Novaj Honoraj Membroj de UEA
Vilmos Benczik (Hungario) naskiĝis en 1945. Profesie li estis profesoro en altlerneja fakultato de la universitato ELTE en Budapeŝto.
Legu la tutan artikolon ‘Novaj Honoraj Membroj de UEA’
Vilmos Benczik (Hungario) naskiĝis en 1945. Profesie li estis profesoro en altlerneja fakultato de la universitato ELTE en Budapeŝto.
Legu la tutan artikolon ‘Novaj Honoraj Membroj de UEA’
La 101a UK estos speciala en pluraj aspektoj, unu el ili estas la eblo sekvi kelkajn el la programeroj ankaŭ ne-ĉeeste. Unuafoje en la historio de la UK-oj okazos rektaj vivaj retaj elsendoj de pluraj programeroj – kaj de la solenaj malfermo kaj fermo, kaj de la komitatkunsidoj, prelegoj, koncertoj.
En la 101a Universala Kongreso de Esperanto, laŭ longa tradicio ĉiutage aperas kongresa kuriero, kiun povas senpage preni ĉiu kongresano, kaj kiu estas legebla ankaŭ en la retejo de UEA.
Legu la tutan artikolon ‘UK-101: La kongresaj kurieroj en la reto’
La 23an de julio 2016 la Komitato de UEA, kunveninta en Nitro (Slovakio) kie komenciĝas la 101a Universala Kongreso de Esperanto, elektis novan Estraron de UEA por la periodo 2016-2019. La nova Estraro konsistas el ses personoj:
Emilio Cid
Mark Fettes
Lee Jungkee
Stefan MacGill
Martin Schäffer
Maria Rosaria Spanò
La redakcio de La Ondo de Esperanto, kiu ĉi-jare festas la 25-jariĝon de la (re)fondo en 1991, analizis la problemojn, ligitajn kun plua produktado kaj distribuo de la revuo, kaj konsultis pri tio kelkajn fakulojn. Ni konkludis, ke:
Legu la tutan artikolon ‘La Ondo de Esperanto: Gravaj ŝanĝoj en 2017′
La pasintmonataj okazaĵoj montris, ke la nuna tempo tre taŭgas por informi pri Esperanto, ĉar homoj multe pli ol antaŭe interesiĝas pri lingvaj demandoj, ĉefe en la landoj de Eŭropa Unio, sed ne nur.
Legu la tutan artikolon ‘Alvoko por komuna informkampanjo pri Esperanto’
Okaze de la 200a mortodatreveno de Gavriil (Gavrila) Derĵavin, forpasinta la 8an (Gregorie: la 20an) de julio 1816, ni aperigas kvar liajn poemojn, kiuj aperis el la ciklo Rusa Antologio de la revuo La Ondo de Esperanto.
PRI LAŬMODA SPRITOPensadi pri nenio, dubon ĉiam spiti,
Al ĉio doni tuj decidon sen heziti,
Sen multe da kompren’, pri multo babiladi;
Arogi, sed scipovi per arogo flati;
Pliigi belan vanton, en palavro droni,
Al malamik’, amiko per rigard’ imponi
Per afableco brili, sed en ver’ — ignori,
Stultulojn priridante, ilin ja favori,
Kaj ami laŭ profit’, amiki laŭ selekto,
Kovardi en anim’, fieri per aspekto,
El fremda konto vivi kun impres’ nobela,
Stature gravi eĉ en kazo bagatela,
Por akra vort’ ŝercadi ankaŭ pri justico,
Gepatrojn kaj eĉ tronon moki kun malico,
Resume, per supraĵaj diroj interveni,
De ĉiuj studoj sole florojn ŝire preni,
Dishaki nodon, se malligi ĝin ne scias —
Jen kion ofte ni je sprito opinias!
Legu la tutan artikolon ‘Poemoj de Gavriil Derĵavin (1743–1816)’
Stefano Keller, ĉefreprezentanto de UEA ĉe UN en Ĝenevo ĉeestis la 9an sesion de Ekspertaj Mekanismoj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (EMRIP, 11-15 julio 2016). Keller intervenis pri la tagorda punkto 7: La celoj de la daŭripova evoluo kaj la rajtoj de indiĝenaj popoloj. Li atentigis pri la signifo de konoj de indiĝenaj popoloj pri naturo, konservado de la vivdiverseco, kiuj estas pluportataj per iliaj lingvoj. Li substrekis, ke la biologia kaj lingva diversecoj estas nedisigeblaj.
Tiuj abonantoj de La Ondo de Esperanto, kiuj partoprenis en la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en la litovia kuracurbeto Birštonas, plej frue ricevis la julian kajeron de La Ondo, presitan en Kaŭno unu tagon antaŭ la komenco de BET-52. Ili kun plezuro vidis sur la kovropaĝo panoraman foton de Birštonas kaj komence de la primovada sekcio Eventoj salutmesaĝon al BET-52 de la litovia ĉefministro Algirdas Burkevičius.
