Komentoj por La Balta Ondo

Komentoj pri Postprezidaj meditoj de Ian Fantom
Ankaŭ ĉe ni estis historio pri fantoma gazeto! Kiam William Auld emeritiĝis kiel redaktoro de La Brita Esperantisto mi estis kontaktita de aganta direktoro de Esperanto-Asocio de Britio, kiu informis min, ke li estis aŭtoritatigita demandi min, ĉu mi pretus akcepti la redaktorecon de la gazeto. Ni detale diskutis, kaj li menciis ankaŭ pli ĝeneralan respondecon pri informado en la asocio. Mi evoluigis planojn por modernigi la gazeton en stilo simila al la poste aperinta franca gazeto Le Monde d’Esperanto. Li diris al mi, ke li volas fari la kontrakton senprokraste, kaj ke li esperas, ke ĉio estos fine interkonsentita post unu semajno. Mi vane atendis la proponitan kontrakton. Kiam mi fine parolis kun li, li estis en senpacienca stato rilate al la komitato. La komitato deziris dividi la diversajn respondecojn menciitajn, por fari diversajn kontraktojn, kaj do li devis demandi al mi, ĉu mi tion akceptus. Evidente mi ne povis fari interkonsenton akcepti estontajn kontraktojn sen unue vidi la kontraktojn. Kaj cetere, se ĉiu kontrakto estus same malfacila kiel tiu ĉi, ni eterne diskutados kontraktojn. Nun mi opinias, ke ĝuste tio estis la ideo de la komitato. Poste la komitato dufoje metis al mi la saman demandon, kvazaŭ ili ne sciis, ke ili jam demandis kaj ricevis respondon.

Duonjaron poste la ĝenerala sekretario telefonis al mi, por demandi, ĉu mi interesiĝus pri la redaktoreco de La Brita Esperantisto, kvazaŭ temus pri nova ideo. Mi demandis, pri kio ili diskutis intertempe, kaj li listigis tutan aron da detaloj. Kiam li diris, ke ili decidis, ke ili volas havi poemon sur la dorsa paĝo, mi diris, ke ŝajnas al mi, ke la komitato preferus mem redaktori la gazeton. Mi malakceptis. Aperis eĉ letero en Revuo Esperanto, mirante, ke en la tuto de Britio eĉ ne estis unu persono kiu pretus transpreni la redaktorecon de La Brita Esperantisto. La tuta afero estis ŝarado por ŝajnigi, ke ili serioze provis trovi iun, sed, ho ve, ili ne sukcesis.

Tio donis al ili belan pretekston sendi al ĉiuj membroj La Ondon de Esperanto, pro malapero de La Brita Esperantisto. La membroj ŝafece akceptis tiun alternativon, ĉar tutsimple ne estis la homoj en Britio por transpreni la gazeton. Estis al mi evidente, ke Ondo de Esperanto iom subtile iom post iom donas respektindecon al La Esperanta Civito kaj la klaŭnaĵoj de Giorgio Silfer. En la Brita Kongreso de 2003 gastparolis la redaktoro de Ondo de Esperanto, kaj en sia prelego li diris, ke Ondo de Esperanto estas duonvoje inter UEA kaj La Civito.  Tio subtenis mian ideon, ke la raŭmismo estas la vera celo de Ondo de Esperanto. Tiutempe mi estis kontraktita kiel Informa Oficisto de la asocio, kaj miaj observoj de la maniero en kiu funkcias ties Estraro evidentigis al mi, ke la Prezidanto, la Vicprezidanto kaj la Kasisto ĉiuj havas siajn proprajn planojn, kiuj ŝajnis esti simpatiaj kun la raŭmismo. Evidente ili havis komunan intereson, sed ĉu ili hazarde estis kune en la komitato, aŭ ĉu ili koluziis ekde la komenco estis por mi demando ankoraŭ ne solvita.

