Niaj libroj
Informoj pri niaj libroj estas konsulteblaj en tri retpaĝoj de la arkiva retejo de Sezonoj / La Ondo.
En la tema katalogo estas priskriboj de preskaŭ ĉiuj eldonitaj libroj (krom kelkaj delonge elĉerpitaj broŝuroj) kaj referencoj al recenzoj kaj al fragmentoj/ĉapitroj de la koncernaj verkoj.
La prezlisto enhavas nur tiujn librojn, kiuj nun estas aĉeteblaj.
La kronologia listo enhavas ĉiujn (119) librojn, kiujn ni eldonis , ankaŭ tiujn, kiuj delonge elĉerpiĝis.
Detalaj informoj pri kelkaj lastatempe eldonitaj libroj:
- La aventuroj de Ŝerloko Holmso de Arthur Conan Doyle (2013)
- La legisto de Bernhard Schlink (2013)
- Kongresaj paroladoj de Lazarj Markoviĉ Zamenhof (2a eldono, 2015)
Nia Kiosko enhavas plurajn elektronikajn librojn (“pdf” kaj “epub”), kiuj estas senpage elŝuteblaj. Krome, du e-libroj estas aĉeteblaj (provlibroj senpage elŝuteblaj).














