas detalan prezenton antaŭ la esperantista aŭskultantaro. La ĉefkantisto (kaj, fakte, la ĉefmotoro) de la popularega bando Persone eldonas jam la duan albumon subtene de kelkopo da kontribuintoj, grupe nomataj kiel La Talpoj. Feliĉe, nek Wiese, nek liaj helpantoj okupiĝas pri la t. n. “talpa laboro” – la rezulto estas same bonkvalita kaj aŭskultinda, kiel la antaŭa disko Pli ol nenio.
Legu la tutan artikolon ‘Vizitinda superbazaro’
22 Marto 2016 de AlKo
La suba teksto estas la plej lasta verko de Viktor Sapoĵnikov, kiun li sendis al la redakcio nelonge antaŭ sia morto. Kvankam li ne sukcesis finredakti la tekston, ni decidis aperigi ĝin. Kiel ofte en la babiladoj de nia karmemora Siberia humuristo, la recenzata verko estas ne nur recenz-objekto, sed ankaŭ preteksto por esprimo de opinio kaj fantaziemo de la “maljuna provincano VikS” en stilo foje (mem)ironia.
Babilado de maljuna provincano
Kemény, Zsigmond. Vidvino kaj ŝia filino / Tradukis el la hungara Jozefo Horvath. – Budapest: HEA, 2014. – 295 p.
Ekvidinte la kovropaĝon, mi sentis naŭz-ondeton. Ĝi prezentis kirasitan viron, kiu duonbrakumas knabinon, kiu alrigardas lin… ne, ankoraŭ ne ame, sed antaŭame. Ĝis terura eksplodo de ardega amo restas 1 minuto 24 sekundoj kaj 0,6 nanosekundoj… je Dio, mi ne mensogas…
Sed eĉ sen eksplodo ĉio klaras. Antaŭ mi kuŝas mezepoka amromano, aŭ “kavalira romano”. Longa kiel intesto de bovino kaj enua kiel prelego de profesoro pri parazitologio. Mi havas sufiĉe da ili. Esperante, ruse, praruse kaj eĉ en la serba lingvo. Ilin igas malsaneca kripligo de ĉia logiko, ĉu ordinara, ĉu scienca, ĉu estetika. Nura priskribo de pigre fluanta vivo, prezentata en longaj pseŭdoprofundaj monologoj kaj ne malpli idiotaj dialogoj pri vetero kaj pri tio, ke s-ro N. fiksrigardis s-inon Y. ne kvin sekundojn, kiel kutime, sed duoble pli, ktp, ktp.
Tio estas ĝenerala bildo. Sed ankaŭ la ricevita libro per mia grasa fantaziemo prezentis la enhavon de la libro eĉ sen ĝia tralego.
Legu la tutan artikolon ‘La lasta babilado de VikS’
21 Marto 2016 de AlKo
Walter Żelazny naskiĝis en 1950 en Rzeszów. Li estas sociologo kaj okupiĝas pri etnismo, kultura antropologio, socilingvistiko kaj zamenhofologio, pri kiuj li publikigis kelkajn sciencajn librojn kaj plurajn studojn en la lingvoj pola, franca kaj Esperanto. Nun li estas profesoro pri sociaj sciencoj de la Bjalistoka Universitato kaj estro de la katedro pri kultura antropologio. Esperantisto ekde 1968, Żelazny estis estrarano de TEJO (1976–77), vicprezidanto de la legenda Pola Studenta Esperanto-Komitato (PSEK, 1979–1981) kaj la unua Konsulo de la Esperanta Civito (2001–2006). Unu el la plej signifaj intelektuloj en la Esperanto-komunumo, en BET-52, okazonta komence de julio en Birštonas, li prelegos pri temo, kiun li mem prezentas jene:
Legu la tutan artikolon ‘Profesoro Żelazny prelegos en Birštonas’
19 Marto 2016 de AlKo
La sendependa eldonejo Vinilkosmo “Esperanto-Muzik-Prod.” lanĉis antaŭmendo-kampanjon pere de la amasfinanca retejo de Ulule (http://fr.ulule.com/jomo-okcitanas/) por eldoni la KD-albumon jOmO okcitanas. La albumo estos presita sur KD, nur se ĝi atingos 150 antaŭmendojn ĉe Ulule.
Legu la tutan artikolon ‘JoMo okcitanas: antaŭmenda kampanjo’
17 Marto 2016 de AlKo

Koncerto de la Esperanta koruso el Panevėžys
La 31a BET, okazinta la 8-16an de julio 1995 apud Kaŭno kun 203 partoprenantoj, estis negranda kompare kun la tri antaŭaj Litoviaj BEToj (358 partoprenantoj en BET-20, 1983; 472 partoprenantoj en BET-23, 1986; 608 partoprenantoj en BET-26, 1989) kaj kun la 65a Kongreso de SAT (452 partoprenantoj, 1992), kaj ĝi unuafoje ne havis gravan programkontribuon de esperantistoj el Ruslando kaj Ukrainio. Sed danke al la Litoviaj kaj alilandaj instruistoj, prelegantoj kaj artistoj la programo estis ne malpli riĉa kaj interesa ol antaŭe. La suba arikolo el Litova Stelo koncize prezentas la 31an BET. La artikolon akompanas la rezolucio, akceptita fine de BET-31
Legu la tutan artikolon ‘BET-31 en Girionys (1995)’
15 Marto 2016 de AlKo
La 24an Boaon enkondukas Jesper Lykke Jacobsen, invitanta lasi flanken malkredemon por ĝui literaturajn verkojn. Kaj la almanako proponas por tia ĝuo originalajn prozaĵojn de Spomenka Štimec, Amir Naor, Mikaelo Bronŝtejn, Sten Johansson kaj originalajn poemojn de Ricardo-Felipe Albert Reyna, Jesper Lykke Jacobsen, Nicolino Rossi.
Prozaĵoj tradukitaj dankiĝas al Jozefo E. Nagy (Filantropoj de János Székely) kaj Sen Rodin (Manoj disigitaj nur de vitroplato de Rita Granetti). Suso Moinhos tradukis el la rumana poemojn de Grigore Chiper kaj de Marcela Benea. Valentin Melnikov prezentas elekton de satiraj poemoj de Aleksej Konstantinoviĉ Tolstoj.
Legu la tutan artikolon ‘Beletra Almanako, №24′
14 Marto 2016 de AlKo

Post la disko Esperanto elektronike, kiun E@I publikigis senpage rete omaĝe al sia dekjariĝo, venas nun plia senpaga elektronika eldonaĵo. En 2008 E@I publikigis kunlabore kun la urbo Bjalistoko KD-n kun simpla nomo Esperanto, kiu prezentas Esperanton al la ĝenerala publiko. La disko estis kreita dulingve: en la pola kaj en Esperanto. Ĝi estis eldonita en rekorda kvanto 400 mil ekzempleroj kaj disdonita senpage kun Gazeta Wyborcza.
Oni nun povas vidi ĝian enhavon tute senpage en la reto!
Legu la tutan artikolon ‘KD Esperanto senpage havebla rete’
12 Marto 2016 de AlKo
Belartaj Konkursoj de UEA estas gvida Esperanta artkonkurso, kiu okazas en kvin branĉoj (poezio, prozo, teatraĵo, eseo kaj Infanlibro de la Jaro). En 2016 ĝi okazas por la 62a fojo. La rezultoj estos anoncitaj en la 101a Universala Kongreso en Nitro (Slovakio).
Legu la tutan artikolon ‘Proponu vian verkon por la Belartaj Konkursoj’