Ondo de Esperanto iom post iom gvidis la legantojn en la direkton de la raŭmismo, en simila maniero en kiu la brita gazeto Encounter, la germana gazeto Der Monat, kaj diversaj aliaj en Eŭropo iom post iom subtile gvidis legantojn al akcepto de la usonaj kulturaj valoroj. Tio okazis en kunordigita operacio de CIA nomata ‘Congress for Cultural Freedom’ [Kongreso por Kultura Libero]. La ideo estis, ke la legantoj eĉ ne suspektu, ke la gazetoj povus esti frontoj por io alia.  Ĉu aŭ ne Ondo de Esperanto estis en la sama kategorio estis demando malpli grava ol la fakto ke ĝi tiel kondutas. Kiam pasintjare la redaktoro diris al mi, “Ni ne bezonas movadon” li tiel konfirmis, ke li ne subtenas la Esperanto-movadon, same kiel Giorgio Silfer kaj La Civito. La kandidatiĝo de Giorgio Silfer por la sekretarieco de PEN-Klubo estu prenita en la sama kunteksto; PEN-Klubo estis pli-malpli transprenita de tiu sama operacio Kongreso por Kultura Libero.

Fine reaperis La Brita Esperantisto, sed nur dufoje jare. Nun ĝi estas entute en Esperanto, anstataŭ dulingva, kaj ĝi aktive malinstigis diversajn agadojn por la antaŭenigo de Esperanto. La redaktoro malaprobis la Esperantan Parlamentan Grupon, kiu mortis proksimume en la tempo en kiu li mem eniris la Estraron de la landa asocio. Li mem, kiel Prezidanto de Esperanto Teachers Association [la brita filio de ILEI] mortigis la asocion, kvankam ĝi havis ĉirkaŭ cent membrojn kaj sanajn kontojn – surbaze de preteksto, ke ili ne sukcesis anstataŭigi la emeritiĝintan redaktoron. En aŭtuno 2004 li atakis miajn ideojn pri festado de la centjariĝo de la landa asocio, dirante ke mi estas ‘nur unu individuo’ kiam mi fakte estis la Informa Oficisto de la asocio, kaj la ideojn mi prezentis laŭpete al ties Publica Komitato. Li mokis min, kaj ankaŭ la ideon inkluzivi bildon de la unua Prezidanto de Brita Esperantista Asocio, la famega W T Stead, en parto de ekspozicio en Londona Lingvo-Ekspozicio. En 2007 li per du redaktoraj artikoloj subfosis la Britan Kongreson de Esperanto, kies kongresa temo estis ‘Renoviĝo’. Tio rezultis en la demisio de ilia komisiito pri kongresoj. Kaj nun tiu ulo, kiu faris tiom por saboti la britan Esperanto-movadon ĵus fariĝis Prezidanto de la landa asocio.

Do tia estas la historio de la fantomaj gazetoj en Britio!

Komentoj pri Postprezidaj meditoj de Vladimir MININ
Dankon, Ian! Vi donas interesajn faktojn.

Kaj nun pri G. Arosev.

En la jaro 1996 G. Arosev skribis arogan leteron kun multaj gramatikaj eraroj al nia E-gazeto “AKTUALE”, kiu jam la 10-an jaron estis sukcese eldonata kaj populara. G. Arosev postulis fermi la gazeton kaj fordoni gxian tutan monon al li por eldoni lian organon de REJM (SEJM-2). Cxu G. Arosev sukcesis eldeni almenaux 1 numeron de tiu cxi nova gazeto? Cxu iu iam vidis almenaux 1 numeron de tiu cxi fantoma gazeto de G. Arosev?

Komentoj pri Postprezidaj meditoj de Ian Fantom
Mi ne povas juĝi pri la situacio en la rusa Esperanto-movado, sed tio kion priskribis Vladimir Minin ja okazis aliloke. Estas ofte malfacile distingi inter nura fuŝado kaj sabotado vestita kiel fuŝado.

Tamen en mia propra landa Esperanto-asocio mi eltrovis per studo de 15 jaroj da protokoloj, raportoj, artikoloj kaj leteroj, ke konstante la helpo de kernaj movadistoj estis ignorita aŭ marĝenigita. Mi eĉ trovis unu protokoleron laŭ kiu iu membro havas multajn ideojn kaj sugestojn, sed ke la Estraro ne ŝatis lian lingvaĵon kaj ke li insistas diskuti pri tio en la angla lingvo, kaj do ili ignoris lin. Alia membro dufoje proponis, ke la asocio petu monkontribuojn por savi la domon, kiun ni tiutempe havis en Londono, sed ŝi estis ignorita.

