Arkivo por la kategorio 'Nia trezoro'
20 Novembro 2011 de AlKo
La artikolo pri la Brazila eldonejo Fonto fermas la ĉi-jaran ciklon Nia trezoro de La Ondo de Esperanto, en kiu oni prezentis plej gravajn eldonejojn de Esperanto-libroj, ekde la legenda Pariza Hachette ĝis la nun aktivaj FEL, Iltis kaj Fonto. Ĉiuj ĉi-jaraj tekstoj de Nia trezoro aperos en 2012 ankaŭ broŝurforme.
La eldonejo Fonto naskiĝis en 1980 pro tio, ke Torben Kehlet – por kiu Fonto tiutempe kompostis plurajn verkojn (vidu poste) – ne konsentis, por festi la 400-jaran datrevenon de la morto de l’ fama Portugala poeto Luís de Camões, eldoni ties verkon La Luzidoj. Li diris: “Se vi tiom ŝatas ĉi tiun verkon, do eldonu ĝin!” Gersi Alfredo Bays efektive intencis eldoni nur du librojn: La Luzidoj kaj la verkon de sia amiko Jorge Amado (La morto kaj la morto de Kinkas Akvobleko), tiam la plej fama brazila romanverkisto (por kiu li kunlaboris reviziante librojn). Sed tuj venis amaso da proponoj (pere de William Auld)… kaj ĝis nun li ankoraŭ ne haltis en eldonagado.
Legu la tutan artikolon ‘Nia trezoro: “Fonto”’
30 Septembro 2011 de AlKo
Ĉi tiu artikolo aperis en Nia trezoro – kleriga rubriko de La Ondo de Esperanto en kiu ĉi-jare estas prezentataj plej gravaj Esperanto-eldonejoj.
Sidas mi en la plej luma, plej vasta kaj plej agrabla ĉambro de la Antverpena Esperantocentro. Dekstre de mia skribtablo, kun, kompreneble, komputilo estas impona librobretaro, kun multaj libroj. Tri el la bretoj estas okupitaj de niaj propraj eldonoj. Nur dekon da jaroj mi respondecas pri la eldonagado de FEL, kaj hodiaŭ mi, je mia miro, konstatis ke mi scias tre malmulte pri la jaroj antaŭ ol mi “respondecis”. Jen do! Ĉu Esperanto havas historion?
Mia ĉefo petis min verki artikoleton, panoraman, pri nia eldonado.
Legu la tutan artikolon ‘FEL: Prestiĝa eldonejo en prestiĝa sidejo en prestiĝa metropolo’
26 Aŭgusto 2011 de AlKo
Rubriko: “Nia trezoro”
La revuo kaj eldonejo Literatura Mondo starigis altajn normojn por ajna sekvonto, kaj dum la same Budapeŝta, sed movade vast-temara revuo Hungara Vivo (1961–90) de Hungara Esperanto-Asocio (HEA) nur grade kaj parte sekvis sian prestiĝan antaŭulon en la beletra kampo, la eldona agado de HEA, duonan jarcenton post Literatura Mondo, sukcesis kvante superi tiun kaj, eble, kvalite egali ĝin.
Ĉi tiuj atingoj dankeblas plejparte al unu homo, Vilmos Benczik (1945- ), kiu inter 1977 kaj 1990 gvidis la eldonan agadon de HEA. En tiu periodo sub la sceptro de Benczik aperis Esperantaj libroj — ofte en miloj da ekzempleroj — almenaŭ ĉiun duan monaton, kun eĉ po deko da titoloj en la pintaj jaroj 1982, 1984 kaj la jubilea 1987.
Legu la tutan artikolon ‘Eldonejo de Hungara Esperanto-Asocio’
3 Januaro 2011 de AlKo
Nia trezoro estas kleriga rubriko en La Ondo de Esperanto; ĝi celas tiujn, kiuj jam senprobleme legas en Esperanto, sed ankoraŭ ne bone konas ties historian kaj kulturan fonon.
