Archive Page 14
22 Majo 2016 de AlKo

Flavie Wakako Audibert kunkantas kun “Soit dit en passant” (Foto: Brian Moon)
Espéranto-France elektis Marsejlon kiel sian kongreslokon por la jaro 2016. La kongreso okazis de la 5a ĝis la 8a de majo kun la temo “Marsejlo: Pordo de Eŭromediteraneo” kun pli ol cento da homoj el proksimaj kaj foraj partoj de Francio, kaj ankaŭ el kvin aliaj landoj.
Legu la tutan artikolon ‘Marsejlo: Pordo de Eŭromediteraneo’
20 Majo 2016 de AlKo
Inter la 5a kaj 8a de majo Gdanskon vizitis 27 svedaj esperantistoj, ĉar antaŭ du jaroj estis decidite organizi en ĉi tiu nordpollanda marurbo Svedan Esperanto-Kongreson. Venis ankaŭ dekkelkpersona pollanda grupo kaj esperantistoj el Finnlando, Ĉehio, Danlando, Germanio kaj Ukrainio.
Legu la tutan artikolon ‘Svedoj kongresis en … Pollando’
18 Majo 2016 de AlKo

Kongresi en Israelo, ekskursi en Jordanio kaj kvar Maroj – tio estas la formulo, kiun la Israela Kongreso ofertas al siaj eksterlandaj partoprenantoj ĉiujare. Ankaŭ ĉi-jare tiu plano brile efektiviĝis en la 17a Israela Kongreso de Esperanto, kiu okazis en la urbo Jafo, la suda parto de Tel-Avivo.
Legu la tutan artikolon ‘Israelo: Duoble rekorda kongreso’
16 Majo 2016 de AlKo
La 15a de majo estas proklamita de Unuiĝintaj Nacioj kiel Internacia Tago de Familioj, kies ĉi-jara temo estas “Familioj, sanaj vivoj kaj daŭripova estonteco”. Nome de la miloj da Esperanto-parolantaj familioj, kiujn ĝi bonvenigis inter si tra la jaroj, Universala Esperanto-Asocio esprimas sian daŭran sindediĉon al tiuj idealoj, inkluzive de la tri aspektoj ĉi-jare emfazataj: (1) La sano kaj bonfarto de infanoj kaj junuloj, (2) Ekvilibro inter laboro kaj familio kaj la rezultaj sanefikoj, kaj (3) Pli alta vivokvalito por pli aĝaj personoj.
Legu la tutan artikolon ‘Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj’
14 Majo 2016 de AlKo

La 46a BET okazis en la profesia studcentro pri teknologioj kaj entreprenado de Visaginas (musklaku la foton por pligrandigi ĝin)
BET-2010
Interkomunika kaj kleriga aranĝo
La 27an de junio rande de la orientnorda urbo Visaginas, en la urba Profesia studcentro pri teknologioj kaj entreprenado okazis solena inaŭguro de la 46aj Baltiaj Esperanto tagoj. La 3an de julio pasis ties fermo. Kio estis BET? Stranga estas la demando, ĉu ne? Oni diras – ĝi estas aranĝo. Aranĝoj ekzistas diversaj. Kiu, se pli precize? BET, precipe la litovaj BET-oj laŭ sia programo imitas Universalajn Kongresojn. Ĉu BET estas kongreso, almenaŭ kongreseto? La vicprezidanto de UEA Claude Nourmont, partopreninta nian BET-on, diris kategorie: “Ne, BET ne estas kongreso!”.
Povas esti, ke aliaj partoprenintoj de BET havas aliajn respondojn. Elekto inter diversaj aranĝoj ja estas granda: lingvofoiro, seminario, konferenco, festo, festivalo, universitato, praktikejo, tendaro, somerumado ktp. La ĝenerala direktoro de UEA Osmo Buller en sia gratula mesaĝo al BETanoj imagis BET-on fenomeno (eksterordinara?), aranĝo kun eduka valoro. Ĉu BET estas edukejo? Kio finfine estas BET? Respondi la demandon povos finlege ankaŭ la legantoj.
Legu la tutan artikolon ‘BET-46 en la plej nova urbo de Litovio’
12 Majo 2016 de AlKo
La sesan fojon Afriko sin preparas por celebri la plej gravan eron de sia agado, nome la Afrikan Kongreson de Esperanto. Tiu tutkontinenta renkontiĝo gastos en la norda tanzania urbo Bunda, de la 24a ĝis la 31a de decembro 2016.
Legu la tutan artikolon ‘Afrika Kongreso de Esperanto’
10 Majo 2016 de AlKo