La jarkunveno de 1999 voĉdonis por vendi la domon (ĉe 140 Holland Park Avenue, London, W11 4UF) pro tri kialoj: (1) daŭra perdo de kapitalo (2) kaduka stato de la domo, kaj (3) profesia konsilo, ke ili devas vendi la domon. En mia studo de 2005 mi ne sukcesis trovi pravigon de iu ajn el tiuj tri kialoj.

La profesia konsilo ne estis menciita en la protokoloj, kaj evidentiĝis nenio alia ol aserto en notoj de kunveno kun la kontkontrolisto, ke iu diris, ke ili devos vendi la domon. Tiujn notojn verkis la sekretario de la Esperanto-asocio. Mi trovis nenion en skriba formo de la kontkontrolisto. Ĉiuokaze, la asocio nuligis la tradician kontkontroladon (jure rekonitan) kaj anstataŭigis per malpli strikta kontrolo. La ‘kontkontrolistoj’ ne havus sufiĉe da informoj por fari tian profesian rekomendon.

Pri la kaduka stato de la domo mi trovis ciferojn por fari ĉiujn riparojn, sed sen tempo-indiko. La sumo (£60 000) estis la sama sumo kiun la asocio kolektis dudek jarojn pli frue (kiam ĝi voloris multe pli) por aĉeti hotelon (kiun ili poste perdis). Do certe la propono lanĉi monkolekton meritis konsideron. Rilate al urĝeco, ili registris nur, ke “iom” devos esti elspezita en la venontaj kvin ĝis dek jaroj.

Pro la manko de detaloj mi fariĝis suspektema kaj do decidis studi la kontojn. La kapitalo devus esti klare videbla en ĉiuj kontoj, sed ĝi ne estis. Estis fakte granda tasko fari la kalkulojn, kaj fine mi eltrovis, ke dum la ses jaroj en kiuj ili informis la membrojn, ke ili perdas kapitalon, ili fakte spektakle gajnadis kapitalon. Nur en 2011 mi sukcesis igi la kasiston agnoski, ke miaj ciferoj estas ĝustaj, kaj ke oni ne povas juĝi, ĉu estas financa krizo sole per la ciferoj. Tio signifas, ke ŝi konstante mensogadis pri la perdado de kapitalo en tiu periodo, kaj ke la pretendo ke ili ricevis profesian konsilon de la kontkontrolisto estis blufa.

Signojn de similaj situacioj mi vidas en multaj partoj de la tutmonda Esperanto-movado. Kelkfoje la fuŝado certe estas pro malfacilaj cirkonstancoj aŭ pro malkompetenteco, sed kelkfoje ne; ĝi ŝuldiĝas al sabotado de la Esperanto-movado de interne fare de Tre Persvademaj Personoj.

Komentoj pri Postprezidaj meditoj de Fehér Andor
Kvankam certa pri negativa akceptigxo ankaw cxi tie, mi ne povas resti indiferenta pri la zorgoj cxi tie prezentitaj.

Mi kuragxas aserti, ke la kerna kaj tradicia problemo ankaw en la Rusia movado estas ne eventuala maltaugeco, sensperteco k.s. de prezidantoj, aliaj funkciuloj, do de unuopaj e-istoj (ecx se movade gravaj), sed la manko de oportuna celdifino, pri kiu “kulpas” ne tiom rusiaj, germanaj aw aliaj landaj asocioj, kiom UEA, kies devo devus esti organizi tiajn INTERNACIAJN kunlaborojn, kiuj servus LA PROGRESON DE E-O EN LA MONDO, ne nur la kontentigon de personaj bezonoj de unuopaj e-istoj, tia programdifino tamen mankas ecx en la nunaj programoj de la elekteblaj novaj komitatanoj de UEA.

