Elektronika versio

Ekde 2007 La Ondo de Esperanto estas abonebla ne nur papere, sed ankaŭ elektronike en la formato (prezento-maniero, dosier-formo) PDF. La PDF-versio enhavas ĉiujn tekstojn kaj ĉiujn bildojn de la originala papera eldono. Sed malkiel en la papera Ondo, en la elektronika ĉiuj bildoj, ne nur la kovrilpaĝoj, estas kolorplenaj.

La elektronika abono por la jaro 2012 kostas nur 12 eŭrojn, sendepende de la loĝlando. Vi povas tuj aboni per kreditkarto (uzante PayPal). Krome la abonkotizojn akceptas niaj perantoj.

Por legi la revuon elektronike, oni devas havi en sia komputilo la legoprogramon Adobe Reader aŭ similan. Ĝi estas senpage elŝutebla ĉe http://get.adobe.com/reader/

Ĉiu abonanto ricevos ret-poŝte siajn nomon kaj pasvorton, kiuj ne estos transdoneblaj al alia persono. Uzante ilin vi povos, en la tempo oportuna por vi, elsuti al via propra komputilo la revuon. Ni strebos, ke ĝi estu preta la unuan tagon de ĉiu monato. Se elŝutado ne estas oportuna por vi, vi povas elekti ret-poŝtan sendadon.

Nun oni povas senpage legi kelkajn numerojn de La Ondo en la formato PDF:

La Ondo de Esperanto. Januaro 2007
La Ondo de Esperanto. Decembro 2007
La Ondo de Esperanto. Januaro 2008
La Ondo de Esperanto. Februaro 2010
La Ondo de Esperanto. Februaro 2011

Ni senpage disponigas ankaŭ kelkajn librojn de Sezonoj en la formatoj PDF kaj ePUB. Vizitu nian kioskon.

Agrablan legadon!

Se vi ŝatas la tekston, rakontu pri ĝi:
  • Facebook
  • Добавить ВКонтакте заметку об этой странице
  • Twitter
  • LiveJournal
  • Одноклассники
  • MySpace
  • Digg
  • В закладки Google
  • LinkedIn
  • Reddit
  • Яндекс.Закладки
  • email
  • Add to favorites


Bad Behavior has blocked 4399 access attempts in the last 7 days.