Bjalistoka Esperanto-Societo kaj Podlaĥia Libraro anoncas la 6an Literaturan Konkurson “Esperanto ligas homojn”. Ĉi-foje ni atendas eseojn pri la temo “Elmigrintoj: mi, vi, li…”
La verkojn ĝis tri paĝojn grandajn oni sendu ĝis la 30a de oktobro 2016 al la adreso de Bjalistoka Esperanto-Societo aŭ lasu en Esperanto-Libraro ĉe la strato Warszawska 19 en Bjalistoko.
La aŭtoroj de la dek plej bonaj verkoj estos premiitaj per bitlibraj legiloj, kaj iliaj eseoj publikiĝos en “Bjalistokaj kajeroj n-ro 6” en du lingvaj versioj: pola kaj Esperanta.
Legu la tutan artikolon ‘Literatura konkurso – gajnu bitlibran legilon!’
8 Majo 2016 de AlKo
Internacia Esperanto-Instituto en Hago lanĉis – post stadio de testado kaj korektado – novan aplikaĵon por lerni Esperanton en la butiko de Googleplay, vidu: https://play.google.com/store/apps/details?id=com.embarcadero.esperanto
Tre konata estas la kurso Esperanto per rekta metodo de Stano Marček. Kvankam la kurso mem nur estas en Esperanto ĝi por diversaj naciaj komunumoj aperis kiel libro kaj kiel kompakta disko kun nacilingvaj klarigoj. Nun ĝi ankaŭ aperis kiel t. n. “apo”. (Volumo 1, lecionoj 1 ĝis 11).
Legu la tutan artikolon ‘Nova Esperanto-kurso por poŝtelefonoj’
6 Majo 2016 de AlKo
Zbigniew Galor naskiĝis en Szczecin (Pollando). Li estas sociologo, universitata profesoro, estro de Katedro pri Ĝenerala Sociologio ĉe la Universitato de Szczecin. Magistriĝis pri sociologio ĉe la universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano, kie li ankaŭ nun loĝas. Doktoriĝis pri filozofio kaj sociologio en la universitato Maria Curie-Skłodowska en Lublin kaj habilitiĝis pri sociologio ĉe UAM en Poznano.
Liaj esplorinteresoj:
- filozofio antropologia kaj socia
- sociologio teoria
- socia-ekonomia evoluo, laboro, senlaboreco
- (lumpen)proprietaĵo, marĝeniĝo kaj ekskludo
- sociologio de kulturo, speciale: klasa, eŭropa, socimarĝena; subkulturo
- sociologio de Esperanto-movado kiel socia lingva movado
Legu la tutan artikolon ‘Kritiko de la racio esperantista: Zbigniew Galor prelegos en BET-52′
4 Majo 2016 de AlKo