Oni cxi tie demandas: “… kiujn taskojn plu havu la landaj asocioj, kiuj taskoj estu eble plenumataj en aliaj organizaj formoj.” Jes, cxi tio montras, ke la bezonon de kunlaboro de alia speco sentas ankaw aliaj krom mi. Cxiuj program-projektoj tamen daure servas nur la plifirmigon de la malnovaj, ne suficxe oportunaj vojsulkoj por nia “cxaro”. La apogadon de novaj “vojsulkoj” mi cxiam esperis, se de iuj entute, tiam unuavice de rusiaj e-istoj, kiuj vivas en lando kun profundaj, historie longedauraj tradicioj, favorantaj por kolektiva, disciplina laboro, sed mi devas sperti ties malon. Cxu la “tutmondigxo” en la mondo totale detruis ankaw en la Rusia movado la kolektivismon?

Komentoj pri Postprezidaj meditoj de Lu Wunsch-Rolshoven
Grigorij skribis: “Ĝia, de landa asocio, tasko estas pruvi sian bezonatecon kaj utilecon.” Eble jes.

Laste funkciulo de Esperanto-asocio diris al mi, ke la problemo de la Esperanto-asocioj en la nuna tempo de interreto estas trovi novan utilon, ĉar la malnovaj taskoj ne plu estas multe bezonataj. (Mi ekzemple legas sur la paĝoj de la Germana Esperanto-Asocio pri tio, kion alportas la membreco:

- vi ricevos kontaktadreson

- ni informos, kie estos Esperanto-kursoj

- vi ricevos senkostan kursmaterialon por lerni hejme

- vi ekscios, kie okazos Esperanto-aranĝoj.

Ĉion ĉi oni povas ricevi sen membreco en interreto… Facebook kaj aliaj retejoj bone helpas ĉe tio.)

Loka Esperanto-parolanto ne sciis diri al mi, kial li plu estas membro de la loka asocio… “Antaŭ trideko da jaroj, jes, tiam necesis asocio por povi uzi Esperanton…” Hodiaŭ li membras nur, ĉar mankas la energio malmembriĝi. (Kaj li ĉiutage uzas Esperanton.)

Do resume mi demandas min, por kio fakte estas bezonata landa asocio, kiun utilon ĝi alportu hodiaŭ – kaj mi vere demandas tion al la koncernaj aktivuloj. Ja estas multaj alternativoj al laboro en landa asocio, se oni volas fari ion bonan por Esperanto: Oni povas varbi loke aŭ interrete, povas subteni vikipedion aŭ Tatoeban, povas organizi kaj kunorganizi renkontiĝojn ktp.

Mi neniel celas meti la tezon, ke landaj asocioj superfluas – sed mi ja kredas, ke en la hodiaŭa forte ŝanĝiĝinta mondo oni demandu sin, ĉu la modeloj de la antaŭ-interreta epoko restu senŝanĝaj, kiujn taskojn plu havu la landaj asocioj, kiuj taskoj estu eble plenumataj en aliaj organizaj formoj.

Komentoj pri Mez-Oriento: La sesa kunveno de A. Kuenzli
Ne estas dirite konkrete pri kiu “agado de la armenoj en la Turka Imperio okaze de tiu milito” temas. Vershajne temas pri la Ribelo de Van (1915), pri kiu oni trovas en Vikipedio informojn en pluraj lingvoj, ech en Esperanto: http://eo.wikipedia.org/wiki/Rezistado_de_Van.

Kvankam en tiu batalo pereis dekmiloj da armenoj, chi tiun ribelon la turkoj utiligis kiel kauzon por akcepti leghon, kiu kondukis al la deportado de la armenoj en la Otomana Imperio kaj finfine al la genocido kontrau ili.

Pri la Batalo de Galipoli oni same povas trovi informojn en interreto.

Mi treege malshatas, se en tiaj artikoloj kaj raportoj oni nur aludas gravajn aferojn, sed lasas la leganton en la nebulo, por pravigi la propran vidpunkton kaj akuzi la alian flankon, sed rezignas mencii konkretajn fontojn kaj faktojn. Mi ne scias, chu oni faras tion intence au pro nekono de la faktoj. Bedaurinde, la plimulto de la “verkaro” de Corsetti estas verkita en tiu stilo (ekzemple ankau pri “lingvaj rajtoj” kaj similaj temoj), pro kio oni ne povas serioze konsideri ghin. Sed tiu konfuzado kaj tordo de la historio estas la tipa maniero de la komunistoj (kiuj bedaurinde tro multe influas la Eo-movadon, aplikante sian pseudo-sciencan stilon en senescepte chiuj skribajhoj kaj diskutoj. Corsetti ne estas la sola.)

