11 Julio 2012 de AlKo
Vortoj de Komitatano Z
La strategia komisiono de UEA prezentis post preskaŭ dujara naskado sian frukton, Strategian vizion por UEA. Ĝis nun ĝi apenaŭ vekis diskuton. Plej vigle devus diskuti pri ĝi la komitatanoj, ĉar la komisiono estis elektita de ili, kaj ili ankaŭ devos formale akcepti aŭ rifuzi la novan dokumenton. Kiel ĉiam, la komitatanoj tamen restas flegmaj kaj indiferentaj. Nur kiam okazas mortoj aŭ jubileoj, la reta diskutlisto de la UEA-parlamento vekiĝas por kondolenci aŭ gratuli. Legu la tutan artikolon ‘Survoje al la Fettes-erao’
29 Marto 2012 de AlKo
Vortoj de Komitatano Z
Eĉ la kritikantoj de UEA ne neas, ke malgraŭ ĉio ĝi restas la ĉefa Esperanto-organizaĵo. Verŝajne ĝi restos tia ĝis fora futuro. Kvankam ĝia membronombro falis, ĝi tenas la unuan lokon eĉ pli suverene ol iam ajn. Iam SAT estis preskaŭ same granda, sed nuntempe ĝi estas apenaŭ dekono de UEA kaj nenio plu savos ĝin.
Legu la tutan artikolon ‘Hundoj bojas, karavano vojas’
18 Decembro 2011 de AlKo
Antaŭ jardekoj Lapenna militis kontraŭ ekstremistoj, kiuj kompromitis la movadon antaŭ la ekstera mondo. La granda oratoro eĉ sukcesetis, kvankam unuopaj dorsosakuloj en mallongaj pantalonoj ne ĉesis trovi la vojon al urbaj akceptoj. Eĉ pli ol la nivelo de la ekstera sinmontro de la movadanoj al Lapenna gravis la nivelo de ilia argumentado kaj ne laste la lingva nivelo, eĉ la rego de la propra nacia lingvo. En la Principaro de Frostavallen Lapenna fiksis en 1956 sian plu valoran kodekson pri informado kaj eĉ pri la ĝusta konduto.
Legu la tutan artikolon ‘Lingvaj dorsosakuloj’
15 Decembro 2010 de AlKo
La renova estraro de Probal Dasgupta gvidas UEA jam trionan jaron, sed verajn vivosignojn ĝi ne donis. Ŝajnas ankaŭ troige diri, ke ĝi gvidas. Se komunumo havas gvidanton, oni sentas lian ĉeeston, sed ĉu UEA estas gvidata, jen la demando. Sekvante retlistojn oni konkludas, ke la gvidanto de UEA estas Renato Corsetti. Eĉ la retlisto de la komitato de UEA igas tiel konkludi. En la raraj fojoj, kiam iu komitatano komentas ion en tiu apatia forumo, la respondo venas de Corsetti, malofte de la prezidanto aŭ alia estrarano.
Legu la tutan artikolon ‘La sengvida cirko’
17 Oktobro 2010 de AlKo
La elektoj en UEA estas teda temo, ĉar apenaŭ eblas skribi ion, kio ne estis dirita antaŭ tri jaroj kaj eĉ pli frue. En majo la elektokomisiono publikigis sian proponon pri la nova estraro.
Ne tute sensurpriza estas tiu listo. Vere neatendita estis nur la ellaso de la vigla ĉiliano José Vergara, kies lokon pri sciencaj kaj fakaj aferoj akaparis Amri Wandel. La israelano estas jam reciklaĵo kiel estrarano, ĉar li komencos sian trian periodon. Lia dubinda merito estas, ke li neniam sukcesis reelektiĝi senpaŭze, kvankam malmultaj movadpolitikistoj same verve sin ofertadas al videblaj postenoj. Latinamerikanojn reprezentos la kubanino Maritza Gutierrez, kiu transprenos la lokon de la japano Hori Yasuo, elektita en Jokohamo por anstataŭi la ĉinon Yu Tao, kiu estis elektita en Pekino. La estraraneco pri landa agado fariĝis kurioza stafetaĵo de movadestroj el la landoj, kie okazas la elektojara UK. Same kiel Wandel, ankaŭ Gutierrez estas revenanto el pli frua estraro. Estas kvazaŭ UEA adoptus la anemian kutimon de REU rotaciigi en sia estraro samajn nomojn, ĝuste kiam REU ŝajnas ekrezigni pri ĝi.
Legu la tutan artikolon ‘Ĉu io koviĝas sub la surfaco?’