1. Pasko laŭ la Julia kalendaro.
Internacia laborista tago.
3. Internacia tago de la libereco de la gazetaro.
Antaŭ 225 jaroj (1791) la sejmo (parlamento) de la Respubliko de Du Popoloj (Pollando kaj Litovio) akceptis konstitucion.
Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Nona Gaprindaŝvili (1941-), sovetia kaj kartvelia ŝakistino, mondĉampiono pri ŝako (1962-78).
Antaŭ 100 jaroj estis pafekzekutita irlanda revoluciulo Thomas James Clarke (Tomás Séamus Ó Cléirigh, 1858-1916), en la sekvaj tagoj estis ekzekutitaj pluraj liaj kamaradoj.
Legu la tutan artikolon ‘Majo 2016: Jubileoj, memordatoj, festoj’
2 Majo 2016 de AlKo
Ekzakte post du monatoj, la 2an de julio komenciĝos la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Birštonas. Je la 2a de majo 2016 al BET-52 aliĝis 264 esperantistoj el 27 landoj. La plej multaj aliĝoj, nature, estas el Litovio – 129 personoj. Sekvas Pollando kun 29 aliĝintoj. La trian lokon okupas Ruslando kun 23 aliĝintoj.
Legu la tutan artikolon ‘BET-52. Restas du monatoj’
30 Aprilo 2016 de AlKo
Povilas Jegorovas malfermas la 43an BETon (Foto: Choe Taesok)
Amasa kaj sukcesa kongreso BET-43
La 14-22-an de julio 2007 en la nordlitovia urbo Šiauliai okazis tradicia somera ĉiujara kongreso de Baltiaj esperantistoj Baltiaj Esperanto-Tagoj-43. Tiu ĉi jam la 43-a tradicia aranĝo estis dediĉita al la 80-jariĝo de la organizita Esperanto-movado en Šiauliai. La aranĝo okazas ekde 1959 ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio, Litovio. Ĝin organizis Litova Esperanto-Asocio kune kun la urba Esperanto-klubo “Ruto”.
La aranĝon partoprenis 322 esperantistoj el 18 landoj. Sekve, tiu ĉi BET fariĝis la plej amasa en tiu ĉi jardeko, jarcento kaj jarmilo. Litovion reprezentis esperantistoj el 23 urboj.
Legu la tutan artikolon ‘BET-43 en Šiauliai: la plej granda en la 21a jarcento’
29 Aprilo 2016 de AlKo
En Sankt-Peterburgo la 17an de aprilo okazis jubilea, jam la deka, lingva festivalo. Ĉi tiun eventon akceptis la Neva Instituto de Lingvo kaj Kulturo, neŝtata klerigejo, kie okazis ankaŭ la antaŭa jubileo – la kvina.
Lingvaj festivaloj estas ripoztagaj festoj de lingva diverseco, kie plej diversaj lingvoj sendepende de la kvanto de parolantoj estas prezentataj en la formo de kelkdek-minutaj enkondukaj lecionoj. La Peterburga lingva festivalo uzas blokojn po 50 minutoj, ĝis dek lecionoj okazas en ĉiu bloko samtempe – tiel la partoprenantoj ĉiuhore havas elekton inter kelkaj lingvoj. Ĉi-jare okazis 50 eventoj, 38 lingvoj estis prezentitaj (inter ili la albana, la armena kaj la dotrakia unuafoje), okazis kelkaj prelegoj kaj parola klubo en Esperanto.
Legu la tutan artikolon ‘La deka lingva festivalo en Sankt-Peterburgo’
28 Aprilo 2016 de AlKo
La 16an de aprilo 2016 en Moskvo okazis la sesa Tutmonda KER-ekzameno. “Fakte en Moskvo la sesio estis organizita jam la 6an fojon, – precizigas Svetlana Smetanina, la ĉeforganizanto de la Moskvaj KER-sesioj. – Antaŭ kelkaj jaroj ni havis eksterordinaran parol-ekzamenon por granda grupo de dezirantoj, kiun akceptis Katalin Kováts kaj Renato Corsetti”.
La sesio pasis en la tre oportuna Centro de la pedagogia majstreco, en granda hela ĉambro, kun ĝusta kvanto da tabloj por ke ĉiu ekzamenato sidu sola kaj sur la tabloj de la unua vico komforte lokiĝu kvar PIVoj, Esperanta flageto kaj manĝetaĵoj. Ĉiuj ekzamenkondiĉoj estis ricevitaj danke al la organizaj klopodoj de la Moskva Esperanto-Asocio MASI, kies kunordiganto Irina Gonĉarova estas helporganizanto de ĉiuj Moskvaj KER-sesioj.
Legu la tutan artikolon ‘La 6a Tutmonda KER-ekzameno en la ĉefurbo de Ruslando’
27 Aprilo 2016 de AlKo
Ilona Koutny [pron: Kútni] naskiĝis kaj edukiĝis en Hungario; ekde 1997 ŝi vivas en Pollando. Diplomiĝis pri matematiko, franca filologio kaj esperantologio, poste doktoriĝis pri lingvistiko en la Budapeŝta Eötvös-Universitato (Hungario) kaj habilitiĝis ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando). Esperanto estas parto de ŝia profesia kaj privata vivo dum jardekoj. Lingvoj, komunikado kaj matematiko interesis ŝin dekomence, tial ŝi lernis kelkajn lingvojn kaj longe okupiĝis pri komputa lingvistiko.
Legu la tutan artikolon ‘BET-52: Ilona Koutny gvidos kurson pri Esperanto en interkultura komunikado’