Ekde 1998 internacia magazino La Ondo de Esperanto (Kaliningrado, Ruslando) ĉiujare okazigas Internacian Fotokonkurson. Jam okazis dek du konkursoj. Kutime partoprenas pluraj dekoj da fotoverkoj de profesiaj kaj amatoraj fotistoj kaj fotemuloj el diversaj landoj. La plej bonaj fotoj regule aperas en La Ondo de Esperanto kaj en la ĉefa kaliningrada tagĵurnalo Kaliningradskaja Pravda. Kelkfoje konkursfotoj estis ekspoziciataj, interalie, en la Ĝenerala Konsulejo de Pollando en Kaliningrado.
Sube estas la legeblaj la listoj de la laŭreatoj de la pli fruaj konkursoj. Pluraj fotoj estas spekteblaj rete, kaj aliaj estos spekteblaj post aperigo en La Ondo de Esperanto.
Antaŭ ducent jaroj, la 25an de marto (Gregorie: la 6an de aprilo) 1812 naskiĝis Aleksandro Herzen – eble, la plej originala figuro en la listo de la rusaj herooj de l’ spirito de la 19a jarcento. Legu pli
Eĉ la kritikantoj de UEA ne neas, ke malgraŭ ĉio ĝi restas la ĉefa Esperanto-organizaĵo. Verŝajne ĝi restos tia ĝis fora futuro. Kvankam ĝia membronombro falis, ĝi tenas la unuan lokon eĉ pli suverene ol iam ajn.
Zofia Banet-Fornalowa en La familio Zamenhof sciigas, ke Henriko Zamenhof eldonis la gazeton Kobieta. Sed ŝi ne mencias, ke Kobieta estis alititola daŭrigo de pli longhistoria gazeto, kies lasta kajero aperis ĝuste antaŭ cent jaroj – en decembro 1911. Legu pli
Oktobre 2011 finiĝas la mandatperiodo de la nuna estraro de REU, kaj per ĉi tiu artikolo mi prezentas kelkajn ideojn pri la Unio kaj pri la Esperanto-movado ĝenerale, kiuj aperis dum ĉi tiu tempo. Legu pli