En ĉi tiu sekcio oni povas legi dudekon da artikoloj pri esperantistaj eventoj, inter kiuj estas kelkaj nekutimaj – ekzemple pri velado en Mediteraneo, boatado en Litovio, kaj kuirarta staĝo en Pireneoj – sed ankaŭ pli tradiciaj, kiel la 93a Germana Esperanto-Kongreso en Munkeno alloginta pli ol 200 partoprenantojn el 20 landoj. Cetere, la festprelego Esperanto – ĉu serioze?, kiun Reinhard Fössmeier faris en Munkeno, estas la ĉefmaterialo de la julia Ondo.
Unu el la plej famaj verkoj pri la Esperanto-historio, La danĝera lingvo de Ulrich Lins, aperis ĉe UEA en nova, reviziita eldono ĝustatempe por prezento en la 101a UK en Nitro. Ĝi estos havebla ankaŭ en la SAT-kongreso en Herzberg kaj mendebla ĉe la Libroservo de UEA.
Diktatoraj reĝimoj kaj fanatikaj ideologioj stampis Esperanton danĝera lingvo, plej forte en la nazia Germanio kaj en Soveta Unio sub Stalin. En sia detale dokumentita kaj riĉe ilustrita libro la germana historiisto Ulrich Lins montras, ke Hitler kondamnis Esperanton kiel ilon por la mondregado de judoj kaj ke Stalin, likvidante la revolucian internaciismon, subpremis la Esperanto-movadon kaj kaŭzis al ĝiaj anoj grandan suferadon kaj eĉ morton.
Vinilkosmo, la plej konata muzikproduktejo kaj vendejo en Esperantujo, ampleksigis sian katalogon danke al kvar ĵus aperintaj albumoj en Esperanto.
JoMo: jOmO okcitanas. 12 muzikaĵoj. Daŭro: 33 min. Produktita de Vinilkosmo en 2016. Albumo ref.: VKKD 128-063.
Krom se ĉi tiu estas via unua kontakto kun Esperanto, aŭ vi pasigis la lastajn dudek jarojn sur Marso, ĉu necesas prezenti la ĉiokapablan JoMon, faman poligloton kaj muzikiston sen kulturaj baroj?
Legu la tutan artikolon ‘Kvar novaj muzikaj albumoj en Esperanto’
De maldekstre: Ahto Siimson (peranto, Estonio), Svetlana Smetanina (peranto, Ruslando), Gleb Malcev (ekspeda servo, Litovio), Aleksander Korĵenkov (redaktoro), Marian Zdankowski (redakciano, Pollando), Halina Gorecka (eldonanto), Povilas Jegorovas (redakciano, Litovio), Margarita Želve (peranto, Latvio), Irina Gonĉarova (kunlaboranto, Ruslando), Stano Marček (peranto, Slovakio).
La 4an de julio en la kafejo “Banginuko vaišės” en Birštonas, ekster la oficiala programo de la 52a BET, la eldonanto (Halina Gorecka) kaj la redaktoro (Aleksander Korĵenkov) de “La Ondo de Esperanto” aranĝis etan akcepton okaze de la 25-jara datreveno de la (re)fondo de ĉi tiu gazeto. Aleksander Korĵenkov skize prezentis la ĉefajn momentojn el la historio de “La Ondo”.
Legu la tutan artikolon ‘BET-52: La Ondo festis sian 25-jariĝon’
La enkonduka temo de la 25a Boao estas ideala biblioteko prezentata de Jesper Lykke Jacobsen tra Umberto Eco. Cetere, 25 kajeroj de Beletra Almanako estas iaspeca jubileo kaj inda kontribuo al la Esperanta biblioteko.
Proze kontribuis Grigorij Arosev, Lilia Ledon kaj Barry Friedmann. Originala poezio venas de Antonio Valén kaj Gerrit Berveling.
Interreto, komputiloj kaj poŝtelefonoj hodiaŭ ludas gravan kaj preskaŭ neeviteblan rolon en ĉies vivoj, inkluzive de infanoj kaj junuloj. Kvankam en plej multaj kazoj, tio estas bona kaj utila, uzado de la interreto havas ankaŭ riskojn. Unu el tiuj estas reta ĉikanado: turmentado de infanoj fare de (ekzemple) samklasanoj, kiu ne ĉesas, kiam la lernejo finiĝas, sed sekvas ilin ankaŭ ĝis ilia ĉambro. Granda proporcio de junuloj spertis tiuspecan ĉikanadon.
1. Antaŭ 100 jaroj (1916) komenciĝis la batalo ĉe Somme, kiu daŭris pli ol kvar monatojn.
Antaŭ 50 jaroj (1966) Francio forlasis la armean strukturon de NATO.
2. Antaŭ 450 jaroj mortis Nostradamus (Michel de Nostredame, 1503-66), franca astrologo, fama pro siaj profetaĵoj.
3. Antaŭ 150 jaroj (1866) la prusia armeo venkis la aŭstrian en la batalo ĉe Sadová.
Antaŭ 50 jaroj Francio okazigis la unuan (el ĉ. 180) nuklearmilan eksplodon en la atolo Moruroa.
Legu la tutan artikolon ‘Julio 2016: Jubileoj, memordatoj, festoj’
Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.