Komentoj pri Postprezidaj meditoj de Svetlana Smetanina
Grigorij, tro pesimisme!Vi multon faris, ne havinte sufichan movadan sperton. Kaj ni dankegas vin pro via kuragho kaj teda chiutaga laboro, kiu ne chiam videblas. Ni laboru plu kune kaj esperu pri sukcesoj. Via sperto estas utila kaj por vi mem kaj por la aliaj. Ne chiuj vojoj estas glataj kaj ne chie atendas nin florbukedoj.

Komentoj pri Postprezidaj meditoj de Ĵajro
Karaj legantoj kaj samideanoj,

Unue mi gratulas G. Arosev pro sia kuraĝo je priskribi sian malsukceson. Brazila entreprenisto iam diris, ke estas tre facile paroli pri la sukcesoj sed ne estas facile komenti kaj alfronti la fiaskojn. La artikoloj de Arosev devas esti bazoj por niaj debatoj pri la movado kaj la monda kulturo kiun ni ĉiuj konstruas ĉiutage. Verdire Grigorij, se mi komparis vin al fiŝisto mi povus diri, ke vi kaptis malmulte da fiŝojn ĉar vi metis en hoko tiun kiu plaĉis al vi kaj ne plaĉis al fiŝoj. Mi amas fragojn kun laktokremo sed fiŝoj ne! Sed la graveco de via laboro ne estis precize la sukcesoj, ĝi estas la spertoj. Vi gajnis sperton. Faru vi raportojn kaj referatojn kaj interŝanĝu kun aliaj organizantoj tra la mondo. En Brazilo mi povas rekomendi vin fari kontakton kun Pedro Cavalheiro (Pedro Kavaliejro) kaj ŝanĝi spertojn. Ankaŭ estas Ian Fantom en Britujo, kiu alfrontis malfacilaĵojn. Resume miaj karaj legantoj, nia movado devas doni aliajn paŝojn. Kaj tiuj paŝoj bezonas konadon de financa areo. Jes, ni bezonas monrimedojn kaj financi niajn proprajn projektojn. Jam estas tempo por Eo eniri en aliaj areoj krom amikecaj, artismaj, poeziaj areoj. Ni devas montri al mondo, ke Eo funkcias malgraŭ la homaj malvirtoj. Kaj estos necesa granda armeo de egoismuloj, monaviduloj, ktp por deteni nin. Kiel diras vin ruse? Нас не догонять!

Komentoj pri Postprezidaj meditoj de Vladimir MININ
Fakte G. Arosev nur malhelpadis al la agado de REU en Rusio. Li rifuzadis cxiujn proponojn. Plej “glorigxis” li kiel cenzuristo en la REU-dissendolistoj. Praktike ne eblis pridiskuti kaj fari ion utilan enkadre de REU.

Komentoj pri Mez-Oriento: La sesa kunveno de A. Kuenzli
PS Jen ankorau pri unu alia turka genocido, kiu estas totale forgesita:

http://en.wikipedia.org/wiki/Assyrian_genocide

Pri la aludita kulpigo de Corsetti kontrau armenoj en la 1a mm mi esploros kaj verkos laubezone raporteton.

Oni ankau ne forgesu la sennombrajn viktimojn, kiujn kauzis la regado de la Otomana Imperio dum 500 jaroj en la okupitaj landoj de Balkanio kaj Proksima Oriento. Sed trakti tiun temon signifus vershajne, ke oni devus trakti ankau samtempe la koloniismon de europanoj en ekster Europo, kion neniu neas, plej laste la esperantistoj.

Kion (ne nur la komunismaj) e-istoj prisilentas estas la viktimoj de la komunismo, kiu estas taksita de la Nigra Libro de la Komunismo (1997) je chirkau 100 milionoj da homoj. Kaj en la nunaj komunismaj landoj daure pereas ne malmultaj homoj pro politikaj kauzoj. Chio tio estas prisilentita de Corsetti kaj kompanio.