En la 2008a jaro en Nia trezoro estis prezentitaj dek libroj, kiuj grave influis la evoluon de Esperanto lingve, socie kaj kulture: la Unua Libro de d-ro Esperanto, Fundamenta Krestomatio, Fundamento de Esperanto, PV/PIV/NPIV, Parnasa Gvidlibro, Enciklopedio de Esperanto, Esperanta Antologio, Esperanto en perspektivo kaj Plena verkaro de L.L. Zamenhof.
Legu la tutan artikolon ‘“Nia trezoro” – eldonejoj en la fokuso’
7 Septembro 2010 de AlKo
En 2008 en la revuo La Ondo de Esperanto aperis ĉiumonata rubriko Nia Trezoro. Ĉi tiu rubriko estas kleriga; ĝi celas doni al tiuj, kiuj jam senprobleme legas en Esperanto, la eblon konatiĝi kun la historio kaj kulturo de Esperanto. Dum la unua jaro en Nia Trezoro estis prezentitaj dek libroj, kiuj grave influis la evoluon de Esperanto lingve, socie kaj kulture. En 2009 tra la tuta jaro en ĉi tiu rubriko oni povis legi tekstojn pri dek gravaj Esperanto-gazetoj.
En 2010 Sezonoj kunlabore kun la Litova Esperanto-Asocio eldonis ambaŭ kolektojn sub la titoloj Dek libroj kaj Dek gazetoj. Por la libroforma eldono la aŭtoroj korektis siajn tekstojn.
Ĉiu el la du 32-paĝaj libretoj estas aĉetebla ĉe la libroservo de UEA kaj ĉe aliaj grandaj Esperanto-libroservoj kontraŭ 4,50 eŭroj. Litoviaj, Pollandaj kaj Ruslandaj esperantistoj povas aĉeti ĝin rabatite rekte ĉe Sezonoj en Kaliningrado, aŭ ĉe niaj reprezentantoj en Kaŭno, Vilno, Olsztyn kaj Moskvo.
Ni jam prezentis la unuan eron de la serio, Dek libroj, kaj nun vi povas konatiĝi kun la volumeto Dek gazetoj.
Dek gazetoj: Artikolaro / Kompilis Aleksander Korĵenkov. – Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2010. – 32 paĝoj; 500 ekz. – (Serio Nia Trezoro; №2).
ISBN 978-609-95087-1-9
© Tekstoj, la aŭtoroj, 2009, 2010.
Enhavtabelo
Aleksander Korĵenkov. La Esperantisto
Aleksander Korĵenkov. Lingvo Internacia
Andreas Künzli. Esperanto
Halina Gorecka. La Revuo
Halina Gorecka. La Ondo de Esperanto
Halina Gorecka. Heroldo de Esperanto
István Ertl. Literatura Mondo
Halina Gorecka. El Popola Ĉinio
Stella Meester. Literatura Foiro
Halina Gorecka. Monato
2 Septembro 2010 de AlKo
En 2008 en la revuo La Ondo de Esperanto aperis ĉiumonata rubriko Nia Trezoro. Ĉi tiu rubriko estas kleriga; ĝi celas doni al tiuj, kiuj jam senprobleme legas en Esperanto, la eblon konatiĝi kun la historio kaj kulturo de Esperanto. Dum la unua jaro en Nia Trezoro estis prezentitaj dek libroj, kiuj grave influis la evoluon de Esperanto lingve, socie kaj kulture. En 2010 Sezonoj kunlabore kun la Litova Esperanto-Asocio eldonis ĉi tiujn tekstojn sub la komuna titolo Dek librojn. Por la libroforma eldono la aŭtoroj korektis siajn tekstojn.
La 40-paĝa libro estas aĉetebla ĉe la libroservo de UEA kaj ĉe aliaj grandaj Esperanto-libroservoj. Litoviaj, Pollandaj kaj Ruslandaj esperantistoj povas aĉeti ĝin rabatite rekte ĉe Sezonoj en Kaliningrado, aŭ ĉe niaj reprezentantoj en Kaŭno, Vilno, Olsztyn kaj Moskvo.
Dek libroj: Artikolaro / Kompilis Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2010. — 32 paĝoj; 500 ekzempleroj. — (Serio Nia Trezoro; №1).