Arkivo por la kategorio 'Lingvoj'

Interlingvistika sesio kun instruista trejnado en UAM

UAM

Partoprenantoj de la trijaraj interlingvistikaj studoj kaj de la unujara metodika grupo, venintaj el dek landoj, sekvas la prelegon de Humphrey Tonkin pri movadhistorio (Foto: Katalin Kováts)

Efike kaj agrable pasis la interlingvistika sesio ekde la 1a ĝis la 7a de februaro 2014 en la universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando) kun partopreno de dudeko da gestudentoj el dek landoj (entuziasma kvinopo el Brazilo, triopo el Pollando, po du el Svislando, Francio kaj Germanio, po unu el Ruslando, Hungario, Japanio, Koreio kaj Portugalio).

Legu la tutan artikolon ‘Interlingvistika sesio kun instruista trejnado en UAM’

Novaj korespondantoj de la Akademio de Esperanto

Post invito, interkonsento, kaj decido fare de la estraro de la Akademio fariĝis korespondantoj la jenaj personoj, ĉiuj eminentaj en siaj fakoj, por naŭjara periodo, de 2013-12-15 ĝis 2022-12-15.

Legu la tutan artikolon ‘Novaj korespondantoj de la Akademio de Esperanto’

Rekomendo de la Akademio pri la uzo de propraj nomoj

ENKONDUKO

1.1 Ekzistas kaj estas praktike uzataj la jenaj tri sistemoj por trakti la proprajn nomojn en Esperanto:

a) Plena esperantigo, jam tradicie uzata por multaj gravaj geografiaj nomoj (ekzemple Afriko, Nov-Jorko, Bulonjo-ĉe-Maro, Rejno, Himalajo) kaj por historie gravaj personoj (ekzemple Konfuceo, Julio Cezaro, Ŝekspiro). Plene esperantigitan propran nomon karakterizas kelkaj nepraj trajtoj:
Legu la tutan artikolon ‘Rekomendo de la Akademio pri la uzo de propraj nomoj’

Kontribuo al la mondlingva historio

Kuhn, Hans-Dieter. Die Plansprachen Volapük und Esperanto in Konstanz. Geschichte und lokale Ereignisse. – Konstanz: Hartung-Gorre Verlag, 2010. – 133 p., il.

Antaŭ cent jaroj, la 16an de aŭgusto 1912, mortis Johann Martin Schleyer, la germana prelato kiu kreis Volapükon, la unuan planlingvon kiu estis grandskale praktikita. Por honori tiun datrevenon la Bavaria Ŝtata Biblioteko ĉi-somere okazigas specialan ekspozicion Inter Utopio kaj Realeco: Konstruitaj Lingvoj por la Tutmondiĝo. Ĝuste pro tio la antaŭnelonga publikigo de la nuna verko estas aparte aktuala kaj bonvena.
Legu la tutan artikolon ‘Kontribuo al la mondlingva historio’

Zamenhof kaj ties emocioj pri Volapük

Ĉi-somere la amikoj de la internacilingva ideo havas du gravajn datrevenojn: 125-jariĝo de Esperanto (la Unua Libro de Zamenhof aperis la 26an de julio 1887) kaj la 100a mortodato de Johann Martin Schleyer (la aŭtoro de Volapük forpasis la 16an de aŭgusto 1912).

Schleyer kaj lia lingvo Volapük estis plurfoje menciitaj en la verkaro de Zamenhof, ĉar la aŭtoro de Esperanto evidente forte emociiĝis, kiam li eksciis, ke antaŭ li alia homo jam publikigis internacian neŭtralan planlingvon, kiu ŝajnis plenumi la mondlingvan revon de la homaro, arigante ĉirkaŭ si certan nombron da apogantoj, simpatiantoj kaj lernantoj. Sed Zamenhof baldaŭ komprenis, ke Volapük pro sia troa artefariteco tute ne taŭgas kiel mondlingvo kaj ankaŭ ne hezitis diri tion al Schleyer kaj al la publiko. Sed Schleyer malŝatis kaj rifuzis ĉian kritikon kontraŭ Volapük kaj lia persono, do varma rilato inter li kaj Zamenhof, kiun Schleyer probable konsideris kiel rivalon, ne povis estiĝi.
Legu la tutan artikolon ‘Zamenhof kaj ties emocioj pri Volapük’



Bad Behavior has blocked 852 access attempts in the last 7 days.